Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Spionado, subfosado kaj terorismo : Usono tenas la rekordon
de Jean-Guy ALLARD  
18a septembro 2008

Dum ĝi tenas en malliberejo kvin kubanojn de nun dek jaroj sub falsa akuzo de spionado, ĉar ili enŝoviĝis en teroristajn grupojn de Miamo, Usono disponas pri la plej vasta spionreto de la historio, kies implikeco en granda nombro da aferoj de konspiro, forkonduko, murdo kaj terorismaj agoj estis larĝe pruvita.

Laŭnombre, Vaŝingtono posedas de jam kelkaj jardekoj la absolutan mondrekordon en la industrio de sekreta informado, ne nur kontraŭ siaj malamikoj, sed ankaŭ en la registara kaj ekonomia aparato de la nacioj kiuj apogas ĝin.

La plej informitaj fontoj pri tiu temo taksas je almenaŭ 300.000 aktivaj agentoj la staff de la 16 (DEK-SES) agentejoj kiuj konsistigas la tiel nomatan komunumon de informado sen kalkuli la centmilojn da informantoj, kunlaborantoj, koruptaj politikistoj kaj altaj oficistoj kaj perfiduloj kiujn ĝi rekrutas en la tuta mondo.

La buĝeton de tiu giganta sekret-maŝino oni taksas, en tre konservativa maniero, je ne malpli ol 30 miliardoj da dolaroj, sumo multe pli alta ol la enspezoj de pluraj landoj de la tria mondo.

Se la Central Intelligence Agency ([CIA]) estas la plej konata organo de la usona spionmeĥanismo, la National Security Agency (NSA), la National Geospatial-Intelligence Agency (NGA), la Defense Intelligence Agency (DIA) kaj la National Reconnaissance Office (NRO) estas tamen ekstreme danĝeraj instrumentoj de la imperia sekreta informservo.

La NSA provas penetri en la informojn kiujn posedas aliaj landoj, amikaj aŭ malamikaj. Tie troviĝas la cerboj de la ĉifroanalizo, de la ĉifradscienco, de la cifereca informado ...

La NRO mastrumas la tutaĵon de du spionsatelitoj kiuj kolektas ĉian informon haveblan el la spaco.

La NGA dediĉas sin al observado de la regionoj kie troviĝas la prioritataj usonaj militaj interesoj.

La DIA, kiu apartenas al la armitaj fortoj, kunordigas la intensan spion-agadon de ĉiuj armeaj ataŝeoj de la diplomatia reto, de la armeanoj dissemitaj tra la planedo kaj serĉas ĉiarimede armean informadon.

La komunumo de informo havas inter siaj elementoj kompreneble la Oficejon de la Direktoro de la Nacia Informado (DNI), gvidata de Mike McConnell, eksa vicadmiralo de la US Navy, pura faŝismeca produkto de la Malvarma Milito kiu informas la prezidanton kaj mastrumas la tutaĵon de la informprogramo de Usono. Alivorte, McConnell estas ekde la 13-a de februaro 2007 la king de la imperia spionado.

La Oficejo de informo kaj enketo de la Ŝtatdepartemento estas tiu kiu liveras analizojn al la alta hierarĥio de tiu instanco pri eventoj kiuj okazas en la mondo.

La fama FBI, Federacia Oficejo de Enketoj, havas ankaŭ taskon de interna informado kaj oni vidis kun la aresto de la kvin kubaj patriotoj kiel ĝi aplikas laŭlitere la ordonojn de la Blanka Domo de la Bush-klano kiam temas pri kunlaborado kun la mafia kub-usona strangularo kaj pri apogo al la aneksismaj planoj kontraŭ Kubo.

Tiu potenca usona aparato de ŝtatsekureco respondecas pri identigi la minacojn, falsajn aŭ verajn, por la nacia sekureco kaj „enpenetri [tiel] la naciajn kaj multnaciajn retojn kiuj deziras kaj povas kaŭzi damaĝojn al Usono”. En evidenta maniero, la kub-usonaj teroristoj estas ekskluditaj el tiu kategorio.

Sekvas la specifaj spionad-servoj de ĉiu sektoro de la armitaj fortoj : aerarmeo, terarmeo, mararmeo kaj ’marines’. La rezultoj de iliaj esploradoj, kun tiuj de la DIA, aldoniĝas al tiuj de la CIA.

La Departemento pri Sekureco de la Patrujo (DHS) kaj ĝia Direktejo de Analizo de Informo kaj de Protekto de la Infrastrukturo [tiel] havas la precizan respondecon spioni, subaŭskulti, observi ĉion kio estas aŭ povus esti opona, interne aŭ ekstere terorisman, suspektajn eksterlandanojn, fine ĉion kio moviĝas kiu ne kongruas kun la interesoj de la potenco.

La Marborda Gvardio, kvankam ĝi estas parto de la DHS, faras sian propran agadon pri mar-sekureco, fidrogoj kaj, aparte, pri enmigrado kiu ne konvenas al la potenco. Luis Posada Carriles ne devas timi, oni ne ĝenos lin.

La Departemento pri Trezoro (financministrejo) spionas la civitanojn kiuj havas rilatojn kun certaj landoj. La OFAC dediĉas milionojn da dolaroj kaj grandan parton de sia energio por detekti, spioni kaj puni tiun kiu havas kontaktojn kun Kubo, individuojn, entreprenojn kaj organismojn.

Fine, la Drug Enforcement Administration (DEA) pretendas kontraŭbatali la komercon de fidrogoj nome de la lando kiu konsumas da tiuj pleje en la mondo, kaj la informservo de la Departemento pri Energio piratas la eksterlandan teĥnologion.

Tio, kio venas post tiu giganta sekret-universo estas la plej abomeninda : forkondukoj, trudizoladoj, murdoj, ĉiaj konspiroj, mortigo de ŝtatestroj, sekretaj malliberejoj, atencoj, kaj tiel plu.

Estas sufiĉe por redakti enciklopedion.

Pro spacomanko ni limigu nin al unu sola epizodo.

La germanaj informservoj disponigis al la usonanoj, en marto 1999, pli ol du jarojn kaj duono antaŭ la 11-a de septembro, la identecon de la teroristo Marwan Al’Shehhi, kaj suspektan telefonnumeron, post esti kaptintaj konversacion inter tiu individuo kaj supozatan gvidanton de Al-Kaido.

Al’Sheddi, vivanta en Hamburgo, instalis sin kelkajn monatojn poste en suda Florido kie li trejnis sin, kun 18 kromaj teroristoj, por la plej impresa atenco iam ajn vidita, tiu de la Ĝemelaj Turoj.

La 16 agentejoj de Usono vidis en tio nenian urĝon. La FBI de Miamo, tiam gvidata de la speciala agento Hector Pesquera, kiu havis Al’Sheddi kaj ties amikojn en sia postkorto, notis absolute neniom pri ilia agado.

La 12-an de septembro 1998, do antaŭ precize dek jaroj, tiu sama policisto faris senutile impresan operacion por aresti en iliaj hejmoj kubanojn kiuj havis la komunan trajton esti enŝoviĝintaj en la usonajn krimajn organizaĵojn kiuj dediĉas sin al atakon kontraŭ la kuba revolucio.

Eĉ pli grave. La polica operacio okazis laŭ peto de cabecillas de tiuj samaj grupoj al kiuj Pesquera estis ligiĝinta, kun la apogo de la respublikanaj reprezentantoj Lincoln Díaz-Balart kaj Ileana Ros-Lehtinen, kaj kun la kompliceco de membroj de la oficejo de la Direktoro de la FBI kaj de la Ĝenerala Prokurorino Janet Reno.

Kaj kun la konsento de la familio Bush.

Tiel funkcias la imperia informservo. Dek-ses agentejoj. Tricent mil agentoj. Tridek miliardoj da buĝeto. Kaj milionoj da viktimoj de diabla meĥanismo kies sola celo estas la dominado de la mondo favore al la granda kapitalo.

Jean-Guy ALLARD.

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS)