Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Naciaj malplimultoj kaj politiko pri naciaj malplimultoj en la PR Ĉinio
de Ingo NENTWIG  
1a septembro 2008

Ke Ĉinio estas multnacia ŝtato kaj ne nacia ŝtato, tiu simpla vero, malgraŭ la Tibet-problemaro, kiu de jardekoj okupas gravan lokon en la okcidentaj komunikiloj, ankoraŭ ne enpenetris en la ĝeneralan sciaron de la germana civitano. Ĉinio estas lando de la „ĉinoj”, kiuj estas danĝere multnombraj kaj foruzas „niajn” krudmaterialojn kaj endanĝerigas „nian” klimaton. Sed kiuj estas tiuj „ĉinoj” ? Ne mankas imperiismaj kliŝoj : „flava danĝero” kaj „bluaj formikoj” en la pasinteco, „flavaj spionoj” (Der Spiegel) kaj „turbokapitalistoj” hodiaŭ.

Ĉi tie ne estas la loko por diskuti la principan econ de la nuna politika, ekonomia kaj socia sistemo de la PR Ĉinio, sed enkonduke necesas eldiri, ke la daŭra regado de komunista partio kaj la fakto ke la ĉina registaro baziĝas sur la socialismo (komenca stadio, ĉineca), estas ĉiam denove pretekstoj por la okcidentaj komunikiloj reuzi kontraŭkomunisman retorikon de malnova skolo. Samtempe oni kritikas la sciencan-teĥnikan progreson de Ĉinio, la ampleksajn ekonomiajn reformojn kaj la rezultantan kreskon el pozicio de ŝajna subteno por la sociaj kaj politikaj rajtoj de la subprivilegiitoj (migraj laboristoj, terkulturistoj, etnaj malplimultoj) kaj prezentas ilin kiel minacon. La instrumenta aliro al la problemo de Ĉinio estas en tiuj demandoj same fifama kiel evidenta.

Almenaŭ koncerne la naciec-demandon en Ĉinio, la fakto-kompetento estas, bedaŭrinde ankaŭ ĉe grandaj partoj de la politika maldekstro, malmulte evoluinta. Tio montriĝis lastatempe okaze de la martaj pogromoj kaj ties disbato en Lasao, kiam inter apologio laŭ la tekstoj de la KP de Ĉinio kaj denunco laŭ la tekstoj de la tibeta „ekzilregistaro” ŝajnis nur malmulta spaco por pli nuancaj analizoj.

Ni komencu per la nudaj faktoj : Ĉinio neniam estis etne-kulture homogena ŝtato. Antaŭ la unuigo de la regno fare de la unua imperiestro de la Qin 221 a.n.e., jam la Shang (17-a ĝis 11-a jc. a.n.e.) kaj Zhou (11-a jc. ĝis 249 a.n.e.) enkorpigis ne nur diversajn „dinastiojn”, sed sendube diversajn etnajn komunumojn. La limoj de la ŝtatoj, por kiuj estis uzata la nocio „mezaj landoj” (hodiaŭ tradukata singulare per „regno de la mezo”) kaj el kiuj evoluis la posta Ĉinio en la epoko de la printempa kaj aŭtuna periodo (770 - 476 a.n.e.) kaj dum la Disputantaj Regnoj (475 - 221 a.n.e.), estis ankaŭ grandparte samtempe etnaj-kulturaj limoj. Kaj estis ĝuste la okcidentaj „barbaroj” de la ŝtato Qin, kiuj unuigis Ĉinion kaj kreis la antaŭkondiĉon de centraŝtata regnego. Per tio kreiĝis la bazo por la etnogenezo de la „han-ĉinoj”, kiuj poste devenigis sian memnomadon el la nun sekvanta Han-dinastio (206 a.n.e ĝis 220 d.n.e.). Jam tiu dinastio etendis sian teritorion ĝis centra Azio kaj regis grandajn partojn de la hodiaŭa Xinjiang.

En la sekvaj du jarmiloj la procesoj de kulturasimiliĝo kaj asimilado unuflanke, procesoj de dislimigo de la etnaj identecoj, genezo kaj renaskiĝo aliflanke kontribuis al tio ke estiĝis centra ŝtato kun malcentraj kulturoj, kvankam kun la prezentata komunumo de „ĉina” kulturo, precipe de ĉina lingvo kaj skribo, en sia centro. Tiu kulturkomunumo akceptis en si centojn da popoloj, kies nomoj estas al ni hodiaŭ konataj jam nur el historiaj verkoj, kaj ĝi efikis samtempe al najbaraj kulturoj ĉe la randoj de la ĉina regno, kiuj alproprigis ĝin al si selekte kiel modelon aŭ kiel ekzemplon por „civilizacio”, aŭ provis imiti ĝin. Tiel la ŝtatoj kaj dinastioj de la Norda Wei (386 - 534) kaj de iliaj posteuloj ĝis 581, la Nanzhao (649 - 937) kaj Bohai (698 - 926), Liao (947 - 1125), Xixia (1032 - 1227), Jin (1115 - 1234), Yuan (1271 - 1368) kaj Qing (1644 - 1911) estis nek „neĉinaj” nek eĉ „malĉinaj”, ili ankaŭ ne estis „fremdregadoj”, kiel oni daŭre asertas en grandaj partoj de la oficiala ĉinologio, sed ili estis ekzemplaj por la supre priskribita proceso de estiĝo de la ĉina centra ŝtato, ili estis profunde „ĉinaj”. Al ili ĉiuj estis komune ke iliaj dinastiaj familioj venis el la randoj de la ĉina regno kaj konkeris partojn de la centro, en la du laste nomitaj kazoj de la Yuan (mongoloj) kaj Qing (manĉuroj) regis eĉ la tutan Ĉinion.

Esencisma etno-difino

Tiel ankaŭ ne estas mirige ke la hodiaŭ uzataj mem- kaj fremd-nomadoj de la popoloj de Ĉinio en la senco de etnaj-naciaj identec-konstruadoj (ekz-e han, tibetanoj, ujguroj, mongoloj) estiĝis senescepte nur en la malfrua 19-a jarcento, parte eĉ nur en la 20-a jarcento, en la konflikto kun la koloniismo kaj parte kondiĉita de la disfalo de la ŝtata centra potenco dum la respublik-epoko (1912 - 1949). La PR Ĉinio kiel ankaŭ la reprezentantoj de la „popoloj de Ĉinio” mem, kaj tio de oficialaj kiel de opoziciaj, peras tiujn identec-skemojn komplete esencisme. La aparteneco al certa minzu (la termino signifas same popolon, nacian malplimulton kaj nacion) aperas kiel natura eco de homo, kaj ĉiu civitano de Ĉinio estas devigata indiki sian minzu ĉe la regulaj popolnombradoj. La sola, kiun ĉiu rajtas libere elekti sen argumentado, estas tiu de la han. Ĉiujn aliajn 55 „oficialajn” naciajn malplimultojn oni rajtas pretendi por si nur se oni povas pruvi la koncernan devenon. Tiuj kategorioj de etna aparteneco estis, post fondiĝo de la Popolrespubliko, unu post la alia disvolvitaj de la kompetentaj institucioj kunlabore kun etnologoj. Proksimume 400 etnaj grupoj tiutempe petis agnoskon. Tiu proceso finiĝis nur komence de la 1980-aj jaroj, kiam per la jinoj (proksimume 21.000 homoj) la lasta „oficiala” nacia malplimulto estis registrita. Marĝene menciiĝu ke ankaŭ la registaro de la „Respubliko Ĉinio” sur Tajvano praktikas koncepton de agnosko, sed tie la proceso estas ankoraŭ oficiale ne finita. Nur la 23-an de aprilo 2008, la sediq (proks. 7.000 homoj) estis registrita kiel 14-a nacia malplimulto, kaj oni povas kalkuli kun kromaj agnoskoj.

Tiu en la politika praktiko esencisma difino de etno kondukas nepre al kroma mispercepto. Dum la principa etna-kultura heterogeneco de ilia socio apartenas hodiaŭ al la ĝeneralaj scioj de la civitanoj de Ĉinio, memkomprenebla afero por ili, la enordigo de la homoj en 56 etnajn kategoriojn (se enkalkuli Tajvanon, estas kun la han 70) vekas ankaŭ ĉe la plej multaj ĉinoj la malĝustan impreson de homogeneco ene de tiuj kategorioj. Jam la simpla fakto ke la 70 oficialaj nacioj de Ĉinio, laŭ la kriterioj de la Summer Institute of Linguistics (vd www.ethnologue.com) parolas 253 diversajn lingvojn, povas klare montri la amplekson de la eraro. La han-ĉino estas same politika inventaĵo kiel la tibetano. Ĉi tie kuŝas miaopinie la plej granda eraro de la ĉina politiko pri naciaj malplimultoj post 1949 kaj ĉi tie kuŝas ankaŭ la plej grandaj problemoj de estontaj tielnomataj „etnaj konfliktoj” en Ĉinio : Nur la esencismaj etno-kategorioj, kiujn la praktika politiko ŝajnas bezoni, ebligis la rakontan kaj simbolan konstruadon de identeco, kiu komprenas sin kiel „etnan” kaj kiu alprenas pli kaj pli naciismajn (ĉe la han) respektive etnajn-naciismajn (ĉe la malplimultoj) trajtojn.Ĉu eble ekz-e la bod-pa, amdo-wa kaj kham-pa sentis sin antaŭ 1949 kiel „popolo” ? Tutcerte ne ! Ili ja havis sian komunecon en la religio de la tibeta budhismo („lamaismo”), sed tiun komunecon ili dividis ankaŭ kun la plej multaj mongoloj kaj kelkaj aliaj grupoj. Kompreneble ekzistis modernaj, tuttibetaj streboj ankaŭ jam en la jardekoj antaŭe, sed nur la komuna enordigo en la kategorion „tibetanoj” fariĝis de ili verajn tibetanojn.

En la ĉina ekzistas du nocioj, kiuj estas ambaŭ kutime tradukataj per la vorto „ĉino” („Chinese” en la germana) : Zhongguoren kaj Hanzuren, „homoj en la mezlandoj”, do „civitanoj de Ĉinio”, kaj „homoj de la han-popolo”. Tiuj lastaj estas la „etnaj” ĉinoj, kiuj hodiaŭ estas pli ol 91 elcentoj de la loĝantaro de Ĉinio. Neniu, kiu parolas la ĉinan, emus konfuzi tiujn du komplete diversajn nociojn. La koncepto de etne plureca ĉina centra ŝtato, kian defendas la KP de Ĉinio, sekvas simplan skemon : Ĉinio estas multnacia ŝtato, konsistanta el 56 nacioj (minzu). Tiuj faris ĉiuj sian historian kaj kulturan kontribuaĵon al la estiĝo de la ĉina nacio (Zhonghua minzu, kun la proksimuma senco : „nacio de la floranta mezo”) kaj pro tio apartenas al ĝi hodiaŭ. Tiu pensfiguro, en eduko kaj propagando konstante perata, kun kiu elkreskas ĉiu civitano de Ĉinio kiu frekventas lernejon, estas, laŭ sia intenco, ja kvalifikenda kiel progresema. La „nacio”, al kiu la civitano sin kalkulu, estas nek geografie nek etne difinita, sed kvazaŭ geometrie. Ĝi estas la „nacio de la mezo”. Tio devigas neniun agnoski la dominadon de certa kulturo. Teorie tiu metodo subigas la tradician ĉinan kulturismon kaj malfermas por la unua fojo ankaŭ la ideologian eblecon de egalrajta kunvivado de grupoj kun diverse, parte kontraŭece konstruitaj etnaj identecoj. Sed en la praktiko, ĝuste tiuj esencismaj etno-kategorioj, per kiuj laboris la KP de Ĉinio, subtenis la mempercepton de kelkaj grupoj kiel „nacioj”. La laŭdire historia kontribuaĵo al la „nacio de la mezo” ŝajnis al ili ne sufiĉe alloga, ili povis, anstataŭ tio, elvoki rakontojn pri iama memŝtateco kaj efektive havis en la pasinteco kun la han-ĉinoj malmultajn bonajn spertojn. Tio veras aparte por la tibetanoj, ujguroj kaj mongoloj, kiuj en la antaŭaj jarcentoj, paralele al la han, disvolvis kaj formulis „nacian identecon”. Ke ili povintus percepti la junan popolrespublikon ne kiel „ŝtaton de la han”, sed kiel sian propran ŝtaton, tio estis por la plej multaj tro malproksima kaj eblis nur por la komunistoj inter ili. Tiuj ja ekzistis, sed ili estis tiutempe tute ne la plimulto de siaj popolgrupoj.

La komunista partio transprenis origine la teorion de Lenino pri naciaj malplimultoj kaj formulis ankaŭ por Ĉinio rajton je sendependiĝo. Tiel formulis ankoraŭ en novembro 1931 la Rezolucio de la 1-a Tutĉina Konsilantar-Kongreso pri la demando de la naciaj malplimultoj en Ĉinio :

„Pro tio deklaras la 1-a Tutĉina Konsilantar-Kongreso de la Laboristaj, Kampkulturistaj kaj Soldataj Delegitoj, ke la Ĉina Konsilantar-Respubliko agnoskas kategorie kaj senkondiĉe la rajton de ĉiuj naciaj malplimultoj je memdecido ! Tio signifas, ke en tiaj regionoj, kiel en Mongolio, en Tibeto, Xinjiang, Yunnan, Guizhou kaj aliaj, en kiuj la plimulto de la loĝantaro apartenas al alia nacieco ol al han, la laborantaj amasoj de tiuj nacimalplimultoj havas la rajton mem decidi : ĉu ili volas eliri el la Ĉina Konsilantar-Respubliko kaj fondi sian propran sendependan ŝtaton, aŭ ĉu ili volas aliĝi al la Federacio de la Konsilantar-Respublikoj, aŭ starigi aŭtonoman regionon en la Ĉina Konsilantar-Respubliko.” (HINZ, 1973, p. 500s.).

Deturniĝo de la sendependiĝ-rajto

Ankaŭ Mao Zedong estis klare espriminta la rajton je sendependiĝo de ŝtatoj de etnaj malplimultoj en januaro 1929 (MAO, vol. 3, p. 134) kaj en la dua Tutĉina Konsilantar-Kongreso en januaro 1934 (MAO, vol. 4, p. 698s.). Nur en oktobro 1938, post starigo de la dua unueca fronto kun la Guomintango en la kontraŭjapana milito, li parolis en la 6-a Plenkunsido de la 6-a Centra Komitato unuafoje jam nur pri memdecido en unuiĝinta ĉina ŝtato.

„Nia Kontraŭ-Japania Nacia Unueca Fronto konsistas ne nur el ĉiuj partioj kaj interesgrupoj kaj ĉiuj klasoj en la lando ; ĝi ampleksas ankaŭ ĉiujn naciajn malplimultojn de la lando. Kiel respondo al la komploto de la malamiko, disdividi la naciajn malplimultojn en nia lando - provo kiu estas jam realigita kaj plue realigota -, estas la dektria tasko nun, unuigi ĉiujn naciajn malplimultojn kaj komune rezisti al la japanaj banditoj. Tiucele ni devas atenti jenajn punktojn. Unue, doni la samajn rajtojn kiel al la han al la mongoloj, hui, tibetanoj, miao, yao, yi, fan kaj al ĉiuj aliaj naciaj malplimultoj. Laŭ la principo de la komuna rezistado kontraŭ Japanio ili havas la rajton mem reguligi siajn proprajn aferojn kaj samtempe unuiĝas kun la han por starigi unuecan ŝtaton.” (MAO, vol. 6, p. 306)

Tiu ŝanĝo estas certe unue atribuebla al la kunlaborado kun la Kuomintango de Ĉiang Kai-ŝek. La nacia partio tute ne povintus akcepti rajton je sendependiĝo. Sed intertempe la KP kolektis ankaŭ pli da sperto en la kunlaborado kun etnaj malplimultoj, ĉefe dum la Longa Marŝo, kaj ekkonis, ke eblis gajni ilin. Fine de la dua mondmilito kaj en la epoko de la interna milito ĝis la fondo de la Popolrespubliko, la alianco kun la USSR kaj la komencanta malvarma milito havis jam tiom da influo sur la internan politikon, ke la restarigo kaj konservado de la ŝtata unueco de Ĉinio devis aspekti kiel nerezignebla. Al tio apartenis kompreneble ankaŭ la reunuiĝo kun Tibeto, kiu en la jaroj de 1912 ĝis 1950 estis fakte sendependa, sed kiu estis konsiderata de ĉiuj koncernataj politikaj agantoj, ankaŭ de Usono, kiel parto de Ĉinio.

Poste, la deturniĝo de la rajto je sendependeco estis argumentita ankaŭ per la kompreno de la aparta situacio de Ĉinio, kiu distingiĝis konsiderinde de tiu de Rusio respektive Sovetunio. Alie ol Rusio, Ĉinio evoluis dum pli ol 3.000 jaroj kiel multnacia ŝtato. Alie ol en Rusio, la plimulta popolo dum la fondo de la popolrespubliko estis 94 elcento de la tuta loĝantaro (nuntempe 91 elcento). Preskaŭ ĉiuj naciaj malplimultoj vivis en siaj loĝregionoj de jarcentoj miksite kun la han. Alie ol en Rusio, preskaŭ ĉiuj naciaj malplimultoj estis pli „postrestintaj” ol la han, la plej multaj troviĝis ankoraŭ en diversaj antaŭkapitalismaj evoluŝtupoj. Dum la ĉina revolucio, la konkero de la potenco eliris de la kamparo, ne el la urboj. Ĉe la komuna batalo, la han kaj etnaj malplimultoj kontraktis „militfratecon”. (HEBERER, 1982, p. 14s.). Tiuj argumentoj estas ĝustaj, eĉ se „postrestinteco” ne konduku aŭtomate al rifuzo de ŝtata memstareco kaj se oni konsideras ke la revolucia „militfrateco” limiĝis nur al kelkaj naciaj malplimultoj kaj ke la nombro da komunistoj ĉe multaj malplimultoj estis relative malalta. La plej grava argumento estas fakte la strukturo de la loĝantaro. Jam sendependiĝo de Xinjiang aŭ de la Interna Mongolio, ligita kun la politika dominado de la ujguroj respektive de la mongoloj, produktintus novajn multnaciajn ŝtatojn. Grandaj loĝantaraj grupoj - en la Interna Mongolio eĉ la granda plimulto - rifuzintus sendependiĝon de Ĉinio kaj kontraŭbatalintus la regadon de ujguroj respektive de mongoloj. En provincoj kiel Yunnan kaj Guizhou, en kiuj vivas po pli ol 20 diversaj popoloj kune kun la han kaj en kiuj la mapo de etnaj loĝregionoj similas al pectapiŝo, sendependiĝo de Ĉinio estintus komplete sensenca. Sole nur la hodiaŭ aŭtonoma regiono Tibeto kun sia preskaŭ ekskluzive tibeta loĝantaro havintus la kondiĉojn por ŝtata sendependiĝo. Sed tion kontraŭstaris 1949/50 ne nur la necesoj de landa defendo. La dispecigo de Ĉinio, aparte la detranĉo de Tibeto, Xinjiang kaj Tajvano, estis en la 19-a kaj 20-a jarcento celo de la imperiismaj potencoj (antaŭ ĉio de Britio, Rusio, Japanio, poste Usono), kiun tiuj klopodis realigi insiste. Efektive Ĉinio devis akcepti en la 19-a jarcento pro milita konkero kaj malegalecaj traktatoj, gigantajn teritoriajn perdojn, ĉefe al Rusio kaj Japanio. La legitimeco de la regado de la KP de Ĉinio dependis konsiderinde de la demando, en kiu mezuro ĝi kapablis defendi la naciajn interesojn de Ĉinio kaj vere konsekvence sukcesigi sian kontraŭkoloniisman politikon. Rezigno pri la reintegrado de Tibeto donintus al Ĉinio ne nur malfermitan sudan flankon en la malvarma milito, ĝi kondukintus ankaŭ al eksterordinara perdo de estimo kaj de konfido de la partio ĉe ĉiuj klasoj kaj tavoloj (nacia burĝaro, intelektularo), kiuj estis nerezigneblaj kiel alianc-partneroj.

Apartaj rajtoj de la malplimultoj

Fine estis starigita sistemo de nacia regiona aŭtonomeco kaj ankrita en la konstitucio. Unuafoje ĉiuj popoloj de Ĉinioj ricevis jure garantiitan kompletan egalrajtecon kaj multajn apartajn rajtojn, ĉefe en la kampoj de kulturo kaj eduksistemo. Al tio apartenas la rajto je uzado de la propra lingvo kaj skribo, je konservado kaj disvolvado de la propraj moroj kaj uzadoj, la protekto de la religiaj tradicioj kaj multo alia. Oni kreis kvin Aŭtonomecaj Teritorioj (Interna Mongolio, Xinjiang, Ningxia, Guangxi kaj Tibeto) sur provinca nivelo, 30 Aŭtonomaj Distriktoj, 120 Aŭtonomaj Departementoj kaj pli ol mil tielnomataj „naciaj komunumoj”, kiuj kune okupas proksimume 60 elcento de la surfaco de Ĉinio. La konstitucio preskribas ke la guberniestroj, distriktaj kaj departementaj prezidantoj kaj urbestroj de tiuj administraj unuoj devas esti membroj de la respektivaj etnaj malplimultoj. Malgraŭ la ŝanĝoj en la loĝantara strukturo oni konservas tion. La guberniestro de la Interna Mongolio estas ĉiam mongolo, kvankam la mongoloj estas tie intertempe nur iomete pli ol 17 elcento de la loĝantaro. En la Oroqena Aŭtonoma Flago (la „flago” signifas proksimume distrikton), la plej grava tradicia loĝregiono de la orokoj, ties porcio estas malpli ol unu elcento. Malgraŭ tio la flago estas daŭre regata de oroko. La komplika loĝstrukturo de la etnaj grupoj en Ĉinio krome sekvigas ke la aŭtonomaj administraj unuoj estas ofte intermiksitaj sur la diversaj niveloj, aŭ ke pluraj naciaj malplimultoj havas sur la sama teritorio teritorian aŭtonomecon. Tiel troviĝas ekz-e la „Komunumo de Nacia Malplimulto Da’nan’gou de la usbekoj” en la „Kazaĥa Aŭtonoma Departemento Mori”. Mori siavice apartenas al la „Aŭtonoma Distrikto Changji de la Hui” kiu troviĝas en la „Ujgura Aŭtonoma Distrikto Xinjiang”. En la sudokcidenta ĉina provinco Yunnan ekzistas la „Aŭtonoma Departemento Shuangjiang de la Lahu, Va, Blang kaj Dai”, kiu estu menciata ĉi tie nur kiel ekzemplo por teritorioj en kiuj la aŭtonoma administrado devas esti zorge ekvilibrigita inter pluraj naciaj malplimultoj.

La praktiko de la politiko de naciaj malplimultoj de Ĉinio estis de 1949 ĝis hodiaŭ submetita al la samaj ŝanceliĝoj kaj katastrofoj, kiuj karakterizas ankaŭ la ĝeneralan politikan historion de la Popolrespubliko. Antaŭ ĉio de 1957 ĝis 1960 (kampanjo kontraŭ dekstruloj kaj Granda Salto) kaj de 1966 ĝis 1976 (kulturrevolucio kaj la sekvaj jaroj) la politikaj kampanjoj kaj la radikalaj sociaj ŝanĝegoj, ĉefe en la regionoj de naciaj malplimultoj, fremdigis la partion ĉe grandaj partoj de la loĝantaro. Anstataŭ labori memkritike pri la ĝis hodiaŭ tre vastiĝinta „Grand-han-ŝovinismo”, han-ĉinaj kadruloj kontraŭbatalas ĉefe la laŭdiran kaj faktan „lokan naciismon”. Multaj pene gajnitaj kaj formitaj kadruloj el etnaj malplimultoj estis ĉagrenataj, politike persekutataj, parte malliberigitaj kaj ne malmultaj eĉ murditaj. Tiuj politikaj movadoj estis perceptataj de la malplimulto-loĝantaroj kiel pura han-ĉina problemo, kiel kampanjo de perforta asimilado. La leĝaj rajtoj de la malplimultoj ekzistis tiutempe grandparte nur sur papero. Kvankam fine de la 1070-aj kaj komence de la 1980-aj jaroj okazis radikala direktoŝanĝo kaj la partio povas retrorigardi hodiaŭ al preskaŭ 30 jaroj da relative konstanta politiko pri naciaj malplimultoj, kiu efektive klopodas por plenumi la proprajn teoriajn eldirojn, oni tamen devas konstati, ke la konfido tiutempe perdita ankoraŭ ne estas komplete regajnita. Por la pli junaj generacioj la pasinteco ludas, estas vere, jam ne tiom grandan rolon, sed ĝi kompreneble plu vivas en la familiaj rakontoj kaj estas ja parto de la kolektiva konscio. La junaj generacioj hodiaŭ sentas ĉefe siajn partoprenon en la ekonomia evoluo, en la nova prospero nesufiĉa. Ili estas unuflanke alfrontitaj al politiko de la partio, kiu protektas la rajtojn de la malplimultoj, privilegias ilin multrilate, subtenas kulturon kaj klerigadon, respektas ilian religion, kaj ili spertas aliflanke han-ĉinan plimult-socion, en kiu aroganteco, paternalismo kaj ŝovinismo en la rilato al la etnaj malplimultoj estas ĝis hodiaŭ profunde enradikiĝintaj kaj larĝe disvastiĝintaj. La ĉiutaga diskriminacio kreskas en sama mezuro kiel la influo de la KP en multaj sociaj kaj ekonomiaj sektoroj malkreskas. Aldoniĝas la ofte malkaŝe esprimata envio de la han-ĉinoj kiuj sentas la apartajn rajtojn de la malplimultoj kiel maljustajn. Aparte la rajto havi du, ofte eĉ multe pli da infanoj, kaj la antaŭrangeco ĉe la akcepto-ekzamenoj de universitatoj per malpli alta poentonombro nutras la opinion disvastiĝintan inter la han-ĉinoj, ke la registaro envere multo tro bone traktas la etnajn malplimultojn.

Tiu situacio, ligita kun la supre priskribita etno-esencismo, kondukas nepre al tio ke estiĝas kaj fortiĝas etne difinitaj segmentoj kaj interesgrupoj en la loĝantaro de Ĉinio, kiuj „etnigas” politikajn kaj ekonomiajn kontraŭdirojn kaj konfliktojn. Aliflanke necesas ne prisilenti, ke la plej multaj malgrandaj naciaj malplimultoj akceptis kaj internigis la supre menciitan ideologian sentencon (multaj nacioj formas kune la ĉinan nacion), kaj estas ofte eĉ fieraj pri ilia specifa kontribuaĵo al la historio de Ĉinio. Io simila observeblas ankaŭ ĉe multaj grandaj popoloj (ekz-e Zhuang, Yi, Bai, Miao, Yao), kaj eĉ inter tibetanoj, ujguroj kaj mongoloj ekzistas intertempe kreskanta parto de la loĝantaro, ne nur kadruloj de la partio, kiu pretas kaj kapablas aranĝi sin kun la PR Ĉinio aŭ eĉ identigi sin kun ĝi kaj konsideri sian apartenecon al la „ĉina nacio” kiel gajnon kaj ŝancon. Tute ne certas, kiu el la du priskribitaj tendencoj akiros la superecon. Lastinstance tio dependos de la politiko pri nacimalplimultoj de la komunista partio. Bedaŭrinde tiu ne donas nun la impreson ke ĝi ekkonis la problemon en ĝia plena amplekso.

Ingo NENTWIG.

Literaturo

BAUER, Wolfgang [eld. : China und die Fremden. 3000 Jahre Auseinandersetzung in Krieg und Frieden [Ĉinio kaj la fremduloj. 3000 jaroj da konflikto en milito kaj paco], C.H. Beck, Munkeno, 1980.

China. Verordnete Harmonie, entfesselter Kapitalismus [Ĉinio. Dekretita harmonio, senbrida kapitalismo]. Edition Le Monde diplomatique, n-ro 1, Berlin 2007.

DIKÖTTER, Frank [eld.] : The Construction of Racial Identities in China and Japan. Historical and Contemporary Perspectives, Hurst & Company, Londono 1997.

FEI, Hisiao tung [Fei, Xiaotong] : Toward a People’s Anthropology, New World Press, Pekino, 1981.

HEBERER, Thomas : Nationalitätenpolitik der KP China [Politiko pri naciaj malplimultoj de la K[omunista] P[artio] de Ĉinio], Sendler Verlag, Frankfurto ĉe Majno, 1982.

HEBERER, Thomas : Nationalitätenpolitik und Ethnologie in der Volksrepublik China [Politiko pri naciaj malplimultoj kaj etnoscienco en la Popolrespubliko Ĉinio], Übersee-Museum, Bremeno, 1982.

HEBERER, Thomas kaj SENZ, Anja : Chinas neuer Nationalismus [La nova naciismo de Ĉinio], En : Das Argument, n-ro 268, Berlino, 2006, p. 163-173.

HINZ, Manfred [eld.] : Räte-China. Dokumente der chinesischen Revolution (1927-31) [Konsilantar-Ĉinio. Dokumentoj de la ĉina revolucio (1927-1931)], Verlag Ullstein, Frankfurto ĉe Majno, Okcidenta Berlino, Vieno, 1973.

HÖLLMANN, Thomas O. : Unter dem Diktat des Vorurteils. China und seine ethnischen Minderheiten [Sub la diktado de la antaŭjuĝo. Ĉinio kaj ĝiaj etnaj malplimultoj], Verlag der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Munkeno, 2001.

JIA, Xiru kaj LI, Keyu [eld.] : Xiandai hua jincheng zhong de minzu wenti (Die Nationalitätenfrage im Prozess der Modernisierung [La nacimalplimulto-demando en la proceso de modernigo]), Xining, 1998.

MAO, Zedong : Revolutionary Writings 1912-1949, vol. 3, From the Jinggangshan to the Establishment of the Jiangxi Soviets July 1927 - December 1930. Vol. 4, The Rise and Fall of the Chinese Soviet Republic 1931-1934. Vol. 4, The New Stage August 1937-1938, Stuart R. Schram and Nancy J. Hodes [Eds.]. M. E. Sharpe, Armonk (Novjorko), Londono 1995, 1997, 2004.

SCHMIDT-GLINTZER, Helwig : China. Vielvölkerreich und Einheitsstaat [Ĉinio. Multpopola regno kaj unueca ŝtato]. C.H. Beck, Munkeno 1997.

SCHMIDT-GLINTZER, Helwig : Wir und China - China und wir. Kulturelle Identität und Modernität im Zeitalter der Globalisierung [Ni kaj Ĉinio - Ĉinio kaj ni. Kultura identeco kaj moderneco en la erao de tutmondiĝo]. Wallstein Verlag, Göttingen, 2000.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), el Ingo Nentwig : „Nationalitäten und Nationalitätenpolitik in der VR China”, en : Marxistische Blätter, n-ro 4 2008, „China im Aufbruch - wohin ? [Ĉinio ekvoje - kien ?]”, p. 69-76.