Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Fundamentaj trajtoj de la socialisma merkatekonomio
de Enfu CHENG  
1a septembro 2008

La ĉina centra registaro faras ne nur grandajn klopodojn por la disvolvado de la sciencoj kaj por la plibonigo de la kapablo de memstara krea laboro, sed lastatempe ĝi ankaŭ progresas ĉe la elkonstruado de la socialismo en la direkto de harmonia socio. Harmonia socio enkorpigas ses kampojn civilizendajn : politikon, juron, kulturon, instituciojn, socion kaj ekologion. Ili estu demokratiaj, leĝe regulitaj, egalrajtaj kaj justaj, kredindaj kaj afablaj, plenaj de vigleco, sekuraj, ordigitaj kaj en harmonio inter homo kaj naturo.

La ĉina ekonomio montras ekde 1978 daŭre rapidan kreskon. En la jaro 1978 la ĉina malneta socia produkto (MSP) estis 364,5 miliardoj da renminbi juano (RMB) kaj kreskis al 18.395,6 miliardoj da RMB. La mezuma jara kreskokvoto inter 1978 kaj 2005 estis 9,7 %. Konsiderante la prezaltiĝojn, la MSP estis en 2005 pli ol dekduoble pli alta ol en 1978. La ĉina loĝantaro kreskis de 962,59 milionoj 1978 al 1.307,56 milionoj en 2005. La pokapa MSP kreskis en la sama tempo de 381 al 14.040 RMB ; konsiderante la prezaltiĝojn ĝi estis en 2005 preskaŭ naŭoble pli alta ol en 1978.

Kvankam Ĉinio faris grandajn progresojn, ni devas noti multajn malharmoniajn fenomenojn en nia socio, ni devas demandi pri iliaj kaŭzoj kaj serĉi meĥanismojn por dissolvi ilin.

Por starigi la ekonomian bazon por harmonia socio, ni devas urĝe ekagi pri kvar disponoj :

Dominado de la socia proprieto

Publika proprieto havu la antaŭrangecon. La parto de la ekonomio troviĝanta en en- aŭ ekster-landa privata proprieto estu disvolvota sub la kondiĉo ke la parto de la ekonomio troviĝanta en publika proprieto dominu rilate kvaliton kiel kvanton.

„Socialismo” devas ne esti malplena babilado. Kiel diris Deng Xiaoping, socialismo havas du principojn : unu konsistas en tio ke la ekonomio kun diversaj proprietrilatoj evoluas kune, el kiuj tiu parto kiu troviĝas en publika proprieto restas ĉefa parto. La alia principo konsistas en tio ke ĉiuj homoj riĉiĝas, ke ne ekzistas polusiĝo. Ambaŭ principoj estas en iuj prezentoj de la reformvojo konscie ignorataj, antaŭ ĉio estas malrespektata ke la parto de ekonomio en publika proprieto estas la ĉefa parto de la ekonomio - eldiro kiu validas por la fundamento de la socialismaj produktadrilatoj, por la proprietrilatoj. Tiel oni ĉiam denove aŭdis en kelkaj amaskomunikiloj aŭ en akademiaj konferencoj, ke la parto de ekonomio en privata proprieto estas la bazo de nia nacia ekonomio. Sed la centra registaro decidis ke tiu parto de la ekonomio disvolviĝu kune kun la parto de la ekonomio en publika proprieto sub la kondiĉo ke la publika sektoro, kaj ne la privata, estas la ĉefa parto de la tuta ekonomio.

La artikolo „La fortigo kaj subteno de la ekonomia bazo de la socialismo” en la „Elektitaj Verkoj” de Jiang Zhemin (vol. 3) emfazas , ke „la ekonomia infrastrukturo de la socialismo estas determinata de la parto de la ekonomio en publika proprieto - kun la ŝtata proprieto kiel kerno - ; sen tiu mankas ankaŭ la materia bazo por la gvida rolo de la Komunista Partio aŭ de la socialisma superstrukturo. La funkciuloj sur ĉiuj niveloj, ĉefe la altrangaj kadruloj, devas disvolvi klaran kaj profundan konscion pri tiu punkto. La tiel nomata malgranda malkonstruo de la parto de la ekonomio en publika proprieto trovu sian limon kaj samtempe sian antaŭkondiĉon en tio ke ĝi devas ne endanĝerigi la statuson kaj la rolon de la entreprenoj en publika proprieto kiel ĉefa parto de la nacia ekonomio. Ĉiu provinco, ĉiu distrikto kaj ĉiu urbo devas mastrumi kaj kontroli multajn grandajn kaj mezgrandajn entreprenojn, por reguligi sian ekonomion kaj la socian evoluon.”

Laŭ novaj statistikoj la proporcio de la parto de ekonomio kiu ne troviĝas en publika proprieto kreskis al pli ol 50 %. En- kaj ekster-landa privata proprieto produktas hodiaŭ jam preskaŭ du trionojn de la MSP en la PR Ĉinio, kaj tiu proporcio daŭre kreskas, dum la parto en publika proprieto daŭre perdas gravecon. Ni observas, ke la kontroleblecoj, donitaj per la ŝtata sektoro, rapide malprogresis, ke en kelkaj provincoj kaj urboj ŝtataj entreprenoj tute malaperis kaj ke tiaj evoluoj estas en Ĉinio laŭdataj kiel ekzemplodonaj.

En- kaj ekster-landaj sciencistoj opinias, ke diversaj tipoj de proprietrilatoj, ĉe kiuj la publika proprieto estu la ĉefa parto, devus retroviĝi en la kapitalstrukturo, la dungecostrukturo, la strukturo de la MSP, de la impostoj, de la ekstera komerco ktp. Diversaj proprietstrukturoj en la senco de ĉefaj kaj kompletigaj formoj devus komune evolui. Oni devas vidi ke tro alta proporcio de la privata sektoro kondukas nepre al tiaj ekonomiaj fenomenoj kiel senlaboreco ktp kaj finfine al socia malharmonio. Tie kuŝas ankaŭ la kaŭzo por la jardekojn daŭranta malprogreso de Sovetunio kaj de Orienteŭropo, la dek perditaj jaroj de Latinameriko, la dek jaroj da limaka rapideco en Japanio, la dek malrapidaj jaroj en Eŭropo kaj Usono en la 1990-aj jaroj. La kvardek-naŭ plej malriĉaj landoj (ankaŭ nomataj Tria Mondo) ne fariĝis pli riĉaj, sed, laŭ la normoj de la UN, fariĝas eĉ pli malriĉaj. Joseph E. Stiglitz ankaŭ opinias, ke novliberalisma teorio kaj politiko inkluzive de la mito de privata proprieto kondukis al ekonomia malharmonio kaj al diversaj ekonomiaj krizoj de Sovetunio, de Orienteŭropo, Latinameriko ktp. La tuta mondo inkluzive de Ĉinio devas urĝe alipensi kaj superi la konservativajn ideojn de la novliberalsimo, por revigligi kaj disvolvi sian ekonomion. Por ni necesas kritiki la novliberalismon por konservi la reformdirekton de la socialisma merkatekonomio.

Distribuado laŭ la laboro kiel kerno

La distribuado de la enspezo devas fariĝi ĉefe laŭ la kvalito kaj kvanto de la farita laboro. La proprietuloj de la diversaj produktfaktoroj devas partopreni en la distribuado surbaze de sia proprieto. Socia justeco kaj ekonomia efikeco antaŭenigas sin reciproke, kaj socia justeco estas same grava kiel ekonomia efikeco.

La merkato ludas gravan rolon ĉe la atribuado de resursoj, ĉefe de probatalataj krudmaterialoj, sed la merkatekonomio estas nesufiĉa kaj nekapabla garantii merkatekonomian ekvilibron, ĝustan proporcion inter konkuro kaj monopolo, la protekton de la resursoj kaj de la medio.

En Ĉinio la enspezoj ege disevoluis kaj troviĝas kun Gini-koeficiento de 0,46 multe pli disaj ol en multaj evoluintaj landoj. La socia polusigo devus zorgigi nin. Kial la abismo inter riĉeco kaj malriĉeco ĉe enspezoj kaj socia prospero grandiĝis en la lastaj jaroj, kvankam tiu evoluo estis ja vidata kaj kontraŭbatalata ? Ĉar oni ignoris ke la reformo de la proprietrilatoj - precipe per la fordonacado kaj disipado de publika havaĵo - devis nepre konduki al tiaj rezultoj en la distribua sektoro. La centra registaro emfazas nun, ke ĝi volas pli atenti la demandon de socia egaleco kaj justeco. Oni devus fari disponojn en la kampoj proprieto kaj distribuado por atingi harmonian distribuadon, per altigo de la malaltaj kaj mezaj enspezoj, korektado de la altaj enspezoj kaj malhelpado de kontraŭleĝaj enspezoj.

De la ŝtato kontrolataj kaj reguligataj merkatstrukturoj

La ŝtato reguligas kaj kontrolas la strukturojn de la merkatekonomio, kiu konsistas el diversaj niveloj. La merkato fundamente kaj sen limoj efikas ĉe la distribuado de la resursoj, kaj la ŝtato samtempe transprenas sen limoj la taskon reguligi kaj kontroli la merkaton rilate travideblon, kostojn, demokration kaj efikecon.

Sciencaj reformoj direkte al merkatekonomioj estas io tute alia ol nepripensitaj reformoj. La ĉina vojo de la socialisma memperfektiĝo signifas ne simple reformon en direkto al merkatekonomio, sed reformon kun la celo starigi socialisman merkatekonomion. La dokumentoj de la centra registaro neniam eldiris ke nia lando faras reformon en direkto al merkatekonomio, la reformo kaj malfermiĝo menciataj en la dokumentoj estas ĉiam ligitaj kun la insisto pri kvar bazaj principoj : progresado al socialismo, demokratia popolregado, gvida rolo de la KP de Ĉinio, marksismo-leninismo kaj la ideoj de Mao Zedong. Antaŭ la nocion de merkatekonomio oni ĉiam metas la vorton „socialisma”. La ĉefa enhavo de la vorto „socialisma” konsistas en tio ke la parto de la ekonomio troviĝanta en publika proprieto estas la ĉefa parto de la nacia ekonomio. La „reformo direkte al merkatekonomio”, kiun referencas multaj paperoj kaj libroj, estas nenio ol mallongigo, ne estas la tuta signifo de la „reformo direkte al socialisma merkatekonomio”. Sed la mallongigo faciligas kompreneble la misgvidon de la reformo, kaj tio estas la kaŭzo ke ĝi estas uzata de reprezentantoj de la novliberalismo. Laŭ tiurilataj mezuradoj, hodiaŭ estas preskaŭ 80 % de nia nacia ekonomio merkatekonomie organizitaj. Iuj konsideras la merkaton ĉiopova kaj prefere ŝatus transdoni la tutan ekonomian vivon kaj krome ankaŭ la socian kaj la kulturan vivon kiel ankaŭ la ŝtatan politikan vivon al la merkatleĝoj, volas forigi la planadon el la socialisma merkatekonomio kaj el ĉiuj kampoj de la ekonomio kaj de la socio. Estas ridinde lasi sin ensorĉi de la merkato, forlasi la planadon kaj konsideri ĝin malpermesita zono. Ni respektu la merkaton, sed ni ne fariĝu manie dependaj de ĝi. Ni ankaŭ ne lasu nin delogi de planoj, sed ni ankaŭ ne ĉesu reguligi per ili la ekonomion.

Mi konsentas kun la eminenta ĉina ekonomikisto profesoro Liu Guoguang, kiam li diras, ke planado sub la kondiĉoj de socialisma merkatekonomio ne kondukas al komandaj planoj, sed al instrukciaj kaj strategiaj planoj. El la dekunua kvinjarplano de Ĉinio fariĝis la dekunua kvinjarprojekto, sed la projekto identas kun la plano, havas same instrukcian kiel strategian econ. La projekto entenu la esencajn meztempajn celojn, programojn kaj taskojn kaj devas esti kompletigota por ke ĝi povu servi kiel instrukcio por la konkreta politiko, ekz-e en la kampoj de natursciencoj, alta teĥnologio, mediproblemoj ktp. Oni devas fiksi devigajn gvidnombrojn, ĝuste ankaŭ en mallongtempaj kontraŭciklaj investplanoj, regulad- kaj kontrol-disponoj, en la financ-, impost- kaj mon-politiko. Ni do ne rezignu plene je devigaj planoj. En la nuna momento la planado konsistas nur en la formulado de kelkaj celoj kaj taskoj, sen ke oni postulas raporton pri ilia plenumado. Tiu maniero devas ĉesi.

Kie ŝtata regulado ne efikas, ĝi devas esti kompensata per la bona funkciado de la merkatregulado kaj inverse. Duobla reguladmeĥanismo estu alstrebata, kie la merkato ludas fundamentan kaj la ŝtato instrukcian rolon. Tiumaniere povus estiĝi socia kaj ekonomia harmonio. Kial ni devas noti pli kaj pli tiajn fenomenojn kiel ekz-e urĝajn alvokojn al la pintoj de la registaro, ribelado, krimoj kaj socia malekvilibro ? Simple pro tio ĉar la ŝtata regulado mankas aŭ ne atingas sufiĉe profunde. Kelkaj seriozaj demandoj leviĝas ekde kelkaj jaroj ĉe la manager-buyout (MBO) [aparta formo de entrepren-vendado, ĉe kiu la propraj manaĝeroj, ordinare la gvidaj dungitoj aŭ la afergvidantoj, aĉetas la entreprenon ; Rolf Jüngermann] de entreprenoj en publika proprieto - demandoj kiuj kondukas al malkontento kaj malharmonio en ĉiuj sociaj klasoj. En tiu kunteksto pruveblas nepripensita kaj tro malfrua ŝtata interveno. Neniu kontestas, ke necesas reformoj de proprieto, sed la merkatleĝoj ne estu subjektive rompataj.

Malfermiĝo ... sed samtempe apogi sin sur propra forto

La rilato inter la disvolvado el propra forto kaj la disvolvado el importo de eksterlanda kapitalo kaj teĥnologio devus esti traktata kompetente. La ekonomia disvolvado estu antaŭenigata ĉefe per enlandaj necesoj, eksterlandaj interesoj havu nur la karakteron de utilaj kompletigoj. Krome la gravitcentro de la ekonomia malfermiĝo estu metita pli sur efikeco kaj kvalito ol sur pli granda kvanto.

Nuntempe la proceso de malfermiĝo de nia nacia ekonomio kondukas al tio ke ni pli kaj pli dependas de eksterlando. La proporcio de la ekstera komerco (importo kaj eksporto) je la malneta enlanda produkto (MEP) altiĝis de nur 9,7 % en la jaro 1978 al 65,6 % en 2006. La plej grandan parton de la ĉina ekstera komerco okupas per 54,7 % la plutraktado, ĉe kiu la komenca kaj fina punktoj kuŝas ekster la lando kaj la nacia ekonomio partoprenas nur malmulte en la valorkreado. La proporcio de la ŝtataj entreprenoj en la ekstera komerco estis 1994 ĉe 70,2 %, sed intertempe (2004) ĝi falis al 28,6 %, dum en la sama tempo la proporcio de la eksterlandaj kapitalsocietoj kreskis al 57,5 %.

La tuta valoro de la ĉinaj eksportoj en la kampo de plej nova kaj pinta teĥnologio kreskis de 24,7 miliardoj da usonaj dolaroj (USD) en la jaro 1999 al 218,25 miliardoj USD 2005, do 7,8-oble, sed forte dependas de eksterlando. La proporcio de la eksportoj en la kampo de plutraktado kreskas kompare kun la proporcio de la kampo de la ĝenerala komerco. La valoro de la eksportoj de plej nova kaj pinta teĥnologio en formo de plutraktado estis jam en 2002 60,63 miliardoj da USD, ampleksis 89,3 % de la tuta eksporto de plej nova kaj pinta teĥnologio kaj kreskis per tio de 1993 je 20 %. La eksterlandaj kapitalsocietoj ludas dominantan rolon en la eksportado de plej nova kaj pinta teĥnologio kaj atingis 2002 proporcion de 82,2 %. De 2001 la pli granda parto de la eksterlandaj investoj venas de pure eksterlandaj entreprenoj, kreskas daŭre relative kaj absolute kaj fariĝis dominanta. La valoro de la eksterlandaj rektinvestoj estis en 2005 60,325 miliardoj da USD, de kiuj 42,961 miliardoj da USD estis investoj pure eksterland-devenaj. Eksterlandaj rektinvestoj ja alportas pliiĝon de laborlokoj, sed premas la evoluon de naciaj entreprenoj. Eksterlandaj entreprenoj tenas monopolajn poziciojn en aŭtomobilkonstruado, en komunikadindustrio, kosmetika industrio ktp kaj faras en Ĉinio gigantajn profitojn.

Ni devas do disvolvi naciajn entreprenarojn kaj proprajn transnaciajn sociojn, kiuj kontrolas akcipartoprenojn, teĥnologion kaj komercajn markojn - ĉefe konatajn markproduktojn - surbaze de komparaj kaj konkurencaj avantaĝoj. Ni devas atribui gravecon al propraj patentoj kaj per tio ni faru, kiom eble plej baldaŭ, el Ĉinio mondan fabrikon anstataŭ la monda plutraktad-fabriko, el nacio kun granda komerca volumeno fortan komercan nacion kun forta propra produktado. Malfermiĝ-konceptoj kaj vojoj al teĥnologi-disvolvado kiuj kondukas ĉefe al protektado de eksterlanda intelekta proprieto anstataŭ al kreado de propra intelekta proprieto, sorbado de naciaj entreprenoj per internaciaj entreprenoj anstataŭ inverse, konstanta importado de eksterlandaj kapitalo, teĥnologio kaj komercaj markoj, alta taksado de pozitivaj rezultoj de esplorado- kaj disvolvado-institucioj precipe tiam, kiam ili devenas el transnaciaj entreprenoj, estas malprudentaj kaj havas negativajn sekvojn. La orientado al malfermiĝo de la lando en humila sinteno favoras la koloniisman teĥnologistrategion de la fortaj landoj, estas kontraŭefika por la rapida kvalifikado de la nacia ekonomio kaj samtempe ankaŭ por la kunordigita disvolvado de la enlanda kaj la eksterlanda ekonomio.

CHENG Enfu.

Prof. D-ro CHENG Enfu, Pekino, estas ekonomisciencisto.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), el Cheng Enfu : Grundlegende Merkmale der sozialistischen Marktwirtschaft, in : Marxistische Blätter, n-ro 4 2008, „China im Aufbruch - wohin ? [Ĉinio ekvoje - kien ?]”, p. 35 - 40, tradukita el la angla traduko de Wang Zhongbao al la germana de Rolf Jüngermann, prilaborita de la redaktejo de Marxistische Blätter.