Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Harmonia socio, salajrolaboro kaj klasbataloj
de Jian XINHUA  
30a aŭgusto 2008

En sia komune redaktitan Manifesto de la Komunista Partio Karlo Markso kaj Frederiko Engelso atentigis pri tio ke „la historio de ĉia ĝisnuna socio estas la historio de klasbataloj”. Ĉinio, komence de la nova jarcento, metis por si la celon konstrui harmonian socialisman socion. El tio leviĝas do la demando, ĉu en la socialismo kaj en harmonia socio ekzistas „industrial relations” (la angla termino, plej ofte tradukita per „laborrilatoj”, kutime celas la rilatojn inter „dungistoj” kaj „dungitoj”, respektive inter manaĝeroj kaj sindikatoj, in kapitalisma entrepreno ; red.) ? Se jes, kiel ili aspektas ? Kiel statas pri klasoj kaj klasbataloj kaj kiujn formojn tiuj bataloj alprenas ĉefe ? Ĉu socio, en kiu ekzistas klasoj kaj klasbataloj, povas fariĝi harmonia ? Ĉu la koncepto de „harmonia socio” kaj la teorio de klasbataloj estas kontraŭdiraj, ĉe kio la unua estas la neado de la dua ? Ĉi tie analiziĝu tiuj tre gravaj teoriaj kiel praktikaj problemoj ; ili kundecidas pri tio ĉu en Ĉinio eblas aŭ ne konstrui socialisman harmonian socion.

1. Fono de la koncepto de „harmonia socio”

En la nuna mondo paco kaj disvolvado estas la du temoj, pri kiuj la homoj en multaj landoj pleje zorgas. En tempo en kiu la homa ekzistado estas minacata de atommilitoj, ĉe kiuj armiloj uzatas kies nombro kaj detrupovo sufiĉas por pluroble estingi la homaron, nek kapitalismaj nek socialismaj landoj deziras plian mondmiliton. Efektive ĉiaj landoj alstrebas sanan internacian evoluon, kiu sekvu la ĝeneralan tendencon al paco, disvolvado kaj kunlaborado. Tio estas la internacia fono antaŭ kiu la ideo de konstruado de socialisma harmonia socio estis enkondukita.

Ene de la lando ekzistas, malgraŭ la rapida ekonomia kresko, vico da sociaj problemoj ; la giganta kaj kreskanta abismo de enspezoj inter malriĉuloj kaj riĉuloj ; la maljusta divido de la avantaĝo el la evoluo ; la nesufiĉa provizado per publikaj havaĵoj ; gravaj problemoj ĉe la laborsekureco kaj publika sekureco ; la manko de resursoj kaj serioza problemo de poluado de la medio ; la manko de demokratiaj rajtoj kaj de jurŝtateco ; la neakceptebla perdo je kredindo kaj la disfalo de moralaj normoj ; tre vastiĝinta korupto ktp. Tiuj estas la cirkonstancoj antaŭ kies fono Ĉinio taskigis sin konstrui socialisman harmonian socion. Socia harmonio estas la ĉefa bezono de la socialismo, la decida kondiĉo por reformoj, evoluo kaj stabileco, la grava enigo por modernigo kaj por prospera socio sur relative alta nivelo, kaj ĝi estas la urĝa bezono de la larĝaj amasoj de la popolo.

2. La graveco kaj la eco de „harmonia socio”

En la koncepto de la „harmonia socio” (pinjine : He Xie She Hui - Pinjino estas la oficiala ĉirkaŭskribo, 1957 enkondikita, de la ĉinaj ideogramoj surbaze de la latina aboco, red.) signifas „He” stabileco kaj paceco kaj „Xie” signifas kunordigado. Alia ebleco estus interpreti „He” tiel ke ĝi signifas, ke ĉiu havas ion por manĝi, dum „Xie” signifas, ke ĉiu havas la rajton je libera opiniesprimiĝo. Miaopinie harmonia socio estas socio, kiu portis kun si egalecon, demokration, prosperon, altan efikecon kaj daŭrigeblan disvolviĝon. Ĝi enhavas la harmonion de interhomaj rilatoj unuflanke kaj la harmonion inter homo kaj naturo aliflanke.

La unua aspekto enhavas ke ĉiu civitano sekvas siajn aferojn kaj bone rilatas kun la aliuloj. La bazaj necesoj de harmonia interhoma rilato entenas la disvolvadon de demokratio, jurŝtateco, justo, sincero, amikeco kaj vigleco, kies manko nepre kondukas al interhoma malharmonio, kiu estas karakterizata de malegaleco, malsincereco, malstabileco kaj akraj kontraŭdiroj, forta opozicio, perfortaj kunpuŝiĝoj kaj maltrankvila ĝenerala stato.

La harmonio inter homo kaj naturo entenas du aspektojn : la harmonion inter homo kaj resursoj kaj tiu inter homo kaj medio. La unua esprimiĝas en socio, kiu agas per la resursoj ŝpareme ; la dua en mediprotekta socio. Ĝi montras staton en kiu la resursoj estas ekspluatataj kaj uzataj kun alta efikeco kaj en kiu la medio estas protektata kaj plibonigata de la homoj, tiel ke ili subtenas la daŭrigeblan disvolvadon de la nacia ekonomio.

La malharmonio inter homo kaj naturo, aliflanke, kondukas al manko kaj malefika uzado de resursoj, al malŝparo kaj detruo, al medipoluado kaj ekologia malekvilibro ; la starigo de harmonia socio fariĝas per tio malebla. Tia socio agas kaj malŝpare per la resursoj kaj detrue pri sia medio.

Ĉu tiu ampleksa koncepto entenas ankaŭ la harmonion inter homo kaj socio ? Miaopinie tio estas ja aspekto de la harmonio de du interhomaj rilatoj aŭ de la rilato de unu homo al alia, la alia aspekto ĉe tio estas la harmonio inter individuoj. La kaŭzo de tio estas, ke la nocio „homo” celas ne nur individuojn, sed ankaŭ la homon kiel specon, kaj ke socio kiu konsistas el certa granda grupo, prezentas la tutaĵon de interhomaj rilatoj.

La ideo pri la konstruado de socialisma harmonia socio ŝanĝis la komprenon de la socia evoluo, inkluzive de la celo, de la movforto kaj de la speco de la disvolvado : de la filozofio de klasbatalo ĝis tiu de la harmonio de interhomaj rilatoj ; de la ideo ke „la homo povas konkeri la naturon” ĝis tiu de la harmonio inter homo kaj naturo ; de la opozicio de unu homo al alia kaj inter homo kaj naturo ĝis la kunordigado inter loĝantaro, resursoj, medio, ekonomio kaj socia disvolvado.

En la prasocio ne ekzistis subpremo, nek reganto. Kiam alvenis la aŭtokrata socio, en kiu formiĝis la privata proprieto, regis kaj subpremis eta grupo la plimulton. Tio inversiĝis en la socio kun demokratio kaj jurŝtateco kaj ankaŭ en la frua socialisma socio, en kiu la plimulto regas super la malplimulto. Sed la celo de harmonia socio estas reveni al la prastato, tamen sur esence pli alta nivelo, per tio ke oni elŝaltas la subpremadon kaj la regantajn klasojn.

3. Salajrolaboraj kondiĉoj en harmonia socio

Salajra laboro kaj „industrial relations” estas necesaj fenomenoj en la socialisma merkatekonomio sur la unua ŝtupo de socialismo, pro la ekzisto de privatproprieto kaj de la nepublikaj sektoroj de la ekonomio. Laŭ statistiko de la ĉina Ŝtata Oficejo pri Industrio kaj Komerco ekzistis en la jaro 2005 4,301 milionoj da privataj entreprenoj kun 11,099 milionoj da entreprenistoj kaj 47,141 milionoj da dungitoj. El tiuj altaj nombroj, estas vere, sole ne eblas konkludi ke la lando revenis al la tempoj de du komplete kontraŭaj klasoj, nome la „burĝaro” kaj la „proletaro” ; ĉar en lando kiu estas daŭre dominata de la ekonomio de ŝtata proprieto kiu estas, el jura vidpunkto, la proprieto de ĉiuj civitanoj, la laboristoj en privataj entreprenoj ne estas komplete proletoj, sed pli ĝuste la proprietuloj kaj profitantoj de la ŝtatproprieta ekonomio ; kaj krome la privata sektoro de la ekonomio agas en la kadro de la socialisma jursistemo kaj servas, gvidata de la socialisma registaro, kiel grava parto al la socialisma merkatekonomio. Sed oni devas almenaŭ percepti ke la du partoprenantaj flankoj en sia intereskondiĉoj konsiderinde distinĝiĝas kaj formas eĉ du sociajn tavolojn kiuj troviĝas ĝis certa grado en konflikto unu kun la alia. Laŭ la datumoj de la Ŝtata Statistika Oficejo de Ĉinio ekzemple, de la komenco de la reformoj kaj de la politiko de malfermiĝo, la proporcio de la salajraj enspezoj ĉe la Malneta Enlanda Produkto falis de proksimume 17 elcento en la 1980-aj jaroj al proksimume 11 elcento en la unuaj jaroj de la nova jarcento, kio estis akompanata de kresko de enspezoj el kapitalo. Ĉi tie observeblas konfliktaj interesoj de la du partioj. Ilia rilato konsistas unuflanke el „idustrial relations”, ĉe kiuj unu flanko dungas kaj ekspluatas la alian, kio determinas la kontraŭecon de iliaj interesoj ; aliflanke la du partioj koordineblas, tiel ke estiĝas rilato de kunlaborado, kiu baziĝas sur tio ke la privata sektoro de la ekonomio pagas impostojn al la socialisma registaro, disponigas produktojn kaj servojn por kontentigi la postulon en la merkato kaj plilarĝigas dungeblecojn, kio efikas favore al la laboristaro en privataj entreprenoj.

Aktuale la blinda serĉado de maksimumado de propraj interesoj flanke de la proprietuloj de privataj entreprenoj, malstriktaj publikaj instancoj kaj senefika politiko daŭre kondukas al netolereblaj salajro-malaltigoj aŭ arbitre prokrastataj salajropagoj, al mankanta sekureco de la laborlokoj, longaj labortempoj, forta laborintenseco kaj konstantaj laborakcidentoj. La leĝe fiksitaj rajtoj kaj interesoj kaj eĉ la rajto je vivo ne estas garantiataj. Tio estas unu el la kialoj pro kiuj la nuna registaro orientis al starigo de harmonia socio. La salajrolaboraj kondiĉoj kiel ankaŭ la intereskonfliktoj inter proprietuloj kaj dungitoj de la privataj entreprenoj ne malaperos tiom longe kiom la lando troviĝos ankoraŭ sur la unua ŝtupo de la socialismo kaj praktikas daŭre la merkatekonomion, eĉ se la harmonia socio travivas sian rudimentan formon. Sed en harmonia socio ili estas delikate kunordigeblaj, ĉe kio la pravaj pretendoj kaj interesoj de ambaŭ partioj estas protektataj, ilia kontraŭdiro tiom mildigata kaj reduktata, ke forta rezistado, konfliktoj kaj alfrontiĝoj eviteblas.

4. Proksimiĝoj al la antagonismo de „harmonia socio” kaj „klasbatalo”

Ĉu „harmonia socio” kaj „klasbatalo” kontraŭstaras antagonisme ? Ĉu eblas emfazi la neceson kaj ĝustecn starigi harmonian socion, dum oni samtempe defendas la teoriojn pri klaso kaj klasbatalo ? Kiel rilatas la „harmonia socio” al la teorioj de Ĥruŝĉovo pri paca kunekzistado, paca konkurado kaj paca transiro, kiel al liaj ideoj pri unu partio kaj unu ŝtato de la tuta popolo ? Kiel distingiĝas la koncepto de „harmonia socio” disde pensoj kiel tiu de la „klaskompromiso” kaj de la „malapero de klasbataloj” ? Ĉio ĉi estas demandoj kun plej alta teoria graveco, kiuj estas ĝuste respondendaj por alveni al taŭga kompreni de tio kio entute estas „harmonia socio”, tiel ke la bonega teorio povu iun tagon realiĝi.

El mia vidpunkto kondukas fakte en eraron la ŝajne logika kompreno, ke klasbataloj koncentriĝas sur armita subpremo, dum la harmonia socio emfazas la pacan kunordigon, kaj ke en la vere harmonia socio devas ne esti akraj intereskonfliktoj nek fortaj klasbataloj. La harmonia socio ne estas socio sen kontraŭdiroj, konfliktoj, klasoj aŭ sociaj tavoloj kaj bataloj, tute male. Ĝi estas nur la finfina celo de la socio, elŝalti la kontraŭdirojn kaj diferencojn inter urbaj kaj kamparaj regionoj, inter industrio kaj kampkulturo, inter korpa kaj mensa laboro, kaj per tio alkonduki harmonian rilaton inter la homoj inter si kaj inter la homoj kaj la naturo. En la nuna momento, la ĉefa kriterio, kiu distingas la „harmonian socion” disde la „malharmonian socion”, ne en tio ĉu ekzistas kontraŭdiro, konfliktoj, klasoj aŭ sociaj tavoloj kaj bataloj, sed pli ĝuste en la aliro al la problemo, en la formoj de la bataloj kaj ĉu la kontraŭdiro kaj la kunpuŝadoj mildigeblas kaj fine elimineblas. Klasaj kontraŭdiroj kaj klasbataloj ne signifas nepre la armitan subpremon kaj bataloj je vivo kaj morto. Principe ekzistas du specoj de la pritraktado de klasaj kontraŭdiroj kiel de aliaj formoj de socia kontraŭdiro : unuflanke perforta trudo kaj aliflanke paca gvidado. La du respondaj formoj de klasbatalo estas armitaj bataloj ĉe la unua flanko kaj reformoj kaj kunordigado ĉe la alia. Tiaj senperfortaj aŭ pacaj rimedoj, kiuj estas pli simplaj, postulas malpli altan prezon kaj estas eble eĉ pli efiaj ol la armitaj bataloj, ne estis ekskluditaj de la marksismo, eĉ se ĝi emfazas la valoron de armitaj bataloj kaj de perfortaj revolucioj en tempoj, dum kiuj revolucioj estis senretene disbatitaj de la regantaj klasoj. En la socialisma socio, la principa kontraŭdiro estas laŭ sia eco ne antagonisma. Eĉ antagonisma kontaŭdiro solveblas per neantagonismaj metodoj kaj postulas ne nepre akrajn batalojn, perforton, armeon kaj eliminadon. Pro tio, la starigo de harmonia socio, sub la protekto de la socialisma sistemo kaj regado de la popolo, uzu ĉefe pacajn rimedojn - inkluzive de reformoj kaj kunordigado, plibonigo de la institucioj, demokratio kaj jurŝtateco ktp. Ĝi agu konvene pri la problemoj de la kontraŭdiroj, konfliktoj, klasoj kaj bataloj kaj solvu kontraŭdirojn perante kaj alkonduku socian harmonion. Tio spegulas pli bone la tendencon de nia tempo kiel la esencon de la kontraŭdiro en socialisma socio kaj la bazan kondiĉon de socialismo. La teorioj de klaso kaj de klasbataloj ne estas kontestataj de la celo de harmonia socio, sed la fokuso deŝoviĝas de armitaj bataloj al reformoj kaj kunordigado, por tiel malebligi la troan simpligon kaj unuflankecon de la pritraktado de problemoj de la klaso kaj de la klasbataloj en la pasinteco.

Resume, la harmonia socio, kiun Ĉinio volas konstrui, distingiĝas de tiu, kiun Ĥruŝĉovo rekomendis, kaj ankaŭ de la erara argumentado supre citita. Dum tiuj du estas en sia esenco la neado de kontraŭdiro, klasoj aŭ sociaj tavoloj kaj klasbataloj, tio ne estas la ĉi tie diskutita harmonia socio.

XINHUA Jian.

Prof. D-ro Xinhua Jian estas ekonomisciencisto kaj instruas ĉe la universitato Wuhan [Vuhan], provinco Hubai.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS) de : Xinhua Jian, Harmonische Gesellschaft, Lohnarbeit und Klassenkämpfe (tradukita el la angla al la germana de Vera Glitscher, redakteje prilaborita), en : Marxistische Blätter, n-ro 4, 2008 „China im Aufbruch - wohin ? [Ĉinio ekvojaĝe - kien ?]”, p. 56 - 61.