Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Protestoj kaj separismo en Tibeto
de Barry SAUTMAN  
30a aŭgusto 2008

La antaŭnelongaj protestoj en Lasao kaj en aliaj regionoj de Tibeto estis organizitaj por meti la ĉinan registaron, antaŭ la Olimpiaj Ludoj, en hontigan prematecon. Tion emfazis la Tibeta Junular-Kongreso (Tibetian Youth Congress TYC), la plej grava tibeta ekzilorganizaĵo, kiu postulas la sendependecon por Tibeto kaj por atingo de tiu celo esprimis sin por uzo de perforto. Ĝia prezidanto, Tsewang Rigzin, deklaris en intervjuo kun la Chicago Tribune la 15-an de marto vide al la verŝajneco, ke ĉinaj instancoj subpremos la protestojn en Tibeto : „Ni volas ilin testi, dum ili staras sur la scenejo de la Olimpiaj Ludoj. Ni volas ke ili montru sian veran vizaĝon. Pro tio ni antaŭenigas la aferon.” En la Konferenco por Sendependa Tibeto en junio 2007, organizita en Barato de „amikoj de Tibeto”, paroladantoj indikis ke la Olimpiaj Ludoj konsistigas unikan okazon por protestoj en Tibeto. En januaro 2008 ekzilintoj en Barato fondis „Tibetan Popol-Ribel-Movadon”, por „agi” „en la spirito” de la perforta ribelo kontraŭ la ĉinaj reginstancoj de 1959 kaj koncentriĝi sur la Olimpiaj Ludoj.

Kiu „protestas” en Tibeto ?

Diversaj grupoj de tibetanoj partoprenis en la protestoj en Lasao, inkluzive de la bruligado kaj prirabado de netibetaj vendejoj kaj atakoj al enmigrintoj kiel la han kaj hui (islamaj ĉinoj). La grandaj monaĥejoj estas jam delonge centroj de separismo, konstruitaj de la TYC kaj de aliaj ekzilgrupoj, de kiuj multaj estas financataj de la usona ministrejo pri eksterlandaj aferoj aŭ de la Nacia Fonduso por Demokratio ene de la usona Kongreso. La monaĥoj estas speciale elektitaj laŭ la kriterio ĉu ili estas tute aparte sindonaj al la Dalai-lamao. Kiom ajn li karakterizas sian propran pozicion tiel ke li alstrebas nur pli grandan aŭtonomecon por Tibeto, la monaĥoj scias ke li ne volas deklari ke Tibeto estas nedisigebla parto de Ĉinio, kio estas tamen por Ĉinio la antaŭkondiĉo por oficialaj intertraktadoj. Ĉar la ekzilreĝimo ne allasas disigon de politiko kaj religio, multaj monaĥoj konsideras la daŭran aliĝon al la starpunkto de la Dalai-lamao, la neagnoskon de la legitimeco de la ĉina registaro en Tibeto, kiel religian devon.

Raportoj pri la perforto montris klare, ke tibetaj komercistoj, kiuj konkurencas kun han kaj hui, aparte antagonisme kontraŭstaras la ĉeeston de netibetanoj. Apud la monaĥoj estis la komercistoj la plej obstinaj agantoj de la protestoj en Lasao fine de la 1980-aj kaj komence de la 1990-aj jaroj. Ankaŭ ĉi-foje oni bruligis multajn vendejojn de la han kaj hui. Multaj el tiuj kiuj partoprenis en bruligado, prirabado kaj batado de homoj pro etnaj motivoj, estis ankaŭ tre verŝajne junaj senlaboraj viroj. La urboj havas multan zorgon pri la forfuĝo el la kamparo de tibetanoj kiuj havas malmultan kvalifikon por urbaj laborlokoj. Filmetoj el Lasao montris, ke la granda plimulto de la ribeluloj estis junaj viroj en adoleska aĝo aŭ inter komence kaj fine de 20.

La lastaj eventoj en la tibetaj regionoj distingiĝas de la larĝaj manifestacioj de „popolmovadoj” en diversaj partoj de la mondo en la lastaj jardekoj. Ili tute ne montris grandegan tibetan kontraŭĉinan interkonsenton, kian prezentis la internaciaj komunikiloj. La plej alta en la komunikiloj taksita nombro da tibetanoj, kiuj partoprenis en la protestoj, venas de Steve Chao, la ĉefo de la oficejo de Canadian Television News en Pekino. Ĝi estas proksimume 20.000, do nur ĉiu tricenta tibetano estas implikita. Komparu tion kun la protestoj de 1986 kontraŭ la Marcos-diktatoreco de proksimume tri milionoj, do de ĉiu deknaŭa filipinano.

Sociekonomiaj kaŭzoj de protesto

Tibetanoj havas pravajn plendojn pri tio ke ili ne estas sufiĉe helpataj en la konkurenco kun migruloj por laboro kaj en la komerca vivo. Ekzistas ankaŭ diskriminaciadoj ĉe la serĉado de laborlokoj fare de la han, kiuj donas laborlokojn prefere al familianoj aŭ al homoj kiuj venas el iliaj hejmlokoj. La abismo ĉe edukado kaj vivnivelo inter tibetanoj kaj han estas konsiderinda kaj estas reduktata tro malrapide. La malfacilaj kondiĉoj daŭras jam longe. Sed la protestoj kaj rabadoj okazis ĉi-jare, ĉar la Olimpiaj Ludoj prezentas por la separistoj favoran okazon por antaŭenigi iliajn projektojn.

Efektive ekzistis principa diseco de la sociekonomiaj problemoj kaj la sloganoj kiuj akompanis la protestojn, ekzemple „Kompleta sendependeco por Tibeto” kaj „La ekziluloj kaj tibetanoj unuiĝu ene de Tibeto”, sloganoj kiuj ne hazarde sonis kiel tiuj uzataj de la ekziltibetanoj.

Dum separistoj ne sukcesos detranĉi Tibeton de Ĉinio per ribelo, ili kredas ke Ĉinio fine kolapsos kiel la iama Sovetunio kaj Jugoslavio. Kaj ili strebas anonci sian pretendon je regado, antaŭ ol tio okazu. Ili pensas alternative, ke Usono povus interveni, kiel ĝi faris ĉie alie por subteni la disiĝon de regionoj el landoj al kiuj Usono malamikas, ekz-e de Kosovo kaj de la suda Sudano. La ĉina registaro ja timas tiajn eblajn evoluojn, kiom ajn malverŝajnaj ili estas. Laŭ tio agas la lando, por subpremi separismon, agmaniero kiu estas kongruaj kun siaj rajtoj en la kadro de la popoljuro.

Separistoj en la favoro de Okcidento

La separistoj scias ke ili povas kalkuli kun la aŭtomata simpatio de okcidentaj politikistoj kaj komunikiloj kiuj konsideras Ĉinion kiel strategian, ekonomian kaj politikan konkurencanton. Pro tio, okcidentaj elitoj kondamnis Ĉinion en larĝa interkonsento pro tio ke ĝi subpremis la tumultojn, kiujn tiuj elitoj en siaj propraj landoj neniam allasintus. Ili postulas ke Ĉinio estu limigota en sia reago. Dum la tumultoj aŭ ribelo de Los-Anĝeleso en la jaro 1992 - kiuj etendiĝis al multaj aliaj urboj - la prezidanto George W. Bush deklaris, kiam li tien sendis milojn da soldatoj : „Ne povas esti pardono por murdo, bruligo, ŝtelo aŭ vandalismo, kiuj terorigis la homojn de Los-Anĝeleso. [...] Lasu min aserti ke mi uzos ĉian necesan perforton por restarigi la ordon.” Nek okcidentaj politikistoj nek la burĝa gazetaro atakis lin pro tiu sinteno, dum nek okcidentaj ŝtatestroj kaj ĉefministroj nek la Dalai-lamao kritikis tiujn tibetanojn kiuj partoprenis en la antaŭnelongaj etne motivitaj atakoj kaj bruligoj.

Ĉu „kultura popolekstermo” ?

Okcidentaj elitoj ne agnoskas ke la ĉina registaro estigis esencajn plibonigojn en la vivo de la tibetanoj kiel sekvon de subvencioj fare de la ĉina centra registaro kaj provincoj, plibonigoj, kiujn la Dalai-lamao mem koncede rekonis. Okcidentaj politikistoj kaj komunikiloj subtenas ankaŭ konstante la aserton de la Dalai-lamao ke ekzistas en Tibeto „kultura popolekstermo”, kvankam la ekzilintoj kaj iliaj subtenantoj ne povas montri kredindan pruvon por tio ke la uzo de la tibeta lingvo, la praktikado de la religio aŭ arto estas malpermesataj kaj detruataj. Fakte pli ol 90 elcento de la tibetanoj parolas sian gepatran lingvon. Tibeto havas proksimume 150.000 gemonaĥojn, la plej granda koncentriĝo de plentempaj „pastraro” en la budhisma mondo. Okcidentaj kleruloj pri la tibeta literaturo kaj artformoj konfirmis, ke tiuj ekfloras.

Etnaj kontrastoj en Tibeto devenas el la demografio, ekonomio kaj politiko de la tibetaj regionoj. Separistoj kaj iliaj subtenantoj asertas ke la han-ĉinoj jam delonge „inundas” Tibeton kaj „marĉigas” la tibetanojn demografie. Sed fakte entute iomete kreskis, inter la popolnombrado de 1990 kaj 2000 (kiu konsideras ĉiujn homojn, kiuj loĝis ses monatojn aŭ pli en regiono), la elcento de tibetanoj en la tibetaj regionoj, kaj la han-ĉinoj konsistigis proksimume kvinonon de la loĝantaro. Provizora analizo de la eta popolnombrado de 2005 montras ke okazis de 2000 ĝis 2005 iometa kresko de la proporcio de han-ĉinoj en partoj de la meza okcidento de Tibeto (la Tibeta Aŭtonoma Regiono, TAR) kaj malmulte da ŝanĝo en la oriento de Tibeto. Fortoj, kiuj postulas la sendependecon de Tibeto, volas ke la tibetaj regionoj estu purigotaj de la han-ĉinoj (kiel okazis en 1912 kaj 1949). La Dalai-lamao diris ke la akceptos proporcion de tri tibetanoj je unu netibetano, sed li konstante prezentas malĝuste la nunan situacion, parolante pri plimulto de la han-ĉinoj. Ĉar li ne nur havas la statuson de la plej alta budhisma religia gvidanto, sed konsideratas kiel enkorpiĝo de Budho, la plej multaj tibetanoj honoras ĉion kion ajn diras li pri tiu aŭ alia temo.

La kamparaj regionoj de Tibeto, kie loĝas tri kvaronoj de la loĝantaro, havas nur tre malmultajn netibetanojn. La granda plimulto de la han-migruloj en tibetaj urboj estas malriĉa aŭ rande de malriĉeco. Ili ne estas rekte subvenciataj de la ŝtato ; sed ili estas, kiel la tibetanoj, malrekte subvenciataj de la disvolvado de la infrastrukturo, kiu favoras la urbojn. Proksimume 85 elcento de la han-ĉinoj, kiuj iras al Tibeto, por tie malfermi negocojn, fiaskas ; ĝenerale ili forlasas Tibeton ene de du aŭ tri jaroj. Tiuj kiuj supervivas ekonomie, konsistigas konkurencon por la surlokaj tibetaj komercistoj, sed ampleksa studaĵo en Lasao montris ke netibetanoj estis pioniroj en la sfero de malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenkampoj, en kiuj kelkaj tibetanoj poste eniris, kie ili uzis siajn konojn pri la lokaj donitaĵoj por prosperi.

Tibetanoj ne estas simple malalta klaso ; ekzistas sufiĉe granda tibeta meztavolo trovebla en la sferoj de reg-aparato, turismo, komerco kaj malgrandaj manufakturejoj kaj transportentreprenoj. Ekzistas ankaŭ multaj senlaboraj aŭ subdungitaj tibetanoj, sed preskaŭ neniuj senlaboraj aŭ subdungitaj ha-ĉinoj, ĉar tiuj, kiuj ne trovas laboron, foriras. Multaj han-migruloj havas rasisman pensmanieron rilate la tibetanojn, plej ofte surbaze de la opinio ke tibetanoj estas mallaboremaj, malpuraj kaj religi-obsedaj. Multaj tibetanoj reciprokas tion prezentante la han-ĉinojn riĉaj, monavidaj kaj deciditaj ekspluati la tibetanojn. Tibetanoj, kiuj jam delonge loĝas en urboj, transprenas partojn de la han-kulturo en tre simila maniero laŭ kiu etnaj malplimultoj faras tion kun la kulturo de etnaj plimultoj. Sed tibetanoj ne estas perforte „ĉinigataj”. La plej multaj tibetanoj parolas malmulte aŭ tute ne la ĉinan. Ili komencas lerni tiun lingvon en la pli altaj klasoj de bazlernejo kaj devas studi en multaj regionoj de Tibeto en tiu lingvo, se ili volas frekventi altajn lernejojn. Sed la ĉina estas unu el la plej gravaj lingvoj de la mondo, kaj kiu lernas tiun lingvon, havas per tio konsiderindajn avantaĝojn, same kiel statas pri la angla por homoj kiuj ne parolas tiun lingvon kiel gepatran. ...

Sekvoj de la „merkatekonomio”

La disvolvado de la „merkatekonomio” havis en la tibetaj regionoj proksimume la saman efikon kiel en la cetera Ĉinio, do kreskon de ekspluatado, malboniĝon de la enspezoj kaj malegalecojn je prospero kiel ankaŭ rapidegan kreskon de korupto. Sed la mezuro, laŭ kiu tio signifas „etnan labordividon” kiu malavantaĝas la tibetanojn, estas forte troigata de la separistoj, por subteni etnan malamecon. Ekzemple, Tibeto ne estas la plej malriĉa regiono de Ĉinio, kiel ofte asertata. Ĝi statas pli bone ol pluraj aliaj regionoj kun etnaj malplimultoj kaj eĉ ol kelkaj han-ĉinaj regionoj, kaj tio plejparte pro fortaj ŝtataj subvencioj. Kamparaj tibetanoj ricevas ankaŭ pli da ŝtataj subvencioj ol aliaj malplimultoj. La ekzilaj gvidantoj uzas troigojn, ne nur rilate la amplekson de la empirie konstatitaj diferencoj, sed ankaŭ pri la pli principajn etnajn rilatojn en Tibeto : Male al, ni diru, Israelo kaj Palestino, la tibetanoj havas la samajn rajtojn kiel la han-ĉinoj, ili ĝuas certan antaŭrangecon en la ekonomia kaj socia politiko, kaj proksimume la duono de la plej superaj partigvidantoj en la TAR estas etnaj tibetanoj.

Tibeto havas nenian trajton de kolonio aŭ de okupata teritorio kaj tiel ne havas rilaton al memdecido, koncepto ofte misuzata en la lastaj jardekoj, aparte en Usono, por subteni la rompiĝon de ŝtatoj kaj la postsekvan disiĝon de iliaj loĝantaroj. Interkonsento inter la ĉina registaro kaj la tibetaj ekzil-elitoj estas antaŭkondiĉo por la forigo de la malfacilaĵoj kaj problemoj de la tibetanoj. Sen tia interkonsento, la etna politiko daŭre subordigas ĉian alian temon en Tibeto, tiel kiel okazas ekz-e ĉe Tajvano kaj Kosovo, kie konstruiĝas etnaj diferencoj per „etnaj politikaj entreprenistoj”, kiuj strebas superi unu la alian en siaj postuloj por ricevi subtenon.

La tumultoj en Tibeto neniel kontribuis atingi diskutojn pri politika interkonsento inter la ĉina registaro kaj la ekziluloj. Tamen, interkonsento necesas por atingi esencan faciligon de la vivkondiĉoj de la tibetanoj. Por tiuj tibetaj fortoj kiuj strebas al sendependeco, malprogreso de tiaj klopodoj estas eble precize la celo, kiun ili alstrebas per subteno de tumultoj. Tibetaj fortoj kiuj strebas al sendependeco, strebas, kiel separistoj ĉie, malhelpi ĉian vidon al la mondo kiu ne baziĝas sur etnaj apartenecoj. Kaj laŭ ili, ĉiaj klopodoj por solvi etnajn kontraŭdirojn estas fiaskigendaj, por vigligi la mobilizadon necesan por realigi iliajn etnajn-naciajn projektojn. Ili asertis, ke Ĉinio baldaŭ kolapsos kaj ke poste Usono fortigos sian patronadon por la tibeta ŝtatelito favore al la simplaj tibetanoj. Oni bezonas nur rigardi la multajn homajn katastrofojn en la mondo, kiuj sekvis el tiu pensmaniero, por antaŭvidi la sekvojn, kiujn la simplaj tibetanoj verŝajne devus porti, se la separistaj fantazioj plenumiĝus.

Barry Sautman.

Prof. d-ro Barry Sautman estas socisciencisto en Honkongo.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), el Barry Sautman : Proteste und Separatismus in Tibet, „Marxistische Blätter”, 2008, n-ro 4, „China im Aufbruch - wohin ? [Ĉinio ekvoje - kien ?”, p. 76 - 80. Fonto : www.Chinastudygroup.net, traduko el la angla al la germana : Vera Glitscher. Laŭ la UZ de la 11-a de aprilo 2008.