Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
KomACE 33
de Afrika Centro Esperantista  
27a aŭgusto 2008

KomACE 33 22/08/2008

KOMUNIKOJ DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA KomACE


Redaktas :Cophie PARPHES

Adreso de la redakcio : afrikacentro@hotmail.com

La informojn en KomACE ĉiuj rajtas ĉiel ajn uzi nur kun indiko de la fonto

===================================================

La Afrika Agado faris grandan salton alten tuj post la partopreno de deko da afrikaj Esperantistoj en la aferoj jubileaj de Esperanto en 1987. Reveninte hejmen, la afrikaj esperantistoj klopodis apliki kion ili (sen)konscie lernis dum diversaj aranĝoj, kiujn ili partoprenis en Eŭropo. Kreiĝis kluboj, starigitaj estas diversaj E-kursoj kaj asocioj Esperantaj. Ĉu la jubileaĵoj tiel igis la homojn entrepreni diversajn aferojn aŭ la partoprenado en kongresoj faras tion.

Certe, kutime, kiam oni estas partopreninta E-renkontiĝon internacian, nova entuziasmo venas en la aktivajn Esperantistojn. Ion novan ili volas fari. Tute pravas Jeremie SABIYUMVA, kiu, partopreninte la Esperanto-Konferencon en Benino, tuj volas ion organizi tra sia lando Burundio. Ĉu ankaŭ partoprenintoj de la roterdama UKo ne povos ion tian fari ?

Dum la 93a en Roterdamo, s-ro GBEGLO Koffi klopodegis por pli sukcesigi la laborojn de Afrika Centro Esperantista. Tra la kongreso kaj dum diversaj programeroj li konigas la agadon de ACE, kaj ĉiam parolas pri la unuiĝo de la afrika Esperantistaro. Jam en Roterdamo, aŭdinte konsilojn de multaj, kaj eĉ de UEA-estraranoj nunaj kaj pasintaj, kaj ĉiutage interkonsiliĝinte kun Hans BAKKER, li ek-poluris la bazon de Afrika Agado. Tiun laboron li daŭrigis en Togolando, partopreninte la UKon. Kiel nun funkcias Afrika Agado, tion montras Afrika Reto Esperantista.

CoPo

 

AFRIKA RETO ESPERANTISTA (ARE)

La kongreso en Roterdamo en 2008 vere tute sendependigas la Afrikan agadon de Hans BAKKER. Nun estas granda tasko al Afrika Centro Esperantista daŭrigi sian laboron kun elpenso de novaj strategioj. La tuta laboro centriĝas sur Afrika Reto Esperantista, kiu prizorgos la laborojn. Kiel okazos la laboroj ekde nun (aŭgusto 2008), tion montras la subaj linioj.

I Afrika Agado kaj Agado de UEA en Afriko

En 1980 naskiĝis la Afrika Agado, kiam Hans BAKKER transprenis la laborojn por Afriko. Hans BAKKER bone pripensis sian laboron kaj trovis, ke li bezonas ĉiujn, ke la movado en Afriko rapide kresku. Tial li tute ne perdis tempon por kontroli, ĉu iu estas amiko aŭ malamiko de UEA. Li kunlaboradis kun ĉiuj Esperantistoj kaj ankaŭ kun ĉiuj E-organizaĵoj.

SAT, kiu naskiĝis en 1921 kaj kiun tiamaj UEA-gvidantoj konsideris malamiko, grandskale kontribuis kaj plukontribuas en Afrika Agado precipe per sia alo SAT-Amikaro en Francio. Kun ĉiuj Hans rilatis pri Afriko, kaj la rezultojn neniu aktiva Esperantisto povas ne scii.

Kiam en 1987, dum la jubilea UKo en Varsovio aperis deko da afrikaj esperantistoj antaŭ la publiko, ĉiuj miris. "ĉu ankaŭ tiom multas esperantistoj en Afriko ?" demandis multaj. La afrikanoj en la kongreso impresis la homojn per sia lingvoscio. Certe Hans ne atingus tion, se li rifuzus kunlaboron kun iuj homoj. Li emfazas la kluban vivon, ĉar la kluboj estas pli proksimaj al la esperantistoj-unuopuloj. Ankaŭ landa asocio estas bona, sed por Hans tio ne estas la gravaĵo. Lerni Esperanton, utiligi ĝin, kaj poste informi. Lia strategio sukcesis, kaj tio donas la bazon al la nuna movado en Afriko. Preskaŭ ĉiuj nunaj Esperantistoj lernis de Hans BAKKER aŭ de ties gelernintoj.

De 1980 ĝis 2005 la afrika movado estas tre bonfarta, ĉar pluiris Afrika Agado de Hans, kiu tenas en si agadon de UEA en Afriko. Neniu povis rimarki, ke estas diferenco inter Afrika Agado de Hans BAKKER kaj la agado (de UEA) en Afriko. Tamen kiam en 1998 GBEGLO Koffi fariĝis estrarano de UEA pri Agado en Afriko, tiam ĉio eliris el mallumo. Iri la vojon de Hans BAKKER estis la precipa afero de Koffi, sed ĉiam li frontas la kontraŭstaron de Osmo BULLER, kiu ĉiam postulas, ke la aferoj okazu kiel li volas.

Antaŭ 1980 estas almenaŭ unu landa asocio de UEA en Afriko, sed neniu scias kion ĝi faras por Esperanto en Afriko. Post 1980 aliaj landaj asocioj en Afriko membriĝas al UEA. Afrikanoj pensas, ke UEA estas Esperantujo, kaj ĉiam, kiam formiĝas grupo, tiu ĉi ŝatus esti landa asocio, kaj UEA aligis ĝin al si. Certe afrikanoj pensas, ke membriĝo al UEA signifas ricevon de mono de UEA. La aferon UEA-gvidantoj mem komprenas tiel :"landaj asocioj konvinkos siajn respektivajn ŝtatojn, ke ili enkonduku Esperanton en lernejojn". Tio odoras kiel la strebado al la fina venko. Ĉu eblas al la landa asocio en Kotdivuaro akceptigi Esperanton en lernejoj ? Kion tiuterene jam atingis landaj asocioj en Afriko, jes, ne nur en Afriko, sed ankaŭ ekster ĝi ?

Se oni bone esploris pri landaj asocioj, oni povas rimarki, ke ili pli dividas la movadon en la lando ol unuigas ĝin. Ofte manifestiĝas du landaj asocioj en unu lando. Konkreta ekzemplo estas en Benino (Afriko), Hispanujo (Eŭropo) kaj en Ĉinio (Azio). En grupoj pli grandaj la esperanto-afero estas tiom politikigita, ke oni forgesas eĉ la bazon de la E-movado. Ĉu ne la disvastigo de Esperanto kun la ideoj de Zamenhof zorgigu nin ?

Esperanto unuigu la homojn. Se tiel estus, en sia agado Esperantistoj ĉiam atentu tion.

Se la Afrika agado de Hans BAKKER sukcesas, ĉar li agas de sube, de unuopaj homoj ĝis la asocioj tra la kluboj, tiuj de UEA, de la supro al la suba ne donas tiom da rezultoj. Ĝi pli dividas homojn en unu lando ol unuigas ilin. Tial estas bone zorgi pri la movado de sube (desubismo) ol de supre (desuprismo). Tion faras Afrika Reto Esperantista pere de Afrika Centro Esperantista.

 

II KIO Estas Afrika Reto Esperantista

Kiel tion esprimas la vorto RETO, ARE tute ne estas asocio de Esperanto en Afriko, sed simpla aro da esperantistoj afrikaj kiuj inter si ligiĝas pere de Afrika Centro Esperantista. Tiu ĉi aro estu organizita kun adresaro ĉiam aktualigita, ke oni povu facile retrovi kiom da esperantistoj estas en ĉiu lando en Afriko. Ĝi ebligas ankaŭ scii la klubojn kaj la landajn asociojn en Afriko. Ĉiuj retanoj povas komunikiĝi inter si. Kunsidoj de retanoj por difinita afero estas ebla, kaj ankaŭ retanoj povas unuiĝi por fari komunan agadon. Tiel naskiĝas diversaj branĉoj ene de ARE.

Jam formiĝas grupoj ene de ARE. La nunaj estas : - KIEA (Konsilantaro por la Instruado de Esperanto en Afriko) estas la edukfako de ARE. Ĝi klopodas, ke estu komuna programo por la instruado en Afriko. Jes, estos ankaŭ komunaj ekzamenoj.

- ARUE ( Afrika Reto por la Utiligado de Esperanto en Afriko) pripensas la manierojn taŭge uzi Esperanton, ke afrikaj Esperantistoj ĝuu sian esperantistecon kaj allogu neesperantistojn al Esperanto.

- FARE (Feminismo en Afrika Reto Esperantistoj) luktas, ke estu pli da virinoj en la Esperanto-movado en Afriko.

- JARE (Junularo en Afrika Reto Esperantista) okupiĝas pri la junulara tereno en Afriko.

Certe aliaj grupoj povos funkcii : SARE (Sportistoj en Afrika Reto Esperantista), VARE (Verkistoj en Afrika Reto Esperantista), ktp. Estas nun la momento, ke afrikanoj pripensu tiujn aferojn, kiujn ili funkciigu en la bazo por havi pli da homoj al la E-movado afrika. Kaj tio necesigas kunordigadon.

La tuta kunordiga laboro okazas nun en Afrika Centro Esperantista. Tie estas la adresaro de afrikaj Esperantistoj. La adresaro jam stariĝas ekde la naskiĝo de Afrika Agado en 1980 kaj daŭras ĝis nun. Tagon post tago ĝi kreskas kaj aktualiĝas. Por havi sian adreson en la adresaro, la esperantisto devas disponigi tiajn informojn al ACE.

III Afrika Centro Esperantista

La 15-an de septembro 1980 Hans BAKKER skribis la unuan leteron, tiel komencante sian laboron por Afriko. Dum pli ol dudek jaroj li instruis la afrikanojn ne nur pri Esperanto, sed ankaŭ pri konstruo de propra vivo. Hans tiel fariĝis patro de afrikanoj, kiujn li ĉiamaniere helpis kaj pluhelpas. Nun abundas Afrikaj Esperantistoj instruitaj de Hans. La laboroj de Hans pluiru kaj tial ĉi, Togolandanoj, kiuj transprenis preskaŭ ĉiujn laborojn de li, iniciatis kreon de centro, kiu servu al Afrikaj Esperantistoj. Temas pri ACE (Afrika Centro Esperantista). Tiu ĉi celas daŭrigi la afrikan agadon iniciatitan en 1980 fare de s-ro Hans Bakker por la disvastigo de esperanto en Afriko, informe, eduke kaj aplike, en la humanisma spirito kiu inspiris lin. ACE ŝatus esti por la Afrika movado kio COE (Centra oficejo Esperantista) estis por la tutmonda movado en la unuaj jaroj de Esperanto. ACE, do, estas la sidejo de Afrika Agado. Ĝi dependas de neniu organizaĵo, sed kunlaboras kun ĉiuj. Ĝiaj ĉefaj laboroj estas :

  A - Listoj de laboroj

- Laboroj koncerne nur Afrikon : temas ĉefe pri laboroj, kiajn Hans BAKKER faradis. Novaj povas aldoniĝi laŭ la cirkonstancoj.

- Ĝeneralaj laboroj : temas pri laboroj, kiuj rilatas al tutmonda movado laŭ la kunlaborado de ACE kun ĉiu ajn Esperanto- organizaĵo.

  1-) Laboroj por Afriko :

a) Instruado perkorespondada :

- Enkonduka E-kurso per "Nos 1er Pas"

- Enkonduka E-kurso per " E-o for Beginners"

- Kurso por komencantoj per " Kurso Ferez"

- Kurso por progresantoj per " Por la Praktikantoj"

- Kurso por Progresantoj per " la korektado de la ricevitaj leteroj"

- Enkonduko al Esperantologiaj studoj

- Organizado de trejnkursoj per Fondaĵo Hans

- ktp.

b) Administrado de la Afrika Esperantistaro : ĝisdatigo de informoj pri la afrikaj esperantistoj kaj E-organizaĵoj

c) Respondo al informpetoj venantaj rekte al la Afrika Centro

ĉ) Rilatado kun unuopaj esperantistoj kaj kluboj kaj helpi ilin agadi por Esperanto.

Por ACE tute ne gravas landaj asocioj, ĉar la kluba vivo okazas pli en lokaj grupoj ol en asocioj.

d) Redaktado de la Afrikaj gazetoj : HACE, OVo, ALVOKO, Afrika Reto ; ktp

e)Eldonigado de verkoj de afrikanoj.

f) Diversaj servoj al la Afrika Komisiono kaj al Afrika Oficejo de UEA

2- Ĝeneralaj laboroj

Temas pri plenumado de taskoj kun kunlaborantaj organizaĵoj. Organizado de renkontiĝoj, perado de servoj, organizado de internaciaj ekzamenoj, reprezentado, ktp.

Dokumentoj pri programoj kaj niveloj de la ekzamenoj estas je ĉies dispono. Interesiĝantoj bonvolu peti tion de la centro.

  B- Labormetodo

============

La laboroj de ACE baziĝas sur la principo "ju pli multaj, des pli ni vivas nian vivstilon". Esperanto do estas ne nur komunikilo sed ankaŭ arta perilo, identigilo. ACE praktikos desubismon. Ĝi tiel rekte servas al unuopaj Esperantistoj kaj ankaŭ al kluboj. Havo de landa asocio estas bona, sed tute ne grava por ACE. Tiu ĉi rekte rilatos kun la lokaj kluboj, kiujn ĝi helpos en la disvastigo de la lingvo.

La utiligado de Esperanto jam nun estas grava. ACE do instigos al produktado de verkaĵoj diversspecaj. Ĝi organizos tra afrikaj landoj kursojn, ekzamenojn, E-renkontiĝojn, kaj klopodos, ke iam tutafrika rekontiĝo okazu sur la kontinento.

  C- Eldona agado


Ĝi precipas en la taskaro de Afrika Centro esperantista. Verkoj de afrikanoj ne ŝimu en tirkestoj. Libroj, son- kaj video-bendoj, KD, DVD, ktp de afrikanoj aperu. Kiuj jam havas tiajn projektojn, tiuj tuj rilatu kun ACE.

Ekde de sia funkciado fine de 2005 ĝis nun, ACE jam eldonis librojn de - Nkwirikiye M. (Tanzanio) : Gasuku la aventuremulo, prozaĵo - Princo Henriko (Niĝerio) : Festo de Beno - GBEGLO Koffi (Togolando) : 14a de aprilo, Sub la Verda Bluzo, Afero de Espero tra lupeo de afrika Esperantisto,

Baldaŭ aperos libroj de

- Elysee BYELONGO : El Bubembe Eĥo

- Bayo Afolaranmi : Ronke la ĵaluzino

- Adje Adjevi : Rondo afrika rakonte ....

- GBEGLO Koffi : Roterdamo 2008 ; 2008 Afriko sur du frontoj en Esperantujo

  La manuskriptoj de jenaj libroj estas jam tajpitaj kaj ekaperos unu post la alia :

 - Mia kredado, prozaĵo, GBEGLO Koffi (Togolando)

- Mi ne scias, filozofiaĵo, GBEGLO Koffi (Togolando)

- lirikaj literoj, poemaro,

Kompilaĵo de Heidi GOES (Belgio) kaj GBEGLO Koffi (Togolando)

- Kontempleto,poemaro, GBEGLO Koffi (Togolando)

- 16 OVOJ, lernolibro por progresantoj,GBEGLO Koffi (Togolando)

IV Helpo de ACE al afrikaj Esperantistoj

En Afriko svarmas Esperantistoj, sedpro nepagipoveco, ili ne povas plene agadi. Hans BAKKER tion komprenis plifrue, kaj tial ĉi li elpensas la sistemon de subvencietoj al kluboj kaj ankaŭliverado de materialo.

Kion faru la Esperantistoj por ricevi tiun helpon, tio jam estas farata de jaroj kaj pluiras tiel.

La esperantisto devas esti aktiva. Tio vidiĝas tra lia agado : laboro en propra lando por Esperanto, verki en Esperanto, partopreni en diversaj agadoj naciaj aŭ internaciaj, ktp. Oni devas regule raporti pri la agado. Tamen estas proceduro por ricevi helpon de ACE.

La aktiveco de la esperantisto/grupo/asocio estas tre grava. Tion oni povas sekvi el la raportoj. Oni devas regule raporti pri la agadoj. Gravas ankaŭ la planado, kiu donas ideon pri la okazontaĵoj kaj eviti improvizon.

Fine de ĉiu jaro estu raporto al ACE pri la agado farita, kaj samtempe oni montru ankaŭ la planon por la agado en la venonta jaro. ACE analizos la raportojn kaj la programojn, korespondos kun la koncernuloj ke ĉio estu klara al ĉiu. Surbaze de tio, ACE povos asigni subvencion. Tio ne koncernas donacon de lernomaterialo.

Ĉiu E-isto bezonanta lernomaterialon tuj skribu al ACE. Tiu ĉi pretas ankaŭ instrui Esperanton al ĉiu. Ĝi scias kiel orienti la novulojn eĉ malnovulojn en la movado.

Tiel kiam esperantisto troviĝas antaŭ problemo koncerne Esperanton, li tute ne hezitu rilati kun Afrika Centro Esperantista.

  Afrika Reto Esperantista tiel prizorgas la aferojn pri Afrika Agado , kiu komenciĝis en la amsterdama oficejeto de Hans BAKKER en ties domo, antaŭ ol iri al ĉambreto en la domo de GBEGLO Koffi en Togolando. Tiam ĝi prenis la nomon Afrika Oficejo de UEA. Poste ĝi iris al Instituto Zamenhof, kie ĝi nun pluestas. Nur ŝanĝiĝis la nomo, ĉar ne plu estas Afrika Oficejo de UEA, sed Afrika Centro Esperantista (ACE), kiu prizorgas la tutan laboron de Hans BAKKER, kunlaborante kun ĉiuj Esperantistoj kaj E-tendencoj en la Esperantujo. Esperantistoj afrikaj unuiĝu en ARE, ke ankaŭ la Afrika movado estu tre forta. Por tio klopodegas Afrika Centro Esperantista en Lome, Togolando.