Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La socialisma disvolvo-strategio de la PR Ĉinio
de Theodor BERGMANN  
27a aŭgusto 2008

Mia elira pozicio :

1. La PR Ĉinio estas socialisma lando, kiu komencis sub gvido de KP la longan vojon al socialismo.

2. La modelo de la tiea disvolvostrategio tute ne signifas ke la germanaj laborantoj kopiu tiun modelon, eĉ se ĝi estas centelcente sukcesa. Modelo signifas : abstraktigo de la esencaj kriterioj.

3. La vojon kaj la estontecon de la komunista Ĉinio mi observas kun kritika solidareco kaj historia optimismo, ĉar mi esperas, ke la ĉinaj reformkomunistoj sukcesos kun sia ĉi tie priskribata eksperimento.

Per tiu ĉi pozicio mi kontraŭdiras la opinion disvastiĝintan inter socialistoj, kiu cetere dominas ankaŭ en ĉiuj kapitalistaj komunikiloj, ke Ĉinio estas kapitalisma lando, al kiu tamen mankas la demokratio kaj la homrajtoj, kiuj laŭdire apartenas al matura, bona kapitalismo.

La „ĉinaj trajtoj”

La ĉinaj reformkomunistoj nomas sian modelon socialismo kun ĉinaj trajtoj. Ili do liberigis sin de la antaŭe sekvatan modelon Stalino-Mao. Kiaj estas tiuj trajtoj ?

1. Ĉinio estas la plej popolriĉa evolulando, kiu de 1949 devas superi gigantan ekonomian, socian, teĥnologian, infrastrukturan postrestecon.

2. La kampkultura loĝantaro plejas. Ĝi estis en 1949 analfabeta. La etnaj malplimultoj prezentas proksimume 10 elcentoj de la loĝantaro.

3. 1949 ekzistis nek plena eduksistemo kovranta la tutan landon nek juraj institucioj, impostoficejoj kaj similaj ŝtataj bazaj institucioj, ankaŭ ne demokratiaj organoj de volfariĝo.

4. En multaj punktoj ekzistas grandaj regionaj diferencoj : loĝdenseco, etneco, topografio, intenseco de kampkultura produktado, industriiĝo.

5. Ĉinio estas unu el la kvar socialismaj insuloj en la kapitalisma oceano. Post la venko de la revolucio daŭris 22 jarojn ĝis kiam oni malkonstruis la cordon sanitaire de la kapitalistaj gvidpotencoj kaj la lando povis okupi sian lokon en la UN, en la Konsilantaro pri Sekureco (tie kun vetorajto).

Reformo kaj malfermiĝo

En la nuna evolufazo, enkondukita per la reformo kaj malfermiĝo, ekde proksimume 1978, de la reformistoj ĉirkaŭ Deng Xiaoping, plano kaj merkato estas konsiderataj kompletigaj, ne kiel kontraŭdiraj. La plankomisiono, alinomita Nacia Komisiono pri Reformo kaj Disvolvado, kontrolas kaj direktas la sociekonomian evoluon, kies celojn estas difinitaj en la kvinjarplano. La ŝtato konservas la „komando-altaĵojn de la ekonomio” (kies amplekso estas ĉiam denove ekzamenota). Al la ŝtato apartenas la aparatoj de la provincoj, regionoj, urboj. Al la centre kontrolendaj kaj parte ankoraŭ disvolvendaj kampoj, la „komando-altaĵoj”, apartenas hodiaŭ interalie :

- kontrolado de la teruzado, sekurigo de la nutraĵo

- energicentraloj, fervojoj, akvumado, retendigoj, protekto kontraŭ inundo, bazindustrio, stratkonstruado

- defendindustrio

- sansistemo, socia asekuro, familiplanado

- eduksistemo : bazlernejo, sekundara kaj terciara ŝtupo

- defendo

- kontrolado de la ekstera komerco kaj de la financsistemo

Kroma la ŝtata sektoro kaj tiu de la ŝtato regata (ŝtata proprieto) ekzistas pluraj aliaj formoj de proprieto je produktrimedoj : kooperativoj, miksitaj entreprenoj (Joint Ventures), kapitalismaj firmaoj. Ekzistas kapitalistoj ; sed tio tute ne signifas ke la lando estas (aŭ fariĝas) kapitalisma. La aktuala ekonomi-politiko de Ĉinio similas al la NEP de la KPdSU. Per la invitita kapitalo la ŝtato provas „akiri” plej modernan teĥnologion kaj per tio rapidigi la „ĝisatingan” disvolvadon, mallongigi ĝin.

Ankaŭ en la Mao-epoko - kiel antaŭe en la kontraŭjapana kaj en la interna milito - ĉiam ekzistis kapitalistoj. Kun la „nacia burĝaro” la KP de Ĉinio serĉis ĉiam kunlaboradon. Kaj sub Mao la entreprenisto Rong Chiren estis vica ŝtatprezidanto. Same en la Mao-epoko ekzistis apud la plano ia merkato ; kiam ĝi ne rajtis esti blanka, laŭleĝa, ĝi estis griza aŭ nigra, duone aŭ komplete kontraŭleĝa.

Kapitalistoj investas nur se ili povas fari profiton. Tion komunista registaro devas allasi. Sed ĝi kontrolas la evoluon. Estas klare ke la interesoj de la registaro kaj de la kapitalistoj estas kontraŭaj, kio montriĝas en la multaj plendoj de la „investistoj” en la Joint Ventures.

De Lenino al Deng Xiaoping

Lenino diras pri la NEP, ke la sovetia ŝtatkapitalismo funde distingiĝas de tiu ŝtatkapitalismo kiun la reviziistoj rekomendas en la kapitalisma ŝtato.

„La ŝtatkapitalismo, kiun ni kreis ĉe ni, estas aparta ŝtatkapitalismo. Ĝi ne kongruas kun la kutima nocio de ŝtatkapitalismo. Ni tenas la komando-altaĵojn en niaj manoj, ni havas la teron kaj grundon ... Tio estas tre grava ... kaj mi devas diri, ke nia tuta kroma agado okazas en tiu kadro ... Nia ŝtatkapitalismo distingiĝas de laŭlitere komprenata ŝtatkapitalismo per tio ke la proleta ŝtato tenas en siaj manoj ne nur la tergrundon, sed ankaŭ gravajn partojn de la industrio.” (LW 33, p. 413-414)

La logika dua fazo de la NEP kondukas al formigrado kaj forŝovado de la eksterlandaj kapitalistoj, unue de tiuj kiuj investis pro pli altaj profitoj, poste ankaŭ de la aliaj, ekde kiam Ĉinio atingis la plej novan staton de teĥniko kaj de scienco. [1] La PR Ĉinio ŝajnas esti ĉe la komenco de tiu dua fazo : sud-koreaj entreprenistoj forlasas la landon „pro kreskantaj salajroj kaj malmuntado de la invest-allogaĵoj” por tiuj „investistoj”. Alia ĉina aŭtoro (Luo Yuanjun) taksas en la jaro 2005, ke en la venontaj jaroj triono de la eksterlandaj firmaoj forlasos Ĉinion. Kromaj trajtoj de la nova evolufazo estas : memstara ennoviĝo, la ekstera komerco ŝanĝiĝas de eksporto al importo de krudmaterialoj.

Kompreneble eblas starigi la demandon, ĉu la fortrilatoj, per la „supereco” de la kapitalistoj (aŭ de la kapitalismo) povas tiom ŝanĝiĝi ke la socialisma sistemo estos superita, nuligita aŭ eĉ forlasita de la komunistoj mem. Historio estas malfermita. Sed kiel komunisto mi estas konvinkita, ke bona komunista politiko en ĉiuj sociaj kampoj estas supera al la kapitalismo.

Ĝisatinga disvolvado

Ĝisatinga disvolvado volas „kuratingi” la soci-ekonomian kaj kulturan evoluon de la „unua mondo”. Pro tio ĝi devas trairi la postrestintan etapon pli rapide ol tio okazis en la evoluintaj landoj. La evoluproceso estis kaj estas ĉie ligita kun socia kaj struktura ŝanĝo kiu kaŭzas al la homoj dolorojn. Memprovizaj, eĉ se ofte malsataj etkampuloj fariĝis salajro-laboristoj kaj iom post iom el klaso per si klaso por si. „Sendependaj” metiistoj fariĝis ĉen- kaj maŝin-laboristoj. En la socialismo, infanoj de laboristoj kaj de kampkulturistoj povas aliri universitatoj, fariĝas kuracistoj, instruistoj, inĝenieroj, sciencistoj. Longaj labortempoj, malsanigaj amasloĝejoj, infanlaboro, mallonga vivdaŭro, mankanta laborprotekto estis kelkaj el la mankoj kiuj per klasbatalo estis iom post iom forigitaj. La aliaj „mankoj” de la moderna kapitalismo restas kaj akriĝas en la ciklaj krizoj kiuj apartenas al tiu socisistemo : socia malsekureco, amasa senlaboreco. La ceteraj kaj pli gravaj sistemmalsanoj ne estu forgesitaj : militoj, subevoluo de la Tria Mondo, faŝismo.

La kunpremado de la evoluproceso signifas ke ankaŭ la „doloroj” de la ŝanĝo estas kunpremataj kaj pli klare senteblaj. Tiu proceso plenumeblas en kapitalisma maniero, de unuopaj entreprenoj aŭ entreprenistoj, brutale, profitmaksimumige, sen socia „skusorbilo” aŭ en nekapitalisma maniero, ŝtate planite. Se la proceso estas tro forte kunpremita, aperas du problemoj :

1. La planado fariĝas malrealisma, la plenumraportoj estas plibeligataj ;

2. la homoj estas malmotivataj, ĉar oni postulas de ili tro.

La bonaj planekonomistoj kaj la realismaj planoj devas prudente pritaksi la far-kapablon de la nacia ekonomio kaj la suferkapablon de la homoj kaj bezonas por tio sinceran raport-aparaton kaj konstantan kontakton kun aŭtonomaj reprezentantoj de la koncernatoj. Celo devas esti demokratia planproceso. Al tio mi poste revenos.

Ŝtata planado signifas ĝenerale la koncentradon de ĉiuj materiaj kaj spiritaj resursoj al sektoro konsiderata ŝlosila, kiun oni celas „triumfigi”. Por tio, ĝis tiu triumfo, oni devas „neglekti” la aliajn sektorojn, kiuj devas liveri la faktorajn kontribuaĵojn. (Tiel, la kampkultura sektoro liveras, ĉe komenco de la industriigo, la homojn edukitajn en la vilaĝoj kaj malalte pagatajn nutraĵojn.) Per tiuj kontribuaĵojn oni konstruas lernejojn, fabrikojn por sterkaĵoj kaj kampkulturajn maŝinojn, akvumsistemojn ktp, kiuj en dua disvolvofazo estas kondukataj al la kampkultura sektoro kaj ebligas plibonigon de la vivnivelo kaj altigon de la kampkultura produktado.

Komparo de la disvolvostrategioj Ĉinio-Barato

Tiun disvolvoproceson mi prezentis en du skemoj kaj per tio provis kompreni la raciecon de la proceso en planata ekonomio. En tria skemo mi komparas la disvolvo-strategiojn de Ĉinio (nekapitalisma) kaj Barato (kapitalisma).

Ankoraŭ nesolvitaj problemoj

La taskoj kaj problemoj, kiujn devas solvi la ĉinaj komunistoj, estas en la sekvo nur elnombrataj :

- limigo de la kvanta produktokresko

- fermo de neefikaj kaj medidetruaj entreprenetoj (Township and village enterprises) el antaŭaj evolufazoj, fermo de danĝeraj minejoj

- mediprotektado

- subteno de la interna merkato, plibonigo de la viv- kaj labor-kondiĉoj

- ampleksa protekto de la 120 milionoj da migraj laboristoj, enlernejigo de iliaj infanoj en la urboj

- modernigo de la malnova industrizono en nordorienta Ĉinio (en la „rustzono”)

- kompleta elkonstruado de la socia asekuro inkluzive de la malsan-asekuro por la tuta loĝantaro

- forta subteno al la kampkultura produktado, de la vilaĝo kaj de la kampkultura loĝantaro

- prioritato de disvolvado de la okcidentaj regionoj

Iuj, kiuj pridubas la socialismecon de la ĉina disvolvo-strategio, elvokas la faman leteron de Engelso al Nikolai Danielson (MEW 39, p. 148-150). El tiu la dubantoj konkludas ke la klasikuloj de marksismo apenaŭ kredis ebla, en kampkultura-feŭdeca socio post la revolucio transsalti fazon de kapitalismo. Pro tio la nuna fazo en la PR Ĉinio estus kapitalismo.

Tio ŝajnas al mi tro da laŭlitera kredo je Markso. Markso kaj Engelso ne povis antaŭvidi ĉiujn evolu-vojojn. La PR Ĉinio, en la periodo de „starado sur propraj piedoj” disvolvis ĉiujn internajn resursojn kaj per tio preparis sin alproprigi al sia la materiajn kaj politikajn atingojn de la kapitalismo, laŭ la mezuro en kiuj ili utilas en Ĉinio, sen rezigni dum tio pri la politika regado.

Mi provis montri, ke la PR Ĉinio sekvas nekapitalisman disvolvo-strategion. Ekzistas krome kelkaj politikaj kialoj por taksi la disvolvo-proceson de la PR Ĉinio kiel socialisman. La malamikeco de la kapitalisma gvidpotenco kaj de ties plej gravaj aliancanoj estas unu. La alia estas mia sperto ke ni komunistoj tro ofte eraris kiam ni ekskludis kritikajn, malkonformismajn komunistojn kaj provizis ilin per ĉiaj etikedoj kiujn mi ĉi tie ne volas elnombri. Mao kaj lia frakcio faris same dum la Granda Proleta Kulturrevolucio. Mi ne vidas kialon pridubi la sincerajn intencojn de la komunistaj reformantoj en Ĉinio konstrui socialismon, kiu kongruu kun la kondiĉoj de ilia lando kaj kun la taskoj de nia tempo.

La teorio de Deng Xiaopeng

Ĉe la ekonomiaj reformoj kaj la malfermo aperas nova, tute alia kompreno de la postrevoluciaj taskoj de la komunistoj, kiun peris Deng Xiaoping al la KP de Ĉinio. La esencon de la teorio de Deng Xiaoping mi vidas en la sekvaj ĉefaj punktoj :

1. Ĉefa tasko post la revolucio ne estas akrigo de la klasbatalo, sed disvolvado de la produkt-fortoj, la kontentigo de la amasbezonoj, la plibonigo de la vivnivelo. [2]

2. Ĉinio troviĝas en frua fazo de socialisma konstruado. La konstruado de socialisma socio estas longdaŭra proceso, ne plenumeblas en grandaj saltoj kaj mallongaj templimoj. Ĝi daŭros eble cent jarojn. Sed intertempe la konstruantoj de la nova socio devas partopreni ankaŭ en la materiaj rezultoj de siaj klopodoj.

Pro tio ekzistas hodiaŭ apenaŭ ruĝaj sloganrubandoj, instigaj sloganoj kaj promesoj de hela estonto, anstataŭ tio pli videblaj kaj senteblaj materiaj plibonigoj por la plej larĝaj tavoloj de la loĝantaro.

En tiu peniga proceso, la taskoj de la regantaj komunistoj estas :

1. Certigi por tiu proceso ĉirkaŭaĵon de pacaj kondiĉoj.

2. Minimumigi la socian malegalecon, ekz-e per rektaj impostoj, per programoj de batalo kontraŭ la malriĉeco [3], solvo de la problemo de nutriĝo kaj vestiĝo ankaŭ por la plej lastaj bezonantoj.

3. Limigi kaj malaltigi la regionan malegalecon per regiona strukturpolitiko, deturnado de parto de la investfondusoj de la evoluintaj al la subevoluintaj regionoj.

4. Kontraŭbatali la nedeziratajn flankefikojn de la necesaj reformoj.

5. Doni al la generacioj kiuj elkreskas post la revolucio, novajn sociajn taskojn.

La KP devas akompanigi tiujn taskojn kaj aliajn (ekz-e famili-planado, lukto kontraŭ korupto, trudado de enpartia demokratio, certigo de malferma politika debato [4], malhelpo de ofic-kumulado) per kleriga laboro, konvinko, ekzemplodona konduto de ĝiaj membroj kaj funkciuloj. Tute alie ol en kapitalismo, ĝi klopodas analizi la sociajn konfliktojn kaj interes-kontraŭecojn kaj kontribui al ekvilibrigo de la - por longa daŭro - ne antagonismaj interesoj de la sociaj tavoloj en demokratia intertraktad-proceso. Se tio ne sukcesas, penseblas kaj estas legitimaj diversaj formoj de batalo por trudi la postulojn, i.a. manifestacioj kaj strikoj. Ankaŭ en la socialisma disvolvo-proceso, strikoj ne ekskludeblas kaj tute ne estas per si mem kontraŭsocialismaj.

Miaj tezoj

Miajn opiniojn pri la plua evoluo mi prezentu en dek-du tezoj.

Unua tezo :

Ankaŭ radikala socia revolucio ne solvas ĉiujn problemojn de lando por ĉiuj tempoj kaj ne kreas finan novan socian ordon. En la postrevolucia periodo oni devas konstante ekzameni la enhavojn kaj metodojn de la konstruado de socialisma socio. La disvolvado de socialismo bezonas konstantan kritikon kaj reformadon, kiu antaŭkondiĉas ellaboradon kaj malfermitan diskutadon de socialismaj alternativoj. Ĉar historio, kulturo, sociekonomia kaj teĥnologia evolustato estas specifaj en ĉiu lando, ankaŭ la modeloj de socialisma konstruado devas esti malsamecaj, landspecifaj.

Dua tezo :

Socialisma transira socio estas, kiel ĉiu socio, ne libera je kontraŭdiroj kaj interes-kontraŭecoj ; tiuj kaj iliaj solvadoj estas la esenco de vivo kaj evoluo de socio. Kontraŭdiroj en la nuna PR Ĉinio ekzistas i.a. inter kampkulturistoj kaj industriaj produktantoj, inter plankomisiono kaj la ekonomiaj unuoj, inter plano kaj merkato, inter entrepren-estraro kaj laborantoj, inter ŝtata familiplanado kaj kampkulturaj deziroj, inter centra registaro kaj regionaj interesoj, inter evoluintaj marbordaj regionoj kaj evoluregionoj en okcidento kaj nordokcidento, inter la taskoj de partio kaj ŝtato. Tute eblas ke ankaŭ la finaj celoj de la reformpolitiko ne estas liberaj de konfliktoj.

Tria tezo :

La sociaj kontraŭdiroj solveblas nur, se ili estas ekkonataj kaj agnoskataj. La interes-kontraŭecoj estas formulendaj kaj reprezentigendaj fare de interesorganizoj sendependaj de la ŝtato : sindikatoj de ĉiuj metioj kaj ekonomiaj sektoroj, kampkulturistaj asocioj. Por ke la kontraŭdiroj estu solveblaj, ankaŭ la decidantaj institucioj devas esti demokratia reprezentaj kaj ekvilibrigi la interesojn en socie eltenebla maniero kaj pace en malferma intertraktad-proceso. Tiamaniere socia planado fariĝas socie akceptebla kaj sen ordonstrukturo en nova maniero efika. [5]

Kvara tezo :

Plano kaj merkato ne estas kontraŭecaj, sed kompletigaj. Laŭ la rezultoj de ĝisnunaj planoj konstante ekzamenendas la planado, ĝiaj celoj, amplekso, metodoj kaj instrumentoj. En la mezuro laŭ kiu la korpa bezono estas kovrita de la produktado, eblas rezigni pri plua centra planado ĉe certaj produktoj kaj en certaj produktobranĉoj kaj sektoroj. Planado kaj merkato estas konstante denove dislimigendaj unu de la alia.

Kvina tezo :

Ekonomia kaj politika reformo iras kune. Antaŭrangeco por la unua signifas ke oni post la revolucio devas antaŭ ĉio liberigi la produktfortojn, ke oni klare rifuzas la sloganon de Stalino kaj de Mao pri la akrigo de la klasbatalo.

Sesa tezo :

Socialisma transira socio devas ne organizi la tutsocian produktadon en nur unu - la ŝtata - proprietformo je produktrimedoj. La diversaj - sociaj kaj privataj - formoj de proprieto havas ĉiu specifajn funkci-kampojn. Sufiĉas se la socio regas la „komandoaltaĵojn de la ekonomio”, se la ŝtata proprieto konservas ŝlosilan rolon, la ekonomian superecon.

Sepa tezo :

Post la disigo de ŝtato kaj partio, la KP povas kaj devas ree turni sin al siaj propraj taskoj : spirita gvidado de la socio per antaŭpensado de la novaj sociaj taskoj, edukado de ĝiaj funkciuloj kaj membroj al modeloj de la socio, batalo kontraŭ la sociaj misoj kaj misevoluoj, kiuj akompanas la malfermiĝon. La KP devas jam ne esti por siaj membroj ŝtuparo de kariero kaj distribuanto de privilegioj.

Oka tezo :

La „batalo de la du linioj”, la diskuto pri la plej bona disvolvostrategio estas utila kaj pozitiva. Ju pli malferme kaj travideble okazas tiu vivnecesa debato, des pli ĝi fariĝas demokratia, do des pli la partimembroj kaj la loĝantaro povas partopreni en ĝi, kompreni la grandajn sociajn demandojn kaj kontribui al la disvolvoperspektivoj. Celo estas la ĉiuflanke klera, socie engaĝita homo.

Naŭa tezo :

Sindikatoj havas en la konstruado de socialisma socio duoblan taskon :

1. Juna laborista klaso (per si) estas edukenda per klarigo, klerigo, sperto al solidareco kaj kompreno de ĝiaj taskoj al klaso por si.

2. La interesoj de la laborantoj estas reprezentendaj fronte al la ŝtata planado kaj en unuopaj entreprenoj.

Ambaŭ taskoj iras kune. Por tio la sindikatoj devas esti aŭtonomaj, ne plu instrumentoj de la ŝtato aŭ de la KP.

Deka tezo :

La socialisma ekonomi- kaj soci-sistemo devas montriĝi al la loĝantaro kiel supera al kapitalismo, kaj ĝi povas tion. Sed ĝisatingi kaj preterpasi la kapitalismon ne signifas refari ĉiujn ties misevoluojn. La supereco devas ne esprimiĝi - kaj ne esprimiĝu - ĉe ĉiuj havaĵoj kaj servoj en pli alta kvanto, sed, ekde kiam la bazaj bezonoj estas kontentigataj hom-inde, en alia, pli bona kvalito ; ekz-e pli da socia loĝejkonstruado, ĝenerala senanalfabetigo, malfermo de la universitatoj por ĉiuj infanoj de laboristoj kaj kampkulturistoj, pli bona publika trafiko, malalta senlaboreco, kiom eble malplej da socia malegaleco, rajtegaleco de la sekso en ĉiuj kampoj, individuaj evoluŝancoj por ĉiuj.

Dek-unua tezo :

La pluekzistado de la socialisma eksperimentego PR Ĉinio formas kontraŭpezon kontraŭ la mondpolitika dominado de la kapitalismaj gvidpotencoj. Per tio, la pluekzistado estas en la intereso de la socialisma movado entute. Belpentrado malutilas al kompreno ; anstataŭ tio, prefere klarigi per realisma prezentado la problemojn kaj malfacilaĵojn de la realigado de la socialismo. La rilato de gesocialistoj al la komunista Ĉinio estu tiu de kritika solidareco.

Dek-dua tezo :

Kompletige al la socialisma demokratio necesas nova socialisma ĉiutaga kulturo, ligita kun la socialismaj malproksimaj celoj kaj kiu rilatigas la ĉiutagan vivon de la amasoj al tiuj. La nova kulturo, kiu povas estiĝi kaj esti vivata de la amasoj nur iom post iom, bezonas materiajn antaŭkondiĉojn : soci-ekonomia progreso, kontentigo de la socia normo de materiaj bezonoj, mallongigo de la labortempo, modernigo de la vilaĝo, kompleta senanalfabetigo, ĝenerala formado. Poste temas pri la enhava sencdonado : politika kunlaborado en la sindikato, iom-post-ioma forigo de la simptomoj de socia disfalo de la burĝa socio, multspecaj proponoj por libertempo, spiritaj kaj sociaj taskoj anstataŭ kvanta konsumkresko.

Literaturo :

Engels, Friedrich (1893), Brief an Nikolai Franzenitsch Danielson, MEW 39, p. 148-150.

Liu Shaoqi (1968), Quotations from president Liu Shaoqi. Melburno, p. 137.

Yan Wei (2008), Exodus of entrepreneurs. En : Beijing Review, 6.3.2008, p. 10-11.

Luo Yuanjun (2005), Herausforderungen für ausländisches Kapital im Post-WTO-China. China today online-eldono februaro 2005 http://www.chinatoday.com.cn/chinah...

NOTOJ

1. Tiu dua fazo ne ekzistis en la USSR - pro la „malpacienco” de Stalino.

2. En alte industriiĝintaj naciaj ekonomioj povus aktualiĝi mala postulo, nome bremsado de la produktfortoj.

3. Ekde 1985, la registaro plenumis programojn de batalo kontraŭ la malriĉeco. La nombro de homoj vivantaj sub la sojlo de malriĉeco de 1978 ĝis 1995 estis malaltigita de 250 al 65 milionoj da homoj kaj ĝis 2006 al 25 milionoj.

4. „Kiu en partikunvenoj esprimas sian opinion, devas ne esti punata.” tiel Liu Shaoqi en parolado 1961. Vd „Quotations from president Liu Shaoqi” (1968), p. 137. Liu Shaoqi havas ĝenerale tute aliajn ideojn pri la politika vivo en la partio.

5. Sociaj kontraŭdiroj esprimiĝas per strikoj, manifestacioj, kampkulturistaj tumultoj, tiaj kiaj estas analizitaj en la Blulibro de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj. Vd Beijing Rundschau de la 22-a de februaro 1994.

Theodor BERGMANN.

Theodor BERGMANN estas profesoro pri kampkultura ekonomio en Stutgarto.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), el „Marxistische Blätter”, Eseno, n-ro 4, 2008, p. 40-47