Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Pri la interna kaj ekstera politiko de la KP de Ĉinio
de Rolf BERTHOLD  
27a aŭgusto 2008

Ekde fino de la kulturrevolucio, la KP de Ĉinio okazigas ĉiujn kvin jarojn partikongreson. En tiuj kongresoj, la strategio de la socialisma modernigo, de la reformoj kaj de la malfermiĝo al la ekstera mondo estis pludisvolvata, precizigata kaj per korektoj - laŭ la aktuala konstato - adaptita al la konkretaj kondiĉoj. Neniu el tiuj partikongresoj estis simpla ĝisdatigo aŭ kompleta ŝanĝo de la politika linio. Tio koncernas ankaŭ la 17-an kongreson kiu okazis de la 15-a ĝis 21-a de oktobro 2007.

En la raporto de la CK al la 17-a partikongreso konstatiĝis, ke en la preskaŭ 30 jaroj post komenco de la nova politiko, la „vizaĝo de la socialisma Ĉinio” spertis historiajn ŝanĝojn. La sistemo de la „ĉineca socialismo” etiĝis kaj pruviĝis taŭga. La raporto de la CK donas jenan difinon :

La vojo de la ĉineca socialismo enhavas la starigon de riĉa kaj forta, demokratia, civilizita kaj harmonia moderna socialisma lando sub gvido de la Komunista Partio de Ĉinio. Ĝi baziĝas sur la naciaj kondiĉoj. Centra tasko estas la ekonomia konstruado. La kvar bazaj principoj [1] kiel la politiko de reformoj kaj de la malfermiĝo al la ekstera mondo estas persiste konservataj. La socialisma ordo estas firmigata kaj perfektigata. Estas kreata socialisma merkatekonomio, socialisma demokratia politiko, progresinta socialisma kulturo, socialisma harmonia socio. [...] Decide estas, ke ni persistu pri la scienca socialismo kaj donu al ĝi, laŭ la situacio de Ĉinio kaj laŭ la hodiaŭa epoko, netan ĉinecon.

La KP de Ĉinio opinias, ke la disvolvado de la socialisma ordo estas longa kaj komplika historia proceso. En la lastaj 30 jaroj la ĉina ekonomio evoluis daŭre kun alta rapideco, koncerna la ekonomian entutan rezulton Ĉinio staras hodiaŭ je la 4-a loko en la mondo, la vivnivelo de la popolo pliboniĝis videble, la internacia pozicio de Ĉinio altiĝis. Sed, tiel oni emfazis en la partikongreso, la produktrimedoj havas ankoraŭ ne altan nivelon, la propra ennoviĝkapablo ne estas forta, ekzistas malegalecoj en la evoluo inter urbo kaj kamparo, inter diversaj regionoj. De ioma tempo oni intense laboras pri korektado de tiuj problemoj. La solvo de la demandoj kiuj estas ligitaj kun la kampkulturistoj, la kampkulturado, la disvolvo de la vilaĝo, estas relative malfacila ; la premo koncerne la kreadon de laborlokoj kaj la socian asekuron kreskas. Kontraŭdiroj inter ekologia medio, naturaj resursoj kaj ekonomia kaj socia disvolvado fariĝas pli klaraj. Koncerne la Malneta Enlanda Produkto (MEP) je loĝanto, la distanco al la evoluintaj landoj estas ankoraŭ konsiderinda.

En la raporto de la CK oni aparte emfazis, ke necesas science esplori la internan kaj internacian situacion, la konkretan situacion en la komenca fazo de la socialismo en Ĉinio kaj la postulojn de la nova jarcento, kaj fari el tio la ĝustajn konkludojn.

En la centro de la disvolvopolitiko de la KP de Ĉinio staras la homo, la formado de harmonia socialisma socio, ĝusta rilato inter produktfortoj kaj produktrilatoj, de bazo kaj superstrukturo. Tio necesigas la solvon de la diversaj sociaj kontraŭdiroj, la certigon de egaleco kaj de justeco en la socio. Sed ni ne konfuzu la strebadon al harmonia socialisma socio kun rezigno pri klasbatalo. En la partiprogramo de la KP de Ĉinio tekstas : „Pro internaj faktoroj kaj internacia influo ekzistas ankoraŭ por longa tempo en certa mezuro klasbatalo, tiu povas en certaj kondiĉoj ankaŭ akriĝi, sed ĝi estas jam ne la ĉefa kontraŭdiro.”

La KP de Ĉinio intense okupiĝis pri la propraj misevoluoj. Ĝi ĝisfunde analizis la kaŭzojn de la malvenko de la socialismo en la USSR kaj en aliaj socialismaj landoj kaj tiris el tio principajn konkludojn kiuj speguliĝas en la nuna strategio.

En la fina fazo de la kulturrevolucio ekzistis ankaŭ en Ĉinio opinioj ke la socialisma vojo estu forlasinda. La KP de Ĉinio tiam decidiĝis klare por la daŭrigo de la socialisma vojo.

Modelo por evolulandoj

La KP de Ĉinio opinias, ke per la fondo de la PR Ĉinio 1949 la periodo de duonfeŭda kaj duonkolonia regado estis ĉesigita kaj la evoluo pere de novdemokratia revolucio por kreado de socialisma ordo estis enkondukita. La potenc- kaj propriet-rilatoj estis ĝisfunde ŝanĝitaj. La formulo de la komenca etapo de socialismo signifas, ke Ĉinio estas laŭ sia karaktero socialisma ŝtato, en kiu konstruiĝas la socialisma socio en longa kaj komplika proceso (ligita kun riskoj kaj multaj, ankaŭ malbelaj, fenomenoj de la malnova ordo). Kiu parolas tiel ke Ĉinio iras kapitalisman vojon, servas la burĝan teorion de la malebleco de sukcesa konstruado kaj disvolvado de socialismo ĝenerale. En la papero pri la strategio pri Azio de la parlamenta frakcio de la [germana dekstra kristandemokrata respektive kristansocia partio] CDU/CSU de oktobro 2007 ni legas ke Ĉinio „en la pasintaj 25 jaroj kreis disvolvo- kaj modernigo-modelo, kiu estis ĝis nun eksterordinare sukcesa”. Ĉinio estas, laŭ tiu partio, „maldemokratia kaj neliberala ŝtato, [...] kiu krome evoluas - en konkurenco al la Okcidento - al propra ordopolitika modelo por aliaj ŝtatoj.” La „konsiderinda logeco de tiu modelo malpliigas samtempe la logoforton de okcidentaj liberalaj ordoprincipoj”. La burĝaj politikistoj antaŭsentas, ke ilia modelo je longa tempospaco en la evolulandoj entute ne estos sukcesa kaj ke oni tie serĉas solvojn per la socialisma vojo. Ĉe tio la ĉinaj spertoj, kiel ankaŭ la spertoj de Vjetnamio kaj de Kubo, ludos apartan rolon. La sistemdemando leviĝas ĉi tie en nova maniero. Deng Xiaoping deklaris komence de la 1990-aj jaroj : „ Se meze de la venonta [do de la 21-a] jarcento Ĉinio estos vere evoluinta, tiam ĝi ne nur malfermis vojon al la Tria Mondo kun tri kvaronoj de la monda loĝantaro ; kio ankoraŭ pli gravas, ĝi montris al la homaro ke la socialismo estas la sole irebla vojo, ke ĝi estas supera al kapitalismo.”

La kontraŭrevoluciaj radikalaj ŝanĝoj 1989-1991 [en Eŭropo] (tio koncernas ankaŭ la samspecajn provojn en Ĉinio mem) alportis grandajn malfacilaĵojn por la KP de Ĉinio. Sed : ne la socialismo montriĝis netaŭga, sed la teoria kaj praktika aliro ĉe ĝia formado kaj disvolvado. La KP de Ĉinio ne opinias ke la detruo de la USSR kaj la kontraŭrevolucia restaŭrado ĉesigis la epokon komencitan de la Oktobra Revolucio. Ni troviĝas daŭre en la epoko de transiro de kapitalismo al socialismo (sed en alia stadio).

Rolo de la partio

La kaŭzoj de la ŝanĝoj en la USSR kaj en la aliaj ekssocialismaj landoj estas, laŭ takso de la KP Ĉinio, diversaj, sed la plej grava kaŭzo kuŝas en la stato de la reganta partio. De tiu tempo la gvidantaro de la KP de Ĉinio faris grandajn klopodojn por fortigi kaj disvolvi la partion tiel ke ĝi povas ĉiam pli bone respondi al sia tasko kiel marksisma reganta partio. La raporto emfazis : la evoluanta marksismo estas la gvidlinio de la partio, ĝi devas ĉiam pli bone mastri la leĝecojn de la potenc-praktikado, de la socialisma konstruado kaj de la socia evoluo de la homaro. La partio devas ankaŭ zorgi pri tio, ke la senŝanĝa strategio de la kontraŭaj fortoj „okcidentigi” Ĉinion ne povu efiki.

Post kiam speciala plenkunsido de la CK okupiĝis pri la disvolvado de la partio kiel marksisma regpartio, en la 17-a partikongreso oni diskutis tre funde pri la plibonigo de la rilato inter la partio kaj la amasoj, la disvolvado de la internpartia demokratio, la kontrolado de la laboro de la plenoficaj partiinstitucioj, la aktivado de la laboro de la bazaj organizaĵoj, la batalo kontraŭ korupto kaj burokrateco. Sub tiuj aspektoj oni ankaŭ precizigis la statuton.

Kun 73 milionoj da membroj la KP de Ĉinio estas la plej granda politika partio de la mondo. En tiu ĉi jaro 2008 estas la 87-a datreveno de ĝia fondiĝo. Ĝi iris longan vojon de akraj klasbataloj, sukcese defendis la propran landon kontraŭ eksteraj atakoj. La KP de Ĉinio superis propraforte gravajn proprajn erarojn, trovis la eliron el preskaŭ senelira situacio.

Formoj de proprieto

La partikongreso formulis strategiajn taskojn por la venonta disvolvoetapo. Ĝi aparte reliefigis, ke oni firmtenas la fundamentan ekonomisistemon dominatan de la socia proprieto kaj en kiu diversaj formoj de proprieto disvolviĝas komune. La socia proprieto estas solidigenda kaj disvolvenda, la ekonomio en kolektiva proprieto subtenenda kaj disvolvenda, la nekomuna proprieto subtenenda kaj gvidenda.

La kongreso difinis la celon, ĝis la jaro 2020 realigi la ampleksan konstruadon de socio kun modesta prospero. La pokapa MEP estos ĝis 2020 kvarobligita, ĉion kovranta socihelpa sistemo starigita, la malriĉeco en urbo kaj kamparo komplete forigita.

Ĉinio, lando kun malnova civilizacio, kun longa historio, granda, evoluanta socialisma lando, estos tiam lando kies industriiĝo estos esence realigita kaj kies ampleksa forto kiel lando videble altigita. Ĉinio apartenos, koncerne la entutan volumenon de la enlanda merkato, al la gvidaj landoj de la mondo. Ĝi estos lando, en kiu la nivelo de prospero kaj la vivkvalito ĉe bona ekologia nivelo spertis klaran pliboniĝon. Ĉinio estos lando, en kiu la popolo havos ĉiam pli da demokratiaj rajtoj, pli altan ŝtupon de civilizacio kaj pli altajn intelektajn postulojn. La socio de la lando estos ankoraŭ pli vigla, stabila kaj solidara. Ĉinio estos lando kiu malfermiĝos ankoraŭ pli al la ekstera mondo, estos pli alloga, kaj faros ankoraŭ pli grandan kontribuon al la homa civilizacio.

La solvado de la celoj fiksitaj ĝis 2020 enhavas kroman paŝon survoje de la komenca fazo de la socialismo, por kiu oni kalkulas kun historie longa tempo. Ankaŭ en tio konsistas instruo el la malvenko de la socialismo en la USSR kaj aliaj landoj, kies partioj pensis ke pli altaj fazoj de la socia evoluo eblas en historie mallonga tempo.

En la ĵusa sesio de la Nacia Popolkongreso (marto 2008) oni diskutis kaj fiksis la taskojn por 2008. La MEP devas kreski je 8 elcento (2007 : 11,4 elcento). En la urboj estas kreotaj 10 milionoj da novaj laborlokoj. La entuta sumo de investoj de la centra registaro en disvolvoprojektoj devas atingi 152,1 miliardojn da juanoj, por la kampkulturo, la kampkulturistoj kaj la kamparaj regionoj oni disponigas 562,5 miliardojn da juanoj kaj por scienco kaj teĥnologio 113,4 miliardojn da juanoj. Por kromaj 32 milionoj da loĝantoj de kamparaj regionoj oni disponigos tub-akvon. Post mallonge oni publikigos la reformprogramon de la sansistemo. Malnoviĝintaj instalaĵoj de elektrigo, de la ŝtal-, cement-, karb- kaj paper-industrio estas fermotaj. Eksterlandaj investoj en energiintensaj kaj medidetruaj projektoj estas limigotaj aŭ ĉesigotaj. En 2008 realiĝas la senpaga edukado en la kadro de deviga lernado (1-a ĝis 9-a klaso), ĉe kio ankaŭ por lernantoj en la kamparo, ekde aŭtuno ne estos plu postulata lernejaj kotizoj kaj diversaj tributoj.

La kongreso konsideris grava la plia elformado de la socialisma demokratio. Popoldemokratio estis nomata la vivo de socialismo. Sed la profundigo de la reformo de la politikaj strukturoj postulas ĝustan politikan direkton, la gvidan rolon de la partio. Regado fare de la popolo kaj regado sur leĝa bazo formas unuon. Burĝa sistemo de plurpartieco, burĝa parlamentismo ne kongruas kun la pretendo de socialisma disvolvado en Ĉinio. Oni donis apartan gravecon por la disvolvado de la demokratio ĉe la bazo. La KP de Ĉinio apogas sin sur la laborista klaso. La sistemo, ekzistanta de multaj jaroj, de delegitaj konferencoj de entreprenaj laboristoj, kiel grava parto de la demokratia mastrumado de la entreprenoj, estas pli perfektigota.

En ĉiu principa dokumento de la KP de Ĉinio troviĝas alineo pri la Tajvan-demando, tiel ankaŭ en la raporto al la 17-a kongreso. En tiu demando kruciĝas gravaj problemoj de interna kaj ekstera politiko. Ĝi estas samtempe la plej tikla problemoj en la rilatoj inter la PR Ĉinio kaj Usono, ĉar Usono ĉiam denove provas premi la PR-on Ĉinio per la Tajvan-demando.

La PR Ĉinio pledas por paca unuiĝo laŭ la principo „unu lando, du sistemoj”, sed ĝi estas kontraŭ ĉia „sendependeco” de Tajvano. „Ni interkonsiliĝu surbaze de la principo Unu Ĉinio pri formala fino de la malamikecoj, atingu pactraktaton, kadron por paca evoluo de la rilatoj inter ambaŭ flankoj de la Tajvan-markolo kaj komenci novan fazon de paca evoluo.”

La malvenko de la „Democratic Progressive Party” ĉe la elektoj de la 13-a de januaro 2008 estis rifuzo de la elektantoj sekvi la sendependistojn kaj per tio malvenko de la usona Tajvan-politiko.

Paca kunekzistado

Pri kelkaj demandoj de ekstera politiko :

La partikongreso metis la strebadon al paco kaj disvolvado senŝanĝe en la centron de la ekstera politiko. Ĉinio pledas kontraŭ hegemoniaj streboj kaj kontraŭ perfort-politiko. La malekvilibro de la monda ekonomio akriĝas, laŭ la kongreso, la malegaleco inter Nordo kaj Sudo pligrandiĝas. Ĉinio engaĝiĝas por harmonia mondo stampita de daŭra paco kaj komuna prospero.

La tutmondigo estas nomata ekonomia tutmondigo, ĉar politika tutmondigo signifus mond-estrado de Usono.

La PR Ĉinio engaĝiĝas por trudado de la politiko de paca kunekzistado. Ĉi tie ni memorigu pri la difino de tiu politiko interkonsentita de Zhou Enlai kun ĉefministro Nehru 1955 : reciproka respekto de la suvereneco kaj teritoria integreco, reciproka neatako, reciproka neenmiksado en la internajn aferojn, egalrajteco kaj reciproka avantaĝo, paca kunekzistado.

Insiste substrekas la raporto al la 17-a kongreso la solidarecon kaj kunlaboradon kun la evolulandoj, la profundigon de la amikeco kaj la helpadon en la kadro de la eblecoj kiel la defendon de la justaj postuloj kaj komunaj interesoj de la evolulandoj.

La internacia pezo de la PR Ĉinio nete altiĝis en la lasta periodo. La politiko de la PR Ĉinio estas forta faktoro kontraŭ la imperiisma strebado al mondregado, ĝi prezentas al la triamondaj ŝtatoj socian alternativon. La maltrankvilo de la imperiismaj rondoj de Usono koncerne la evoluon de Ĉinio moviĝas ĉirkaŭ du demandoj : kiuj konsekvencoj rezultiĝos el la fakto ke Ĉinio iun ne tre malproksiman tagon havos la plej grandan nacian ekonomion de la mondo ; kio okazos, se la triamondaj landoj sekvos jam ne la modelon de la kapitalisma disvolvado, sed vidas en la evoluo de la socialismaj landoj la alternativon por si mem.

La ĉina pritakso eliras el tio ke per la kapitalisma restaŭrado en la USSR kaj orienta Eŭropo la internacia socialisma movado venis al plej malalta punkto kaj la pozicioj de la kapitalismo fortiĝis. Sed Ĉinio kun pli ol kvinono de la monda loĝantaro ne kolapsis, sed alportas per siaj grandaj sukcesoj la pruvon por la supereco de la socialismo. Pro tio, daŭre laŭ la raporto, la Okcidento intensigas sian politikan strategion de „okcidentigo” kaj de subfosa agado pri Ĉinio, ĝi provas faligi la gvidantaron de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la socialisman ordon en Ĉinio.

Post la kontraŭrevolucio en la USSR kaj orienta Eŭropo la socialisma sistemo ne kolapsis komplete. Ĉinio, Vjetnamio, Kubo kaj aliaj ŝtatoj daŭre engaĝiĝas por la socialisma vojo kaj faris reformojn laŭ la kondiĉoj de la propra lando kaj en diversa mezuro antaŭenigis la socialisman disvolvadon. Ankaŭ ne temas ĉi tie pri landoj kun „socialisma orientiĝo”, kiel oni legas de tempo al tempo, sed pri socialismaj landoj, en kiuj la socialisma socio estas en sia komenca fazo.

Karaktero de la epoko

La nuna epoko estas daŭre la epoko de transiro de kapitalismo al socialismo. La ĉefa demando estas, daŭre laŭ la raporto al la 17-a kongreso, paco kaj disvolvado kaj ne la demando de baldaŭa venko de la socialismo en multaj landoj.

Kun la disfalo de la USSR finiĝis la dupoluseco kiu elformiĝis post la 2-a mondmilito. Nova tutmonda strukturo ankoraŭ ne elformiĝis, sed ĝi tendencas al multpolusiĝo. Usono estas hodiaŭ la sola superpotenco. Sed pli kaj pli la popoloj turnas sin kontraŭ hegemoniismo kaj perfortpolitiko, la evolulandoj defendas sian nacian suverenecon, sian nacian ekzistorajton, ili fariĝas la ĉefa forto kontraŭ la hegemoniismo.

Ĉinio estas la plej granda socialisma evolulando, ĝi ludas ĉiam pli gravan rolon en la proceso de la disvolviĝo de la multpolusigo de la mondo. Sed esti kontraŭ la usona hegemoniismo ne signifas alfrontiĝon kontraŭ Usono, ĝi ne estas en kontraŭdiro kun disvolvado kaj plibonigo de la rilatoj kun Usono.

La ekonomia tutmondiĝo fariĝis objektiva tendenco. Sed ĉar ĝi estas difinita kaj antaŭenigata de la kapitalismo, estiĝas grandaj maljustaĵoj ĉe la disdonado de la avantaĝoj el ĝi : dum la okcidentaj evoluintaj landoj tiras maksimuman profiton el la tutmondiĝo, la plej multaj evolulandoj restas en la stato de malriĉeco kaj postresteco.

Naciŝtata suvereneco

La tutmondiĝo evoluas sub la kondiĉo de la ekzisto de naciaj ŝtatoj. Sed la nocio de suvereneco ne malaktualiĝis. La naciaj interesoj de la ŝtatoj estas daŭre altaj agadprincipoj :

- La imperiismaj ĉefpotencoj ne rezignis sian suverenecon.

- La demando de la ŝtata suvereneco estas ankoraŭ por relative longa tempo la kristaliĝa punkto de la batalo inter Sudo kaj Nordo.

- Vide al la rapidiĝo de la kapitalfluo, de la internaciaj kapitalperturboj, de la krizofteco, kaŭzitaj de la tutmondiĝo, la internacia publika opinio timas ke la mastreco pri tio perdiĝas.

Pro tio la socialismaj ŝtatoj, tiel emfazas la ĉinaj kamaradoj, en la proceso de partopreno en la ekonomia tutmondiĝo firme insisti pri la principa starpunkto de sekurigo de la ŝtata suvereneco kaj de la naciaj interesoj.

En la proceso de partopreno en la tutmondiĝo oni devas, laŭ ili, transpreni certajn regulojn, sed ne sendistinge. Ĉinio starigis strukturon de socialisma merkatekonomio, sed ĝia ekonomia sistemo distingiĝas principe de tiu de kapitalismaj ŝtatoj. La klasecon de la kapitalisma ordo determinas la ekonomia ordo kun la privata proprieto kiel ĉefa parto, la malrespekto al la principoj de egalrajteco kaj de reciproka avantaĝo, la elrabado, la ĉikanado de la malfortaj kaj malgrandaj ŝtatoj kaj nacioj. Tio estas kontraŭbatalenda.

La ŝanĝiĝoj en Eŭropo kondukis ankaŭ al novorientiĝo de la ĝenerala strategio de Usono, ĝia gravitcentro jam ne kuŝas antaŭrange en Eŭropo. Ĉe la okcidenta flanko okazis la orienta ampleksiĝo de la NATO ĝis al la pordo de Rusio. Ĉe la orienta flanko, la sekurectraktato inter Usono kaj Japanio estis plifortigita. En Sud-Azio Usono ŝanĝis sian pozicion kaj kreis la bazojn por strategiaj rilatoj inter Usono kaj Barato. El militstrategia vidpunkto, la regulado de la usona strategio direktiĝas al novorientiĝo de Rusio laŭ la konceptoj de Usono kaj al ĉirkaŭdigado de Ĉinio. Kontraŭdiroj kaj konfliktoj inter Usono kaj Ĉinio, daŭre laŭ la raporto, estas neeviteblaj, sed ili ne devas konduki al ĉiuflanka alfrontiĝo.

Laŭ ĉina pritakso kreskos la faktoroj de la malstabileco en la mondo kaj la militaj faktoroj de la internaciaj rilatoj.

Laŭ pritakso de la ĉinaj kamaradoj la 20-a jarcento estis la jarcento en kiu la socialisma teorio fariĝis socialisma ordo. En tiu jarcento la socialismo atingis elstarajn sukcesojn, sed ĝi suferis ankaŭ seriozajn malsukcesojn. La kapitalismo, laŭ ili, ja ne estas la ĉielo surtera, sed ĝi ankoraŭ ne baldaŭ kolapsos. La socialismo ne estos, kiel esperas la internaciaj kontraŭkomunistaj fortoj, rapide ĉe sia fino, sed ĝi ankaŭ ne povas rapide venki. La du sociordoj socialismo kaj kapitalismo ekzistos dum relative longa historia periodo unu apud la alia.

Pro tio la ĉineca socialismo staras en la nova jarcento fine antaŭ du strategiaj demandoj :

Unue : En la lando la ekonomia konstruado estas konsekvence pluigota, la socialisma konstruado devas okazi bone, por pruvi la superecon de la socialismo super la kapitalismo kaj por principe forigi la argumentojn de la okcidenta „paca ŝanĝo”.

Due : Internacie oni devas ĉiuaspekte vidi kaj ĝuste pritrakti la rilatojn de la disputoj kaj kunlaborado kun la kapitalismaj ŝtatoj, aparte kun la evoluintaj ŝtatoj. La socialismo devas esti kapabla uzi la kapitalismon por la konstruado de la socialismo.

Kvankam la kontraŭdiro inter socialismo kaj kapitalismo estas fundamenta, ĝi estas, daŭre laŭ la ĉinaj kamaradoj, nun ne la ĉefa kontraŭdiro en la mondo, ĉar la situacio en la mondo en sia tutaĵo ne estas dominata kaj estrata de ĝi.

Al la superpotenco oni devas ne permesi komandi en la internaciaj demandoj, praktiki perfortpolitikon, enmiksiĝi sub preteksto de la tiel nomataj homrajtoj en la internajn aferojn de aliaj ŝtatoj aŭ eĉ rompi la suverenecon de aliaj ŝtatoj, trudi sian propran sociordon kaj ideologion al aliaj.

Multpolusigo

Dua centra tasko estas, laŭ ili, la antaŭenigo de la multpolusigo. Ĉinio opinias ke ĉiuj ŝtatoj, sendepende de tio ĉu ili estas grandaj aŭ malgrandaj, fortaj aŭ malfortaj, riĉaj aŭ malriĉaj, devas partopreni en la internaciaj aferoj kiel egalrajtaj membroj de la internacia socio.

Ĉinio havas kompleksan sekurecstrategion, kiu ampleksas la sekurecon de la financsistemo, la politikan sekurecon, la ekonomian sekurecon, la militan sekurecon kaj la sciencan-teĥnikan sekurecon.

En la internaciaj rilatoj de la KP de Ĉinio efikis post la ŝanĝoj de 1989/91 la jenaj korektoj :

- disvolvado de la internaciaj kontaktoj de la KP de Ĉinio sendepende de la kongruo sur ideologia kampo,

- ŝanĝo de la linio flegi rilatojn nur kun komunistaj partioj, disvolvado de ĝeneralaj kontaktoj kun la plej diversaj partioj.

- bazo de la rilatoj kun eksterlandaj partioj estas la sekvaj principoj : sendependeco kaj memstareco, kompleta egalrajteco, reciproka respekto, reciproka neenmiksiĝo en la internajn aferojn ;

- difino de la proksimeco de la rilatoj ne laŭ identeco aŭ malsameco de la ideologio kaj de la socia ordo. Nenia ideologia polemiko.

Ĉinio sekvas sendependan kaj memstaran eksteran politikon de paco. Ĝiaj oficiale formulitaj principoj estas :

1. Ĉinio difinas sian sintenon al internaciaj demandoj memstare, ĝi ne faras aliancon kun aliaj ŝtatoj, nek politike nek milite. Ĉinio ne partoprenas en la vetarmado, ĝi estas kontraŭ hegemoniismo kaj perfortpolitiko.

2. La celo de la ĉina ekstera politiko konsistas en certigo de la mondpaco kaj en kreado de paca internacia ĉirkaŭaĵo por la konstruado de la lando.

3. Ĉinio volas surbaze de la kvin principoj de paca kunekzistado disvolvi la rilatojn kun ĉiuj landoj. Ĉinio trudos sian socisistemon kaj sian ideologion al neniu, sed ankaŭ ne allasos ke aliaj trudu sian socisistemon kaj sian ideologion al Ĉinio.

4. La strebado al unueco kaj kunlaborado kun la aliaj evolulandoj kaj bonaj najbarecaj rilatoj kun la najbaraj landoj estas baza principo de la ĉina ekstera politiko.

5. Ĉinio estas por nova internacia politika kaj ekonomia ordo, kiu baziĝas sur la 5 principoj kaj aliaj ĝenerale agnoskitaj normoj de la internaciaj rilatoj.

La bazaj postuloj en la internaciaj rilatoj kaj kontaktoj konsistas en jeno :

- agnosko de la ekzisto de unu Ĉinio - neniaj oficialaj rilatoj kun Tajvano, nenia subteno de „du Ĉinioj”, „unu Ĉinio - unu Tajvano” ;

- agnosko de la Aŭtonomaj Teritorioj Tibeto kaj Xinjiang kiel partoj de Ĉinio ;

- nenia enmiksiĝo en la internajn aferojn (kuratorado ĉe „homrajtoj”, subteno de „disidentoj”, subteno de separismaj elementoj, postulo de ŝanĝo de la interna ordo, de la proprietrilatoj ktp)

Rolf BERTHOLD.

NOTOJ

1. Persisti pri la socialisma vojo (do pri la socialismaj produktrilatoj), pri la demokratia diktatoreco de la popolo (do pri la socialisma ŝtato), persisti pri la gvida rolo de la komunista partio kaj persisti pri la marksismo-leninismo-ideoj de Mao Zedong kiel gvida ideologio.

Rolf BERTHOLD, Berlino, estas iama ambasadoro de la GDR en la PR Ĉinio

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS) el „Marxistische Blätter”, kaj. 4-2008 („China im Aufbruch - wohin ? [Ĉinio ekvojaĝe - kien ?], p. 49-56.