Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Sukcesa, sed ne socialisma
de Manfred SZAMEITAT  
26a aŭgusto 2008

Manfred SZAMEITAT estas ekonomiĵurnalisto

La Popolrespubliko Ĉinio estas de pli ol jardeko la plej rapide kreskanta ekonomi-regiono de la terglobo. Jaron post jaro kreskas la malneta socia produkto de la lando je 10 ĝis 11 elcento. Nur por komparo : En Germanio jubilis registaro kaj ekonomia gazetaro, kiam 2007 atingiĝis kresko de iomete pli ol 2 elcento. Tio estis konsiderata eksterordinare forta impeto. Plia komparo : La ekonomia rezulto de Ĉinio estas preterpasanta Germanion. Pri tio estas jam multe skribita kaj komentita. Ne certas kiam precize tiu preterpasado okazos. La rezulto de mezurado de la malneta socia produkto (MSP) de lando dependas de multaj, parte arbitre elektitaj parametroj. Laŭ tio, kiujn monrilatojn oni elektas kiel bazon, tiu preterpasado povus okazi 2007, 2008 aŭ ankaŭ nur en la sekva jaro. Post Usono kaj Japanio, Ĉinio estos tiam la tria plej granda „ekonomi-nacio” de la terglobo. Interesas ĉe tiaj komparoj ankaŭ, ke la ekonomia rezulto proksimume egalvalora al tiu de Germanio estas ellaborita de pli ol miliardo da homoj, dum en Germanio estas malpli ol 90 milionoj kiuj partoprenas en ĝi. Restas strange kiel la valoro de varoj sur la kapitalisma mondmerkato estas taksata.

La rapidega ekonomia evoluo de Ĉinio estas por la mondhistorio grava kaj pozitiva fakto. Oni tute ne povas tro alte taksi, ke antaŭe malriĉega, de subevoluo stampita lando, krome tiom granda lando en kelkaj mallongaj jardekoj sukcesis la salton, la „saltegon” oni emus diri, al industrisocio.

La juĝo „mondhistorie pozitiva” por la ĉina evoluo baziĝas unue, laŭ la ege plej grava vidpunkto, sur la grandega plibonigo de la materia situacio de la ĉinoj mem.

Due la ĉina evoluo estas mondhistoria progreso, ĉar per ĝi kontraŭstaras al la agresema imperiismo de Usono kaj de la apenaŭ malpli agresemaj sekvantaj kaj etaj imperiistoj (EU, Japanio) efektiva limiga faktoro.

Trie la pli fortiĝinta Ĉinio bremsos la provo de la malnovaj imperiismaj potencoj rekoloniigi la mondon.

Kvare pro tio la malriĉaj kaj krudmaterialon liverantaj landoj de la mondo estas malpli ĉantaĝeblaj. Ilia intertrakto-povo grandiĝas, ĉar nova industrie evoluinta aganto agas sur la mondmerkato kaj sur la politika scenejo. La forte kreskintaj prezoj por krudmaterialoj (petrolo, karbo, metaloj, ercoj, cerealoj ktp) havas ankaŭ tiun kaŭzon.

Kvine Ĉinio fariĝis samtempe disvolvomodelo por multaj popoloj de la mondo.

La modelfunkcion la lando dividas kun aliaj - ekzemple kun Sud-Koreio, Malajzio, Barato. Tamen Ĉinio aparte gravas kiel modelo, ĉar ĝia evoluo okazis videble sen apogo sur - sed pli ĝuste en kontraŭeco al la imperiismo. (Tio fariĝis tre klara dum la azia krizo 1997-1998, kiam tiuj landoj pleje kolapsis kiuj estis malfermitaj al la kapitaltrafiko. Kontraste al tio, la evoluo en Ĉinio restis pozitiva. Kun intereso registris la mondo, kiel la tiama usona financministro Rubin kune kun la IMF-ĉefo Camdessus flugis al Pekino kaj petegis la ĉinan registaron ne devaluti la Yuan-Renminbi.)

La ĉina evoluo estas defio por la malnovaj imperiismaj fortoj. Kiel historia komparo servas eble la Japanio de la komenca 20-a jarcento, kiu estis por Azio evolumodelo kaj por la eŭropanoj defio. Nu, ankoraŭ mankas la evento paralela al la rusa-japana milito.

Tamen, kiel socialismo Ĉinio ne estas modelo, ne povas esti tia. Tutsimple ĉar Ĉinio ne estas socialisma lando.

Iujn ekscitas eble tia eldiro. Ĝi tute ne kongruas kun tio kion la Komunista Partio de Ĉinio (KP de Ĉinio) disvastigas pri si kaj pri la lando. Inverse impresas strange ke, vide al la realaĵo de la lando la ĉina gvidantaro daŭre parolas pri socialismo, pri ĉineca socialismo, pri ĉinigo de socialismo aŭ ankaŭ pri evoluo al socialismo. Ĉe ĉiuj ĉi esprimoj ne klaras al mi, kion socialismo envere signifas por la KP de Ĉinio. Kelkfoje ŝajnas en raportoj ke socialismo signifas por la KP de Ĉinio entute rapide progresanta ekonomia evoluo. Se oni tiel difinas la socialismon, tiam ja ekzistas socialismo en Ĉinio. Sed tiam estas ankaŭ la kapitalismo, kiel Markso laŭdas ĝin en la Manifesto kiel revolucia produktmaniero, socialismo.

Por klarigi, ĉu lando aŭ ekonomia regiono estas feŭdisme, kapitalisme aŭ socialisme strukturita, mi rekomendas mallongan rigardon al la produktkondiĉoj :

1. Ĉe tio siavice la plej grava aspekto estas la proprieto je la produktrimedoj. La ŝtata industrisektoro estas en Ĉinio daŭre granda. Sed ĝia graveco malpliiĝas rapide. El la homoj laborantaj en urboj, komence de la 90-aj jaroj estis ankoraŭ 90 elcentoj laborantaj ĉe la ŝtato, ĉe ŝtataj entreprenoj aŭ ĉe kolektivaj entreprenoj. En la jaro 2002 tiu elcentaĵo estis malkreskinta al bona triono. (Fonto : D. Harvey, Kleine Geschichte des Neoliberalismus, Zuriko, 2007). La relativa malprogreso de la ŝtata kaj kolektiva sektoro daŭris de tiam. Alidirite : privata kapitalo evoluis en Ĉinio ekde la 80-aj jaroj, ĝi estis subtenata. 1994 oni permesis la privatigon de ŝtataj entreprenoj sur larĝa bazo. Estiĝis ia origina akumulado per la facila disdonado de kreditoj fare de la ŝtataj bankoj. Kredito je interezoj sub la inflaci- aŭ kresko-kvoto garantiis la etaj kaj grandaj entreprenistoj bonan profiton. La pluroblaj rekapitaligoj de la bankoj fare de la ŝtato montras, ke ankaŭ la riskoj de la kreditoj estis portataj de la bankoj kaj ne de la ĉie estiĝantaj industriaj kaj komercaj kapitalistoj. Ankaŭ eksterlanda kapitalo ludis ĉiam pli grandan rolon. Eksterlanda kapitalo estis unue limigita al malplimulta partopreno kaj invitita al apartaj ekonomiaj zonoj. La limigoj estis pli kaj pli reprenitaj. Laŭ Georg Blume (China ist kein Reich des Bösen, Hamburgo, 2008), la en pli strikta senco de privataj entreprenoj ellaborita proporcio de la malneta socia produkto en la lastaj dek jaroj kreskis de iomete super sep al 65 elcento. Konkludo : kapitalisma privatproprieto dominas en Ĉinio. Eĉ pli grave, la tendenco al pli da privatproprieto estas senhalta.

2. Ekzistas kapitalmerkato en Ĉinio, kiu rapide evoluas. Oni komercas per nemoveblaĵoj, entreprenoj, akcioj, kreditoj. La borsoj de Ŝanhajo kaj Ŝenzeno estas nur la plej videbla parto de tiu merkato. La kapitalmerkato estas plurrilate ankoraŭ subevoluinta. Unu el la malfortaĵo ŝajnas esti ke la interplektiĝo de la kapitalmerkatoj de diversaj provincoj (kaj tute aparte de Honkongo) kun la ekstera mondo estas pli densa ol kun la resto de la lando.

3. Ekzistas labormerkato. Tio estas esenca trajto de kapitalismo. La varo laborforto estas en Ĉinio sufiĉe libere komercata por esti ekspluatata. La labormerkato estas, malavantaĝe por la laborfortoj, simile malmulte reguligita kiel en aliaj sojlolandoj (laborprotektaj leĝoj, sindikatoj, minimumaj salajroj, senlaborula asekuro). En kelkaj punktoj oni lastatempe faris kelkajn reguligadojn.

4. Ne ekzistas ekonomia planado, kia estis kutima en socialismaj landoj (ĉe nur malgranda atingopovo de la merkatoj) kaj kiel necesas. Anstataŭ tio la ŝtata reguligado koncentriĝas, kiel en aliaj kapitalismaj landoj, al la ŝtata subteno al la ekonomio per oferto de edukado kaj ĉefe disvolvado de infrastrukturo. Tio okazas en granda mezuro malcentre, sur nivelo de provincoj. La tutĉina politiko pri imposto kaj mono restas rezervita kaj neefika. Grava escepto estas la rilatoj al eksterlando.

5. La varkomerco kun eksterlando estas konsiderinde liberaligita. Ĉinio estas membro de la MOK kaj submetiĝas al ties reguloj.

6. Ekzistas ankoraŭ kontroloj de la kapitaltrafiko. La mono ŝanĝeblas libere, sed la kurzo de la mono estas difinata de la centra banko. Kapital-importo kaj -eksporto estas pli liberigotaj. La plej grandaj bankoj de la lando estis parte privatigitaj, ĉe kio partoj sub 50 elcento estis venditaj al eksterlandanoj. La kontrolado de kapital-alfluoj kaj -defluoj estas la sola aspekto de la produktkondiĉoj kiu ankoraŭ memorigas pri socialismo aŭ pri socialisma evoluvojo de Ĉinio.

Ĉi tie ne eblas diskuti pri kiuj unuopaj elementoj kontribuis al la sukceso de la ĉina evolumodelo. Aparte interesa ĉe tio estas la demando, kiom la nacia liberiga batalo kaj la komence al socialismaj modeloj orientita politiko de Ĉinio donis al la lando favoran elirpozicion kaj kiom la dekstriĝo komence de la okdekaj jaroj respondecis pri la sukceso. Kiel ajn oni prijuĝas tion, unue gravas la konstato, ke tiu vojo de Ĉinio kondukis ja al ekonomiaj, evolupolitikaj sukcesoj, sed ne al socialismo. Gajni klarecon pri tio kaj paroli klare, estas por komunistoj ne malgrava okupiĝo. Kiu alstrebas socialismon, devas scii pri tiu celo almenaŭ tiom ke li ekkonas ĉu li renkontas ĝin aŭ ne en la realo.

Manfred SZAMEITAT.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS)