Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Popolrespubliko Ĉinio : 30 jaroj da reform- kaj malferm-politiko
de Helmut PETERS  
26a aŭgusto 2008

Prof. Helmut PETERS, Berlino, estas ĉinisto

La transformiĝo de Ĉinio estas historia eksperimento, kiu estas unika en sia specifeco de transiĝo el antaŭkapitalisma socio al socialismo, en sia amplekso, en sia atingopovo kaj en sia malfermiteco. La rezulto de tiu epokfara eksperimento fundamente influos la disvolvadon de la socialisma mondmovado.

30 jaroj da reformo kaj malfermo, malgraŭ ĉiaj problemoj per la modernigo, antaŭenigis la landon je granda paŝo. Sed el historia vidpunkto, estas farita nur unua etapo. La multe pli longa kaj verŝajne ankaŭ pli malfacila etapo de la historia transformiĝo-proceso estas ankoraŭ venonta.

La debato pri la temo 30 jaroj da reformo kaj malfermo fariĝu kun konsidero de tiu historia dimensio kaj de la aparta socialismo-problemaro ligita kun ĝi.

En mia kontribuaĵo mi ŝatus esprimi min pri jenaj problemoj :

1. Postsekvoj de sistemimanentaj elementoj de la mezepoka socio ;

2. Eco de la reformpolitiko de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) ;

3. Karaktero kaj evolustato de la hodiaŭa ĉina socio.

Tezo 1

En la nuna transformproceso de Ĉinio, efikas en la materia kiel en la spirita kampo daŭre sistemimanentaj faktoroj el la antaŭrevolucia socio. Ili havas esencan influon kaj kontraŭstaras la socian progreson.

La kompreno de la kompleksaj naciaj donitaĵoj, antaŭ ĉio de ilia kerno, de la socia ordo kaj de ilia evolustato, estas decide grava por la kompreno de ĉiuj problemoj en la revolucio kaj ĉe la konstruado de la nova socio. Inter la pritakso de naciaj donitaĵoj kaj la difino de la strategio de revolucia subjekto ekzistas rekta kunligo. Ni scias el sperto ke tiurilate en la landoj de la „reala socialismo” ekzistis ne malmultaj problemoj. Pro diversaj kialoj la regantaj partioj de tiuj landoj faris politikajn pritaksojn de la atingita evolustadio, kiuj poste montriĝis science ne teneblaj kaj plejparte en la senco de historia progreso pli aŭ malpli troigitaj. [1] Hodiaŭ mi vidas en tio ankaŭ ian „komunisman infanmalsanon”.

En tio, la KPĈ ne estas escepto. Per sia ĝis hodiaŭ ne korektita tezo de la duonkolonia kaj duonfeŭdisma socio [2] ĝi subtaksis 1949 la ekzistantajn antaŭkapitalismajn kaj en la tradicia ĉina socio profunde enradikiĝintajn fortojn kaj elementojn. Sur tiu tezo baziĝis teorio kaj praktiko de la „nova burĝa-demokratia revolucio” (ĉar sub gvido de la proletaro) respektive „novdemokratia revolucio” respektive „popoldemokratia revolucio”. En ĝi troviĝis la ideo ke la „feŭdaj restaĵoj” en la socio supereblas „preterpase” kaj ke per tio la vojo al socialismo estus libera. [3]. Tio estis eraro, kiu havis lastinstance gravajn sociajn sekvojn (vidu „granda salto” - popolkomunumo kaj „kulturrevolucio”).

La reform- kaj malferm-politiko de la KPĈ, enkondukita fine de la 1970-aj jaroj, baziĝas sur nova pritakso de la naciaj donitaĵoj (guoqing). Deng Xiaoping kiel arĥitekto de tiu nova politiko substrekis kvar esencajn aspektojn :

1. la ne superita ekonomia kaj kultura postresteco de la lando, la grandeco de la loĝantaro, la malmultaj resursoj de la lando kompare kun ĝia loĝantaro kaj la postrestado de Ĉinio malantaŭ la ekonomia evoluo de la najbaraj landoj kaj de Tajvano.

2. la akraj kontraŭdiroj inter la postrestintaj sociaj produktofortoj kaj formala supersociigo de la proprieto je produktiloj,

3. alte koncentrita, senefika kaj burokrateca sistemo de politika povo kaj

4. postrestinta kaj subevoluinta socialismo.

La kvara aspekto postulas pli longan konsideradon. Ĉi tie respondendas la demando kiu kriterio aplikendas por socialisma socio. Ĉu estas la pritakso fare de la revolucia subjekto aŭ ĉu estas la objektiva realeco ? La tezo, laŭ kiu en Ĉinio ekzistas, eĉ se postrestinta kaj nedisvolvita, socialisma socio, devenas de Mao Zedong Li starigis ĝin 1956, post kiam la tiel nomata socialisma transformado de proprieto je produktrimedoj estis esence plenumita. Per tio, laŭ li, ankaŭ la transira periodo estis finita. [4] Tio estis politika deklaro. Sed ĉu socialismo sur postrestinta materia bazo estas entute ebla ? La respondon al tio ni trovas ĉe Karlo Markso. Markso parolis pri tio ke „la juro ne povas esti pli alta ol la ekonomia disvolviteco kaj la per ĝi kondiĉita kulturevoluo de la socio”. [5] Tiu eldiro de Markso kontraŭas ankaŭ la ideon de la KPĈ, laŭ kiu super postrestinta ekonomia bazo povas leviĝi progresinta socialisma superstrukturo.

En la disputoj de la 1980-aj jaroj pri nova difino de socialismo okulfrapas du elementoj : Unuflanke, en la rezulto de la debato pri la problemo „Kion signifas socialismo, kion signifas kapitalismo ?” oni deklaris elementojn de kapitalismo socialismaj (ekz-e la merkatekonomion). Aliflanke ne okazis dislimigo de socialismaj elementoj kaj valoroj disde gravaj elementoj kaj valoroj de la antaŭrevolucia socisistemo.

Estis precipe Deng Xiaoping, kiu dum la 1980-aj jaroj ripete denuncis la fortan influon de „feŭdaj restaĵoj” in la politika-ideologia superstrukturo. [6] Tiuj „feŭdaj restaĵoj” bremsas la socian progreson daŭre kaj forte. Ili malbone efikas en la praktiko fundamentajn sociajn rilatojn. Mi klarigu tion per kelkaj konkretaj ekzemploj.

Unua ekzemplo. La civitano de la moderna socio ankoraŭ ne elformiĝis en la Popolrespubliko Ĉinio. Tio signifas, ke la popolrespubliko ne povis disvolvi ekzistantan „antaŭfaritaĵon” de la plurmiljara kampkultura socio. Tion indikis jam la filozofoLiang Shuming : „La plej granda miso de la ĉina kulturo konsistas en tio ke la individuo ne estis malkovrita”. [7] Decida estis la amaso, ne la individuo. Post la fondo de la popolrespubliko, tiu penstradicio daŭriĝis en formo de amaskampanjoj. Ne la disvolvado de la rolo de la individuo, sed la amaskampanjoj estis, ĝis la 1970-aj jaroj, la kutima vojo por realigi la politikon de la partio.

La fakto ke la ĉina civitano ĝis nun ne elformiĝis, havas gravajn sekvojn, kiel emfazas la profesoro Zeng Hui, de la parti-altlernejo de la KP de la provinco Guangdong : „En la tradicia leĝkulturo de Ĉinio oni alte taksas la kolektivon, la unuopulo estis malalte taksata. Tiu ideologio donas al la ŝtatpotenco la eblecon limigi la personajn rajtojn. Pro tio oni malfacile trovas en Ĉinio fortojn de rezistado kiuj limigas kaj bridas la ŝtatpotencon. Pro tio malmultas en Ĉinio la rajtoj de individuo, kiuj povus kontraŭagi la ŝtatpotencon kaj ekvilibrigi la tuton. Tio kondukas al tio ke, por la transformado de la regofunkcioj, mankas internaj kaj desube venantaj movofortoj.” [8] Tiel ĉiam denove reproduktiĝas la dominanteco de la aparato kaj do de ties reprezentantoj fronte al la larĝaj amasoj de la popolo kun ĉiuj eblaj sekvoj. [9]

Dua ekzemplo. Ekde komenco de la malfermpolitiko montriĝas, en la sistemo de la politika potenco, la fenomeno pri kiu oni diras en Ĉinio ke la malsupraj niveloj faras sian propran politikon senkonsidere la centran politikon. Malantaŭ tio troviĝas pli ol nesufiĉa interkonsento inter centra kaj loka ebenoj. La sistemo de koncentrita politika povo, sur ĉiuj niveloj kaj en ĉiuj unuoj, efikas malcentriĝe, ĝi funkcias malsame inter la regionoj kaj relative sendependiĝis kun siaj propraj interesoj. [10]

Tiu fenomeno ne estas nova. Ĝi elformiĝis jam en la tradicia ĉina kampkultura socio per la estiĝo de la Jun-rondoj („rondoj de registo”). Pro tio, en la praktiko de la hodiaŭa jursistemo okazas ekz-e diskriminacioj de civitanoj. Laŭ la konstitucio de la Popolrespubliko Ĉinio, en ĉiuj regionoj validas la samaj fundamentaj rajtoj. „Sed en ĉiuj regionoj ekzistas leĝoj, dekretoj kaj politikoj kiuj diskriminacias la loĝantaron venintan el alia regiono. Se iu transloĝiĝas de la provinco A en la provincon B, tiam li perdas siajn plej multajn fundamentajn rajtojn.” [11] La plej frapa ekzemplo estis ĝis nun la kamparanaj laboristoj. Postsekvoj de la mezepoko montriĝas ankaŭ en aliaj kampoj, ekz-e en elementoj de la klanekonomio en la vilaĝa administracio [12] aŭ en indiĝenaj tendencoj de loka ekonomi-disvolvado.

La asimilado de naciaj malplimultoj, provata dum la „kulturrevolucio”, estas kroma ekzemplo, kiel jarmilaj profunde enradikiĝintaj kutimoj povas efiki eĉ hodiaŭ. [13]

Tiaj ekzemploj atentigas nin pri tio, ke la hodiaŭa Ĉinio jam postlasis la tradician Ĉinion nek en la materia nek en la spirita kulturo. Daŭre temas hodiaŭ pri „Ĉinio inter hieraŭ kaj morgaŭ”.

Tezo 2

La KPĈ deturnis sin per sia reform- kaj malferm-politiko ne nur de la volismo de Mao Zedong, sed ankaŭ de la ĝenerala ekonomia politiko de la „reala socialismo”. Ĝi praktikas ekonomi-politikon kiu kongruas kun la karaktero kaj la evolustato de la sociaj produktfortoj de la lando kaj vetas pri la uzado de novaj movfortoj.

La reformo de la ĉina ekonomia sistemo, stampita de tio, fariĝis elirpunkto de moderniga impeto por la ĉina ekonomio, kiu en la literaturo estas nomata la „ĉina miraklo”.

Rezulte de tiuj ŝanĝoj okazis en la kampo de la ekonomia bazo ĝis la komenco de la 21-a jarcento tri fundamentaj procesoj, kiuj estis ligitaj inter si :

1. la dissolviĝo de la strukturo de la formale alte sociigitan proprieton je produktrimedoj kaj la reveno al multtavola propriet-ekonomio kun enpreno de en- kaj ekster-landa kapitalo, kaj

2. la transiro al merkatekonomio kiel movmaniero por la realigo de la novaj formoj de proprieto, do ne nur por la realigo de la eksterlanda kapitalo, kaj

3. la malfermo de la lando kaj envicigo de la ĉina ekonomio en la kapitalisman mondekonomion, kiu estis plenumita kun la aliĝo de Ĉinio al la MOK en la jaro 2001.

En unua etapo (1978-1991) komence elformiĝis la baza strukturo de multtavola proprieto je produktrimedoj, la unuaj elementoj de merkatekonomia agado estis enkondukitaj kaj la unuaj Ekonomiaj Apartaj Zonoj disvolviĝis por kolekti spertojn kun la uzado de eksterlanda kapitalo sub merkatekonomiaj kondiĉoj kaj sub dominado de la ŝtata ekonomio. La ŝanĝoj en la ekonomia bazo kondukis, en la 13-a Kongreso de la KPĈ 1987 al unua decido pri la realigado de ampleksaj reformoj en la kampo de la politika superstrukturo. Sed tiuj ekpensitaj reformoj ankoraŭ ne pridubis la tradician sistemon de alte koncentrita politika potenco.

En dua etapo (1992-2000) komenciĝis la transiro al merkatekonomio kaj plene elformiĝis la novaj ekonomiaj kaj per tio ankaŭ sociaj strukturoj. En tiu kunteksto komenciĝis „strategia regulado kaj reorganizado” de la ŝtata proprieto. Helpe de rapide kreskanta importo de eksterlanda kapitalo komencis evolui disvolvo-impeto. La tiama parti-gvidantaro vetis ĉe tio pri unuflanka kresko de la absoluta MEP [14], por tiurilate kiom eble plej rapide atingi kaj preterpasi la evoluintajn kapitalismajn landojn. Post la juniaj eventoj de la jaro 1989, la sekurigo de la politika stabileco en la politiko de la KPĈ ekĝuis absolutan antaŭrangecon. Tio ne nur forprenis la necesan spacon por realigo de politikaj reformoj, sed ankaŭ plifortigis, en la persono de la „ĉefulo” sur la diversaj niveloj kaj en la unuopaj unuoj ankaŭ fenomenojn de absoluta kaj senkontrola potenco.

Kun la transiro al la 3-a etapo de la reform- kaj malferm-politiko (2002-) aperis, kiel formulas la KPĈ, novaj defioj kaj ankaŭ novaj eblecoj por pli rapida disvolviĝo de Ĉinio.

Kiel novajn defiojn mi vidas antaŭ ĉio la jenajn :

1. Restarigo de ekonomia kaj socia ekvilibro, por malebligi akriĝon de la kriza situacio kaj por povi daŭrigi „bone kaj rapide” la proceson de modernigo,

2. senprokrasta transiro al resursojn ŝparanta, mediprotekta kaj intensa kreskomaniero.

3. La internacia fortrilato kaj la dependeco de la nacia fronte al la internacia evoluo instigas Ĉinion aliri la internaciajn problemojn per kvalite nova maniero (starigo de internacia fort-ekvilibro, estigo de interkonsento).

La novajn eblecojn por la disvolvado de Ĉinio mi vidas esence en tri elementoj :

1. en la novaj eblecoj rezultantaj el la ekonomie kaj finance fortiĝinta pozicio de la lando (Ĉinio disponis nun, kontraste al la komenco de la 1990-aj jaroj, pri relative sufiĉa kapitalo por ekz-e transiri larĝskale al ekonomia diplomatio),

2. en la eblecoj kiuj rezultis por Ĉinio el la aliĝo al la MOK (rapidiĝo de la eksteren orientita ekonomia evoluo, altaj kreskokvotoj, kreskantaj rezervoj en eksterlanda mono) kaj

3. en la relativa malpligraviĝo de la „ĉina-usona” kontraŭdiro kiel sekvo de la evento de la „11-a de septembro” 2001, post kiam la imperiismo turnis sin al ĝenerala batalo kontraŭ la „terorismo” kaj per tio plibonigis la internacian ĉirkaŭaĵon por Ĉinio. [15]

Ĉinio ne nur bone supervivis la kompromisojn per kiuj ĝi devis pagi sian aliĝon al la MOK. Ĝi krome ŝovis sin en la mondan pinton - mezurite per ĝia absoluta parto de la MEP de la mondekonomio kaj per la volumeno de la monda komerco. Ĉinio estas hodiaŭ post Usono „motoro de la mondekonomio”. La progresoj en la modernigo de la lando pruvas ke la transiro al la nova ekonomia sistemo, komencita fine de la 1970-aj jaroj, kongruas kun la naciaj donitaĵoj kaj necesoj.

Tamen la „kurantaj kostoj” de tiu progreso estas tiom altaj, ke ili endanĝerigis la stabilecon de la socia disvolvado. La ĉefaj kaŭzoj de tiuj negativaj akompanaj fenomenoj tamen serĉendas en la politiko de la partio.

Al tiuj mi kalkulas ekz-e :

- la neglektadon de la ekvilibro de ekonomia kaj socia disvolvado, kiu esprimiĝis antaŭ ĉio en pli forta postrestado de la kampkulturo, de la vilaĝo, en neglektado kaj merkatigo de la publika prizorgado,

- la masivan malboniĝon de la medio kiel rezulto de politiko kiu volis unue disvolvi la ekonomion kaj poste forigi la mediajn damaĝojn,

- la firmiĝon de la dependeco de la lando vide al la kapitalisma mondekonomio,

- la toleratan disvastiĝintan rompadon de ekzistantaj laborleĝoj kaj la kun tio ligitan elformiĝon de ia Manĉestro-kapitalismo, kiu en pli granda amplekso endanĝerigis eĉ la simplan reproduktadon de la laborforto,

- la malpliiĝon de la loĝantara enspezo-parto de la distribuado de la nacia enspezo ĉe samtempa maljusta distribuado de tiu parto, [16]

- la influon de la novliberalismo sur la ekonomian politikon de la KPĈ, kiu ampleksiĝis en la 1990-aj jaroj sur ĉiuj niveloj, kondukis al grandaj perdoj en la kampo de la ŝtata kaj kolektiva proprieto kaj fariĝis esenca kaŭzo de la akriĝo de la sociaj streĉiĝoj en la socio.

En tiu kunteksto leviĝas ankaŭ aliaj demandoj, ekz-e tiu, kial la KPĈ en tiu proceso rezignis disvolvi novajn formojn de kolektiva ekonomia agado.

Tiuj minacantaj sociaj problemoj kaj kontraŭdiroj estigis, tuj post la 16-a Kongreso fine de 2002, kun la eksplodo de la pulmomalsano SARS en printempo 2003, viglan kaj kontraŭecan publikan debaton. Tiu okazis dum kvar jaroj, ĝis kiam la 17-a Kongreso konklude povis decidi esence korektitan strategion de la enlanda kaj eksterlanda politiko. Tiu korekto malfermas ne nur realajn vojojn por solvo de la ekzistantaj sociaj problemoj kaj kontraŭdiroj. Ĝi montras samtempe la direkton kaj difinas la decidajn centrajn punktojn por la celo, ĝis 2020 atingi kvalite novan ŝtupon de la socia disvolvado. [17] Tiel la publika prizorgado ne estos plu lasita al la merkato, sed transdonita al la registaro kiel unu el ties novaj ĉefaj funkcioj. Dua funkcio de la registaro konsistas en gvidado de la socio, interalie en la reguligado kaj kontrolado de la merkatekonomio. Fine oni fiksis apud orientadajn ankaŭ ree devigajn plannombrojn por la realigo de la sociaj projektoj de la tempospaco ĝis 2010. Tio koncernas ekz-e la ekologiajn celojn kaj la ricevo de certa grandeco de kampkultura grundo.

Tezo 3

La hodiaŭa ĉina socio estas nek socialisma nek en la tradicia senco burĝa. Ĝi estas transira.

La KPĈ staras antaŭ la taskoj, kiujn sub „normalaj” kondiĉoj devus solvi la burĝaro. Sed ĝi povas solvi tiujn taskojn sub la donitaj kondiĉoj kaj per tio krei la ĝeneralajn kondiĉojn por la konstruado de la socialismo nur per tio ke ĝi uzas la movleĝon de la kapitalisma produktmaniero, la kapitalon, kaj ĝiajn movfortojn kiel „ĉefan movcentron”. [18] El tio rezultiĝas logike, ke la fino de tiu evoluproceso, la respondo al la demando „kiu-kiun ?”, povas resti por longa tempo senresponda. Tiu proceso entenas do du eblecojn - la konservado de la socialisma orientiĝo kaj do la iom-post-ioman transiron al la rekta konstruado de „ĉineca” socialismo, kiel estas fiksite en la programo kaj statuto de la KPĈ, aŭ la perdon de la socialisma orientiĝo kaj la degliton en burĝan „ĉinecan” socion.

La Popolrespubliko Ĉinio nomas sin mem hodiaŭ granda evolulando kun socialisma karaktero. Mao Zedong tamen nomis tiuspecan „duspecan socion” 1949, kvankam sub aliaj historiaj kondiĉoj, „nova burĝa-demokratia socio”, novan pro tio ke ĝi estis gvidata de la proletaro (do de la KP).

La sociaj realaĵoj de la hodiaŭa Ĉinio priskribeblas proksimume jene :

1. Ĉinio staras entute nur ĉe la komenco de la proceso alproprigi al si la materian kaj spiritan progreson de la homa civilizacio. Sen la alproprigo de la „burĝa kulturo” tamen ne penseblas socialismo kiel pli alta ŝtupo de homa evoluo (Lenino).

En la 1990-aj jaroj la KPĈ aliris tiun taskon, pli aŭ malpli kopiante envere sociajn estantajn statojn en elektitaj kapitalismaj landoj (ekz-e la merkatigon de la publika prizorgado, la usonan malsanulej-sistemon, la sistemon de elitaj universitatoj laŭ la modelo de Usono, Anglio kaj aliaj landoj). La malbonegaj sociaj sekvoj de tia metodo instigis ĝin hodiaŭ tendence pli kreeme alproprigi al si la esencon de tiu homa progreso konsiderante la ĉinajn donitaĵojn, necesojn kaj celojn.

2. La ekonomia kaj kultura postresteco de la lando estas malgraŭ la eksterordinara progreso en la modernigo de la lando depost la 1990-aj jaroj en la esenco daŭre ne superita. La lando troviĝas laŭ la propraj eldiroj en la meza etapo de industriiĝo. [19] En grandaj partoj de la lando kaj en gravaj branĉoj de la ekonomio la industriiĝo estas nur je sia komenco. Tio koncernas ĉefe la kampkulturon. Grava parto de la industrio troviĝas sur malsupra nivelo de la internacia labordivido en la produktoĉenoj de la TNK (importado de krudmaterialoj kaj de prilaborendaj pecoj por plutraktado aŭ por muntado de la fina produktaĵo, porcio de la prilabora komerco el la totala eksporto de la lando ĝis 70 elcento).

3. La proprieto je produktrimedoj estas karakterizita de specifa speco de ŝtatkapitalismo sub gvido de la KPĈ kaj sur strikte leĝa bazo. La ŝtata proprieto regas la komandoaltaĵojn de la ekonomio kaj difinas la karakteron de la ekonomio. Ĉia formo de kapitalo estas realigata en merkatekonomio, kiu estas submetita al kontrolo kaj direktado fare de la makropolitiko de la centra registaro.

4. La hodiaŭa ĉina socio montras kreskante moviĝantan klas- kaj soci-strukturon, kiu en siaj ĝeneralaj trajtoj similas al socio de „postsekva industriigo”. La orientado de la KPĈ al certa socia ekvilibro kaj la faskigo de la fortoj por la nacia modernigo kaj la socia progreso moviĝas objektive en la senco de socialisma orientado.

5. La politika superstrukturo estas en sia esenco daŭre karakterizita de sistemo de alte centrita povo, praktikata de la KPĈ. Tiu sistemo, kunkreskinta kun evidenta burokratismo, limigas, malgraŭ pli fortaj klopodoj de la partigvidantaro por la konstruado de jurŝtato, la eblecojn de demokratia evoluo. Tiu povo estas fakte kun la alproprigo de la materia kaj spirita progreso de la homa civilizacio direktita al pli rapida kaj ĉiuflanka fortigo de la lando kaj al nacia renaskiĝo. Objektive kreiĝas en tiu proceso la materiaj kaj spiritaj bazoj por la transiro al socialismo.

Kritike mi vidas unuavice la relativan malfortecon de la bazo de la partio inter la laboristoj kaj kampkulturistoj kaj la el mia vidpunkto spite al ĉiaj progresoj daŭre nesufiĉa praktikado de la civitanaj rajtoj, fiksitaj en la konstitucio, kaj de la demokratiaj rilatoj inter registaro kaj civitanoj.

6. Lige kun la ŝanĝita soci-strategio decidita de la 17-a partikongreso okazas ekstera politiko kun novaj akcentoj. Ĝi celas la sekurigon de la modernigbezonoj kaj de la paca supreniro de Ĉinio al mondpotenco. Tiu ekstera politiko kun sia paca kunekzistado montras al la popoloj de la mondo vojon al paca kunesto surbaze de rajtegaleco, de dialogo, de kunlaborado kaj de komuna utilo kongrue kun la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. [20] Kun laŭ por longa tempo alstrebata ekvilibro en la internacia fortrilato la Popolrespubliko Ĉinio orientas samtempe al demokratiigo de la politika kaj ekonomia mondordo.

Tio estas esence la alternativo de la Popolrespubliko Ĉinio al la agresema-militema politiko de Usono kaj de kun ĝi aliancitaj fortoj. Pro tio tute ne hazarde fortiĝis lastatempe la strebado de tiuj fortoj, defendante siajn proprajn interesojn kaj poziciojn, diskrediti ĉiarimede la Popolrespublikon, por ĉirkaŭbari ties kreskantan internacian influon. [21]

7. Malgraŭ ĉia pragmatismo en la ĉina politiko, kiu havas siajn historiajn radikojn, mi kredas ke la KPĈ de la 17-a Kongreso klopodas pli konscie kaj pli efike apliki la bazajn principojn kaj la metodojn de la marksismo al la naciaj kaj internaciaj donitaĵoj komence de la 21-a jarcento.

Por kompreni tion, ni ne povas simple transigi niajn proprajn spertojn kaj ideojn pri socialismo al Ĉinio aŭ mezuri la hodiaŭan Ĉinion per la kriterio de jam ekzistanta socialisma socio. La mezurilo povas esti nur la demando, ĉu la evoluo en kaj ĉirkaŭ Ĉinio subtenas la konkretan socian progreson en tiu lando kaj kontribuas al la socialisma perspektivo. Por tio necesas la konscio ke la socialisma movado en landoj kiel Ĉinio devas iri alian kaj pli longan vojon, ol Markso kaj Engelso siatempe imagis por la kapitalismaj landoj de Eŭropo. Tion indikis jam Lenino : „Niaj eŭropaj filistroj eĉ dumsonĝe ne pensas pri tio, ke la pluaj revolucioj en la orientaj landoj, kiuj estas senmezure pli riĉaj je loĝantaro kaj karakterizitaj per senmezure pli granda diverseco de sociaj rilatoj, surtabligos al ili sendube pli da apartecoj ol la rusa revolucio.” [22] Tio veras des pli ĉe la hodiaŭaj internaciaj kondiĉoj.

Elrigardo

La 17-a Kongreso de la KPĈ montris per la solvado de la nunaj sociaj kontraŭdiroj la vojon al la realigo de kvalite pli alta ŝtupo de socia evoluo ĝis 2020. Aktuale ni vidas la mobilizadon de plej larĝaj fortoj, inkluzive de ĉiuj eklezioj kaj religiaj komunumoj, por la realigo de tiu celo.

La nova kvalito de socia evoluo kaj per tio kvalite nova paŝo direkte al la socialisma perspektivo dependos antaŭ ĉio de tio ĉu la KPĈ en proksima estonteco sukcesos

1. transiri al intense pliigita produktado kaj reproduktado, al resursojn ŝpara kaj mediprotekta kresko kaj

2. transformi la rilatoj inter ŝtato kaj civitanoj en la senco de larĝa demokratiigo.

Vide al la specifaj ĉinaj kondiĉoj envere povas nur fundamentaj politikaj eraroj de la KPĈ konduki al perdo de la socialisma perspektivo. La plenumado de la taksoj ĝis 2020, difinitaj de la 17-a Kongreso, signife altigus la ŝancojn por la konstruado de moderna, ĉiuflanke civilizita kaj forta socialismo en la PR Ĉinio.

Helmut PETERS.

NOTOJ

1. Tio koncernas ekz-e la tezon, ke la socialismo post fino de la tiel nomata transira periodo alprenis neinversigeblan karakteron, kaj la koncepto de eniro en la etapon de „disvolvita socialismo”.

2. Tiu tezo estas ligita kun la tezo de Stalino de „feŭdaj restaĵoj” en Ĉinio en la jaro 1927. Per tiu li volis ĉesigi la kontraŭecan diskuton en la KPdSU (B) pri la pritakso de la ĉina socio. Tiel, tiu koncepto de la „feŭdaj restaĵoj” en Ĉinio trudiĝis en la Komunista Internacio kaj per tio ankaŭ ene de la KPĈ.

3. Tiu ideo apartenis al la idearo de la bolŝevistoj 1917. Lenino ŝanĝis sian koncepton per la NEP (Nova Ekonomia Politiko), kiam li, anstataŭ la frontan atakon al la kapitalismo starigis la problemon kiel organizi la transiron de mezepoka socio al socialismo. Post la morto de Lenino, la KPdSU (B), sub influo de Stalino, revenis al la malnova koncepto de 1917. Pro tio la nova socistrategia koncepto de Lenino de 1921 jam ne ludis rolon en la „Mallonga historio de la KPdSU (B)”, vidu : Geschichte der Kommunistischen Partei der Sowjetunion (Bolschewiki), SMA-Verlag, Berlino, p. 346-347.

4. Tiu tezo estis, en la 1980-aj jaroj, pluigita per la tezo de la tiel nomata „komenca stadio de socialismo”.

5. Karl Marx : Der Klassenkampf in Frankreich [La klasbatalo en Francio], MEW, vol. 7, p. 21. Kp ankaŭ W.I. Lenin : Über das Genossenschaftswesen [V.I. Lenino : Pri la sindikata movado], en : W.I. Lenin : Werke, vol. 33, Berlino 1966, p. 454.

6. Li indikis interalie la fenomenojn de patriarĥismo kaj hierarĥiajn ideojn, la malforte evoluintajn ideojn pri rajtoj kaj devoj de la civitanoj, la „oficisma” aliro al problemoj de la ekonomio kaj la dislimiĝo de la najbara administra unuo. Vd „Deng Xiaoping : Elektitaj verkoj (1975-1982)”, Pekino 1982, p. 294-295 (ĉinlingva).

7. Liang Shuming : Ekstrakto de la ĉina kulturo, Ŝanhajo, Popola eldonejo, 2003, p. 221 (ĉinlingva).

8. Zeng Hui : La aliĝo al la MOK kaj la ŝanĝiĝoj en la funkcioj de nia lando, en : (revuo) La nuna mondo kaj la socialismo, 2002, kaj. 6, p. 96 (ĉinlingva).

9. Tiu rilato esprimiĝas, laŭ mia kompreno, ankaŭ en la principo de la potenc-aplikado „La partio regas por la popolo”.

10. Pri la 6-a administra reformo (Starigo de ministrejegoj k.a.), decidita en marto 2008, skribis la gvidanto de centra studaĵo, la profesoro Zhou Tianying de la parti-altlernejo de la Centra Komitato de la KPĈ : „Sed se tro multo kontraŭstaras al la interesoj de tiuj institucioj, se ili ne pensos pri reformiĝi, tiam la problemo ne solveblos.” Vd la sudĉinan ekonomi-gazeton „Ekonomia gazeto de la 21-a jarcento”, 26-a de februaro 2008 (ĉinlingva).

11. „La solvo de problemo en fremda provinco estas malfacila. Temas pri starigo de sistemo de sendependaj tribunaloj”, ĉefartikolo de la sudĉina gazeto „Nanfang Du Shibao”, 28-a de marto 2008.

12. Vd Yang Dejun (partilernejo de la provinco Heilong-jiang) : „La ĉefaj problemoj kiuj ekzistas ĉe la regado sur vilaĝa nivelo, kaj disponoj por solvi ilin”, en : revuo „La nuna mondo kaj la socialismo”, 2003, kaj., 2, p. 87 (ĉinlingva).

13. Vd ekz-e „Konfucio diris : Eĉ ankaŭ la barbaroj havas registojn - eĉ tiam ili ne kompareblas kun nia granda regno se tiu estas sen registo.” Citita laŭ : „Konfuzius, Gespräche”, eld. de R. Moritz, Reclam, Lepsiko, 1982, p. 51. Sur tio baziĝis ankaŭ la opinio ke oni devas instrui al la „barbaroj” la proprajn „ritojn”, por ke ili ĉesu esti barbaroj.

14. Malneta Enlanda Produkto.

15. Kontraŭĉinaj kaj kontraŭkomunistaj fortoj en la kapitalismaj centroj provas aktuale, helpe de ekziltibetaj reakciaj fortoj, per fikampanjo kun ĉiaj rimedoj de mensogo kaj falsado, kontraŭagi la kreskantan estimatecon de la PR Ĉinio en la mondo kaj malplibonigi la internacian ĉirkaŭaĵon por ĝia disvolviĝo.

16. Sub la kondiĉoj de neekzistanta socia baza prizorgado kaj la transigo de la publika prizorgado en la merkatekonomion (ligita kun eksterordinaraj prezaltiĝoj por medicina prizorgado, edukado, loĝado), tio kondukis en malmultaj jaroj al tio ke el socio, en kiu estis kutima la egaligado, fariĝis socie „dividita socio” (Gini-indekso super o,45).

17. Vd Helmut Peters : „Der 17. Parteitag der KP Chinas. Eine Nachbetrachtung. [La 17-a Kongreso de la KP Ĉinio. Postkomento.]” En : Marxistische Blätter, kaj. 1, 2008, p. 10s.

18. Tiu formulo devenas de Oskar Negt : Modernisierung im Zeichen des Drachen. China und der europäische Mythos der Moderne, Göttingen 2007, p. 525.

19. Renmin Wang Lilun, 29-a de septembro 2007.

20. Tiu ekstera politiko estas detale konceptita laŭ la principoj de paca kunekzistado, de la batalo kontraŭ hegemoniismo kaj agreso, por la rajtegaleco de ĉiuj ŝtatoj, de paca solvado de konfliktoj per dialogo surbaze de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj kaj de konsiderado de la interesoj de ĉiuj koncernataj flankoj kaj de la disvolvado de la rilatoj kaj de la kunlaborado sen politikaj antaŭkondiĉoj.

21. En la nuntempa kontraŭeca debato pri Ĉinio inter la maldekstruloj gravas antaŭ ĉio kompreni tiun rolon de Ĉinio en la internaciaj rilatoj kaj ne subiĝi al la pli kaj pli agresema politiko kontraŭ Ĉinio de la regantaj rondoj en Okcidento.

22. W.I. Lenin, Werke, vol. 33, verko cit., p. 466.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS) el : Marxistische Blätter, 2008 "China im Aufbruch - wohin ?"