Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ĉinio sub influo de la novliberalismo
de Li BINGYAN  
26a aŭgusto 2008

Profesoro D-ro BINYAN Li estas direktoro de la Nanjinga Instituto pri Ekonomio kaj instruas ĉe la Administracia Instituto de la provinco Jiangsu kaj ĉe la Centra Universitato pri Financoj kaj Ekonomiko en Pekino.

De kiam komencis la epoko de la tiel nomata novliberalismo, la malboniĝo de la situacio de la laborista klaso estas la ĝenerala internacia tendenco en la salajrolaboraj kondiĉoj. Ĉinio en tio ne estas escepto. Sub influo de la novliberalismo, en la lastaj dek jaroj, la vivkondiĉoj de la laborista klaso ĉi tie spertis la plej gravan malboniĝon ekde la fondiĝo de la Nova Ĉinio.

Mezurite per la investita kapitalo en entreprenoj de la primara kaj sekundara ekonomia sektoro hodiaŭ 52 elcento de la ĉina ekonomio troviĝas en privata, 48 elcento en publika proprieto. La privata ekonomio produktas aktuale 63 elcento de la MEP, kaj tiu proporcio kreskas. Jam nur 32 elcento de la dungitoj de la primara kaj sekundara ekonomia sektoro laboras en publikaj entreprenoj.

Kreskanta abismo ĉe la enspezo-distribuado

La ŝanĝoj ĉi tie skizitaj ĉe la propriet-strukturo kondukas nepre ankaŭ al ŝanĝoj ĉe la distribuado de la enspezoj. Por mezuri la malegalecon de la distribuado, la abismon inter riĉuloj kaj malriĉuloj, oni aplikas internacie la Gini-koeficienton : ju pli ĝi proksimas al 1, des pli granda estas la malegaleco ; 0,4 estas konsiderata kiel krita limo. Laŭ kalkuloj de ĉinaj sciencistoj kaj de sciencaj institucioj, tiu koeficiento estis por Ĉinio 1985 0,25 kaj kreskis al 0,435 en 1995 kaj 0,458 en 2000. La Monda Banko notas ĝin por 2004 per 0,469. La Gini-koeficientoj por kelkaj landoj montriĝas sekve :

Lando - jaro - Gini-koeficiento

Ĉinio - 2004 - 0,469

Barato - 2004/05 - 0,368

Indonezio - 2002 - 0,343

Japanio - 1993 - 0,249

Koreio - 1998 - 0,361

Irano - 1998 - 0,43

Tajlando - 2002 - 0,42

Egiptio - 1999/2000 - 0,344

Sud-Afriko - 2000 - 0,578

Kanado - 2000 - 0,326

Usono - 2000 - 0,408

Brazilo - 2004 - 0,57

Bulgario - 2003 - 0,292

Francio - 2000 - 0,283

Germanio - 2000 - 0,283

Italio - 2000 - 0,36

Nederlando - 1999 - 0,309

Ruslando - 2002 - 0,399

Britio - 1999 - 0,36

Aŭstralio - 1994 - 0,352

Tiuj nombroj montras : la Gini-koeficiento de nia lando superas tiun de la plej multaj evolulandoj inkluzive de Barato, Indonezio, Koreio, Irano kaj Egiptio, ĝi estas superata nur de malmultaj landoj, kiel Brazilo kaj Sud-Afriko. Ĝi estas ankaŭ pli alta ol tiu de evoluintaj kapitalismaj landoj kiel Francio, Germanio, Britio, Usono kaj Italio, aŭ de iame socialismaj landoj kiel Ruslando kaj Bulgario. Jen oni povus demandi : Kie kuŝas do la avantaĝoj de nia socialismo ? Ĉu ni proksimiĝis al la celo de ĝenerala prospero, aŭ ĉu ni pli kaj pli malproksimiĝis de ĝi ?

Laŭ indikoj de la „China Human Development Report in 2005” farita de la Evoluprogramo de la Unuiĝintaj Nacioj, 59 elcento de la proprieto en nia lando estas en la mano de la plej supra 20 elcento de la loĝantaro, dum al la plej malsupra 20 elcento apartenas nur 3 elcento de la proprieto ; la proporcio inter ili estas 21 : 1. Laŭ la „Jarraporto pri la ĉina enspez-distribuo”, kiu estas ellaborata de la Ŝtata Disvolvad-Plan-Komisiono, de la Nacia Oficejo pri Statistiko kaj de la Ĉina Akademio pri Socisciencoj, la 10 elcento de riĉaj familioj kun la plej altaj enspezoj posedas 45 elcento de la proprieto en la lando, dum al la 10 elcento da malriĉaj familioj kun la plej malalta enspezo apartenas nur 1,4 elcento. Tio indikas proporcion inter la du de 32 : 1. En la lastaj jaroj, la registaro faris rimarkindajn klopodojn por alidistribuado, por mildigi tiun kontraŭdiron, sed ĝi ne povas funde ŝanĝi la disiĝon inter malriĉuloj kaj riĉuloj, ĉar la distribuado de enspezoj dependas finfine de la proprieto je la produktrimedoj.

Elformiĝo de nova klaso de kapitalistoj

La rapida disvastiĝo de la privata ekonomio kondukas al formiĝo kaj evoluo de la socia grupo ligita kun ĝi. De 1995 ĝis 2005 ĝi grandiĝis de 660.000 al 4,3 milionoj da personoj, la nombro da iliaj dungitoj kreskis de 8,22 milionoj al 47,14 milionoj, ĝia kapitalo de 226,2 miliardoj al 6.133,1 miliardoj da RMB.

La tiurilataj nombroj antaŭ la Socialisma Reformo de 1956 estas 160.000 personoj, 2,5 milionoj da dungitoj, 2,4 miliardoj da kapitalo. Se tiam ekzistas, kiel ni diras, klaso de kapitalistoj, tiam ni devas ankaŭ diri ke hodiaŭ ekzistas nova klaso de kapitalistoj, dum la malnova malaperis.

Paralele al la rapida evoluo de la privata ekonomio ŝanĝiĝis ankaŭ la politika statuso de la kapitalistoj. La proporcio de la membroj de la Komunista Partio de Ĉinio (KP de Ĉinio) inter la ĉinaj kapitalistoj estis 17,1 elcento en la jaro 1995, 19,9 elcento en 2000 kaj 29,9 elcento en 2001 - kaj estis per tio multe pli alta ol la proporcio de komunistoj inter la laboristoj kaj kampkulturistoj, kvankam la partistatuto tiam ankoraŭ ne permesis al kapitalistoj membriĝi en la partio. Post kiam tio estis ŝanĝita, pli kreskis ankaŭ la nombro da KP-membroj inter la ĉinaj kapitalistoj - 2004 ilia proporcio estis je 33,9 elcento.

Grava malboniĝo de la statuso de la laborista klaso

La laborista klaso kaj la kampkulturistoj estas la ĉefa forto en la socialisma konstruado kaj ankaŭ la domestroj de Ĉinio. Sed sub la malutila influo de la novliberalismo en la lasta jardeko la plej granda parto de la ŝtata kaj kolektiva proprieto estis privatigita. La ĉina laborista klaso estis paŭperigita, malfortigita kaj diserigita. Kun la escepto de vilaĝoj kiel Nanjie kaj Huaxi, kiuj konservis la kolektivan ekonomion por atingi ĝeneralan prosperon, la plej multaj kampkulturistoj laboras por si kaj pro tio ne povas apliki progresintajn teĥnologiojn. La labor- kaj viv-kondiĉoj de la migraj laboristoj estas sufiĉe malbonaj. Post la disfalo de la socia sekuriga kaj dungiga sistemo bazinta sur ŝtata kaj kolektiva ekonomio, problemo de vivteno, de edukado, de sanprizorgo, de sekura laborloko fariĝis la ĉefaj zorgoj de la plej multaj ĉinoj.

Raporto de la Sociscienca Instituto de la Ĉina Akademio pri Socisciencoj parolas pri socia strukturo de Ĉinio en formo de kvinŝtupa piramido kun dek klasoj. Laboristoj kaj kampkulturistoj, inkluzive de maldungitaj laboristoj kaj senteraj kampkulturistoj, estas ĉe tio tute malsupre. Laŭ esploraĵo pri dungodeziroj, kiu baziĝas sur enketo ĉe 4.000 personoj en Ŝanhajo, nur 1 elcento de la pridemanditoj volas esti laboristo. Tiu nombro, lige kun aliaj informoj, spegulas la dramecan malsupreniron de la ĉina laborista klaso de la reganta klaso kaj statuso de domestro al la plej malsupra punkto de la piramido.

Kaj kiel pruvas la skandalecaj kondiĉoj en kelkaj brikfarejoj, kiujn malkaŝis raportisto de la televido de Henan en majo kaj junio 2007, sed ankaŭ la kondiĉoj en kiuj oni devas labori en multaj sweatshops kaj privataj karbominejoj, montras trajtojn de sovaĝeco kaj krueleco de la nove estiĝinta kapitalisma branĉo de nia ekonomio, kiuj memorigas pri la frukapitalismo.

Esperantigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS) el germana traduko el la angla farita de Hermann Kopp, kiu ankaŭ redakte prilaboris la tekston.