Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Socialismo kaj ŝtato (dek tezoj)
de Robert STEIGERWALD  
21a aŭgusto 2008

1. Ĉar la kapitalisma reproduktad-procezo ĉiam denove reproduktas la kapitalrilaton, ĉar do ne povas finiĝi la kapitalismo el siaj enaj procezoj, ne povas aŭtomate enkreski en socialismon aŭ disfali, restas kiel sola vojo el la kapitalismo la revolucio ; ĉe tio estas nenio dirita pri la maniero en kiu okazos tiu revolucio. Kiu neas tion, tiu povas esti ĉio ebla, sed tiam li ne estas marksisto. En la klasikaj teori-konceptoj estas ellaborite : Tiu revolucio devas konduki al anstataŭigo de la kapitalisma ŝtato - tiu diktatoreco de la burĝaro - per la socialisma ŝtato - la diktatoreco de la proletaro. Pri tio ekzistas teoriaj pozicioj kaj intertempe jardekojn longa sperto. Ambaŭ devas enflui en la diskuton se ni volas lerni el la eraroj de la dogmismo aŭ de la pragmatismo.

Estas do kontrolendaj la teoriaj eldiroj de la marksismaj klasikuloj pri la diktatoreco de la proletaro kaj la multaj jaroj da sperto en klopodado pro socialismo.

Pri tiuj demandoj fariĝis jam prelegoj dum la tri Leverkuzaj Dialogoj, sed tiu materialo estas ĝis nun ne uzita. [1]

La ŝtatteorio de la marksismo eliras el la konstato ke en la klasa socio unu klaso praktikas la povon, por sekurigi sian proprieton. En la famaj laboraĵoj de Markso pri la Pariza Komunumo, la demando pri proprieto ne estis elvokita, ĉar estis nenio korektenda en la orientiĝoj de la „Manifesto de la Komunista Partio” pri tiu demando. Kun tio, Markso pritaksis la Parizan Komunumon kiel unuan diktatorecon de la proletaro, kiel ŝtaton, kiu estas interŝtupo survoje al forigo de la klasoj, de la klasbatalo kaj de la ŝtato. La plej gravaj trajtoj sur tiu interŝtupo estas : forigo de la burokrateco kaj de la „staranta” armeo, kiun anstataŭu la armita popolo. Forigo de ĉiaj privilegioj de la delegitoj kaj administrantoj, kies salajroj estu sur la nivelo de la laboristaj salajroj. Elekteblo kaj ĉiumomenta revokeblo de la delegitoj fare de iliaj elektantoj. Anstataŭigo de la parlamenta sistemo per la komunumo kiel decidanta, kontrolanta kaj laboranta estaĵo, do nuligo de la [tripartigo de la potencoj].

2. La Pariza Komunumo, sur kies analizo baziĝas tiu ĉi ŝtat-koncepto de Markso, ekestis en eksterordinaraj cirkonstancoj. Ankaŭ la Oktobra Revolucio okazis en tute eksterordinaraj cirkonstancoj. Unue Lenino estis konvinkita ke oni devas krei ŝtaton de la speco de la Pariza Komunumo. Ĝi devas baziĝi sur la rekta povo de la armitaj kaj organizitaj laboristoj. Polico, armeo, ŝtatoficistoj estas forigendaj. Ĉiuj oficistoj estas elektendaj kaj ĉiumomente revokeblaj. Ilia salajro estu laŭ la averaĝa bona laboristsalajro. Krome temas pri la ŝtatigo de la grundo, pri kunfandado de la bankoj al nacia banko, pri kontrolado de la tuta produktado. Lenino sisteme disvolvis tiun koncepton en sia libro „Ŝtato kaj revolucio”.

La reala historio trudis al Lenino rapidajn korektojn ĉe tiu koncepto. [2] Kelkaj de tiuj korektoj kompreneblas ankaŭ per uzo de la „Kritiko de la Gotaa Programo” kiun Markso verkis en 1875. Pozicioj de tiu kritiko de la jaro 1875 videblis ian distanciĝon disde la analizoj de 1871 [3]. Jam la distingo de du fazoj de la komunisma socio montras tion. En la unua, la socialisma fazo, ankoraŭ ekzistas „denaskaj makuloj” de la kapitalismo, la ideoj pri justeco ankoraŭ ne estas socialismaj. La efikecsistemo de la distribuado, pro la nekontesteblan distingon de simpla kaj kunmetita, de simpla kaj komplika laboro, ne kongruas kun ĝenerala fiksado de la salajro ĉe ia limo. Kiam Buĥarino postulis, ke homojn, kiuj gajnas 4.000 rublojn, oni mortpafu, Lenino respondis : Tiajn homojn oni serĉu (ĉar oni bezonas ilin). Dum la koncepto de 1871 baziĝis sur la ideo ke la Komunumo jam ne estas ŝtato en la malnova senco, en la programkritiko de 1975 estas koncedite ke en la unua fazo ankoraŭ ekzistas burĝa juro. Tio signifis nepre la ekziston de instrumentoj por certigi tiun juron. Krome, la revolucio mem trudis - oni pensu pri la problemoj de la interna milito kaj de la interveno kiel kaŭzoj - neantaŭviditajn demandojn de la potenco : starigo de armeo anstataŭ de milico, fera centrigo kaj disciplinigo de ĉiaj ekonomiaj, de ĉiaj sociaj kampoj kun tuta akreco. Tio ne kongruis kun liberecaj-demokratiaj atendoj. „Devojiĝoj de la principoj de la Pariza Komunumo” estis nekontesteblaj.

3. Ĉu la historio konfirmis la ideon ke post la venka revolucio rapide okazas la konstruo de la ŝtato ? Ke okazos formiĝo de ne proprasenca ŝtato ? Tio okazis en neniu el la socialismaj landoj. Problemoj kiuj rilatas kun la scienca-teĥnika revolucio, kun la gigantaj materialaj kaj intelektaj produktofortoj, kiujn ĝi kreas, krome la rilato de ekonomio kaj ekologio ĝuste ankaŭ estonte ne reguligeblas sen iaj normoj kaj ties kontrolado - kaj tio devos esti organoj ankaŭ de devigo, egale ĉu oni nomas ilin ŝtato aŭ alie.

4. Ni ĉiuj scias, ke en Sovetunio, ne nur tie, okazis gravaj krimoj. Ni devas ĝisfunde okupiĝi pri tio, kio ebligis tiajn ekscesojn, kiaj sistemoj eblus por sekurigi kontraŭ tio. Jen ni ne povas eviti la demandon de la ŝtato, kio estus kun la konstruo de estonta socialisma ŝtatpotenco. Do, temas pri seriozaj instruoj el nia historio.

Mi estas konvinkita pri tio ke unu el la kondiĉoj kiuj ebligis krimojn estis la rezigno pri tripartigo en granda lando kun neevitebla hierarĥiiĝo de la sovetsistemo. Se en la soveto ekzistas la unueco de la potencoj, se do la leĝfara, plenuma kaj jura potenco troviĝas en la mano de la sama kolektivo (en la kazo de Stalino eĉ en tiu de unusola homo !), tiam aŭtoritateca ŝtatstrukturo kaj arbitra regado fariĝas „normalaj” ! Por kontraŭstari tion, necesas strikta obeo al la socialismaj leĝoj, starigo de tiurilataj kontrolsistemoj (eble per starigo de konstitucia tribunalo devigata plenumi la socialisman konstitucion, per administracia jursistemo - tiel ke unuopuloj kaj kolektivoj havu la rajton kaj eblecon prijuĝigi jurajn kaj politikajn decidojn). Devas ekzisti garantioj kontraŭ arbitrecaj agoj kiaj okazis per enmiksiĝo de la politika gvidantaro en leĝajn kaj jurajn kampojn kaj kiuj ebligis la teror-disponojn. Tio signifas disigon de la potencoj, de la leĝdona, plenuma kaj jura, de socialisma ŝtato.

Oni kontraŭmetas, ke tio estas pruntoj el burĝaj ŝtatkonceptoj. Unue oni uzas ĉi tie „burĝa” same kiel mortbatan argumenton kiel - por elekti alian ekzemplon - la vorton „stalinismo”. Se oni jam klasis ion kiel „burĝa” aŭ „stalinisma”, tiam jam ne necesas plua esplorado. Due, la detruo de la potencdisigo en la faŝismo servis ĝuste por terorigi la laboristan klason, do potencdisigo havas sencon por la laborista klaso eĉ en la burĝa ŝtato. Kion do diras la mortbata argumento, ke tio estas burĝa ? Ĉio burĝa prijuĝendas depende de konkretaj sociaj kondiĉoj, sed ne en si mem !

5. En la medio de la DKP [4] ekzistas la zorgo ke oni deglitos en reviziismon se oni konsideras en la socialisma ŝtato potencdisigon necesa. Unue, ĉe tio oni ofte konfuzas potencdisigo kun potencdivido. La divido (!) de la potenco inter diversaj klasoj okazas, se entute, nur en tre maloftaj konfliktsituacioj. Normale estas, ke klaso troviĝanta en la povo ne dividas tiun potencon kun alia klaso. Se klaso troviĝante en opozicio tamen parolas pri potencdivido, kiel faris ekzemple la frua burĝaro strebanta al povo en la 18-a jarcento en Francio, tiam ĉar ĝi ankoraŭ ne kapablis perbatali al si la tutan povon. En esceptaj situacioj, tiel en la tempo inter februaro kaj oktobro 1917, ekzistis en Ruslando du diversaj klaspotencoj kaj en tiu senco „divido” de la potenco : La provizora-revolucia registaro estis tiu de la burĝaro, la armitaj soldat- kaj laborist-konsilantaroj ĝermoj de proleta klasdiktatoreco. Tiu nenormala stato estis ĉesigita en oktobro.

Alie statas la demando pri potencdisigo, do de disigo de la leĝdona, plenuma kaj jura potenco de unusola klaso troviĝanta en la povo. La klaseco de ŝtato, de diktatoreco, rezultiĝas el tio, al kiu apartenas la pan- kaj vivo-fontoj, decidaj por la vivo de popolo, la produktrimedoj, sed ne el tio ĉu ekzistas aŭ ne en ĝi potencdisigo. Tiu estas instrumento uzata aŭ ne por plenumado de la klasdiktatoreco. Ĝia signifo rezultiĝas el la demando, de kiu ĝi estas „aldonaĵo”, ĉu de la burĝa aŭ de la proleta ŝtatpotenco, ĉu surbaze de kapitalisma aŭ de socialisma proprieto je produktrimedoj. Burĝa klasdiktatoreco kun potencdisigo rezultigas burĝan demokration (egale kiom bona aŭ malbona ĝi estas en tio). Burĝa klasdiktatoreco sen potencdisigo estas aŭtoritateca aŭ faŝisma diktatoreco. Faŝismo kaj Vajmara Respubliko estis rilate potencdisigon diversaj, sed en ambaŭ kazoj temas pri burĝa, kapitalisma ŝtato, pri diktatoreco de la burĝaro.

Se en socialisma ŝtato ne ekzistas potencdisigo, ĝi estas tamen socialisma ŝtato, ĉar en ĝi la pan- kaj vivo-fontoj de la popolo jam ne estas kapitalisma proprieto kaj sekve la socie perlaborata plusprodukto estas alproprigata ne private, sed socie. Per tio jam principe estas malhelpataj eblecoj kiuj estas kutimaj en ĉiu kapitalisma ŝtato kun aŭ sen potencdisigo, ekzemple la premgrup-agado kun sia korupto. Aliaj formoj de korupto eviteblas certe nur per strikta kontrolado en produktado, distribuado kaj socia politiko. Sole jam tio montras la gravecon de la propriet-demando ankaŭ ĉe la temo de potencdisigo. Tio igas la temon de potencdisigo ne flanka afero, ĉar sen ĝi ekzistas la danĝero ke la popola proprieto transformiĝas en puran ŝtatproprieton - kun la la ebleco de fremdigo de la amasoj de tiu proprieto. La sekvojn ni spertis.

6. En la DKP ni havas ian „potencdisigon”. La kongreso aŭ la estraro, tio estas la „leĝdona potenco”. La prezidejo aŭ sekretariejo la „plenuma”, kaj la Centra Arbitraci-Komisiono, speciala elektita de la kongreso (do, ĝi estas dotita je suvereneco !), estas la „jura potenco”. Ankaŭ tio estas por antaŭmalhelpi eblajn arbitrajn decidojn de partigvidantoj. Kaj en la partio same kiel ankaŭ en (socialisma) ŝtato devas ekzisti „domregularo”, konstitucio aŭ statuto al kiu devas esti ligitaj la agoj de la diversaj potencoj. Tio rilatas kun burĝa demokratio nur en tio, ke necesis historio, ankaŭ tiu de la burĝa socio, por ke la agontoj en tiuj kampoj komprenu, ke tiaj instituciaj sekuriloj necesas - sendepende de la klaseco - se oni volas eviti aferojn kiuj encerbiĝis al la homoj en suferigaj historiaj procezoj.

7. Estas pripensinde, ke nova impeto al socialismo ĉe ni eblas verŝajne nur, se plej larĝaj amasoj de la popolo faras tiun impeton. Tia popola movado estos socie, politike kaj ideologie ne unueca. Sed tio havus konsekvencojn por ŝtatpotenco kiu rezultiĝus el tia movado. Eblas koaliciaj registaroj kaj politikaj-parlamentaj frakcioj. Tio estus ŝtata tipo de demokratia respubliko. Ĉu tiu estus identa kun la ŝtattipo de demokratia respubliko proponita de Engelso 1891 ĉe la Skizo por la Erfurta Programo ?

Engelso komparis por tio la tiaman ŝtatan staton de Francio, Usono, Anglio : „Oni povas imagi ke la malnova socio povas pace enkreski en la novan, en landoj kie la popolreprezentejo koncentras en si ĉian povon kaj kie oni povas konstitucie fari kion oni volas ekde kiam oni havas la plimulton de la popolo kun si ; en demokratiaj respublikoj kiel Francio kaj Usono, en monarĥioj kiel en Anglio, kie la estonta deaĉeto de la monarĥio estas ĉiutage diskutata en la gazetaro kaj kie tiu dinastio sen la popola volo estas senpova.” [5] Do, laŭ pritakso de Engelso, en tiuj ŝtatoj la politika potenco estis koncentrita en la popola reprezentejo. „Koncentriĝo de ĉia politika povo en la manoj de la popol-reprezentejo”. [6] Tio igas la parlamenton komparebla kun la Pariza Komunumo, en kies manoj ĉia povo estis koncentrita. Pro tio, Engelso povis kompreni tiun ŝtattipon de demokratia respubliko kiel eblan formon por la diktatoreco de la proletaro : „... ke nia partio kaj la laborista klaso povas atingi la potencon nur en formo de la demokratia respubliko. Tiu estas eĉ la specifa formo por la diktatoreco de la proletaro.” [7]

Mi aldonu ke mi supozas, ke Engelso rilate la nomitajn demokratiajn respublikojn estus hodiaŭ pli skeptika, ĉar en ties parlamentoj la politika potenco tutcerte ne estis koncentrita.

La ŝtattipo de la demokratia respubliko, kia ĝi rezultiĝus el larĝa popolmovado kiel supre prezentita, ne estus tia por tuja transiro al socialismo, sed ia intera stadio. Se kompari ĝin, ĝi plej similus al la konceptoj de la Nova Demokratio, de la Popoldemokratio, de la kontraŭfaŝisma demokratio, kiel ili estiĝis sekve al la 7-a Mondkongreso de la Kominterno. La falsado de tiuj konceptoj fare de la reala politiko esplorendas en la intereso de la estonta evoluo. Miaopinie tiu falsado okazis pro la provo transsalti tiun interan stadion kun konservo de la nomado de la ŝtato kiel Nova Demokratio ktp kaj konstrui socialisman ŝtaton. Pri la eraroj krome faritaj ĉe tio necesas aparta esplorado.

El la menciitaj evoluoj devus rezulti konsekvencoj rilate la karakteron de la partio, la rilaton inter partio kaj amasoj, partio kaj ŝtato, rolo kaj signifo de la sindikatoj kaj de aliaj sociaj institucioj.

8. Al la traktado de la ŝtatdemando, do de la politika flanko de la potencdemando, apartenas ĝuste ankaŭ antaŭ la fono de la faritaj spertoj samrange la diskuto pri la civilaj sociaj kampoj. Temas pri la demando : Kiel la socialismo povas fariĝi socio, al kies formado la plej granda parto de la homoj dediĉas sian forton, tiel ke ili spertas sin kiel iniciatantoj, formantoj kaj ne kiel „protektataj” objektoj de aliies decidoj kaj agoj. Gravaj komencoj en tiu kampoj apartenis al la fortoj de la unua impeto en la Germana Demokratia Respubliko, kaj unu el ties grandaj malfortoj estis la fakto ke tiuj komencoj ne estis plu disvolvataj aŭ almenaŭ konsekvence konservataj sed neglektataj aŭ malestimataj. Tiaj pozitivaj komencoj estis formoj de rekta demokratio, inkluzive de la antaŭŝtataj, antaŭjuraj elementoj en formo de laboristaj aŭ civitanaj komitatoj, kiuj klopodis loke kaj regione por solvoj (kiuj ja havas tie sian lokon kaj ne en la decidokompetento de distrikto, de regiono, de registaro), en formo de laboristaj kaj kamparanaj inspektistoj aŭ similaj organiz-formoj (socia kontrolado), arbitraci- respektive konflikt-komisionoj kaj similaj (antaŭjura konfliktsolvado). Socialisma ŝtato vivos nur, se la potencdisigo estas strikte obeata kaj ankaŭ la demokratia bazo de tiu ŝtato estas konstante novigata.

9. Ĉu konsilantaroj havus apartan lokon en tia sistemo ? Ili unue estiĝis en Peterburgo kiel klasaj organoj de la proletaro kiu ne havis voĉdonrajton, ne disponis pri sindikato, kaj tio estis konsilantaroj por reprezenti la tutan proletaron de entrepreno sen distingo de branĉoj aŭ de aliaj entreprenaj aŭ produktaj dividoj. En tiu rilato ili unue fariĝis anstataŭantoj de sindikato kaj elektoasocio, kaj nur poste fariĝis organizaĵoj kaj portantoj de la proleta ŝtatpotenco. Ĉu ili povas plenumi funkcion en la celata demokratia respubliko ? Kiel antaŭŝtupoj, kiel ĉarniro de la laborista bazo kun la sociaj organizaĵoj kiel sindikato, partioj, ŝtataparato, do kiel bazdemokratia korektilo kaj efika strukturo de reprezentado de la materialaj interesoj de la laborista klaso ĉe la neeviteble centre konstruitaj sociaj, ŝtataj organizaĵoj kaj organoj, kiel bazdemokratia kontraŭpezo kontraŭ tro pova centrismo (ekzemple en Ĉinio). Ekzistus apud ili kaj krom ili ankaŭ aliaj tiaj bazaj organoj, ekzemple civitanaj iniciatoj kiuj estiĝas sponte kaj alstrebas certan konkretan celon.

10. Tiu koncepto ne distingiĝas de la konsilantarsistemo, se ĉia politika povo estas koncentrita en la manoj de la popola rezprezentejo. Sed la ŝtatoj cititaj de Engelso kiel ekzemploj havas ĉiuj, krom la koncentriĝon de ĉia politika povo en la manoj de la popolreprezentejo, juran ordon disan de ĝi, kiu ja ricevas sian aŭtoritaton per la popolreprezentejo, sed ne estas simple identa kun ĝi. Pro tio, alie ol en la komenca koncepto de la konsilantaroj, la disigo de la potencoj ne estas simple forigita. Sed se la tripartigo de la potencoj estas forigita, se konsilantaroj estas samtempe decidaj kaj plenumaj organoj, estiĝas problemoj tiam kiam necesas starigi konsilantarojn en pli granda teritorio. Tio ne eblas sen hierarĥia ordo. Sen potencdisigo aperas la danĝero (kaj ĝi ja aperis !), ke superordaj sistemoj kiel superordaj enmiksiĝas en la konsilantarojn de la pli malsuperaj ebenoj kaj ke per tio la konsilantarsistemo estas elŝaltita per tio ke nun la pli malsupera konsilantaro jam ne decidas kaj plenumas per propra „kompetento”. En ekstrema okazo kuŝas en tio la danĝero de estiĝo de aŭtoritateca potenco. Do, necesas potencdisigo, certigo de trairanta jursistemo kiu fiksas la ŝtatajn, la kolektivajn kaj la individuajn rajtojn kaj garantias ties obeadon ; tio siavice necesigas la starigon de administra jursistemo.

Robert STEIGERWALD.

Notoj :

1. Leverkusener Dialog. Ĝenerala temo : Marksismo kaj ŝtato, 15-a - 16-a de julio 2006. La prelegoj mendeblas (en la germana) ĉe Neue Impulse Verlag, Hoffnungstraße 18, DE-45127 Essen.

2. Vd la prelegon de Uwe-Jens Heuer en la 3-a Leverkuza Dialogo pri la temo : La koncepto de la Pariza Komunumo kaj la spertoj de la reala socialismo.

3. Pri la Pariza Komunumo.

4. Germana Komunista Partio.

5. Karl Marx ; Friedrich Engels : Zu den sozialdemokratischen Programmentwürfen von Gotha und Erfurt [Karlo Markso ; Frederiko Engelso : Pri la socialdemokratiaj programproponoj de Gotao kaj Erfurto], Neue Impluse Verlag, Essen, p. 50s.

6. Saml., p. 52.

7. Saml., p. 51.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS)

El : Robert Steigerwald : Sozialismus und Staat (Thesen), en : Marxistische Blätter 6/07, p. 49-53

Komento de Gary MICKLE

Mi momente pripensis, ĉu ĝi estas ekstertema ĉi tie, sed konkludis, ke tamen ne. Se estas ĝusta la tezo, ke ekzistis en la landoj de la eksa orienta bloko aparta socia formacio, kiun iuj nomas ŝtatmonopolisma kaj kiu estis nek kapitalisma nek socialisma, tiam ni devas provi kompreni ankaŭ ĝian apartan rilaton al la naciismo por povi kompreni la evoluon de la naciismo en la 20-a jarcento. (Ekzemplo estas la lenina-stalina naciec-politiko, kiu forte respeguliĝas en la origina teorio de etnismo.)

Nu, ĉiukaze pri la artikolo de Steigerwald jeno :

Kun la ĝenerala tendenco de ĉi tiuj tezoj mi konsentas, sed mi bedaŭras, ke Steigerwald ne pluevoluigas la tezon pri la bezono de potencdisigo en socialismo ĝis la konstato, ke ĝi estas konstitua trajto de socialisma sistemo - kiel la demokratio mem. Mia rezonado estas tia : Ne estas imagebla konsekvenca demokratio sen potencdisigo, eĉ multe pli radikala ol tiu implicita en la ekzisto de la tri branĉoj de la potenco. Kaj sen konsekvenca (baz-)demokratio, la popolo aŭ la laborista klaso ne povas en reala senco esti proprietanto, t.e. disponanto de la rimedoj de produktado. Steigerwald diras en sia 5-a tezo : "Se en socialisma ŝtato ne ekzistas potencdisigo, ĝi estas tamen socialisma ŝtato, ĉar en ĝi la pan- kaj vivo-fontoj de la popolo jam ne estas kapitalisma proprieto kaj sekve la socie perlaborata plusprodukto estas alproprigata ne private, sed socie." Li do ŝajne opinias, ke se aperas post la kapitalismo alia socia formacio, ĝi devas esti socialismo. (Aliloke li ja parolas pri la "socialismo" de Sovetunio.) Tio, malgraŭ lia agnosko, ke "sen ĝi [la potencdisigo : GM] ekzistas la danĝero ke la popola proprieto transformiĝas en puran ŝtatproprieton - kun la la ebleco de fremdigo de la amasoj de tiu proprieto. La sekvojn ni spertis." Se la rimedoj de produktado en tiu sistemo estis "pura ŝtatproprieto", de kiu la amasoj estis fremdigitaj, ŝajnus logike konkludi, ke temis nek pri socialismo nek pri kapitalismo, sed pri alispeca socia formacio, en kiu aparta reganta klaso havis kaj la ŝtaton kaj la ŝtatproprieton en siaj manoj.

Tio estas afero ne nur teorie interesa. Kiel remeti la socialisman ideon en la centron de progresema politiko sen klarigi konvinke, kial ne estis socialismaj la diversaj laŭdiraj "socialismoj" de la 20-a jarcento, foje despotaj ŝtatmonopolismaj klasaj sistemoj, foje reformkapitalismaj.

Gary MICKLE.