Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La kaŝita vizaĝo de John McCain
de Jean-Guy ALLARD  
17a aŭgusto 2008

MALMULTAJ USONANOJ scias ke malantaŭ la rideta sepdekjarulo, milionulo kaj ido de admiraloj de la US Navy kiu aspiras la prezidantecon de Usono por la Respublikana Partio, kaŝiĝas la ĉefo de la gvid-konsilantaro de la IRI, infereca propagand-aparato kiu elspezas ĉiujare dekmilionojn da mono de la impostpagantoj en kontraŭdemokratiaj operacioj tra la mondo.

Esenca elemento de la CIA-meĥanismo por ataki la latinamerikajn progresemajn registarojn, la International Republican Institute kiun prezidas John McCain de pli ol 15 jaroj, estas la sekreta animo de la plej obstina dekstro de Usono por atingi siajn celojn pere de gigantaj operaciojn de trompado kaj de manipulado.

Inspirite de Ronald Reagan kiu postulis en 1982 la kreadon de think tank kiu faru „ krucmiliton por libereco ”, la IRI estis fondita en 1983 de fundamentismaj ideologoj de la Respublikana Partio kaj ricevis tuj abundan financadon el la publika trezoro pere de federaciaj institucioj kiuj dediĉas sin al enmiksiĝo eksterlande.

La preskaŭ kompleta sumo de la 75 miliooj da dolaroj kiujn la IRI ĉiujare disdonas inter la plej reakciaj subfosaj organizaĵoj de la planedo, helpante ilin malstabiligi legitimajn registarojn, devenas de la National Endowment for Democracy (NED) kaj de la United States Agency for International Development (USAID), du fondaĵoj bone konataj pro siaj konspiraj agadoj. Kaj pro sia viciĝo laŭ la plej nekonfeseblaj projektoj de la usonaj informservoj.

Multedira fakto, inter la korporacioj kiuj kompletigas la buĝeton de la tielnomata „ instituto ” troviĝas ŝarkoj kiel la petrolfirmaoj Chevron, ExxonMobil kaj BP, la multnaciaj entreprenoj pri komunikado AT&T kaj Bell-South, la holdingo de la biero Anheuser-Busch (ligita kun la edzino de McCain), la aviadil-giganto Lockheed Martin, kaj la agentejo de dungosoldatoj Blackwater.

„ Gvidilo de la resursoj ” por la agentoj de la SINA

John McCain aliĝis al la gvid-konsilantaro de la IRI en 1993, en epoko kiam kreiĝis ĝia komitato „ por la transigo en Kubo ” sub la gvidado de elementoj kiuj estis de la haroj ĝis la piedoj trempitaj de la CIA.

Dum ĵusa interparolado, Aleida Gódinez Soler, la agento Vilma de la kuba Ŝtat-Sekureco, elnombris tiujn personojn kiujn sufiĉas identigi por konvinkiĝi pri la vera karaktero de la IRI.

Prezidata de Jeb Bush, filo ne nur de prezidanto sed precipe de iama ĉefo de la CIA kiu subtenis la terorismon kontraŭ Kubo kaj de vicprezidanto kiu dediĉis sin ekskluzive al la mastrumado de la fimilito kontraŭ Latinameriko, la komitato kunigas la agenton Frank Calzón, „ Pepe ” Cárdenas, tiam direktoro de la Kub-Usona Nacia Fondaĵo (KUNF), hodiaŭ kun la ... USAID, la „ disidenton ” Ricardo Bofil, Adolfo Franco kiu reaperas en la USAID antaŭ ol aliĝi, antaŭ nelonge, al la elektoskipo de McCain mem. Porter Gross, kiun Bush filo nomis direktoro de la CIA, la rondecan Roger Noriega kaj eĉ Otto Reich.

Esperante stimuli sian sufiĉe apartan version de la demokratio en Kubo, la IRI tiam disvastigis Gvidilon de la resursoj por la transigo, disdonata sekrete en Havano de la diplomatoj de la Sekcio de la Usonaj Interesoj, de sia bunkro ĉe la havana Malecon, al siaj agentoj kiujn ili juĝis plej fidindaj.

Kvazaŭ tio ne sufiĉus, la IRI patronas ankaŭ organizaĵojn kiajn Raportistoj Sen Limoj [Reporters sans frontières] kaj People in Need, jam pagataj de aliaj fontoj proksimaj de la Kompanio.

En Karakaso, iliaj protektatoj partoprenas en la ŝtatrenverso

En Venezuelo, krom impertinente financante grupojn antichavistas (kontraŭ la prezidanto Chávez), la IRI partoprenis en operacioj apoge al la ŝtatrenverso de aprilo 2002 kontraŭ la prezidanto Hubo Chávez.

En la monatoj antaŭ la forkonduko de la bolivara gvidanto, la IRI aranĝis aerponton inter Karakaso, Miamo kaj Vaŝingtono, sendante politikistojn, koruptajn sindikatajn kaj komunumajn gvidantojn al Usono por renkontiĝo kun reprezentantoj de ekstremdekstraj organizaĵoj kaj starigi kontaktojn kun oficistoj de la ŝtatdepartemento [ministrejo pri eksterlandaj aferoj].

La IRI troviĝas malantaŭ la operacioj de propagando de la Konfederacio de Laboristoj de Venezuelo (CTV) kaj financis kaj apogis la grupojn Primera Justicia kaj ĉefe Súmate kies ĉefo svingis la flagon de la prezidant-palaco en la momento de la fiaska puĉo.

La plenum-prezidanto de la IRI, George Folsom, ĝojis pri la ŝtatrenverso en komunikaĵo elmetita la 12-an de aprilo mem en kiu li fieris pri tio ke la IRI „servis kiel ponto” por subteni la politikajn partiojn kaj la aliajn grupojn implikitajn en la kontraŭdemokratia ago.

Oni scias jam en Vaŝingtono ke se McCain estos elektita, la posteulo de Folsom, Lorne L. Craner, fariĝos tuj lia ĉefa konsilisto pri internaciaj rilatoj.

En Haitio, ili batas rekordon pri enmiksiĝo

En Haitio, en 2004, la agentoj de la IRI batis rekordon pri senhonta enmiksiĝo.

Caleb McCarry, ili precipe reprezentanto en la operacio kontraŭ la prezidanto Aristide, gvidis la puĉisman komploton pere de Stanley Lucas, politika deliktulo ligita kun la diktatoreco de la Duvalieroj, kies familio fifamiĝis per la masakro de 200 kamparanoj.

Eksoficisto de la oficejo de la ultrakonservativulo Jesse Helms, McCarry, filo de eksagento de la CIA, estis poste nomumita de Bush por mastrumi lian planon de aneksado de Kubo.

Ĉe liaj flankoj Reich, la Diaz-Balart kaj... John Bolton

Oni ne miru se la plej pezaj konsilistoj pri rilatoj kun Latinameriko, en la nuna skipo de McCain, estas individuoj kies nomoj odoras laŭ enmiksiĝo : la kubusonanoj Otto Reich, Ileana Ros Lehtinen, Lincoln Diaz-Balart kaj la profeto de Harmagedono John Bolton.

Oni scias jam kiel li elmontras sin flanke de la uloj de la Cuban Liberty Council ligitaj kun la terorismo kontraŭ Kubo.

Jen kio ilustras la latinamerikan politikon favorigatan de McCain : lastan jaron, la IRI atribuis sian Premion de la Libereco al Antonio Saca, prezidanto de Salvadoro, implikitaj kun la eskadroj de la morto.

La esploristino Sarah Hamburger, de la Council on Hemisferic Affairs (COHA), komencis ĵusan analizon de la rilato de McCain-IRI per tiu frazo kiu diras ĉion : „La aspiranto al prezidanteco John McCain kaŝas skeleton en sia ŝranko”.

Ŝi aldonas poste : „Se la implikiĝo de McCain kun la IRI ne ekzorgigis Latinamerikon, ĝi faros tion se tiuj politikoj, kiuj havis tian detruan influon en la pasinteco, estas apogataj de prezidanta povo”.

Ne eblas dubi : en Latinameriko estas multo malkovrenda pri la rideta milionulo kiun la usona ekstremdekstro proponas kiel posteulon de Bush.

Jean-Guy ALLARD.

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS)