Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
„Ĉio ĉi la bona afero !”
de Jean-Guy ALLARD  
17a aŭgusto 2008

Frank Calzón enpoŝigis dum jaroj la milionojn disdonitajn de la USAID por subfosi Kubon, asertas Aleida Gódinez Soler, la agento Vilma de la kuba Ŝtatsekureco

DUM JARDEKOJ, kiam li mastrumis la subfosajn kaj spionajn operaciojn pagatajn de la USAID, „Frank Calzón lasis en Kubo, en kontanta mono, certe ne pli ol 200.000 dolarojn jare”, asertas Aleida Gódinez Soler, la agento Vilma de la kuba Ŝtatsekureco.

Dum tiu tempo, la eksteroristo de la grupo Abadala kaj CIA-agento, nun suspektata pri giganta fraŭdo, enpoŝigis la milionojn kiujn liveris al li la United States Agency for International Development (Agentejo de internacia disvolvado de Usono - USAID) je kosto de la usona impostpaganto.

Antaŭ kelkaj tagoj, la reprezentanto Howard Berman, demokrato por Kalifornio, kiu gvidas la Komisionon pri Eksterlandaj Aferoj de la reprezentanta ĉambro de la usona parlamento, konservis la blokadon de la fondusoj Center for a Free Cuba kun gvidas Calzón, pro deturnado de 500.000 dolaroj, dum li liberigis aliajn fondusojn atendante kompletigan kontrolon.

Aleida Gódinez konis ĉiun detalon de la funkciado de la aferoj de Calzón. Ŝi laboris por la kubaj informservoj de 1991 ĝis 2003. En la kadro de tiu malfacila tasko, ŝi transformiĝis en „sendependan” ĵurnaliston, en „sendependan” bibliotekiston, en fondinton de „partio”, en gvidanton de „sindikataj organizaĵoj”, en „korespondanton” de Radio Marti, kun la mono kaj sub la ordonoj de Frank Calzón.

Aleida, vi estis kapabla akiri la totalan konfidon de la oficistoj de la Sekcio de la Usonaj Interesoj, la SUI, en Havano, taskitaj mastrumi la operaciojn de informado, por ne diri spionado, en kuba teritorio, kompreneble per rompo de la plej elementaj reguloj de la diplomatio. Kiel vi sukcesis atingi tiun nivelon de aliro kun la CIA kaj ties reprezentantoj ?

Mi diros al vi ke en aŭgusto 1984 venis al Kubo usona oficistino nomata Robin Diane Meyer. Ŝi venis kun la tute preciza ordono kontroli tion kion ili nomas la opozicio, la interna kontraŭrevolucio.

Mi havis aliron al la SUI ekde la 20-a de junio 1994. Jam tie jam eniris kaj eliris du monatojn. Kiam mi kreis politikan partion kun kvar aliaj personoj, mi reprezentis ĝin ĉe la SUI. Mi konatiĝis kun diplomato, advokato, kiu nomiĝas Charles O. Blaha. Estas li kiu rekrutis min kaj enkondukis min tien.

Kiam Robin Meyer alvenis, Blaha rekomendis al ŝi ke ŝi akceptu min. Kaj estas surbaze de tiu tre speciala rekomendo ke la rilato evoluis - ĉar supozeble tiuj uloj estis jam farintaj sian enketon kaj scias ke vi povas servi ilian registaron.

Ili konsideras vin do kiel kroman membron de sia spionad-meĥanismo

Kiam tiu sinjorino venas al Kubo, ili konsideras min praktike unu el la siaj. Ŝi vizitis min en Ciego de Avila, 460 kilometrojn oriente de Havano, por la unua fojo la 16-an de marto 1995, kvin monatojn post sia alveno en Kubo. Ekde tiu momento ŝi komencis doni al mi specialan traktadon.

Ĉu ekde tiu „speciala traktado” Calzón aperis ?

Jen kun tiu „speciala traktado”, ŝi proponas al mi skribi al Frank Calzón. Ŝi diras al mi ke ekzistas grupo de NRO kaj de fondaĵoj de Usono kiuj pretas helpi la „disidentaron” en Kubo.

Ŝi donas al mi libron kun la titolo Gvidilo de la resursoj por la transigo en Kubo, publikigita de la Internacia Respublikana Instituto, la IRI. Tiu instituto posedas „Komitaton por la Transigo en Kubo” kiu estis tiam prezidata de Jeb Bush, la plej juna de la familio Bush. Ni estas tiam en 1996.

En tiu komitato partoprenas Frank Calzón, „Pepe” Cárdenas, tiam direktoro de la Kub-Usona Nacia Fondaĵo (KUNF), hodiaŭ ĉe la USAID, Ricardo Bofill, Ernesto Betancourt, Elliot Abrams, la kongresano Lincoln Díaz-Balart, Adolfo Franco, kiu estis poste alta respondeculo de la USAID... kvankam la persono kiun mi plej atentas estas Porter Goss kiu poste fariĝis direktoro de la CIA.

Meyer diris al mi skribi leteron petante al Frank Calzón, tiam direktoro de Freedom House, klarigante al li miajn bezonojn. Laŭ la instrukcioj de la organoj de la Ŝtatsekureco, mi do skribis al li leteron - kiun mi konservas - kaj petis lin pri medikamentoj, pri literaturo pri homrajtoj, kaj mi transdonis ĝin al li.

Kiel la mesaĝo alvenis al Calzón ?

Mi portis ĝin al la SUI kaj Meyer sendis ĝin al la numero (202) 296-5078.

Frank Calzón estis tiam la direktoro de la Programo Cuba Libre de Freedom House. Li ricevis 500.000 dolarojn el la manoj de la prezidanto William Clinton por realigi tion kion ili nomas la transigon en Kubo, do, en klaraj vortoj, renversi la kuban revolucion.

Semajnon poste, Frank Calzón alvokas min telefone ĉe mi... Mia numero ne aperis en la sendita dokumento. Ekzistis evidente kontakto inter Robin Meyer kaj Frank Calzón... ŝi informis Calzón pri siaj vojaĝoj, ke ŝi konas min kaj ke oni povas fidi min.

Ĝis kiu nivelo de familiareco evoluis tiu rilato ?

Inter Frank Calzón kaj mi evoluis privilegia rilato. Li pagis al mi salajron, dufoje jare. De 500 ĝis 700 dolaroj ĉe ĉiu pago, nur por esti tie, por liveri la informon kiun li petis, kaj tiel plu.

Li estis „mia kuzo Paquito”. Li nomis min „mi cielo, mi corazón”. Jen la maniero en kiu ni komunikis. Eĉ kiam iu venis ĉi tien, li diris al mi : „Unu el miaj kuzoj iros tien : kuzo de mia patriono”, por ne altiri la atenton en kazo de subaŭskultado.

Tio povas ridigi, sed ne kredu ke li estas gajulo. Li estas aroganta individuo, plenplena de memfido... Li kredas sin mastro de la mondo.

En kiuj cirkonstancoj forlasas li Freedom House por inventi sian „Center for a Free Cuba” ?

En 1997, usona civitano, David Norman Dorr, estas arestita en Kubo. Li vojaĝis kiel turisto por la organizaĵo Freedom House kaj donis monsumojn al ĉefkomplotistoj. David Norman estas usona sindikata aktivulo... Norman, Calzón, la CIA, jen la sama konekto. Estas la samo.

Kubo denuncis la spionajn aktivecojn faritajn de David Norman sur la Insulo. La registaro de Usono petis tiam Calzón krei la Center for a Free Cuba, kiu estas fasado. En la praktiko, tio estas daŭre la Freedom House.

Ni parolas pri multaj jaroj kaj pri tre altaj monsumoj, pri milionoj da dolaroj. Kiom, laŭ via takso, lasis li en Kubo ?

Mi povas certigi vin ke, tra ĉiuj ĉi jaroj, li lasis en Kubo, certe ne, en kontanta mono... li ne povas esti atinginta unu milionon da dolaroj. La personoj kiuj ricevis plej multan monon en Kubo, Marta Beatriz Roque, Elizardo Sánchez Santa Cruz, Osvaldo Payá, du aŭ tri aliaj ĉefkomplotistoj, inter kiuj Aleida Godínez, ĉio ĉi neniam atingis 200.000 dolarojn jare.

Nu, kaj kian helpon donis tiuj uloj ? Ili donis al vi medikamentojn, sed neniu el tiuj medikamentoj estis de unua generacio. Ne estis antibiotikoj, ne estis specifaj medikamentoj... nur dolortablojdoj, Tylenol, vitaminoj, stultaĵoj aĉeteblaj en kia ajn apoteko de Vaŝingtono. Ili donis al vi vestaĵojn, sed ne pensu pri vestaĵoj de kvalito... ĝinzojn, laborpantalonojn, aferojn kiuj aĉeteblas en apoteko, en ia ajn drogejo ĉe la angulo.

Kiel vivas Frank Calzón ?

Bone... Elizardo Sánchez Santa Cruz vojaĝis en Usono, tio estas rakontita en la libro El Camajan, kaj inter la personoj kiu akceptis lin troviĝis Frank Calzón. Li pruntis al li luksan loĝejon kiun li posedis en Vaŝingtono por ke li loĝu dum sia restado, du aŭ tri semajnojn... Luksa loĝejo kaj vi scias kiom kostas loĝejo en Vaŝingtono. Horizonta proprieto en la centro de Vaŝingtono. Kaj se li pruntas ĝin al kubano, vi imagas kion li havas por si mem.

Ĉu la Center for a Free Cuba havas multenombran personaron ?

Ne, ne, ili estas tri aŭ kvar personoj, interalie John Suarez kiu fanfaronis esti lia helpanto, lia persona helpanto de longa tempo. Se ili ne maldungis lin antaŭ nelonge... Li povas ja esti ŝanĝinta sian helpanton... tio okazas.

En Vaŝingtono ili ĵus blokis al Calzón lian subvencion de la jaro post malapero de 500.000 dolaroj kiujn li estis ricevinta... supozeble inter la manoj de certa Sixto, unu el liaj helpantoj. Kion vi pensas ?

Tio surprizas min ĉar, kiel mi diris al vi, mi estis inter la tri aŭ kvar privilegiitoj de Freedom House kaj de la Center for a Free Cuba, de Frank Calzón... Por doni al vi ideon, en 2002 ili sendis al mi komputilon. Iun Pentium 3 kun fiksdisko de 10 gigabajtoj. Fekaĵon. Ili ne havas elspezojn ! „Ĉio ĉi estas la bona afero !”

Laŭ la lastaj informoj ricevitaj de Vaŝingtono, la reprezentanto Howard Berman asertas ke la Ŝtatdepartemento certigas lin ke ĝi komprenas „la gravecon de la problemoj” okazintaj ĉe la USAID kaj ke ĝi laboras por korekti ilin. Intertempe, la Center for a Free Cuba de la agento Frank Calzón, kie malaperis proksimume 500.000 dolaroj, jam ne ricevos kreditojn de la USAID ĝis kiam la malregulaĵoj estos klarigitaj.

Jean-Guy ALLARD.

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS)