Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Subite, la tribunalo decidas ke Posada estu juĝota en El-Paso
de Jean-Guy ALLARD  
17a aŭgusto 2008

TUTE ĜUSTE tri tagojn post kiam la vicprezidanto de Panamo asertis ke lia lando postulos baldaŭ la ekstradicion de Luis Posada Carriles, la apelacia kortumo de Nov-Orleano, kiu batis ĉiajn rekordojn de malrapideco en la studado de la dosiero, ordonas subite ke la teroristo estu juĝota en El-Paso, Teksaso, sub akuzoj de migra fraŭdo.

Laŭ la taggazeto El Paso Times, la tri juĝistoj de la apelacia kortumo de la Kvina Distrikto taskitaj pri la afero „decidis ke Posada estas submetenda al proceso, sub la akuzo esti mensoginta al la federaciaj instancoj en sia provo transformiĝi al usona civitano”.

Lundon, la 11-an de aŭgusto, la vicprezidanto kaj ministro pri Eksterlandaj Aferoj de Panamo, Samule Lewis Navarro, anoncis ke ekde estos ricevita la peto de la publika ministrejo, komencos la demarŝoj ĉe la usonaj instancoj por ekstradicii la internacian teroriston.

La decido konsistigas novan epizodon de la prokrastaj manovroj destinitaj liveri falsan pravigon al la registaro Bush por savi la CIA-agenton kiu, dum pli ol 40 jaroj, dediĉis sin al realigo de la filaboro de la agentejo.

La punafero de Posada estis rifuzita la 8-an de majo 2007 fare de la federacia distrikt-juĝistino Kathleen Cardone kiu liberigis lin post juĝi ke buŝtradukisto erare tradukis la vortojn de la murdisto al oficistino de la enmigraj servoj.

La publika ministrejo portis tuj la aferon al supera tribunalo. La „neatendita” decido de la kortumo de Nov-Orleano estas nur la lasta de senĉesa sinsekvo de prokrastaj proceduroj favore al Posada, intence kaŭzitaj de la teksasa prokuroro Michael Mullaney kaj la federaciaj prokuroroj John F. De Pue, John W. Van Lonkhuyzen kaj Paul Ahern, de la kontraŭterorista sekcio de la Departemento pri Justo.

La tribunalo de la Kvina Disktrikto faris aŭskultadon la 4-an de junio por aŭdi la intervenantojn en la dosiero... kaj pravigi ties nekredeblan malfruiĝon. Se li estus juĝita kulpa, Posada ricevus punon malpli altan ol la tempo kiun li jam pasigis en malliberejo.

La apelacia kortumo, kompreneble, ne ordonas la areston de Posada, la plej danĝera teroristo de la kontinento, kiu restas en libereco en Miamo kie li senpune partoprenas en publikaj aktivecoj, de kiuj pluraj estas kunvokitaj de la terorista grupo Alpha 66.

Ekde lia aresto en Florido, la registaro de Venezuelo, kiu juĝas lin respondeca pri la detruado de kuba aviadilo kun 73 pasaĝeroj en 1976, postulas insiste lian ekstradicion.

Al la postulo de Venezuelo aldoniĝas nun tiu de Panamo, kies plej alta tribunalo deklaris la liberigon de la teroristo kaj de tri liaj komplicoj, fare de la mafia prezidantino Mireya Moscoso, kontraŭleĝa kaj kontraŭkonstitucia. George Bush filo proponis sian protekton al Posada kiu faris sian plej kruelan terorismaĵon, dum George Bush patro estis ĉefo de la CIA kaj komercis kun fidrogoj kaj armiloj sur la salvadora bazo de Ilopango, kiam tiu sama persono estis vicprezidanto de Usono.

Jean-Guy ALLARD.

Elhispanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS)