Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Nun McCain prenas konsilon ĉe impost-fraŭdulino
de Jean-Guy ALLARD  
10a aŭgusto 2008

Jen nova mispaŝo de la respublikana aspiranto al la Blanka Domo, en sia elekto de membroj de sia komitato de eminentuloj kiuj estas supozataj reprezenti la hispanlingvan komunumon de Florido : inter la kontestataj personoj kiujn li elektis troviĝas s-ino Remedios Díaz Oliver, akuzita en 1997 de la federacia impostservo, la IRS, pro giganta fraŭdo kiu kaŭzis al ŝi kondamnon de tri jaroj da malliberejo, ŝanĝita al suspendita verdikto danke al interveno de Bush patro.

La menciita komitato de regiona gvidado de Florido, ŝtato kun granda hispanlingva loĝantaro, de la prezidant-kandidato de la partio de Bush, konsistas jam el la mafia kongresano Lincoln Díaz-Balart, la aŭtokomercisto Gus Machado kaj la porkaĵkomercisto Elpidio Núñez.

Pri Díaz-Balart ne valoras la penon skribi. Oni konas jam la taskojn kiuj estas al li konfidataj de la mafio.

Pri Gus Machado, necesas precizigi ke tiu prospera manaĝero de Ford-agentejo estas membro, kun Díaz-Oliver, de la Cuban Democracy PAC kiu aĉetas de tuta kolektaĵo da koruptaj kongresanoj iliajn voĉojn kontraŭ Kubo.

Same kiel lia amikino, li estas gvidanto de la Cuban Liberty Council, la asocio de fanatikaj kontraŭkubanoj gvidataj de alia konsilisto de McCain, la iama Batista-kaporalo Roberto „ Macho ” Pérez, kaj ties edzino la ŝvelrondeta Ninoska Pérez Castellón.

Fripona negocisto, Machado iris ĝis mendi manipulitajn opini-enketojn kiuj trompe kredigas ke la tuta kuba-usona komunumo de Miamo havas ekstremismajn poziciojn pri Kubo.[Vd pri la opini-evoluo de la loĝantoj de Miamo Maurice Lemoine : „ Miamo tediĝas de la kuba ekstremdekstro ”, Le Monde diplomatique en Esperanto, aprilo 2008.]]

Elpidio Núñez Ojeda siavice estas la proprietulo de la Northwestern Meat, fabriko de porkaĵoj kiun li fondis en la 1960-aj jaroj kiam la CIA vivtenis la duonon de Miamo per siaj terorismaj operacioj kontraŭ la insulo.

Núñez estas unu el tiuj gvidantoj de la Kub-usona Nacia Fondaĵo kiuj gvidis la kvazaŭarmeajn operaciojn de tiu organizaĵo fondita de la CIA, dum ĝi financis la terorismajn agojn de Luis Posada Carriles kaj la multajn atenco-provojn kiujn tiu komplotis kontraŭ la kuba prezidanto Fidel Castro.

La 11-a de aŭgusto 1997, Elpidio Núñez subskribis kun siaj amikoj la Deklaron de la Fondaĵo apoge al la serio da eksplod-atencoj kontraŭ turismaj instalaĵoj en Havano, kiu kaŭzis la morton de la juna itala turisto Fabio di Celmo.

Díaz Oliver, la ŝarko

Remedios Díaz Oliver prezentas ĉiujn ecojn de tiuj personoj. Sed ŝi havas krome pasintecon de ŝtatfraŭdulino, kio timigus ĉiun ajn, evidente kun la escepto de la respublikana gvidanto kiu pretendas fariĝi la venonta prezidanto de Usono, John McCain.

Unuavide, tiu filino de prospera havana hotelisto, elmigrinta en 1961, kiu atingis siajn 70 printempojn la 22-an de aŭgusto, estas sukcesa aferistino.

Sed analizante ŝian karieron en la mondo ne ĉiam tre pura de la komerco, oni malkovras veran ŝarkon.

Ŝi komencis labori en sia adopto-patrujo kun la Richford Industries kie oni taskis ŝin pri la distribuado de kestegoj, produkto per kiu ŝi komercis dum sia tuta vivo.

Tiel ŝi ekkonis la konektojn de la Richford, kies vicprezidanto ŝi fariĝis. Ĉio ĉi ebligas al ŝi forlasi la entreprenon en 1976 por fari la saman komercon, sed je sia propra konto, per asociiĝo kun la vitro-fabrikisto Frank H. Wheaton por krei la American International Containers (AIC).

Logite de virino posedanta tian profitavidan agresemon, la industriisto iris ĝis prunti al ŝi monon por funkciigi la novan entreprenon, kun parola interkonsento ke la profitoj de la societo estu dividotaj duone-duone.

Intertempe, Díaz Oliver flegas la publikajn rilatojn. Kaj algluiĝas al la klano Bush. Ŝi reprezentas George Bush patron en Latinameriko. Ŝi aperas ĉe la flanko de la brita falko Margaret Thatcher kaj invitigas sin ĉe manĝo kun la reĝino Elizabeto la 2-a sur la reĝa jaĥto.

Ŝi fariĝas samtempe estrarano de la Barnett Banks, la plej grava bank-institucio de Florido, de la US West, la entrepreno pri komunikaĵoj, kaj de la kosmetikaĵ-entrepreno Avon.

En 1991, tamen, membroj de la familio Wheaton konsciiĝas ke la Diaz Oliver havas duoblan vizaĝon. Ili komencas enketon kiu malkaŝas al ili ke ŝi mensogis al ili dum jaroj, ke la AIC neniam apartenis al ŝi kaj ke ŝi posedis eĉ ne la duonon de la akcioj, ĉar neniam estis subskribita eĉ la plej eta kontrakto.

Tuj sekvantaj esploroj montris ankoraŭ pli aĉajn makulojn en la dosiero de la entreprenistino kies amikoj de la Komerca Ĉambro ne ĉesis laŭdegi ŝin.

La enketo montris multajn malregulaĵojn en la kontoj kaj la malaperon de pli ol miliono da dolaroj kies spuron oni ne trovis.

Oni malkovris ke Diaz Oliver estis deturninta tiun kapitaleton en personajn elspezojn kaj en kontribuaĵojn al amikoj politikistoj.

Ĉe la fino de la kontrolproceduro la librotenistoj kalkulis je proksimume 3,5 milionoj da dolaroj la monon kiu mankis en la kontoj de la entrepreno.

Diaz Oliver, pro la disputoj kun la parencoj de sia viktimo, fine aĉetis la kompanion.

Fraŭdo, impostevito kaj falsado

En 1997 atendis alia surprizo la tro aŭdacan aferistinon. Post kvarjara enketo de la IRS, la nacia impost-servo, kaj de la nacia dogan-agentejo, ŝi estis formale akuzita, kun sia edzo kaj asocianoj, pro fraŭdo, impostevito kaj falsado de dokumentoj en la administracio de societo de nutraĵkomerco, la Spanish Foods, kiuj ŝi gvidas paralele al la AIC.

En 1999 - kaj tion McCain ne povas ignori - post du jaroj da disputoj kaj intertraktadoj kun la publika ministrejo (afero de milionuloj) Remedios Díaz Oliver deklaris sin kulpa fronte al tribunalo de Miamo, interŝanĝe kun redukto de la akuzoj.

Oportuna interveno de George Bush patro faris ke la juĝisto, montrante nekutiman komplezon, konsentis pri suspendita verdikto je tri jaroj da malliberejo.

En la lando kiu predikas al la mondo la respekton de la homrajtoj, la justeco estas kelkfoje pli justa por iuj ol por la aliaj.

Hodiaŭ la riĉaĵo de Díaz Oliver estas taksata je 125 milionoj da dolaroj kaj ne ĉesas kreski.

Ŝi estas kompreneble ankaŭ unu el la plej ribelemaj gvidantoj de la Cuban Liberty Council kun bone dokumentita biografio de apogo al terorismo kaj, pli specife, al Luis Posada Carriles kaj Orlando Bosch Avila.

Certe por pli bone dividi siajn milionojn kun la popolo de Kubo, tiu sepdekjarulino gluiĝas kun tiom da entuziasmo al ĉio ion Miamo havas da politikaj deliktuloj, de Ros-Lehtinen ĝis Díaz-Balart, kies prosperon ŝi ĉiam flegis.

Ŝi similas tiel al sia nova idolo, la senatoro Johan McCain, kiu fanfaronis en januaro ĉe la radio de Miamo ke li estis piloto dum raketokrizo kaj ke li troviĝis „ sur la ferdeko de la aviadilŝipo de la US Navy ” kiu minacis la Insulon. Li aldonis tiam simplanime : „ Jen pro kio mi komprenas Kubon ”.

Jean-Guy ALLARD.

Noto :

1. Vd pri la opini-evoluo de la loĝantoj de Miamo, Maurice Lemoine : „ Miamo tediĝas de la kuba ekstremdekstro ”, Le Monde diplomatique en Esperanto, aprilo 2008->http://eo.mondediplo.com/article135...].

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS)