Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
„Sendependaj” bibliotekistoj financataj de la CIA
de Jean-Guy ALLARD  
2a aŭgusto 2008

Ĉi-foje Kent devas klarigi siajn ligojn kun la fraŭdisto Calzón

Robert Kent, ĉefo de la organizaĵo Friends of Cuban Libraries, ĉeestos en Kebeko, en la Monda Kongreso de la Bibliotekistoj, por daŭrigi siajn kalumniadojn kontraŭ Kubo.

Ĉi-foje tamen, tiu aktiva kunlaboristo de la CIA havas seriozan problemon : lia malnova amiko Frank Calzón, la proprietulo de la Center for a Free Cuba, kiu financas liajn agadojn, estas submetita al enketo de la usona Kongreso pro enorma fraŭdo pri la elspezoj de la USAID.

La grava evento, organizita de la Internacia Federacio de la Asocioj de Bibliotekistoj (IFLA laŭ la siglo en la angla) komencos la 10-an de aŭgusto 2008 kaj kunigos pli ol 4.000 bibliotekistojn el la tuta mondo.

De preskaŭ jardeko, Kent dediĉas sin al la misio kiun Calzón konfidis al li persone : nigrigi la legitimajn kubajn bibliotekistojn de la nacia reto de bibliotekoj, stimulante etan reton de pretendaj bibliotekistoj kreitan de la Sekcio de Usonaj Interesoj (SUI) en Havano helpe de siaj pagataj informantoj.

La plano estas parto de la strategio konceptita de la USAID kun ties Kubo-programo por malstabiligi, per dekoj da milionoj da dolaroj, la kuban Revolucion.

Kadre de tiu projekto, Calzón elspezis dekmilojn da dolaroj ... sed ĵusa enketo de la General Accountability Office (GAO) malkovris en liaj kontoj kapturnigajn truojn inter la pretenditaj operacioj realigitaj de lia dungoskipo sur kuba teritorio.

La riproĉoj de la GAO al Calzón kaj al pliaj deliktuloj kiuj vivas de la kontraŭrevolucio estis tiaj ke antaŭ kelkaj monatoj, la krizo de la USAID kaŭzis la eksiĝon de la korupta funkciulo Adolfo Franco kiu dissemis milionojn de jaroj la ĉefojn de la kub-usona mafio.

Franco rifuĝis en la organizadon de la kampanjo de la respublikana kandidato al prezidanteco, John McCain, kiu estas [kia hazardo !] ankaŭ ĉefo de la International Republican Institute (IRI), alia profitanto de la bonaĵo de la USAID.

Lastan aprilon, Calzón konfesis mem ke Felipe Sixto, lia dekstra brako dum jaroj en la Center for a Free Cuba, estis ŝtelinta duonmilionon da dolaroj dum sia ĉeesto en tiu filio de la Kompanio.

Antaŭ kelkaj tagoj, la demokrata reprezentanto Howard Berman, kiu gvidas la Komisionon pri Eksterlandaj Aferoj de la usona Kongreso, alarmita de la malkaŝoj de la GAO, ordonis la blokadon de la fondusoj de la Center for a Free Cuba „responde al la deturnado de 500.000 dolaroj”, laŭ liaj vortoj en la usona gazetaro.

Kontrolante, la usona politikisto rekonis ke de jaroj la kub-usona mafio deturnas en skandala maniero la fondusojn destinitajn al la aneksismaj kampanjoj kiujn la usona registaro pretendas fari kontraŭ Kubo.

La Kongreso iris do ĝis frostigi la tutan sumon de 45 milionoj asignitaj en 2008 al la Kubo-programo de la tielnomata Internacia Agentejo por Disvolvado (USAID) ... por poste akcepti la promesojn de la Blanka Domo, de la Ŝtatdepartemento kaj de la USAID profunde enketi pri tiu enorma sistemo de deturnado de federaciaj fondusoj, subtenata de jaroj de homoj kiel Diaz-Balart kaj Ilena Ros-Lehtinen, kub-usonaj kongresanoj ligitaj kun la mafio de Miamo.

La subvencio de Calzón restas tamen blokata pro sia amplekso.

Oni ankoraŭ ne scias ĝis kiu punkto Kent metis la manon en la sakon, sed estas verŝajne ke la novjorkano devos baldaŭ pravigi al la librotenaj fakuloj ĉiun centonon kiun li elspezis de dek jaroj en siaj kontraŭkubaj aventuroj kiuj kondukis lin ĉirkaŭ la mondon, danke al Calzón, lia intima amiko.

Bibliotekisto kun transsendilo kaj GPS-horloĝo

En februaro 1999, la kuba „disidentino” Aleida Godinez akceptis la viziton de Kent kiu prezentis sin sub falsa identeco. Li diris ke li estas bibliotekisto en Novjorko kaj ke li venas nome de Calzón, jam konata kiel malnova agento de la CIA.

La vizito de Kent havis du celojn : subkontrakti Godinez por Calzón por enketi pri tiklaj temoj de la kuba ekonomio kaj instigi ŝin foti la lokon de la loĝejo de la vicprezidanto de la Ŝtat-Konsilantaro, Carlos Lage Dávila. Jen operacio de spionado.

Kent alportis neniun libron. Li venis kun filmilo, kurtonda radioaparato, 10-benda sendilo-ricevilo kaj horloĝon de la marko Cassio kun GPS kaj kun multa kontanta mono.

La usonano estis arestita ĉe la doganejo kaj elpelita pro spionado.

Tiu fuŝa James Bond ne sciis ke Aleida Godimez estis agento de la kuba ŝtatsekureco kie ŝi estas konata kiel agento Vilma.

Multekosta propagando-meĥanismo

Usono elspezas jare dekmilojn da dolaroj, monon de la impostpagantoj, por ataki Kubon.

La organizaĵo de Kent, Friends of Cuban Libraries, estas plia de tiuj „kanapo-komitatoj” kies membroj ĉiuj sukcesas eksidi sur unu el tiuj seĝoj kreitaj laŭ la planoj de la ĉefstabo de la CIA en Langley.

La registaro Bush, kiu ruinigis la landon per la Irak-milito, kiu permesis torturon en la koncentrejo de Guantanamo kaj kiu forlasis al ĝia sorto la nigran loĝantaron de Nov-Orleano, estas la sama kiu pretendas doni lecionojn de respekto al homrajtoj al Kubo pere de enorma propagand-maŝino.

Dum la monda kongreso de la bibliotekistoj de Oslo, en Norvegio, la ofensivo de Robert Kent transformiĝis en impresan malvenkon. Forlasita de siaj lastaj orienteŭropaj rekrutoj, li estis ekskludita el la podio.

Dum la sekva kongreso de Seulo, en Koreio, Kent reatakis. Dum la rezolucio kiun li sukcesis enkonduki pro intrigoj, estis eĉ ne prezentita, pro sia totala malreguleco, la evento servis al la bibliotekistoj de Kubo por fortigi siajn rilatojn kun aliaj landoj.

Kelkajn semajnojn poste, la registaro Bush, en alia senutila klopodo por diskrediti Kubon, enkondukis kiel prelegantinon Madeleine Albright, la senplumigita falko de la Clinton-erao kiun oni remalkovris en la rubujo por la fimilito kontraŭ Kubo.

En la monda kongreso de la bibliotekistoj kiu malfermiĝas en Kebeko, Kent alvenos kun sia akordionaspekta pantalono, sia nedisigebla verda buŝtuko, por plenumi sian laboron de agento en la koridoroj de la kongrescentro, en operacio de misinformado gvidata de la ŝtatdepartemento de Bush. Estas verŝajne ke li akompanigas sin per unu el siaj oficantaj kubaj dungitoj, ĝenerale asociitaj al la plej perfortaj grupoj kiujn toleras la jur-aparato de Bush en la sudo de Florido.

Li postulos apogojn kiel tiujn de la eksaj disidentoj de orienta Eŭropo kiujn li rekrutis por esti, senescepte, ligitaj al la usonaj sekretaj servoj, aŭ al organizaĵoj kiel Raportistoj sen Limoj (Reporters sans frontières), de la franca „dungosoldato” Robert Ménard, ĉefo de la tiel nomata NRO kiu rekonas, manke de elekto, ricevi financadon ... de tiu sama Center for a Free Cuba de Frank Calzón.

Li devos tamen alfronti en la historia urbo kiu estis la lulilo de la Nova Francio, al la aktivuloj de solidareco kun Kubo kaj al multaj bibliotekistoj amikoj de la Insulo kiuj jam tediĝis aŭdi la eluzitan retorikon de Kent, kopiita de la kutima diskurso de la usona ekstremdekstro.

Jean-Guy ALLARD.

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS)