Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-Bulteno 2008-06-13
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
29a julio 2008

Prokrasto de la limdato por la Konsultado pri la celoj de la MSF 2009

Kun la celo certigi la kiom eble plej grandan partoprenon de la sociaj movadoj kaj de la organizaĵoj dum la konstruado de la celoj de la Monda Socia Forumo 2009, la Organizkomitato de Belemo kaj la Komisiono pri Metodo de la Internacia Konsilantaro decidis etendi la periodon de akceptado de la kontribuaĵoj ĝis la 25-a de junio.

[Rimarko de la Esperantiginto : mi ricevis retpoŝte tiun ĉi tekston nur hodiaŭ, la 29-an de julio 2008 !]

La organizaĵoj kaj la movadoj estas petataj aliri al la retejo www.fsm2009amazonia.org.br kaj tie enmeti siajn komentojn pri la celoj difinitaj por la MSF 2007 en Najrobo kaj fari siajn proponojn de novaj celoj por la Monda Socia Forumo 2009.

Bonvolu sendi tiun ĉi bultenon al viaj kontaktoj kaj retoj. Kontribuu al kiom eble plej partopreniga proceso de Konsultado.

La novaj celoj difinitaj por la MSF 2007 en Najrobo, kaj submetitaj al konsultado por 2009, estas la jenaj :

1. Por la konstruado de mondo de paco, de justeco, de etiko kaj de respekto al la diversaj kredoj, sen armiloj, speciale sen atomarmiloj ;

2. Por la liberigo de la mondo el la dominado de la multnacia kaj financa kapitalo, el la imperiisma dominado kaj el la sistemoj de malegaleca komerco ;

3. Por certigi la universalan kaj daŭrigeblan aliron al la komunaj havaĵoj de la homaro kaj de la naturo, por konservi nian planedon kaj ties naturrimedojn, speciale la akvon kaj la arbarojn ;

4. Por demokratiigo de la kono kaj de la informado kaj por starigo de kundividata sistemo de konoj, kun malmuntado de la rajtoj pri intelekta proprieto ;

5. Por certigi la dignon, defendi la diversecon, garantii la egalecon de sekso kaj de raso kaj elimini ĉiajn diskriminadojn kaj kastojn ;

6. Por garantii (dum la tuta vivo de ĉiuj homoj) la ekonomiajn, sociajn, homajn kaj kulturajn rajtojn, aparte la rajton pri sanprizorgo, pri edukado, pri loĝado, pri laboro kaj pri deca laboro ;

7. Por konstrui novan mondan ordon bazitan sur la suvereneco, la memdeterminado kaj la popolrajtoj ;

8. Por konstrui ekonomion centritan sur la popoloj kaj la daŭrigeblo ;

9. Por konstrui kaj disvolvi politikajn strukturojn vere demokratiajn kaj instituciojn kun la plena partopreno de la popoloj pri la decidoj kaj la kontrolado de la aferoj kaj de la publikaj rimedoj.

Vizitu kaj partoprenu : www.fsm2009amazonia.org.br

Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)

Adreso : Rua General Jardim, 660, 7-a etaĝo, San-Paŭlo - SP- Brazilo, Poŝtkodo : 01223-010

Retejo : www.forumsocialmundial.org.br

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org

Rimarko de la tradukinto : Ŝajnas al mi nepre evitenda fuŝoj kiel ĉi-okaze, ke teksto alvenas al la tradukisto nur ses semajnojn post la starigo ! -vl