Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Kelkaj pensoj pri la patriotismo
de William BLUM  
23a julio 2008

La plej grava penso : mi estas laca kaj enuita de tio, kion oni nomas "patriotismo".

La japanaj pilotoj, kiuj bombis Pearl Harbor, agis patriotisme. La germanoj, kiuj subtenis Hitler kaj liajn konkerojn, estis patriotismaj, batalantaj por la Patrio. Ĉiuj latinamerikaj militistaj diktatoroj, kiuj renversis demokratie elektitajn registarojn kaj rutine torturis homojn, estis patriotismaj – savante sian amatan landon de la "komunismo".

Generalo Augusto Pinochet de Ĉilio : "Mi ŝatus esti rememorita kiel homo, kiu servis sian landon." [1]

P. W. Botha, la eksa prezidanto de la apartisma Sudafriko : "Mi ne pentos. Mi ne petos favorojn. Kion mi faris, mi faris por mia lando." [2]

Pol Pot, la amasmurdisto de Kamboĝo : "Mi volas, ke vi sciu, ke ĉion, kion mi faris, mi faris por mia lando." [3]

Tony Blair, la eksa ĉefministro de Britio, defendante sian rolon en la murdo de centmiloj da irakanoj : "Mi faris, kion mi opiniis ĝusta por nia lando." [4]

Mi ne tedos vin per tio, kion George W. diris.

Fine de la 2-a mondmilito, Usono disdonis moralprelegojn al siaj germanaj militkapititoj kaj al la germana popolo pri la neallasebleco de la pledo, ke ilia partopreno en la holokaŭsto okazis pro obeado al ilia legitima registaro. Por pruvi, kiom jure neallasebla estas tiu sindefendo, la aliancanoj de la 2-a mondmilito pendumis la gvidantajn ekzemplojn de tia patriota lojalo.

Iam oni demandis al mi post prelego : "Ĉu vi amas Usonon ?" Mi respondis : "Ne." Post kelksekunda paŭzo por lasi tion enpenetri, dum kio eksonis kelkaj nervozaj ekridoj en la spektantaro, mi daŭrigis : "Mi ne amas iun ajn landon. Mi estas civitano de la mondo. Mi amas certajn principojn kiel la homajn rajtojn, la civitanajn liberecojn, demokration, ekonomion, kiu valorigas homojn pli ol profitojn."

Mi ne taksas alte la distingon inter patriotismo kaj naciismo. Iuj verkantoj egaligas patriotismon al lojalo al sia lando kaj sia registaro, dum ili difinas la naciismon kiel sentimenton de etna-nacia supereco. Kiel ajn oni difinas ilin, en la praktiko la psikaj kaj kondutaj manifestiĝoj de naciismo kaj patriotismo – kaj la efiko de tiaj sentimentoj al la politiko – ne estas facile distingeblaj.

Howard Zinn nomis la naciismon "aro de kredoj, kiujn oni instruas al ĉiu generacio, laŭ kiuj la Patrinujo aŭ la Patrujo estas objekto de adorado kaj iĝas brulforta afero, por kiu ni pretas mortigi la infanojn de aliaj Patrinujoj aŭ Patrujoj." [5] … "Patriotismon oni uzas por krei la iluzion de komuna intereso, kiun havas ĉiu en la lando." [6]

Fortaj sentimentoj de patriotismo kuŝas apud la supraĵo en la granda plimulto de usonanoj. Ili estas pli profunde enfositaj ĉe la pli "liberalaj" kaj "malnaivaj" homoj, sed preskaŭ ĉiam ili estas atingeblaj kaj ekbruligeblaj.

Alexis de Tocquevile, la franca historiisto de la mezo de la 19-a jarcento, komentis pri sia longa restado en Usono : "Ne eblas koncepti pli ĝenan aŭ pli babileman patriotismon ; ĝi lacigas eĉ tiujn, kiuj inklinas respekti ĝin." [7]

George Bush la patro, kiam li pardonis la eksan ministron de defendo Caspar Weinberger kaj kvin aliajn konekse kun la skandalo de armiloj kontraŭ ostaĝoj de Irano kaj Contra : "Unue, la komunono de ilia motiviĝo – egale ĉu iliaj agoj estis ĝustaj aŭ malĝustaj – estis la patriotismo." [8]

Kian primitivan subventron havas ĉi tiu racia socio. Usono estas la plej patriotisma, ankaŭ la plej religia lando de la tielnomata evoluinta mondo. La tuta afero de la usona patriotismo povas esti plej bone komprenata kiel la plej granda kazo de amashisterio en la historio, ĉe kiu la homamaso adoras la potencon, kiun ĝi mem havas kiel trupanaro de la sola superpotenco en la mondo, anstataŭaĵo por la povomanko en la tuta cetero de iliaj vivoj. Patriotismo, kiel religio, kontentigas la bezonon de homoj je io pli granda, al kio ili povas ankri siajn individuajn vivojn.

Do en ĉi tiu 4-a de julio, miaj karaj kunusonanoj, kelkaj el vi levos viajn pugnojn kaj krios : " U ! S ! A ! U ! S ! A !". Kaj vi parados kun viaj flagoj kaj viaj bildoj de la Statuo de Libereco. Sed ĉu vi scias, ke la skulptisto kopiis por la statuo la vizaĝon de sia patrino, dominema kaj netolerema virino, kiu malpermesis al alia infano eniri geedzecon kun judo ?

"Patriotismo", laŭ la fama diro de d-ro Samuel Johnson, "estas la lasta rifuĝejo de fripono." Ambrose Bierce petis la rajton malsamopinii – ĝi estas, laŭ li, la unua.

"Patriotismo estas la konvinko, ke ĉi tiu lando estas supera al ĉiuj aliaj landoj, ĉar oni mem naskiĝis en ĝi." George Bernard Shaw

"Agadojn oni taksas bonaj ĉu malbonaj ne pro iliaj propraj relativaj meritoj, sed laŭ tio, kiu faras ilin, kaj estas preskaŭ nenia hontindaĵo – torturo, uzado de ostaĝoj, trudlaboro, amasdeportadoj, malliberigo sen proceso, falsado, politika murdo, bombado de civiluloj – kiu ne ŝanĝas sian moralan koloron, kiam ĝin faras "nia" flanko. ... La naciisto ne nur ne malaprobas krimojn plenumitajn de sia propra flanko, sed havas rimarkindan kapablon eĉ ne aŭdi pri ili." George Orwell [9]

"Ĵuroj de fideleco estas karakterizaĵoj de totalismaj ŝtatoj, ne demokratioj", diras David Kertzer, etnologo de la Brown-Universitato, kies specialaĵo estas politikaj ritoj. "Mi ne povas rememori iun ajn demokration, krom Usono, kiu havas ĵuron de fideleco al la flago." [10] Aŭ, kiel li eble povus aldoni, kiu insistas, ke ĝiaj politikistoj elmontru sian patriotismon per portado de flaginsigneto. Hitler kritikis germanajn judojn kaj komunistojn pro ilia internaciismo kaj manko de nacia patriotismo. Kune kun Mussolini en Italio, la Führer postulis, ke "veraj patriotioj” publike konfesu kaj elmontru sian fidelecon al la respektivaj patrujoj. Postmilitaj demokratiaj registaroj en la du landoj konscie penis minimumigi tiajn elmontrojn de nacia fiero.

(Strange estas, ke la usona ĵuro de fideleco al la flago estis verkita de Francis Bellamy, fondo-membro el la jaro 1889 de la Societo de Kristanaj Socialistoj, grupo de protestantaj pastroj, kiuj asertis, ke "la instruoj de Jesuo Kristo kondukas rekte al iu formo aŭ iuj formoj de socialismo.")

Post la sovetia invado de Afganio en 1979, ni povis legi, ke "nun estas alta grado de patriotismo en Sovetunio, ĉar Moskvo agis senpune en Afganio kaj tiumaniere substrekis, kiu estas la vera potenco en tiu parto de la mondo." [11]

"Dum la tuta deknaŭa jarcento kaj precipe dum ĝia dua duono, estis granda agado por fortikigi tiun naciismon en la mondo.Naciismon instruis la lernejoj, emfazis ĵurnaloj, kaj oni predike, moke kaj kante enigis ĝin en la homojn. Ĝi fariĝis monstra rekantaĵo, kiu mallumigis ĉiujn homajn aferojn. Oni igis homojn senti, ke ili estas tiel maldecaj sen nacieco kiel sen siaj vestaĵoj en densa homamaso. Azianoj, kiuj neniam antaŭe aŭdis pri nacieco, ekŝatis ĝin kiel ili ekŝatis la cigaredojn kaj bulĉapelojn de la Okcidento." H. G. Wells, angla verkisto [12]

"La nura ekzisto de la ŝtato postulas, ke estu ia privilegiita klaso kun vitala intereso konservi ĝian ekziston. Kaj ĝuste la grupaj interesoj de tiu klaso estas tio, kion oni nomas patriotismo." Miĥail Bakunin, rusa anarkiisto [13]

"Al mi ŝajnas timinda humiligo havi animon regatan de geografio." George Santayana, usona klerigisto kaj filozofo.

William BLUM.

William Blum estas la aŭtoro de :

- U.S. Military and CIA Interventions Since World War II

- Rogue State : a guide to the World’s Only Super Power, kaj

- West-Bloc Dissident : a Cold War Political Memoir

kaj en Esperanta traduko :

- La nepardonebla revolucio : http://mas-eo.org/article129.html

NOTOJ

[1] Sunday Telegraph (London), July 18, 1999 [2] The Independent (London), November 22, 1995 [3] Far Eastern Economic Review (Hong Kong), October 30, 1997, article by Nate Thayer, pages 15 and 20 [4] Washington Post, May 11, 2007, p.14 [5] "Passionate Declarations" (2003), p.40 [6] ZNet Magazine, May 2006, interview by David Barsamian [7] "Democracy in America" (1840), chapter 16 [8] New York Times, December 25, 1992 [9] "Notes on Nationalism", p.83, 84, in "Such, Such Were the Joys" (1945) [10] Alan Colmes, "Red, White and Liberal" (2003), p.30 [11] San Francisco Examiner, January 20, 1980, quoting a "top Soviet diplomat" [12] "The Outline of History" (1920), vol. II, chapter XXXVII, p.782 [13] "Letters on Patriotism", 1869

Elangligita de Gary Mickle, kun jena rimarko : „Ĉi tiun artikolon el la usona retejo Counterpunch mi tradukis, kiam mi havis iom da tempo kaj emo : http://www.counterpunch.org/blum070... Kelkaj el la citaĵoj en ĝi eble povas utili ankaŭ je aliaj okazoj.”