Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La Internacia Justec-Kortumo juĝas favore al suspendi la ekzekutadon de meksikanoj
de Luis L. Kordova Arejano  
21a julio 2008

La 16-an de julio 2008

La Internacia Justec-Kortumo juĝis hodiaŭ ke Usono devas suspendi pro la momento la ekzekutadon de kvin meksikanoj kiujn la ŝtato Teksaso planas submeti tuj al la mortpuno.

La provizora suspendo devas daŭri ĝis kiam la jura instanco esprimos sin pri interpretado petata de Meksikio de la tiel nomata „kazo Avena” de 2004.

En tiu kazo la Kortumo juĝis ke Usono rompis la Vienan Konvencion de 1963 per tio ke ĝi ne donis al 51 mortkondamnitaj meksikanoj aliron al ilia konsulejo.

Tamen, la Plej Supera Kortumo de Usono konsideris ke la lando ne estas devigata plenumi la decidojn de la internacia tribunalo.

Intertempe unu el la kondamnitoj, José Ernesto Medellín, ricevis la daton de sia ekzekutado fiksitan je la venonta 5-a de aŭgusto pro perforto kaj murdo de du junuloj.

La Haga juĝejo argumentis ke se la kondamnitoj estas submetitaj al mortpuno antaŭ ol ĝi juĝis pri la peto de Meksikio, fariĝus neriparebla damaĝo al la rajtoj kiuj estas postulataj.

La ambasadoro de Meksikio antaŭ la UN, Claude Heller, esprimis kontentiĝon pro la hodiaŭa decido.

„Por Meksikio temas strikte pri aplikado de la internacia juro”, diris la diplomato. Li konsideris ke la kazo Avena estis tre grava.

„Mi kredas ke tio metis la tutan juran agon de la registaro de Meksikio sur internacia nivelo. Mi kredas ke tio havis pozitivan efikon averti pri la graveco de la temo kaj pri la plena aplikado de la Viena Konvencio pri la rajto de la civitanoj de iu lando havi aliron al siaj konsulaj instancoj sendepende de la deliktoj kiujn ili faris kaj ke ili samtempe estu submetataj al deca proceso.”

La meksika ambasadoro substrekis ke tre ofte la akuzito ne konas siajn rajtojn, interalie, la eblecon esti helpata de sia konsulejo per pli bona leĝa reprezentiĝo kaj per sekvado de lia kazo.

Luis L. KORDOVA AREJANO.

(Hispanlingva mesaĝo de Luis L. Cordova Arellano de la 16/07/08 12:52 ; prenita el : http://www.un.org/spanish/News/full...

elhispanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS))