Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La liberigo de Posada estas deklarita kontraŭkonstitucia de la Plej Alta Kortumo de Panamo
de Jean-Guy ALLARD  
4a julio 2008

La skandala liberigo de Luis Posada Carriles kaj de liaj komplicoj fare de la mafia prezidintino de Panamo Mireya Moscoso, okazinta la 26-an de aŭgusto 2004, estas deklarita kontraŭkonstitucia de la Plej Alta Juĝ-Kortumo de Panamo, kiu faris tiun decidon unuanime.

Noto de Prensa Latina (PL) precizigas ke la juĝistoj „konsideris kontraŭkonstituciaj la tri dekretojn aprobitajn de Moscoso” kiu liberigis, krom Posada-n, la konatajn murdintojn Gaspar Jiménez Escobedo, Guillermo Novo Sampoll kaj Pedro Remón.

Ĉiuj ĉi estas hodiaŭ liberaj en Miamo, kun la plena tolero de la registaro de George W. Bush kiu pretendas lukti kontraŭ la terorismo. Per tiu decido de la kortumo la proceduroj kiuj rezultiĝis el la pardono de la prezidinto devas reveni al sia origina stato en kiu ili troviĝis, laŭ gazetara noto legita en la televid-novaĵoj de lundo 30-a, raportas PL.

„La decido referencas la tri dekretojn promulgitajn de Moscoso la 25-an, 26-an kaj 30-an de aŭgusto, tuj antaŭ la transdono de la prezido al la nuna gvidanto, Martin Torrijos, raportas la agentejo.

Posada kaj tiuj tri membroj de lia bando estis kondamnitaj de panama tribunalo je sep kaj ok jaroj da malliberejo pro „atenci la kolektivan sekurecon inkluzive de la komuna havaĵo kaj pro falsado de dokumentoj”.

Oni juĝis ilin kulpaj pro esti planintaj eksplod-atencon kontraŭ la prezidanto de Kubo, dum la Amerika Pint-Kunveno de Panamo en novembro 2000. La atenco estis farota en la Universitato de Panamo, uzante 15 kilogramojn da eksplodaĵo C4, kio kaŭzintus la morton de miloj da partoprenantoj en ceremonio en kiu troviĝis Fidel.

La pardono estis donita malgraŭ la protestoj de multaj popolaj organizaĵoj kiuj postulas ke la farintoj de terorismaĵoj estu punotaj.

Tri oficistoj restas akuzitaj pro misuzo de povo

Tuj post la kontraŭleĝa pardono, tri altaj oficistoj komplicoj de la mafia prezidinto Mireya Moscoso, inkluzive de la eksministro pri Justo Arnulfo Escalona, helpis la internacian teroriston Luis Posada Carriles, protektatan de la registaro Bush, haste eliri el la lando.

Escalona, la eksdirektoro de la ŝtata polico Carlos Barés kaj la subdirektoro pri Enmigrado Javier Tapia, estas akuzitaj pro misuzo de aŭtoritato kaj esti misuzataj siajn funkciojn, pro esti liberigintaj Posada-n kaj liajn komplicojn el ilia malliberejo por konduki ilin en privataj boatoj venintaj ĝuste por tio el Miamo.

Matene de la 25-a de aŭgusto okazis en la Palaco de Las Garzas, sidejo de la registaro, kunveno kunvokita de Moscoso, kie estis finpretigitaj la detaloj de la operacio por la sekreta eligo de la malliberuloj. Ĉe sia alveno la du oficistoj estis akceptitaj de la Unua Sinjorino de la Respubliko kaj fratino de la prezidanto, Ruby Moscoso.

Kelkajn semajnojn post la eskapo de Posada kaj liaj komplicoj kun prezidanta helpo, la komunikiloj malkaŝis la ekziston de filmeto kiu montras kiom serveme s-ino Moscoso obeis la ordonojn de la usona registaro kaj de la kub-usona mafio.

La bildoj de sekurec-filmilo en la flughaveno de la panama ĉefurbo, registritaj la 26-an de aŭgusto 2004, montris Bares, Tapia kaj la ĉefon de la Direktejo pri Enketoj kaj Polica Informado, Arnulfo Escobar, dum ili babilis kaj manĝis kun la kvar kub-usonaj teroristoj.

Posada dividas kun Bosch, de Miamo, la titolon de plej danĝera teroristo de Ameriko. Kaj liaj komplicoj, ĉiuj liberaj en Miamo, havas vastan teroristan pasintecon : inter aliaj krimoj, Jiménez estas la murdinto de la kuba teĥnikisto Artagnan Díaz Díaz, en Meksikio ; Remón ekzekutis la kuban diplomaton Félix García Rodríguez, kaj Novo partoprenis en la murdo de la ĉilia eksministro Orlando Letelier.

La nuna konsilisto de McCain partoprenis en la operacio

En 2003, la afero Posada estis la temo de kampanjo farata de deliktuloj kiel Roberto Martín Pérez, la nuna konsilisto de la prezidont-kandidato John McCain, Feliciano Foyo kaj Horacio García, ĉiuj eksdirektoroj de la FNCA kiun Posada elektis kiel financistoj de siaj terorismaj agadoj.

La 21-an de januaro 2004, Otto Reich, vica ŝtatsekretario pri la aferoj de Ameriko, kunvenis kun Moscoso. Dum la sekvaj tagoj, en Miamo cirkulis onidiro laŭ kiu Reich „ĉion aranĝis”. Oni eksciis poste ke la liberigo de Posada kaj de lia bando estis intertraktita en Miamo de la propra fratino de la korupta prezidantino, Ruby Moscoso, per sumo de kvar milionoj da dolaroj. La operacio estis direktata de Pedro Gomez, kub-usonano ligita kun la Mellon United Bank de Miamo, kiu taskis sin ankaŭ pri la pago de honorarioj de la panamaj defendistoj, gvidataj de la advokato pri fidrogkomerco Rogelio Cruz.

La 12-an de majo, la ministro Escalona mem, nun akuzita, kunvenis kun la usona sub-ŝtatsekretario John Bolton, fama pro esti ekstremisma dekstrulo inter la plej fanatikaj de Vaŝingtono.

Kaj la 26-an de aŭgusto, kelkajn horojn antaŭ ol transdoni la prezidon, Moscoso subskribis la pardonon kiu ebligis al la kvar murdistoj rapidege fuĝi el la lando. En Panamo, la kvar teroristoj ĝuis, ekde komenco de sia kaptiteco, privilegiojn kaj specialajn kondiĉojn kiuj permesis al ili akcepti multajn vizitantojn, inter kiuj konatajn teroristojn kiel Santiago Álvarez Fernández Magriñá, hodiaŭ malliberulo en Usono pro kontraŭleĝa posedo de armiloj kaj Nelsy Ignacio Castro Matos, ambaŭ dense ligitaj kun teroristaj organizaĵoj de Miamo.

Protektata de Bush, li restas en libereco

Danke al evitigaj proceduroj ĉe la Apelacia Kortumo de Nov-Orleano, Bush asertas ne scii la postulon pri ekstradicio prezentita de Venezuelo kontraŭ Posada, dum la teroristo daŭre predikas teroron per sia ĉeesto en publikaj aranĝoj.

Kontraŭleĝe liberigita en Panamo kaj kaŝe enkondukita en Usonon fare de elementoj de la kub-usona mafio, la murdisto, torturisto kaj teroristo Posada Carriles estis neniam deklarita teroristo de la usonaj instancoj, kio ebligus lian tujan kaj konstantan malliberigon. Li ĝuas nun totalan liberecon, en liko tenata sekreta provizita al li de liaj amikoj kaj li kunvenas ĉiutage kun mafiaj gvidantoj, kun la absoluta tolero de la usonaj registaro, ministrejo pri justo kaj de la FBI.

Ĉiuj originalaj dokumentoj de la dosiero de Posada Carriles konservitaj dum jaroj en la keloj de la FBI de Miamo estis detruitaj en 2003, laŭ ordono de Hector Pesquera, tiu sama polic-oficiro kiu decidis kaj realigis, en 1998, la areston de Kvin Kubaj Antiteroristoj sub falsaj akuzoj pri spionado, kiu ordonis ilian tenadon dum 17 monatoj en ĉeloj de sol-izoliteco rezervitaj al ribelantaj malliberuloj kaj kiu organizis la juran farson per kiu ili hodiaŭ daŭre restas separitaj en kvin prizonoj de Usono.

Jean-Guy ALLARD.

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS)