Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La EU-sankcioj kontraŭ Irano pligrandigas la militdanĝeron
de Tobias PFLÜGER  
24a junio 2008

Gazetara komunikaĵo 2008/019, Bruselo, 2008-06-24

Lundon, la 23-an de junio, la EU-ministrokonsilio pliakrigis la sankciojn kontraŭ Irano : La bonhavojn de la plej granda irana banko, la banko Melli, estis blokitaj kaj la listo de tiaj irananoj, kiuj ne rajtas envojaĝi en Eŭropon, pliampleksigita.

Pri tio deklaras Tobias Pflüger, reprezentanto de la frakcio Maldekstro GUE/NGL en la Iran-delegacio de la Eŭropa Parlamento :

La reaj EU-sankcioj estas pliaj paŝoj sur la spiralo de reciproka pliakriĝo kontraŭ Irano. La danĝero, ke fine de tiu pliakriĝo staras plia milito, konsiderendas tre serioze.

La fakto ke la Ĉefo de la Internacia Atomenergi-Oficejo (IAEO) Mohamed el-Baradei, avertas insiste antaŭ milito kontraŭ Irano, montras la alarman situacion. Lia averto okazis post raporto de la New York Times, kiu raportis pri israela aerforta manovro en Kreto (en la EU-lando Grekio), dum kiu oni ŝajne ekzercis atakon al Irano.

La milit-averton de El-Baradei mi eksplicite dividas. La disputo pri la irana atomprogramo ne solveblas per sankcioj kaj agitado de sabroj.

Kiel reprezentanto en la Iran-delegacio de la Eŭropa Parlamento mi vizitis kune kun ceteraj EU-delegitoj en decembro Iranon kaj tie havis ankaŭ multajn kontaktojn kun la vigla civilsocia opozicio. La delegacio taksis unuanime ke pliakrigo de la sankcioj malfortigus ĝuste tiun civilsocian opozicion kaj stabiligus la nunan iranan registaron. Ankaŭ la iama registar-konsilisto de Ĥatami, Said Lailas, konfirmis tiun pritakson antaŭ la konkreta fono de la sankcioj kontraŭ la banko Melli. La sankcioj kontraŭ Irano estas malĝustaj kaj kontraŭefikaj.

Estas absolute malkredinda, kiam EU-ŝtatoj, kiuj disponas mem pri multnombraj atomarmiloj aŭ faras uran-pliriĉigon, kondutas ĉi tie kiel „puruloj”. Ankaŭ la EU mem estas ĉi tie ne kredinda, des pli ke Robert Cooper, konsilisto de Javier Solana, konsideris publike la unuan uzadon de atomarmiloj ebla.

Kaj la EU-triopo, Germanio, Francio, Britio, kaj ankaŭ Usono faras ĉiuj industrinivelan uran-pliriĉigon. En la kazo de Germanio tio okazas grandskale en Gronau en la fabriko Urenco. Kaj ĉiuj kiuj volas trudi kondiĉojn al Irano, laboras mem per armiltaŭga urano. En la kazo de Germanio tio okazas en la esplorreaktoro Garching ĉe Munkeno.

Laŭ mi, ĉia atomarmilo kaj ĉia atomcentralo estas malbona. Ni postulas la fermon de ĉiuj atomcentraloj kaj la neniigon de ĉiuj atomarmiloj. Por la malebligo de milita uzo de atomenergio kompetentas la Internacia Atomenergi-Orgnizaĵo, IAEO.

Unua paŝo estus la tuja retiro de la atomarmiloj el la armetendaro Büchel en la Ejfel-montaro. Kiel montriĝis nun, la usonaj atomarmiloj estas stoke tenataj en Germanio en katastrofaj kondiĉoj. Mi subtenas la protest-agojn de la pac- kaj kontraŭmilit-movado la 30-an de aŭgusto en Büchel.

Tobias PFLÜGER.

Judith Demba

Liga oficejo de Tobias Pflüger, MdEP

en la Germana Parlamento (Deutscher Bundestag)

Unter den Linden 50

10117 Berlino

telefono 030/22771407

fakso 030/2277 6819

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS)