Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Letero de la bolivia prezidanto Evo Morales
de Evo MORALES  
17a junio 2008

Okaze de la „Forŝovo-direktivo”

Ĝis fine de la Dua Mondmilito, Eŭropo estis kontinento de elmigrado. Dekoj da milionoj de eŭropanoj iris al Ameriko, kiel koloniistoj, fuĝante pro malsato, financaj krizoj, militoj aŭ pro la eŭropaj totalismaj reĝimoj kaj la persekutado de etnaj malplimultoj.

Hodiaŭ mi observas kun zorgo la traktadon de la tielnomata „Forŝovo-direktivo”. Tiu teksto, validigita la 5-an de junio de la ministroj pri internaj aferoj de la 27 landoj de la Eŭropa Unio, estas voĉdonota la 18-an de junio en la Eŭropa Parlamento. Mi certas, ke ĝi draste akrigos la kondiĉojn por aresto kaj elpelo de senpaperaj migrantoj, egale kiom longe ili jam troviĝas en la eŭropaj landoj kaj senkonsidere ilian laborsituacion, iliajn familiajn rilatojn, ilian integriĝovolon kaj iliajn integriĝajn progresojn.

En la landojn de Latinameriko kaj al Nordameriko la eŭropanoj iris amase, sen vizoj kaj sen kondiĉoj, kiujn faris al ili la instancoj. Ili estis ĉiam bonvenaj kaj ili estas daŭre tiaj en niaj landoj de la amerika kontinento, kiuj tiam akceptis la ekonomian mizeron de Eŭropo kaj ties politikajn krizojn. Ili venis al nia kontinento por ekspluati riĉaĵojn kaj sendi ilin al Eŭropo, kaj tio havis altan prezon por la indiĝenaj loĝantaroj de Ameriko, kiel en la kazo de nia Cerro Rico (Riĉa Monto) de Potosí kaj de ties famaj arĝentminejoj, kiuj liveris al la eŭropa kontinento ekde la 16-a ĝis la 19-a jarcento materialon por moneroj. La persono, la havaĵoj kaj la rajtoj de la eŭropaj migrintoj estis ĉiam respektataj.

Hodiaŭ la Eŭropa Unio estas la ĉefa celo de la mondaj migrantoj, pro sia pozitiva reputacio kiel zono de prospero kaj de publikaj liberecoj. La granda plimulto de la migrantoj venas en la EU, por kontribui al tiu prospero, ne por servi sin je ĝi. Ili okupiĝas pri publikaj laboroj, ĉe konstruejo, en la personaj servoj kaj en malsanulejoj, kiujn la eŭropanoj ne povas aŭ ne volas plenumi. Ili kontribuas al la demografia vigleco de la eŭropa kontinento, al konservo de la rilato inter aktivaj kaj pasivaj laborfortoj kiun ebligas ĝiaj larĝanimaj sociaj sistemoj, kaj vigligas la internan merkaton kaj la socian kuntenon. La migrantoj konsistigas solvon por la demografiaj kaj financaj problemoj de la EU.

Por ni niaj migrantoj konsistigas helpon por disvolvado, kiun la eŭropanoj ne donas al ni - ĉar ja nur malmultaj landoj fakte atingas la minimuman celon de 0,7 % de sia MEP por disvolvohelpo. Latinameriko ricevis en 2006 68 miliardojn da dolaroj de montranskontigoj de migrintoj, tio estas pli ol la tutaĵo de la eksterlandaj investoj en niaj landoj. En la tuta mondo tiaj transkontigoj atingas 300 miliardojn da dolaroj, ili estas pli ol la 104 miliardoj da dolaroj pagataj kiel disvolvohelpo. Mia propra lando, Bolivio, ricevis pli ol 10 % de sia MEP kiel transkontigoj de migrantoj (1,1 miliardon da dolaroj) aŭ trionon da nia jara gaseksporto.

Tio signifas ke la migrantaj fluoj estas avantaĝo precipe por la eŭropanoj kaj nur marĝene por la Tria Mondo, ĉar ni perdas milionojn da niaj kvalifikitaj laborfortoj, en kiujn niaj ŝtatoj, kvankam ili estas malriĉaj, iel aŭ alie investis homajn kaj financajn resursojn.

Bedaŭrinde la „Forŝovo-direktivo” komplikigas tiun realon en timiga maniero. Se ni eliras el tio ke ĉiu ŝtato aŭ ŝtataro povas en plena suvereneco difini sian migradpolitikon, ni ne povas akcepti ke oni rifuzas al niaj civitanoj kaj latinamerikaj fratoj la bazajn homrajtojn. La „Forŝovodirektivo” permesas la enprizonigon de senpaperaj migrantoj ĝis 18 monatoj antaŭ ilia elpelo aŭ ilian „forigon”, kiel laŭvortas la termino de la direktivo. 18 monatoj ! Sen juĝo kaj justo ! Tia, kia la koncepto de la direktivo estas hodiaŭ, ĝi senambigue rompas la artikolojn 2,3,5,6,7,8 kaj 9 de la Universala Deklaro de la Homrajtoj de 1948.

Detale la Artikolo 13 de tiu deklaro dirass :

”1. Ĉiu havas la rajton moviĝi ene de ŝtato kaj libere elekti sian restadlokon.

2. Ĉiu havas la rajton forlasi ĉiun landon, inkluzive la sian, kaj reveni en sian landon.”

Kaj kio estas plej malbone : ekzistas la ebleco enfermi familiajn patrinojn kaj neplenkreskulojn, sen konsideri ilian familian aŭ lernejan situacion, en tiujn internigejojn, en kiuj, kiel ni scias, okazas deprimoj, malsatstrikoj, memmortigoj. Kiel ni povas, sen reagi al tio, akcepti ke senpaperaj kuncivitanoj kaj latinamerikaj fratoj, de kiuj la granda plimulto jam de jaroj tie laboris kaj integriĝis, estas enfermitaj en koncentrejoj ? Je kies flanko estas hodiaŭ la devo de humana enmiksiĝo ? Kie estas la „moviĝlibereco” ?, la protekto kontraŭ arbitra aresto ?

Paralele al tio, la Eŭropa Unio provas konvinki la Andan Komunumon de Nacioj (Bolivio, Kolombio, Ekvadoro kaj Peruo) pri tio ke ĝi subskribu „asociigan interkonsenton”, kiu entenas kiel sian trian pilieron traktaton pri liberkomerco kun samaj eco kaj enhavo kian trudas Usono. Ni staras sub intensa premo de la Eŭropa Komisiono akcepti kondiĉojn de kompleta liberaligo en komerco, en la financaj servoj, ĉe intelekta proprieto kaj en niaj publikaj servoj. Krome oni premas nin, sub preteksto de „jura protekto” pro la ŝtatigo de akvo, gaso kaj telekomunikado, kiun ni realigis okaze de la Internacia Tago de la Laboruloj. Mi demandas tiuokaze : Kie estas la „jura sekureco” por niaj virinoj, niaj junuloj, infanoj kaj laboruloj, kiuj serĉas pli bonajn perspektivojn en Eŭropo ? Subteni la liberecon de la var-movoj kaj de la financcirkulado, dum ni vidas aliflanke senjuĝan malliberigon por niaj fratoj kiuj provas libere moviĝi... Tio signifas nei la bazojn de libereco kaj de demokratiaj rajtoj.

En tiuj cirkonstancoj, se tiu „forŝovo-direktivo” estas decidita, ni staras antaŭ la etika maleblo profundigi la intertraktadon kun la Eŭropa Unio, kaj ni rezervas al ni la rajton fiksi por la eŭropaj civitanoj la samajn vizodevojn kiujn ili trudas al la bolivianoj ekde la 1-a de aprilo 2007, laŭ la diplomatia principo de reciprokeco. Ĝis nun ni ne uzis ĝin, ĉar ni esperis favorajn signoj de la EU.

La mondo, ĝiaj kontinentoj, ĝiaj oceanoj kaj polusoj troviĝas en gravaj ĝeneralaj malfaciloj : la tutmonda varmiĝo, la poluado, la malrapida sed certa finiĝo de la energi-resursoj kaj de la biodiverseco, dum malsato kaj malriĉeco kreskas en ĉiuj landoj kaj malfortigas niajn sociojn. Igi la migrantojn, ĉu kun aŭ sen paperoj, la propekaj kaproj por tiuj problemoj, ne estas solvo. Tio ne kongruas kun la realo. Pri la problemoj de socia kunteniĝo, kiujn suferas Eŭropo, ne kulpas la migrantoj, sed estas la rezulto de la disvolvomodelo trudita de la Nordo kaj kiu detruas la planedon kaj dispecigas la sociojn de la homoj.

Nome de la popolo de Bolivio, de ĉiuj miaj fratoj sur la kontinento kaj en regionoj de la Tero kiel Magrebo kaj la landoj de Afriko mi alvokas la konsciencon de la gvidaj eŭropaj politikistoj kaj deputitoj, la popolojn, civitanojn kaj aktivajn fortojn de Eŭropo, ne decidi la „forŝovo-direktivon”. Tia kia ĝi troviĝas hodiaŭ antaŭ ni, ĝi estas direktivo de la honto. Mi alvokas ankaŭ al la Eŭropa Unio en la venontaj monatoj ellabori migradpolitikon kiu respektas la homrajtojn, kiu ebligas konservi tiun avantaĝan viglecon inter niaj kontinentoj kaj kompensi unufoje por ĉiam la gigantajn historiajn, ekonomiajn kaj ekologiajn ŝuldojn, kiuj la landoj de Eŭropo havas al granda parto de la Tria Mondo, kaj fermi la daŭre malfermajn vejnojn de Latinameriko. Ili devas ne fiaski kun sia „integradpolitiko” kiel ili fiaskis kun sia laŭdire „civiliza misio” en la epoko de la kolonioj.

Akceptu Vi ĉiuj, registaraj reprezentantoj, Membroj de la Eŭropa Parlamento, Compañeras kaj Compañeros, fratajn salutojn el Bolivio. Kaj tute speciale nian solidarecon kun ĉiuj „senpaperuloj”.

Evo MORALES.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS)