Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Koran gratulon al Irlando pro la NE al la Lisbona Traktato - la NE akceptendas de la EU-elitoj
de Tobias PFLÜGER  
13a junio 2008

Tobias Pflüger (DIE LINKE en la Eŭropa Parlamento) :

2008-06-13 15:07

Gazetara komuniko 2008/016

Tubingo, la 13-an de junio 2008

Pri la NE al la Lisbona Traktato ĉe la referendumo en Irlando, Tobias Pflüger (membro de la Eŭropa Parlamento, partio Die Linke), membro de la Ekstera Komisiono (AFET) kaj Kunordiganto de la Maldekstra Frakcio (GUE/NGL) en la Subkomisiono Sekureco kaj Defendo (SEDE) de la Eŭropa Parlamento :

En Irlando la NE al la Lisbona Traktato ĝojige venkis.

Tiun NE mi eksterordinare salutas ! Koran gratulon al Irlando ! Gratulon al la voĉdoninta loĝantaro kaj al la Kampanjo CAEUC (Campaign Against the EU Constitution - Vote No to the Lisbon Treaty) !

Bedaŭrinde nur en Irlando la loĝantaro rajtis voĉdoni pri la Lisbona Traktato, ĉie aliie oni rifuzis referendumojn.

Nun la NE al la Lisbona Traktato estas akceptenda de la EU-elitoj. Ĉar la Lisbona Traktato estas nur malgrave ŝanĝita formo de la malnova Konstitucia Traktato, kiu estis rifuzita en Francio kaj Nederlando, venis nun la tempo por forlasi tiun traktaton. Tiu EU-traktato (Lisbona Traktato aŭ Konstitucia Traktato) estas nun definitive morta, tion devas akcepti ĉiuj (la EU-Konsilio, EU-Komisiono, la diversaj EU-registaroj kaj la plimulto de la Eŭropa Parlamento), kiuj faris kvazaŭ ĝi jam ekvalidus.

Elstara temo en la debato en Irlando pri la Lisbona Traktato estis la kritiko pri la armeigo de la Eŭropa Unio ligita kun la Lisbona Traktato (Memstara EU-arme-buĝeto, Konstanta Strukturita Kunlaborado, densa kunlaborado inter NATO kaj EU, solidarec-klaŭzo, devigo armadi ktp). Ankaŭ pri tio la EU-elitoj devas fine koncedi, ke la kritiko pri armeigo de la EU - speciale en la ankoraŭ neŭtralaj membroŝtatoj - kiel Irlando, sed ankaŭ larĝe trans tio, estas kundividita. Pro tio : Haltigu la transformadon de la EU al milita alianco !

La irlanda NE alportas tute novan situacion en la Eŭropa Unio. La rezulto de la referendumo ne estas katastrofo, kiel oni nun plendas, sed ŝanco ; ĝi malfermas la eblecon por diskutprocezo sub larĝa partopreno de la gecivitanoj en la EU pri la estonteco de tiu Eŭropa Unio. Per tio la vizio de vere demokratia, socie justa kaj paca Eŭropunio refoje ricevas ŝancon.

Telefona kontakto 01747650483

Judith DEMBA

Kontaktoficejo Tobias Pflüger, MdEP

en la Germana Federacia Parlamento (Deutscher Bundestag)

Unter den Linden 50

DE-10117 Berlin

Tel. : (0049) - (0)30/22771407

Fakso : (0049) - (0)30/22776819