Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
RSF, Ménard, AFP kaj ĵurnalista etiko
de Jean-Guy ALLARD  
7a junio 2008

„Kio okazas ĉi tie estas tro grava por ke tio koncernas vin”, lanĉis al Robert Ménard, la estro de Raportistoj sen Limoj (Reporters sans Frontières), sindikata delegito de la franca gazetar-agentejo France-Presse meze de kunveno antaŭ la sidejo de la agentejo en Parizo.

La sceno bone montras la nivelon de malpopulareco atingita en Francio de Robert Ménard kaj RSF inter la gazetaraj laboristoj. La video estis tamen ne montrata de la grandaj francaj komunikiloj ĝis kiam la retejo Rue89 metis ĝin en sian retpaĝon.

La filmo farita dum la manifestacio montras la sindikatan delegiton Patrick Filleux proksimiĝi al Ménard por klarigi al li ke lia ĉeesto ne estas dezirata.

„Sinjoro, vi ne estas invitita al tiu ĉi kunveno”, diras Filleux kun firmeco al la ĝenerala kaj dumviva sekretario de RSF, organizaĵo kiu pretendas defendi la ĵurnalistojn, sed kiu estas konata pro neniam fari tion en franca teritorio.

„Al vi mi parolas”, ripetas al li la delegito. „Mi estas Patrick Filleux, delegito de Aŭtonoma Sindikato de Ĵurnalistoj [1]. Ĉiufoje vi venas por vendi vian salaton. Ĉi tie, estas la afero de Agence France-Presse, kaj ne eblas ia butika alproprigo”.

Poste, en intervjuo kun Rue89, la delegito precizigis : „Dum 32 jaroj mi estis ĉe ĉiuj frontoj, kaj mi neniam vidis ie tiun sinjoron...”

Li aldonis humure : „Ménard kaj la ĵurnalismo, tio estas kiel la religio : mi ne iros prediki en preĝejoj.”

En evidenta maniero, Ménard vizitis la kunvenon de la laboristoj por plibonigi sian bildon en profesio kie jam ne restas al li granda prestiĝo pro siaj multaj aliancoj kun estroj de la franca gazetaro kaj siaj ligoj kun la usonaj informservoj.

La AFP trairas aktuale gravan krizon, dum oni suspektas la politikan povon voli privatigi tiun informagentejon.

De monatoj, la ĵurnalistoj de AFP denuncas ke la reganta partio trudas orientiĝojn kontraŭajn al la profesia etiko.

RSF ĉiam evitis partopreni en tiun nacian debaton, ja fundamentan por la gazetaraj profesiuloj, dum ĝi dediĉas sin al por-usonaj operacioj de enmiksiĝo en diversajn landojn de Latinameriko.

Jean-Guy ALLARD.

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, MAS