Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La laborista Esperanta ĵurnalismo kaj ĝia gazetaro
de Dieter ROOKE  
7a junio 2008

Prelego farita dum la Unua Kongreso de Esperantistaj Ĵurnalistoj, en Vilno, Litovio, de la 26-a ĝis 31-a de majo 2008

Komence, por ilustri la diskutvekan temon, mi rakontos al vi veran anekdoton :

Por prepariĝi, mi vizitis La Esperanto-bibliotekon C.D.E.L.I. en la svisa urbo La Chaux de Fonds [ Ĉaŭdefono ].

Kiam mi esprimis mian deziron esplori pri la laborista socialista gazetaro kontraste al la burĝa, la estro - Claude Gacond - furioziĝis kaj ruĝiĝis. Li asertis, ke socialistaj gazetoj mensogas, nur la burĝaj estas fidindaj. Dum stalinismo estis persekutataj kaj murditaj supozataj burĝoj, i.a. ankaŭ multaj esperantistoj. Komunistaj E-istoj ne pagis fakturon al SAT - pro tia skismo estis la epoko terurega - plej ĝi suferis pro la doktrino komunisma.

Dum la unua Universala Kongreso kunvenis ne nur poloj kaj rusoj, ne nur angloj kaj francoj , sed supozeble ankaŭ burgoj kaj laboristoj. Ili ĉiuj kolektiĝis sub la verda standardo de l’ espero. Ĉion kovris ia sento de harmonio, ia solena emocio de solidareco. En tia etoso estis aprobita la deklaracio pri Esperantismo, ke ĉiu rajtas uzi la lingvon por sia propra celo.

Sed samtempe en ekstera reala mondo en jaro 1905-a estis mortpafitaj senkulpaj manifestaciantoj. Sur placo en Sankta Peterburgo ilin trafis kugloj de cara armeo. En la svisa urbo Ĝenevo tiam estis rifuĝejo por persekutitoj de la cara imperio. Kelkaj el ili alportis lernolibrojn de nia lingvo. La junulo Hektor Hodler kaj lia samurbano Edmond Privat konatiĝis dank’ al la komuna ŝatokupo. La knabo Hektor eklernis la lingvon pozanta nuda kiel modelo por sia patro, nuntempe fama pentristo Ferdinand Hodler. Lia biografio ekzempligas, kiel laboristo avance karieras pro eksterordinara talento. La pentraĵoj de Hodler hodiaŭ valoras milionojn da eŭroj .

Dum la dua UK en Ĝenevo, kiun ĉefe organizis la du junuloj Hektor kaj Edmond, jam fondiĝis la unua ruĝula rondo. Sukcese eldoniĝis la periodaĵo „ISR”, internacia socia revuo. Al ĝi kontribuis korespondantoj el multaj kontinentoj. Frontpaĝo el la jaro 1907 montras pulpon kun jena klarigo : „La patrujoj estas nur brakoj de pulpo - kapitalismo”. Svisa ruĝulo raportas : La 5-an de majo estis elektita urbestro de socialdemokrata partio - Ĉarpentistoj postulas novan kontrakton de iliaj mastroj kaj 9-horan labortagon - Spite la mastroj jam fanforonadas : ni neniel konsentos.

En la urbo Frauenfeld, kantono Turgovio, kristana sindikato faris petskribon al la direkcio de tiea ŝufabriko ke ĝi permesu al sia personaro festi la unuan de majo. Ĉion ĉi mi rakontas al vi, ĉar la temoj ankoraŭ aktualas.

Iu ruĝa E-isto atakis nacian socialistan komitaton, kiu nevolante uzi E-ton restus konsekvence naciistoj kaj do kontraŭ internacieco.

Ĉi tie necesas atentigi pri la eseo de F. Hernandez "La ideologia stumblo inter socialismo kaj lingvo internacia". Ĝi priskribas la ĝenerale negativan sintenon kontraŭ Esperanto de gravaj teoriuloj en la laborista movado.

La dua kunveno de ruĝuloj okazis dum la tria UK en Kembriĝo la 14-an de aŭgusto 1907 posttagmeze. Partoprenis E. Privat, estis sendita protestletero al socialistaj organizoj pro malakcepto de Esperanto. Debatis komunistoj, anarkiistoj, pri ĝenerala politika striko, kiel kontraŭstari la militarismon, pri la revolucio en Rusio.

La socialistan kongreson en la germana urbo Stuttgart partoprenis la gvidanto de la socialdemokrata partio k-do Bebel. Iu demandis lin : Se la franca registaro, senarmigite de nia propagando, petegus arbitracion, kaj se la germana ŝtato rifuzus tiun ĉi arbitron - kion vi farus ? K-do Bebel la babilemulo tute ne respondis...

Kiel atingi la LIBERON ? Se vi interŝanĝas mian kapon kaj mian lastan literon, tiam vi ekkonos la sole veran rimedon por min atingi : „RIBELO”.

Alia pensaro el tia tempo : Batalo kontraŭ alkoholismo, higieno, kleriĝo, kaj bonkvalitaj nutraĵoj, loĝo, korpa flego, seksaj rilatoj, klarigoj pri ekonomiaj temoj. Plibonigo de diversaj lertecoj helpas multe pli la proletaron ol revolucio, kiu verŝajne nur detruos multajn kulturojn, kaj ankaŭ ekonomiajn valorojn. Kaj kie sukcesis revolucio, estos poste la sama aŭ verŝajne multe pli malbona ol antaŭe, por kio historio havos multajn ekzemplojn.

Jen bela poemo por komprenigi la etoson antaŭmilitan :

VI KAJ NI

Vi havas kuglojn, karabenojn, vi havas skurĝojn kaj la ĉenon kaj citadelan fortan muron - kaj NI kulturon ;

Vi havas leĝojn militjuĝajn, sur bajonetoj sangon ruĝan el pendigiloj grandan turon - kaj NI kulturon ;

Vi havas korojn el fero, kaj liberecon sur - papero, vi havas forton, la armeon - kaj NI ideon.

Post la dua mondmilito skribas laborista Esperanto-gazeto : „Forigi unu fojon por ĉiam la ĉefan kaŭzon de la militoj - la barbaran restaĵon de la plej antikva anstataŭ la civilizita tempo - la regadon de unu gento super la aliaj gentoj.”

Maje 1945 jam reaperis la Esperanto-gazeto kiu proklamas : „konstruu la pacon en tutmonda demokratio”.

Publikiĝis poemo "La kanto de l’ esper’” por la nove kreita hebrea ŝtato sur tero de Palestin’.

Socialisto komentis pri Roza Luksemburg : Ankaŭ ŝi ne estis senkulpa, ŝi instigis al perforta batalo laboristojn, ŝi vekis en siaj adeptoj la saman sangavidajn pasiojn, kiujn direktis tiuj barbaroj kontraŭ ŝi (Roza Luksemburg kaj Karl Liebknecht estis kruele murditaj de reakciuloj). Pri Usono opiniis Liebknecht : „Nenie mi trovis tiom da preĝejoj kaj nenie mi aŭdis prediki pri frateco. Sed montru al mi landon en kiu la homoj tiel staras kiel lupo unu kontraŭ la alia, kiel en Usono.”

En jaro 1937 aperis artikolo pri internaciaj brigadoj en Hispanio en nederlanda gazeto, „Laborista Esperantisto”. Ĉie minacas la nacisocialismo. Sole en Nederlando estis organizitaj 750 laboristoj.

En suda Italio eĉ okazis aparta evento de Olimpiaj Ludoj por laboristoj.

Pri la purigado de la komunista partio kaj la procesoj en Moskvo mi trovis nenian artikolon. 1921 fondiĝis SAT, la Sennacieca Asocio Tutmonda kun siaj propraj gazetaro kaj libroeldonado.

La SAT-membraro rapide kreskis kaj nombre eĉ superis la neŭtralan movadon. Pro la fondo de la unua en la mondo socialista ŝtato - Sovetunio - skismis la laborista Esperanto-movado : iuj estis kontraŭ Sovetunio kaj malplimulto pora.

De tiam ekzistas du gazetoj : eldonita de SAT „Sennaciulo” kaj de la komunistoj" IKEK" la organo „Internaciisto”.

Ambaŭ gazetoj ankoraŭ ekzistas.

Dieter ROOKE.