Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La Internacia Konsilantaro (IK) de la MSF - "Kiu organizas ĝin"
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
6a junio 2008

Kiu organizas ĝin

2002-06-22

IK - Eco, respondecoj, konsisto kaj funkciado

La unua kunveno de la Internacia Konsilantaro (IK) de la MSF okazis de la 9-a ĝis 11-a de junio 2001. Tiam estis diskutataj kaj aprobitaj jenaj punktoj pri la eco, respondecoj, konsisto kaj funkciado de la IK.

1. Eco

La starigo de la IK respondas al la koncepto de la MSF kiel permanenta, longdaŭra procezo, farita por estigi internacian movadon por kunigi alternativojn al la novliberala pensado favore al nova socia ordo, kiu favoras kontakton inter multaj kaj diversaj proponoj.

Interkonsente la IK estiĝos kiel konstanta grupo kiu donu kontinuecon al la MSF post 2002, solidigu la tutmondigon de la MSF. La Konsilantaro ludos gvidan rolon por difini gvidliniojn kaj la strategiajn direktojn de la MSF. Naciaj Organiz-Komitatoj servos kiel organizantoj kaj faciligantoj kune kun la IK.

La IK devas esti loko de ag-orientita malfermita dialogo kaj de interligiĝo kun aliaj sociaj movadoj kaj bataloj. Ĝi ne estos aŭtoritato en forto-strukturo, kaj ne havos meĥanismojn por decidi pri reprezentiĝoj nek por voĉdonado. Kvankam la IK devas havi ekvilibran konsiston koncerne regiona kaj sektora diverseco, ĝi ne estos burokrateca strukturo kun ia pretendo reprezenti la mondan civilan socion. La reprezenteco de la IK rezultiĝos el ĝia kapablo tutmondigi la MSF kaj doni al ĝi radikojn, organizitecon kaj daŭrecon.

1. Respondecoj

Kun sia ĉefa celo etendi kaj solidigi la MSF, la IK-anoj devas akcepti politikajn kaj operaciajn respondecojn kiel jenajn :

- Formulado de MSF-strategioj ;

- Flegado de aktivaj kontaktoj kun internaciaj movadoj, kampanjoj, iniciatoj, bataloj kaj aliaj eventoj ;

- Zorgado pri tio ke la MSF fariĝu familiara ĉeesto en iliaj landoj kaj regionoj, instigado de larĝa partopreno kaj diskutado pri temoj kaj proponoj proponitaj de la MSF ;

- Instigado kaj subtenado de MSF-renkontiĝoj, identigado de potencialaj ejoj kaj instigado al partopreno ;

- Certigado de reciproka politika, tema kaj operacia agado inter la MSF-j ;

- Instigado kaj subtenado de formiĝo de Komitatoj en iliaj landoj ;

- Kune kun MSF-organizkomitatoj disponigado de strukturo por temoj, metodoj, formatoj, identigoj kaj invitoj al parolantoj kaj ekspoziciantoj ;

- Kolektado de mono.

3. Konsisto

La IK konsistas el baza kerno kie regionaj malekvilibroj daŭre ekzistas (malmulta partopreno de Afriko, Azio kaj la araba mondo), kiel ankaŭ sektoraj (junuloj, nigruloj, interalie), kiuj estas eliminendaj. La Konsilantaro kredas ke alfronti tiujn malekvilibrojn kaj mankojn estas kompreninda kiel celo atingenda per konsultado, por kiu regionoj kaj grupoj bezonas tempon. La IK devas pritaksi proponojn enpreni novajn membrojn kiel rezulton de tiuj konsultadoj kaj sekve etendi taŭgajn invitojn. La IK devas klopodi por akiri monon, tiel ke retoj ne devas rezigni partoprenon pro manko de resursoj. Grupoj kaj organizaĵoj invititaj al la unua kunveno, sed kiuj ne povis veni, kompreneble konsideratos kiel IK-anoj.

La konsisto de la IK sekvos la jenajn kriteriojn :

- Aliĝo al la Ĉarto de Principoj ;

- Geografia kaj regiona ekvilibro celanta diversecon ;

- Sektora partopreno : sindikatoj, sociaj movadoj, NRO-j kaj aliaj ;

- Partopreno de kapoj de internaciaj kaj regionaj retoj ;

- Zorgado pri daŭreco de la MSF kaj kun respondecoj pri la supre dirito.

- Ne estas antaŭfiksita nombro da membroj.

- Partoprenantoj inkludos reprezentantojn de internaciaj kaj regionaj entoj kaj organizaĵoj, kaj internaciajn retojn kaj kunordigantojn.

Ekzistos du manieroj partopreni en la IK, kun la rajto esti garantie aŭdata en ĉiu instanco :

a) Konstantaj membroj ;

b) Laŭokazaj gastoj kaj observantoj : Nemembroj kies partopreno estas konsiderata grava en donita momento en la internacia situacio aŭ rilate la organizacian evoluon de la MSF.

4. Funkciado

La IK estas konceptita kiel dinamika aranĝo kiu pritraktas sociajn iniciatojn. Kiel tia, ĉiu IK-ano kontribuos al la IK laŭ la aktivecoj de la membro kaj faru klarajn engaĝiĝojn koncerne la funkciado de la Konsilantaro. Laŭ tio, dum la kunveno estis proponite starigi laborgrupojn por kunordigi la agendojn de la membroj.

Monkolektado estas farendaj kiom eble plej baldaŭ. Starigi meĥanismojn por mobilizado kaj komunikado estas ankaŭ prema neceso kaj devas esti rapide realigata por ebligi kunordigadon inter membroj, kaj inter membroj kaj la organizkomitatoj de la MSF 2002.

Por certigi viglan funkciadon de la IK, la membroj nomumu reprezentanton kaj deputiton. Ĉiu membro havos seĝon en la IK-kunvenoj. La venonta IK-kunveno okazos en Dakaro, Senegalio, fine de oktobro 2001 (kie, interalie, la loko de la MSF 2003 estos decidita). Tuj poste la IK renkontiĝos ree en Portalegro, ĝuste antaŭ ol komenciĝos la MSF 2002.

La Brazila Organizkomitato

elangligita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS)