Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-Bulteno 2008-06-02
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
5a junio 2008

Bulteno de la Monda Socia Forumo

La 2-an de junio 2008

Enhavo

1. La diskutoj de la internacia konsilantaro kunveninta en Abuĝo centriĝis sur la strategioj de la MSF

2.Belemo 2009 – konsultado, datoj kaj seminario

3.Forumoj tra la mondo – la Eŭropa Socia Forumo

1. La diskutoj de la internacia konsilantaro kunveninta en Abuĝo centriĝis sur la strategioj de la MSF

La Internacia Konsilantaro de la Monda Socia Forumo kunvenis de la 1-a de marto ĝis la 3-a de aprilo en Abuĝo en Niĝerio. Delegitoj el 49 organizaĵoj partoprenis en la diskutoj, rondaj tabloj kaj laborgrupoj.

Tiu kunveno temis esence pri la strategioj por la Monda Socia Forumo. Pritaksante la procezon de la MSF post 8 jaroj da ekzistado, la partoprenantoj povis diskuti pri ĝiaj atingoj kaj malfacilaĵoj, pri la internacia kunteksto kaj la eblecoj kaj defioj de la estontaj MSF.

Antaŭ la kunveno, la komisiono Strategio ricevis pli ol 80 kontribuaĵojn de membroj de la IK (Internacia Konsilantaro) kaj de partoprenantoj en la MSF. La kontribuaĵoj evidentigis la mondan kuntekston, la situacion de la sociaj movadoj, la rolon de la MSF kaj samtempe faris proponojn por la estonteco.

Jena adreso donas la sintezon de la diskutoj kiuj okazis en Abuĝo : http://www.forumsocialmundial.org.b... [la fina „FR“ staras por la franca lingvo, por la aliaj ŝanĝu ĝin al la kodo de la koncerna lingvo]

La diskuto pri la strategioj ne estas konsiderata fermita dum la kunveno de la IK en Abuĝo. La komisiono Strategio daŭre akceptos kontribuaĵojn kaj klopodos por prezenti konkludan dokumenton post la venonta kunveno de la internacia konsilantaro, kiu okazos en Kopenhago, en Danlando.

La revenintaj informoj pri la Monda Agotago de januaro 2008 estis tre pozitivaj, ĝi estis por multaj homoj tute nova formo de partoprenigo de novaj movadoj, organizaĵoj kaj homoj tra la mondo. Dezirindus ripeti la Mondan Agotagon en tiuj jaroj en kiuj okazos nenia centra evento de la MSF. Ĉiukaze la venonta MSF en Belemo en 2009 devos esti akompanata de internaciaj iniciatoj fare de la partoprenontoj kiuj ne povos esti korpe cheestaj.

La procezo de ekspansio de la MSF evoluos al la landoj de Azio, Rusio kaj la arabaj landoj. Por helpi la ekspansian procezon, estas starigitaj tri novaj dissendolistoj en la retejo OpenFSM (nova ilo starigita por faciligi la komunikadon kaj doni videblecon al ĉiuj partoprenantoj en la MSF). Se via organizaĵo situas en unu el tiuj tri regionoj de monda ekspansio kaj se vi deziras kontribui, aliĝu al la jenaj dissendolistoj :

Landoj de Azio : http://openfsm.net/projects/wsfic-e...

Rusio : http://openfsm.net/projects/wsfic-e...

Arabaj landoj : http://openfsm.net/projects/wsfic-e...

Legu la kompletan protokolon de la kunveno de la internacia konsilantaro en Abuĝo ĉe : http://www.forumsocialmundial.org.b... [La fina nombro „3“ staras por la franca ; por la aliaj lingvoj elektu la respektivajn nombrojn.]

Belemo 2009 – konsultado, datoj kaj seminario

Dum la kunveno de la IK en Abuĝo, la organiza komitato de Belemo prezentis kaj diskutis sian unuan struktur-dokumenton, ankoraŭ en skiza stato, destinitan prepari la Mondan Socian Forumon 2009. Seminario pri la metodoj okazos en Belemo en julio por la „lastaj reguladoj“ antaŭ la MSF 2009.

La MSF 2009 de Belemo okazos de la 27-a de januaro ghis la 1-a de februaro. Por la agadoj kaj la partoprenantoj, la enskriboj devas komenci en augusto 2008.

La konsultado pri la celoj de la MSF 2009 estas nun en siaj lastaj tagoj. Vi povas ankoraŭ sendi viajn kontribuaĵojn ĝis la 6-a de junio pere de la retpagho www.fsm2009amazonia.org.br.

Forumoj tra la mondo – la Eŭropa Socia Forumo

La 5-a Eŭropa Socia Forumo okazos en Malmo en Svedio de la 17-a ĝis la 21-a de septembro. Por ĝia unua okazigo en Skandinavio oni atendas pli ol 20.000 partoprenontojn, el sociaj movadoj, sindikatoj, NRO-j kaj de la civila socio de tuta Eŭropo.

La ESF havos la ĉefan celon starigi aliancojn, mobilizi kaj starigi kunlaboradojn por lanĉi novajn iniciatojn, agojn kaj kampanjojn por alia Eŭropo ebla.

Por pli ampleksaj informoj pri la Eŭropa Socia Forumo, aliru la retejon www.esf2008.org

Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)

Adreso : Rua General Jardim, 660, 7-a etaĝo, San-Paŭlo - SP- Brazilo, Poŝtkodo : 01223-010

Retejo : www.forumsocialmundial.org.br

MSF-Bulteno Traduko al la franca : Thomas Ruiz

Traduko el la franca al Esperanto : Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS)