Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
KONSCIU 34
de Afrika Centro Esperantista  
3a junio 2008

=================================

 K O N S C I U

=================================

 Numero 34  01/06/08

 ---------------------------------

 Informilo por enprofundiĝi en  la E-movadon Afrikan

 ---------------------------------

 Redaktas : Liberesko

=================================

"Kiam la gelernantoj ne plu bezonas la instruiston, nur tiam oni nomas sukcesa la laboron de la instruisto", diris pedagogo. Alia aldonis : "Kion celu la instruisto, tio estas, ke li fariĝu senutila al la lernant(in)o". Ĉu tiuj vortoj estas pravaj ?

Belga amiko skribis iam al Koffi : "Mi havas du filojn. Ambaŭ nun havas propran laboron kaj propran familion. Tio estas mia granda feliĉo, ĉar ili ne plu bezonas min en sia vivo. Nun mi povas trankvile morti".

Hans BAKKER komencis la E-laboron pri Afriko en 1980. De tiam li pensas pri la estonteco, kiam afrikanoj ne plu bezonos lin, kaj povos memstare agadi. Antaŭ 1990 li trovis, ke io ĝermis en Togolando. Tiam nur togolandanoj mem estis ekprizorgantaj sian agadon. Ili organizadis seminariojn, kongresojn ktp. Tion oni devas eksporti al aliaj landoj afrikaj. Kiuj faru tion, tiuj estu neniu krom tiuj, kiuj faras tion en sia lando. Jen Hans alvokis togolandanojn.

Korespondado kun afrikaj Esperantistoj, kursoj per korespondado, partoprenigo en E-renkontiĝoj ktp estas laboroj ĉiutagaj. Togolandanoj lernocele rilatas kun samkontinentanoj-esperantistoj el aliaj landoj : Benino, Ganao, Tanzanio, Burundio, Malio, Burkino, Niĝerio, Niĝerlando, Sudafriko, Demokratia Respubliko Kongolanda, Popola Kongolando, Ĉado, Senegalio, ktp. Togolando kondutis kiel instruisto, kaj la supraj diroj de pedagogoj koncernu ĝin.

Togolando fieros kiel la belgo, kiam estos vere, ke ĉiuj landoj ne plu bezonas ĝian helpon. Ĉu estas tiel nun ? La respondo povas esti jes aŭ ne. Necesas rigardi ĉirkaŭen.

1- Memstareco de la E-movado en afrikaj landoj

Du aferoj tie ĉi estas esplorindaj : organizado de propraj aferoj kaj ankaŭ financado de ili. Ghenerale en la E-movado oni konsideras afrikajn landojn nepagipovaj. Tial internaciaj E-organizaĵoj havas fondusojn nutratajn de eksterafrikanoj, ke oni prizorgu la agadon en Afriko. Nun kiu prizorgu la agadon ?

2- Prizorgo de la agado en unuopaj landoj afrikaj

En la tuta kontinento Afriko ankaŭ la organizado de la E-movado okazis de ekstere. La vera penetrado de Esperanto en Afriko komenciĝis en 1980, kiam Hans BAKKER eklaboris. Li rilatis kun homoj en multaj landoj afrikaj, instruante al ili la internacian lingvon. Kun la paso de la tempo lernantoj liaj ekkapablis gvidi kurson kaj eĉ organizi la movadon en sia lando.

La unua ekzemple okazis en Togolando, kie esperantistoj transprenis de Hans BAKKER la prizorgadon de la E-movado en propra lando. Ekde tiam ili organizas ĉion mem, sed ricevas financan subtenon de la ekstero. La unua seminario okazis en julio 1988. Ghin partoprenis unu beninano kaj deko da togolandanoj mem. Pliaj seminarioj sekvis poste. Okazis ankaŭ naciaj kongresoj, kaj la dek-sesa okazos baldaŭ. Jes, la togolandanoj ne plu bezonas la instruiston, kaj tiu ĉi pli fieras pri tio, kaj tial konfidis aliajn lernantojn al togolandanoj. Jen Togolando vastigas sian laboron al Afriko. Certe ankaŭ ili volas, ke iam almenaŭ unu el ĝiaj lernantoj prizorgu la movadon en propra lando kaj krome helpu ankaŭ aliajn landojn. Tiel iom post iom, ĉiu lando fariĝos memstara en la organizado de la movado. Kio okazas nun ?

Abundas spertaj esperantistoj en Togolando, kies estas ankaŭ pluraj Esperanto-tendencoj, kiuj kuniĝas por progresigi la tutlandan movadon. Vidu kio okazis en la unua tago de majo : ASELT (Asocio Sennacieca de Esperantistoj-Laboristoj en Togolando) kaj FEIM (Fonduso Esperantista de Interhelpo kaj Mikrokredito) kune organizis la tiutagan feston. Kiujn Togolandanoj iam instruis, tiujn ili ŝatus gvidi sian agadon. Okulfrapa ekzemplo okazas nun en Burundio.

Jam en 2004 sentiĝis grandaj progresoj de Esperanto en Burundio. La afrika komisiono gvidata de Koffi en 2005 elektis Burundion por la organizado de unu el la regionaj kongresoj de 2006. La dua iris en la manojn de Niĝerio. Okazis la kongreso en ambaŭ landoj. La agado en Burundio iras multe pli bone ol tiu en Niĝerio. Dezirinde, ke ankaŭ Niĝerio kaj aliaj landoj imitu Burundion. Tiel pli kaj pli sendependiĝos la movado en unuopaj landoj. Ĉu afrikaj esperantistoj atendu ĝis tiam por havi la tutafrikan movadon memstaran ?

3- Memstareco de la E-movado en Afriko

Togolandanoj mem starigas siajn instruprogramojn, organizas siajn kursojn, formadas siajn instruistojn kaj donas diplomojn. Ili ne tute bezonas tiucelan helpon. La paŝoj de Burundio estas laŭdindaj, kaj aŭguras floran estontecon. Notindas, ke en Togolando kaj Burundio okazis Esperantologia semajno respektive en 2005 (fine de 2005 kaj komence de 2006) kaj 2008 sub la gvidado de Giorgio SILFER.

La agado en aliaj landoj ne estas tiel vigla kiel en Togolando (supre) kaj Burundio (sekve). Tamen ne mankas bonaj Esperantistoj en la aliaj landoj. Tio igas, ke afrikanoj mem povas gvidi propran aferon. Ili nur organiziĝu, kaj precipe pensu pri realisma laboro sincera kaj honesta. Kiom da mono oni bezonas por tiaj aferoj ? Certe preskaŭ neniom. ARE (Afrika Reto Esperantista) ekpaŝas tiel. La iniciatintoj de ARE liberiĝis de sia instruisto, kaj ege ĝojas, ke liaj gelernantoj ne plu bezonas lin. La komencaj paŝoj aŭguras brilan estontecon. Ghoju Hans BAKKER kaj liaj togolandaj kunlaborantoj, ĉar nun iliaj gelernantoj klopodas iri mem sian respektivan vojon.

Antaŭen ARE kaj vivu Hans !