Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-Bulteno 2008-05-26
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
30a majo 2008

Bulteno de la Monda Socia Forumo

La 26-an de majo 2008

Enhavo

La konsultado de la MSF 2009 kaj la nova retejo

1. Komencis la konsultado pri la agoceloj de la MSF 2009

2. Malfermo de retejo pri la Monda Socia Forumo de 2009 de Amazonio

1. Komencis la konsultado pri la agoceloj de la MSF 2009

La konsultado, kiu devenas el propono de la Internacia Konsilantaro de la MSF (IK) jam disponeblas rete ĉe la adreso http://www.fsm2009amazonia.org.br/w.... Tiu konsultado celas difini la agocelojn kiuj ebligas al ni kiom eble plej fortigi la dialogon kaj alianciĝon inter diversaj organizaĵoj, movadoj kaj retoj de la grandamazonia regiono kaj de la tuta mondo.

La naŭ celoj difinitaj dum la Monda Socia Forumo de 2007 kiu okazis en Najrobo (Kenjo) estas la elirpunkto de tiu konsultado. Do la Internacia Konsilantaro proponas ke en Amazonio, kiel en Afriko en 2007, ĉiuj agadoj kiuj okazos dum la MSF 2009 organiziĝu ĉirkaŭ tiuj agoceloj.

Laŭ tio ni prezentas ĉi-sube la celojn adoptitajn por la organizado de la MSF de Najrobo en 2007 :

1. Por konstruado de mondo de paco, de justeco, de etiko kaj de respekto al la diversaj kredoj, sen armiloj, speciale sen atomarmiloj ;

2. Por la liberigo de la mondo el dominado de la multnacia kaj financa kapitalo, el imperiisma dominado kaj el la sistemoj de malegaleca komerco ;

3. Por Certigi la universalan kaj daŭrigeblan aliron al la komunaj havaĵoj de la homaro kaj de la naturo, por konservi nian planedon kaj ĝiajn naturriĉaĵojn, speciale akvon kaj arbarojn ;

4. Por la Demokratiigo de la kono kaj de la informo kaj por la kreado de kundividita kon-sistemo, kun malmuntado de la rajtoj de intelekta proprieto ;

5. Por Certigi la dignon, defendi la diversecon, garantii la egalecon de la seksoj kaj de raso kaj elimini ĉiajn diskriminaciojn kaj kastojn ;

6. Por Garantii (dum la tuta vivo de ĉiuj homoj) la ekonomiajn, sociajn, homajn kaj kulturajn rajtojn, aparte la rajton je sano, edukado, loĝejo, laboro kaj deca laboro ;

7. Por Konstrui mondan ordon bazitan sur la suvereneco, la memdeterminado kaj la popolrajtoj ;

8. Por Konstrui ekonomion centritan sur la popoloj kaj la daŭrigeblo ;

9. Por Konstrui kaj disvolvi reale demokratiajn politikajn strukturojn kaj instituciojn kun la plena partopreno de la popoloj en decidoj kaj regadoj de la aferoj kaj de la publikaj resursoj.

La sama ideo aplikendas al la reala spaco en kiu okazos la evento. La Internacia Konsilantaro ŝatus scii ĉu la temoj traktendaj dum la MSF 2009 estas entenataj en tiuj celoj, ĉu novaj celoj aldonendas aŭ ĉu necesas modifoj por pritrakti la batalojn, agojn kaj kampanjojn, kiujn la konsultitaj organizaĵoj faris.

La fina celo de la konsultado estas certigi ke la kiom eble plej granda nombro da asocioj kaj individuoj povu esprimi sin dum la ĝisdatigo aŭ konfirmado de la agoceloj de la MSF kaj partopreni en ĝi.

Se vi deziras respondi al la konsultado, vi povas fari tion en la portugala, angla, hispana aŭ franca kaj vi povas sendi viajn respondojn ĝis la 6-a de junio. Por aliri la konsultadon, vizitu la retejon de la MSF 2009 Amazonio (http://www.fsm2009amazonia.org.br/w...).

Tie vi trovos la tekston verkitan de la IK kun pli detalaj informoj pri la konsultado kaj ĝiaj celoj. Por respondi al la konsultado sufiĉas alklaki la indikitan butonon, respondi la demandojn kaj enigi la informojn necesajn pri la organizaĵo, la respondeca persono, la lando kaj la kontaktinformoj.

2. Malfermo de retejo pri la Monda Socia Forumo de 2009 de Amazonio

La konsultado disponigas ankaŭ virtualan spacon (http://www.fsm2009amazonia.org.br) dediĉitan al la preparo de la Monda Socia Forumo de 2009 en Amazonio. Tie ĉiuj organizaĵoj, retoj kaj movadoj, kiuj partoprenas la revon pri alternativa mondo, povas akiri kaj interŝanĝi informojn kaj doni sian helpon al la organizado de nova eldono de la MSF kiu, por la unua fojo, okazos en Amazonio. Tiu spaco estos regule ĝisdatigata.

Informoj pri la temoj ligitaj kun la partopreno en la evento de 2009 estos tie disponeblaj (vi trovos tie ekzemple la enskrib-formularon por organizaĵoj, individuoj, agadoj, volontuloj, standoj, por ricevi gazetarajn akreditojn ktp.). Aldonu ĝin al viaj legosignoj kaj konsultu ĝin regule. Por pli detalaj informoj pri la disvolviĝo de la MSF konsultu la retejon http://www.forumsocialmundial.org.b... (3 = por la franca lingvo). La tutaĵo de la celoj de la konsultado disponeblas ĉe la adreso : http://www.fsm2009amazonia.org.br/w....

Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)

Adreso : Rua General Jardim, 660, 7eme étage, São Paulo - SP- Brazilo, Poŝtkodo : 01223-010

Retejo : www.forumsocialmundial.org.br

MSF-Bulteno

Traduko al la franca / kunlaborado : Elisa Francés Martínez [ricevitan 2008-05-29]

Esperantigo el la franca : Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS))

Por ricevi tiun ĉi MSF-bultenon en la franca, sendu retmesaĝon al gerente@forumsocialmundial.org.br kun la vorto INSCRIPTION kiel temo.