Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
KONSCIU 33
de Afrika Centro Esperantista  
24a majo 2008

=================================

K O N S C I U

=================================

Numero 33 22/05/08


Informilo por enprofundiĝi en la E-movadon Afrikan


Redaktas : Liberesko

==================================

  "La valoro de donaco estas ne la kvanto, sed la signifo kaj la momento de la donacado". Ĉe la fino de ĉiu jaro, la homoj havas la kutimon donaci al siaj geamikoj kaj parencoj por deziri multon bonan por la nova jaro. Tiel okazas ankaŭ por datrevenoj diversaj( naskiĝaj, geedziĝaj, ktp). Ĉu ne estas alia okazo de donacado ? Certe jes, tiaj okazoj abundas, kaj Esperantistoj profitu el unu el ili. El kiu do ?

Tago de la patrinoj en Esperantujo


Dimanĉon, la 25an de majo 2008 estas la tago de la patrinoj. La 20-an de majo okazis elsendo ĉe televidstacio. Partoprenis la elsendon pluraj infanoj. La prezentanto de la elsendo demandis la partoprenantojn pri tio, kion ili donacos al siaj respektivaj patrinoj por tiu tago. Neniu povas dubi pri la listo de donacoj : horloĝo, vestaĵo, frandaĵo, ktp. Ĉu estas ĉio ? Ni vidu !

Ĉiu partoprenanto de la elsendo skribis la nomon de sia donaco sur papereto, kaj la gvidanto de la elsendo poste kolektis ĉiujn paperetojn kaj laŭte legis la surkribaĵojn. Krio de la partoprenantoj tremigis la elsendejon, kiam oni aŭdis, ke partoprenanto skribis : „Lernolibro de Esperanto".   Donaco de Esperantistoj en la tago de la patrinoj


Se infano povis kuraĝegi mencii Lernolibron de Esperanto kiel donacon al sia patrino okaze de la tago de la patrinoj, certe ankaŭ la plenkreskuloj faru same, ĉu ne ? Jen do granda tasko venas al ĉiuj Esperantistoj de la mondo.

Afrika Centro Esperantista invitas ĉiujn Esperantujanojn donaci Esperantaĵojn al neeesperantistoj, ke tiuj ekklernu Esperanton. "Ni semas kaj semas" diras ZAMENHOF. Jen do prezentiĝas aparta semtempo, kiun profitu Esperantistoj por venigi almenaŭ unu neesperantiston al Esperantujo.

Donaco de Afrika Centro Esperantista


ACE donacas sin mem tute al FARE (Feminismo en Afrika Reto Esperantista). Tiel ACE taskas al si ĉiel helpi FARE, ke ĝi plenumu la taskojn, kiujn ĝi donas al si.

La libron SUB LA VERDA BLUZO donacas ACE al ĉiu Esperantistino afrika. Ĉiu el tiuj Esperantistinoj tuj rilatu kun ACE por havi sian ekzempleron. La petojn oni sendu al ACE ĉe afrikacentro@hotmail.com aŭ esp.togo@cafe.tg.