Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ros-Lehtinen sendas al vi salutojn de sia patro
de Jean-Guy ALLARD  
18a majo 2008

La usona kongres-membro Ileana Ros-Lehtinen, kiu pretendas doni al Kubo lecionojn pri respekto de homrajtoj, dum ŝi apogas la torturon en Guantanamo kaj la irakan genocidon, evitas memorigi, kiel, dum la unuaj monatoj de la kuba Revolucio, ŝia patro estis inter la unuaj kiuj proponis siajn servojn al la CIA.

Same kiel Carlos Alberto Montaner, kiu, 17-jara, dediĉis sin al metado de bomboj en magazenoj de Havano en la tempo de Kristnasko, laŭ ordono de la Kompanio kaj liveris la eksplod-maŝinojn, Enrique Ros aliĝis al la Kristan-Demokrata Movado (KDM) de José Ignacio Rasco, societo de frustritaj riĉulidoj starigita fine de 1959.

Ileana Ros-Lehtinen inventis nenion pri rekrutado. La ĉefo de la KDM havis jam de monatoj konstantajn ligojn kun kubanoj instalitaj ekster la insulo kaj, fine de februaro 1960, kontaktiĝis kun la oficiroj de la CIA.

La esploristo Jesús Arboleya rakontas, en sia libro „La contrarrevolución en Cuba”, kiel Rasco vojaĝis tiam rekte al la bunkro de la CIA en Arlington, en Virginio, kaj interparolis kun la oficiro Frank Bender.

La perfido de la KDM estis la unua elemento kiu ebligis al la CIA konkretigi sian projekton de kontraŭrevolucia koalicio kiu kondukis al starigo de la Demokratia Revolucia Fronto (DRF), organizaĵo pure terorisma kiun ĝi komplete regis.

Howard Hunt mem poste malkaŝis kiel, ekde komenco, la grupo ekricevis proksimume 115.000 dolaroj monate por sia funkciado.

Jam tiam Vaŝingtono faris ĉion por teni firme en sia mano ĉian alternativon al la Revolucio, kiun oni naive kredis povi fabriki per propagando, invado-planoj kaj provoj murdi la gvidanton de la Revolucio.

Enrique Ros, kiu rapide forlasis la insulon por proksimiĝi al la kaso, estis unu el la plej aktivaj konspirantoj de tiu etapo de fimilito kie abundis teroristaj operacioj kondukataj el Florido kun centoj da civilaj viktimoj, virinoj, infanoj kaj maljunuloj.

Lia alveno en Miamo okazis samtempe kun la staraigo en tiu urbo de la stacio JM/WAVE, ekskluzive destinita al agresado al Kubo kaj kiu ne ĉesis grandiĝi dum la sekvaj jaroj. Pli ol 250 oficiroj kaj 2.000 agentoj, kubdevenaj, tiel dediĉis sin, ĝis 1967, al la provo detrui la kuban Revolucion en malŝparego de mono kaj rimedoj kiu transformis en milionulojn plurajn implikitajn capos. Inkluzive de la paĉjo de la proparolantino de Bush.

Tiu, kiu scias ĉion, konfirmas

Kiu konfirmas ekster ĉia dubo la partoprenon de Ros en tiu giganta agres-agado kontraŭ Kubo ? La plej abomeninda el la miamaj murdistoj : Orlando Bosch Avila, kun kiu Enrique Ros identigis sin dum sia tuta vivo, tiom ke li petis antaŭparolon por libro en kiu li publikigis sian interpretadon de la fiaskinta invado en Playa Girón.

En tiu teksto la infankuracisto Bosh (kiu preferas dediĉi sin al kreado de orfoj anstataŭ prizorgi infanojn) nomas Ros, en pluraj okazoj, „mia amiko kaj kompano” kaj laŭdas lian „kuraĝon”.

Dirite de homo kiu ordonis la detruon de aviadilo dumfluge, la vorto „kuraĝo” alprenas alian signifon.

Ros, skribas Bosch, estis „unu el la konspiraj artifikoj kiuj alfrontis la perfidulojn kaj la komunistojn”.

Kion signifas tio ? Ileana Ros-Lehtinen povus certe doni pli da detaloj. Bosch daŭrigas : „Li estis entuziasma, fervora membro kaj fondinto de la Kristan-demokrata Movado kie li sukcesis okupi la funkcion de nacia kunordiganto. Poste li estis granda konspira aktivulo en la Demokratia Revolucia Fronto (DRF) kaj la Kuba Revolucia Konsilantaro (KRK)”.

La 11-an de junio 1976 Bosch partoprenis kun Luis Posada Carriles en la revolucio kunvokita de la CIA, en Bonao, Domingo, kie fondiĝis la CORU. Tiu terorisma organizaĵo kiun li poste gvidis, semis teroron dum jaroj sur la tuta kontinento kaj fariĝis provizanto de homoj por la timinda Plano Condor realigata de ĉiuj militistaj diktatoroj sub la ordono de Vaŝingtono.

Jen pri kio temas kiam Ileana Ros-Lehtinen, la filino de paĉjo kiu kondukis ŝin ĝis la Kongreso, instigas al kontraŭrevoluciaj agoj en Kubo.

Post la transformiĝo de la DRF en KRK, sub la regado de la servoj de Langley, Ros partoprenis rekte en la kunordigado de dekoj da teroristaj grupetoj kiujn tiu organizaĵo tenis sub sia komando... uzante la ĉekujon.

Li partoprenis tiel en la orientado de la perfortaj agoj kontraŭ Kubo en kiuj la CIA ne volas ke aperu ĝia mano.

Ros troviĝis inter la organizaĵoj de la fiaskinta invado en Playa Giron kie, tamen, li ne riskis sian haŭton, kio surprizis neniun.

Kie troviĝis la paĉjo de Ileana kiam prepariĝas la komploto por murdi Kennedi-on kun pluraj malnovaj kunlaborantoj de la agentejo ? Oni demandu la filinon.

Flanke de Tony Varona kaj Manuel Artime

Kio certas, estas ke dum sia kariero de dungosoldato, Ros laboris kun kelkaj aliaj memproklamitaj ’patriotoj’, kiel Tony Varona kaj Manuel Artime, kies patriotismo estis neniam sufiĉe klara por rezisti al ĉeko de la koramikoj de Langley kaj al la aliaj materiaj profitoj de la batista Miamo.

Ĉiuj kunuloj de Ros dediĉis sin, marĝene de siaj karieroj de „gvidantoj” al la fikomerco de drogoj kiu estis jam komencinta kiam prepariĝis Giron. Artime, „heroo” de la DRF kaj de la KRK, eĉ faris fikomercon de sangoplasmo pri kiu li komercis kun la diktatoruloj de Anastasio Somoza. Ĉu la filino de Enrique Ros ne sciis tion ?

La 18-an de februaro 1975, la [televid-]kanalo 23 de Miamo intervjuis Orlandon Bosch ekde Santiago de Ĉilio kie li „aktivis” kun la DINA, la politika polico de la Pinochet-reĝimo.

La teroristo asertis tiam : „La fina celo de nia batalo estas produkti eventojn en Kubo kiuj skuas la landon kaj produktas fine la korpan likvidadon de Castro”.

La jaroj pasis, sed la celoj de la norduloj ne ŝanĝiĝis.

Ileana Ros Lehtinen estis unu el la plej bruaj partizanoj de la liberigo de Bosch en 1989 kiam la murdisto-pediatro, post aĉeti sian liberigon el Venezuelo, estis malliberigita en la ĉeloj de la Enmigro-servoj.

Elektita samjare en la Ĉambron de la Reprezentantoj (ŝia kampanjo-ĉefo estis Jeb Bush, la frato de la alia), la kongresanino de Miamo ricevis financan apogon de entreprenoj kiaj Enron, MacDonald kaj Coca Cola, kaj de sektoroj favoraj al Israelo, lando kies subpremajn politikoj ŝi blinde apogas en la Kongreso.

Ŝi ne hezitis, la 8-an de junio 1996, sendi kuraĝigan leteron al Rodolfo Frometa, ĉefo de la terorista grupo de Miami Comandos F-4.

Fanatika partizano de la mortpuno kaj kontraŭulo al abortigo, ŝi estis inter la plej ekzaltaj advokatoj de la forkonduko de la eta Elian Gonzalez.

Ekde la fraŭda elekto de George W. Bush, en novembro 2000, ŝi kontribuis aktive al la penetrado en la Blankan Domon de la ekstremdekstro de Miamo, flanke de siaj kompanoj Otto Reich kaj Adolfo Franco.

La respublikana politikistino partoprenis la 29-an de marto 2003 en Miamo en la sola manifestacio iam ajn okazinta en la mondo favore al la Irak-milito, kie ŝi parolis flanke de Bosch mem, postulante de la usona registaro ke Kubo estu „la venonta Irako”.

La 20-an de majo 2003, Ros-Lehtinen troviĝis inter la gastoj de la ceremonio kie Bush anoncis kontraŭfamiliajn disponojn, limigante la vizitojn de la usonkubanoj al la Insulo al unu sola ĉiujn tri jarojn kaj draste reduktante la monsendoj.

Ŝi krome ĉiam apogis [la teroriston] Luis Posada Carriles en ĉiu etapo de lia vivo de kontraŭrevolucia psiĥopatiulo.

La 18-an de aprilo 2008, dum ŝia 22-minuta alvoko al la kontraŭrevoluciuloj kiujn ŝi instigis provoki incidentojn, Ros-Lehtinen emociite sendis al ili la apogsalutojn de sia patro.

Ĉefa kuba-usona kunlaborantino de la plej malpopulara usona prezidanto de la historio, Ileana Ros-Lehtinen daŭre marŝas en la sama vojo en kiun ŝovis ŝin ŝia generinto.

Jean-Guy ALLARD.

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS)