Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-Bulteno 2008-05-14
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
17a majo 2008

La 14-an de majo 2008

Enhavo

MSF 2009 : konsultado kaj nova retejo pri la Amazona MSF

1. Konsulto pri la temoj de la MSF 2009 estas lanĉita

2. Retejo pri la Monda Socia Forumo Amazonio - 2009  

1. Konsulto pri la temoj de la MSF 2009 estas lanĉita

Jam disponeblas la retadreso - http://www.fsm2009amazonia.org.br/w... - kun la konsultado proponita de la Internacia Konsilantaro (IK) de la MSF, kiu volas identigi la temojn de agado kiuj fortigas la dialogon kaj la konstruadon de aliancoj inter la diversaj organizaĵoj, movadoj kaj retoj de la Granda Amazonio kaj de la mondo.

La konsultado havas kiel elirpunkton la novajn temojn difinitajn por la MSF 2007, okazinta en Najrobo (Kenio). La propono estas ke, kiel en Afriko, la agadoj dum la Mondas Socia Forumo (MSF) 2009 en Amazonio estu organizotaj surbaze de la ago-temoj.

La samo validas por la reala spaco de la evento. La IK ŝatus scii ĉu la temaro konsideras la demandojn traktendajn en la MSF 2009, aŭ ĉu ekzistas la neceso ampleksigi aŭ modifi iujn de la temoj kun konsidero al la bataloj, agoj kaj kampanjoj kiujn faris la konsultataj organizaĵoj.

Per la konsultado ni volas garantii voĉon kaj partoprenon de la kiom eble plej granda nombro da entoj kaj personoj en la procezo de ĝisdatigo aŭ konfirmado de la agotemoj de la MSF.

La respondoj al la konsultado sendeblas en la portugala, angla, hispana aŭ franca ĝis la 6-a de junio. Aliru kaj vizitu la retejon de la MSF-Amazonio-2009 en la elektronika retadreso http://www.fsm2009amazonia.org.br/w.... Sufiĉas alklaki la indikitan lokon, respondi al la demandoj kaj plenigi la datumojn pri la organizaĵo, respondeculo, lando kaj kontaktoj.

2. Videbligi la memoron de la Tutmonda Agotago

La konsultado malfermas ankaŭ la virtualan spacon - www.fsm2009amazonia.org.br - dediĉitan al la preparado de la MSF Amazonio 2009, en kiu ĉiuj organizaĵoj, retoj kaj movadoj kiuj kundividas la revon pri alia mondo ebla povas akiri, interŝanĝi informojn kaj helpi plukonstrui tiun eldonon de la MSF, kiu por la unua fojo okazas en Amazonio.

La retejo estos regule ĝisdatigata per informoj pri la temaro ligita kun la partopreno en la evento de 2009 (enskribo de organizaĵoj, individuoj, agadoj, volontuloj, standoj, gazetara akredito, interalie). Inkludu ĝin en vian liston de favorataj retejoj, disvastigu kaj akompanu la novaĵojn regule !

Por informoj pri la MSF : http://www.forumsocialmundial.org.br

Oficejo de la MSF - Brazilo

Adreso : Rua General Jardim, 660, 7º piso, São Paulo - SP- Brazilo, Poŝtkodo : 01223-010

Retejo : www.forumsocialmundial.org.br

Elhispanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org