Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Soliva : Bona Lingvo el ĉina vidpunkto, lingvika terminaro
de Soliva (SHAO Rong)  
10a majo 2008

Jen 148 vortoj el lingvoscienca terminaro, kiuj, el la vidpunkto de Soliva (Ĉinio) meritas pli Esperantecan ekvivalenton :

Alklaku ĉi tie (OpenOffice)

ĉi tie (Excel97)

Pluraj proponitaj esprimoj verŝajne ne taŭgas, aliaj estas diskutindaj, sed pluraj aliaj meritas certe nian atenton.

Ĉiukaze la proponita terminaro mem, jam per sia ekzisto, montras :

a) ke la eŭropeca (greka-latina) terminaro ne estas universala, almenaŭ ne por la plej multaj homoj en la mondo, kiuj ne estas trempita en eŭropan kulturon aŭ en fakterminaron, kaj

b) ke la ĉina aliro al lingvaj konceptoj povas esti ege utila por la plua evoluo de nia lingvo, kaj eĉ povas doni bonajn instigojn por korekti misajn aŭ eĉ fuŝajn decidojn de "eŭropismema" parto de nia lingva komunumo...

Vilhelmo Lutermano.