Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
UN-Konvencio pri la rajtoj de handikapuloj
4a majo 2008

Novjorko

Jaron kaj duono post la akcepto de la UN-membroŝtatoj hodiaŭ, la 4-an de majo 2008, ekvalidas la internacia konvencio pri la rajtoj de handikapuloj. ĉiuj subskribintaj landoj estas per ĝi devigataj al politiko favora al handikapuloj.

Kiel informis la Unuiĝintaj Nacioj vendrede en Novjorko, ekde marto 2007 127 landoj subskribis la dokumenton, en 25 landoj ĝi estas ratifita. Mondvaste ekzistas 650 milionoj da homoj kun handikapo.

La Ĝenerala Sekretario de la UN Ban Ki Moon nomis la ekvalidon de la konvencio „historia momento”. Ĝi estas, laŭ li, potenca instrumento por malmunti obstaklojn por homoj kun handikapo kaj ebligi al ĉiuj egalrajtan partoprenon en la socia vivo, li deklarigis.

Tiu internacia kontrakto pri homrajtoj estis decidita en decembro 2006 unuanime per la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi ekvalidas aŭtomate post 30 tagoj, ekde kiam la 20-a lando ratifis la interkonsenton. Tion faris Ekvadoro la 3-an de aprilo.

Laŭ la germana informagentejo dpa, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS)