Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La mito de Tibeto
de Michael PARENTI  
29a aprilo 2008

Unu el la plej bonaj analizistoj de la usona imperiismo vidigas la sekretojn de la „Tibet-mito”, de la Dalaj-lamao kaj de iuj aspektoj de la budhismo... Kiel oni vivis dum la monaĥoj regis Tibeton ? Kia estis vere la politiko de Ĉinio en tiu regiono ? Kaj tiu de la CIA ?

La historio de la kristanaro, tiu de la judismo, tiu de la hinduismo kaj tiu de la islamo estas forte stampitaj de perforto. Tra la epokoj, la religiuloj ĉiam invokis dian mandaton por masakri malfidelulojn, herezulojn kaj eĉ aliajn devotulojn ene de siaj propraj vicoj. Iuj asertas ke la budhismo estas malsama, ke ĝi distingas sin nete de la konstanta perforto de la aliaj religioj. Certe, por iuj praktikantoj en Okcidento, la budhismo estas pli spirita kaj psiĥa fako ol teologio en la kutima senco. Ĝi disponigas meditajn teĥnikojn supozatajn estigi la lumon kaj la harmonion en la persono. Sed kiel ĉiu ajn alia kredo-sistemo, la budhismo ne estu komprenata nur per siaj instruoj, sed ankaŭ laŭ la efektiva konduto de ĝiaj partizanoj.

Ĉu la budhismo estas escepto ?

Rigardo en la historion rivelas ke la budhismaj organizaĵoj ne rezignis pri perfortaĵoj tiel karakterizaj por religiaj grupoj. En Tibeto, komence de la dek-sepa jarcento ĝis meze de la dek-oka jarcento, konkurencaj budhismaj sektoj allasis sin al armitaj alfrontiĝoj kaj al senjuĝaj ekzekutoj. [1] En la dudeka jarcento, en Tajlando, en Birmanio, en Koreio, en Japanio kaj aliloke, budhistoj batalis same inter si kiel kontraŭ ne-budhistoj. En Srilanko, bataloj en la nomo de budhismo estas parto de la cejlana historio. [2]

Antaŭ nur kelkaj jaroj en Sud-Koreio, miloj da monaĥoj de la budhisma ordo Ŝoĝje batalis inter si per pugnobatoj, ŝtonoj, brulbomboj kaj klaboj en seriozaj bataloj kiuj daŭris plurajn semajnojn. Ili konkurencis por la regado de la ordo, la plej granda en Sud-Koreio, kun jara buĝeto de 9,2 milionoj da dolaroj, al kiu aldonendas milionoj da dolaroj en nemoveblaj havaĵoj kaj la privilegio dungi 1.700 monaĥojn por diversaj taskoj. La bataloj parte detruis la ĉefajn budhistajn sanktejojn kaj kaŭzis dekojn da vunditoj inter la monaĥoj, kelkaj da ili grave. La korea publiko montris sian malŝaton al ambaŭ tendaroj, opiniante ke kiu ajn estas la kliko de monaĥoj kiuj gajnos, „ĝi uzus la donacojn de la fideluloj por akiri luksajn domojn kaj multekostajn aŭtomobilojn”. [3]

Sed kion pri la Dalaj-lamao kaj pri la Tibeto kiun li prezidis antaŭ la ĉina interveno en 1959 ? Estas larĝe disvastigita de multaj budhismaj devotuloj ke la iama Tibeto estis reĝlando dediĉita al spiritualismo, sen egoismaj vivostiloj, sen malplena materiismo kaj sen koruptaj malvirtoj kiuj infektas la modernan industri-socion. La okcidentaj amaskomunikiloj, la vojaĝlibroj, la romanoj kaj la holivudaj filmoj pentris la tibetan teokration kiel veran Ŝangri-La (teran paradizon).

La Dalaj-lamao mem asertis ke „la penetra influo de la budhismo” en Tibeto, „meze de la grande malfermitaj spacoj de sendifekta medio havis la efikon produkti socion dediĉitan al paco kaj harmonio. Ni ĝuis la liberecon kaj kontentecon.” [4] Legado de la tibeta historio donas malsaman bildon. En la dek-tria jarcento, la imperiestro Kublaj Ĥan kreis la unuan Grandan Lamaon, kiu devis prezidi ĉiujn aliajn lamaojn kvazaŭ papo kiu prezidas siajn episkopojn. Plurajn jarcentojn poste, la imperiestro de Ĉinio sendis armeon al Tibeto por subteni la Grandan Lamaon, 25-jaraĝan ambiciulon, kiu tiam donis al si la titolon Dalaj (Oceano) lama, gvidanto de la tuta Tibeto. Estas ĝuste ironio de la historio : la unua Dalaj-lamao estis instalita de ĉina armeo.

Por altigi sian aŭtoritaton, la unua Dalaj-lamao kaptis la monaĥejojn kiuj ne apartenis al lia sekto kaj laŭdire detruis la budhismajn skribojn kiuj ne kongruis kun lia postulo de dieco. La dalaj-lamao kiu postsekvis lin vivis epikurece, ĝuante la kompanion de multaj amatinoj, festante kun amikoj kaj agante en aliaj manieroj konsiderataj malkongruaj kun enkarniĝinta diaĵo. Pro tio li estis eliminita de siaj pastroj. Dum 170 jaroj, malgraŭ sia agnoskita statuso de dio, kvin Dalaj-lamaoj estis murditaj de siaj grandpastroj aŭ de aliaj korteganoj. [5]

Ŝangri-La (por nobeloj kaj lamaoj)

La religioj havis densan rilaton ne nur kun la perforto sed ankaŭ kun la ekonomia ekspluatado. Efektive, estas ofte la ekonomia ekspluatado kiu bezonas perforton. Tio estis la kazo de la tibeta teokratio. ĝis 1959, kiam la Dalaj-lamao ĉesis prezidi Tibeton, la plej multaj plugeblaj teroj estis daŭre organizitaj en nobelaj proprietaĵoj prilaborataj de servutuloj. Eĉ aŭtoro simpatianta kun la malnova ordo koncedas ke „granda nombro da domajnoj apartenis al la monaĥejoj kaj la plejparto de ili amasigis senmezurajn riĉaĵojn... Krome, certaj monaĥoj kaj lamaoj povis individue akumuli grandan riĉaĵon per aktiva partopreno en komerco kaj monpruntado.” [6] La monaĥejo de Drepung estis unu el la plej grandaj terproprietuloj de la mondo, kun siaj 185 biendomoj, 25.000 servutuloj, 300 grandaj paŝtejoj kaj 16.000 ŝafistoj. La riĉaĵo de la monaĥejoj iris al la plej altgradaj lamaoj, de kiuj multaj estis devenaj de nobelaj familioj.

La nereligiaj gvidantoj faris same. Notinda ekzemplo estis la ĉefkomandanto de la tibeta armeo, kiu posedis 4.000 kvadratkilometrojn da teroj kaj 3.500 servutulojn. Li estis ankaŭ intima membro de la registaro de la Dalaj-lamao. [7] La malnova Tibeto estis false prezentita de iuj siaj okcidentaj admirantoj kiel „nacio kiu bezonis nenian policon ĉar ĝiaj homoj volonte observis la leĝojn de la karmo.” [8] Fakte, li havis profesian armeon, kvankam malgrandan, kiu servis kiel ĝendarmaro favore al la proprietuloj por trudi la ordon kaj persekuti fuĝantajn servutulojn.

Junaj tibetaj knaboj estis regule forprenitaj de siaj familioj kaj kondukitaj al monaĥejoj por esti formataj kiel monaĥoj. Se ili estis jam tie, ili estis tie internigitaj dumvive. Taŝi-Cering, monaĥo, raportas ke estis kutime ke infanoj de kamparanoj estis sekse mistraktataj en la monaĥejoj. Li mem estis viktimo de ripeta seksperforto ekde sia aĝo de naŭ jaroj. [9] La monaĥejaj bienoj rekrutis perforte infanojn de kampuloj por konstanta servuteco kiel domservantoj, dancistoj kaj soldatoj.

En la malnova Tibeto ekzistis malgranda nombro da farmistoj kiuj vivis kiel ia libera kamparanaro, kaj, eble, krome 10.000 homoj kiuj konsistigis la mezan klason de familioj de komercistoj, vendistoj kaj etnegocisto. Miloj da aliaj estis almozuloj. Eta malplimulto estis sklavoj, plejparte domservistoj kiuj posedis nenion. Ili devenis de sklavoj. [10] La plej granda parto de la kampara loĝantaro - proksimume 700.000 el totala loĝantaro taskita je 1.250.000 - estis servutuloj. La servutuloj kaj aliaj kampuloj vivis ĝenerale iomete pli bone ol la sklavoj. Ili ne havis lernejan edukadon nek medicinan prizorgadon. Ili pasigis la plejparton de sia tempo laborante por la altrangaj lamaoj aŭ por nereligia terposeda nobelaro. Iliaj mastroj diris al ili kiun kulturon produkti kaj kiajn bestojn bredi. Ili ne povis geedziĝi sen la konsento de sia sinjoro aŭ lamao. Kaj ili estis facile disigeblaj de sia familio se plaĉis al la proprietulo sendi ilin al laboro en malproksima loko. [11]

Virino de 22 jaroj, mem fuĝinta servutulino, raportas : „Belaj knabinoj de servutuloj estis kutime forkondukitaj de la proprietulo kiel domservistinoj kaj uzataj kiel ili deziris”. Ili „estis ĝuste senrajtaj sklavoj”. [12] La servutuloj bezonis permeson por ĉiaj delokiĝoj. La terposedantoj havis la laŭleĝan aŭtoritaton kapti tiujn kiuj provis fuĝi. 24-jara fuĝinta servutulo akceptis la ĉinan intervenon kiel „liberigon”. Li asertis ke dum la tempo en kiu li estis servutulo, li estis submetita al senĉesa peniga laboro, al malsato kaj malvarmo, nekapabla legi aŭ skribi kaj sciante nenion. Post sia tria fiaskinta provo fuĝi li estis senkompate batita de la uloj de la terposedanto ĝis kiam la sango fluis el liaj nazo kaj buŝo ; poste ili verŝis alkoholon kaj kaŭstikan sodon sur la vundojn por akrigi la doloron. [13]

La servutuloj devis dum sia tuta vivo prilabori la terojn de la sinjoro - aŭ la teron de la monaĥejo - sen esti pagataj, ripari la domojn de la sinjoro, transporti lian rikolton kaj kolekti lian brullignon. Ili devis ankaŭ liveri la transportbestojn kaj la transporton laŭ peto. [14] Ili pagis imposton por geedziĝo, por naskiĝo de ĉiu infano kaj por ĉiu morto en la familio. Ili pagis imposton por planti novan arbon en sia tereno kaj por la posedo de bestoj. Estis impostoj por la religiaj festoj, por la kanto, la danco, la tamburado kaj la sonorigado. La homoj pagis imposton kiam ili estis senditaj en malliberejon kaj kiam ili eliris de tie. Tiuj kiuj ne povis trovi laboron estis impostataj pro esti senlabora kaj se ili iris en alian vilaĝon serĉante laboron, ili devis pagi imposton de pasado. Kiam la homoj ne povis pagi, la monaĥejoj pruntis al ili monon je interezokvoto de 20 ĝis 50 elcentoj. Iuj ŝuldoj pasis de patro al filo kaj nepo. La ŝuldantoj kiuj ne povis honori siajn ŝuldojn riskis esti sklavigitaj, kelkfoje por la resto de sia vivo. [15]

La religia instruado de la teokratio subtenis tiun klasan ordon. La malriĉulo kaj afliktito lernis ke ili devis elteni siajn malagrablaĵojn pro siaj malbonajn manierojn en antaŭaj vivoj. Do, ili devis akcepti la mizeron de sia nuna ekzistado kiel karman elsaviĝon kaj antaŭvidante ke ilia sorto pliboniĝos post sia reenkarniĝo. La riĉulo kaj potenculo, kompreneble, konsideris sian bonan sorton kiel rekompencon kaj palpeblan pruvon de sia virto en la antaŭaj kaj nunaj vivoj.

Torturo kaj kripligado

En la Tibeto de la Dalaj-lamao torturo kaj kripligo - inkluzive de senokuligo, elŝiro de la lango, distranĉo de la subgenua tendeno kaj amputado - estis la favorataj punoj por fuĝintaj servutuloj kaj ŝtelintoj. Vojaĝante tra Tibeto en la 1960-aj jaroj, Stuart kaj Roma Gelder intervjuis iaman servutulon, Cereh Wang Tuei, kiu estis ŝtelinta du ŝafojn apartenantajn al monaĥejo. Pro tio forigis liajn okulojn kaj kripligis unu lian manon por ke li ne povu plu uzi ĝin. Li klarigas ke li jam ne estas budhano : „kiam la sankta lamao diris al ili blindigi min, mi pensis ke estas nenio bona en la religio”. [16] Kvankam estis kontraŭe al la budhisma instruo estingi homan vivon, kelkaj deliktuloj estis severe vipataj kaj poste „forlasitaj al Dio” en la glacia nokto por tie morti. „La similaĵoj inter Tibeto kaj la mezepoka Eŭropo estas impresaj", konkludas Tom Grunfeld en sia libro pri Tibeto. [17]

En 1959 Anna Louise Strong vizitis ekspozicion de torturiloj kiuj estis uzataj de tibetaj suverenoj. Estis tie mankatenoj de ĉiaj grandoj, inkluzive de malgrandaj por infanoj, kaj instrumentoj por fortranĉi la nazon kaj la orelojn, por eltranĉi la okulojn kaj por rompi la manojn. Estis tie instrumentoj por rompi la genuoston kaj la kalkanon, aŭ paralizi la gambojn. Estis tie varmegaj feroj, vipoj kaj specialaj instrumentoj por elŝiri la intestojn. [18]

La ekspozicio prezentis fotojn kaj atestojn de la viktimoj kiuj estis blindigitaj aŭ kripligitaj aŭ kiuj suferis amputadojn pro ŝtelo. Estis tie la ŝafisto kies mastro ŝuldis al li repagon en juano kaj tritiko, sed rifuzis pagi. Tiam li prenis unu el la bovinoj de la mastro ; pro tio oni fortranĉis al li la manojn. Al alia ŝafisto, kiu kontraŭis ke lia edzino estu prenita de lia mastro, oni dispremis la manojn. Estis bildoj de komunistaj aktivuloj kies nazo kaj supera lipo estis tranĉitaj kaj tiuj de virino kiu estis seksperfortita kaj kies nazo estis poste distranĉita. [19]

Antaŭaj vizitintoj de Tibeto komentas la teokratan despotismon. En 1895 anglo, doktoro A. L. Waddell, skribis ke la loĝantaro estas sub la „netolerebla tiraneco de monaĥoj” kaj la diablaj superstiĉoj kiujn ili estis faritaj por terorigi la homojn. En 1904, Perceval Landon priskribis la aŭtoritaton de la Dalaj-lamao kiel „maŝinon de subpremo”. Proksimume en la sama momento, alia angla vojaĝanto, la kapitano W.F.T. O’Connor, observis ke „la grandaj terposedantoj kaj la pastroj (...) praktikas ĉiu en sia respektiva kampo senapelacian despotan povon”, dum la homoj estas „subpremataj de la plej monstraj pastro-fabriko kaj monaĥismo”. La tibetaj gvidantoj „inventis malnobligajn legendojn kaj stimulis spiriton de superstiĉo” inter la popolo. En 1937, alia vizitinto, Spencer Chapman, skribis, „la lamaista monaĥo ne pasigas sian tempon per administrado de la homoj aŭ per ilia edukado... La almozulo ĉe la vojrando estas nenio por la monaĥo. La kono estas la prerogativo ĵaluze gardata de la monaĥejoj kaj estas uzata por altigi ilian influon kaj ilian riĉaĵon.” [20]

Okupado kaj ribelo

La ĉinaj komunistoj ekokupis Tibeton en 1951, postulante la suverenecon pri tiu lando. La traktato de 1951 disponis la ŝajnan aŭtonomecon sub la aŭtoritato de la Dalaj-lamao, sed konfidis al Ĉinio la armean regadon kaj la ekskluzivan rajton de rilatoj kun eksterlando. La ĉinoj disponis ankaŭ pri rekta rolo en la interna administrado „por antaŭenigi sociajn reformojn”. Unue, ili reformis malrapide, kalkulante ĉefe pri konvinkado kiel provo por efektivigi la ŝanĝon. Inter la unuaj reformoj kiujn ili realigis estis la malaltigo de la uzuraj interezkvotoj kaj la konstruado de kelkaj malsanulejoj kaj ŝoseoj. „Male al la popola kredo en Okcidento, skribis observanto, la ĉinoj estis zorgemaj por montri respekton por la tibetaj kulturo kaj religio”. „Nenia nobela aŭ monaĥa proprieto estis konfiskita kaj la feŭdaj sinjoroj daŭre regis super la kamparanoj kiuj estis herede ligitaj al ili.” [21]

La tibetaj nobeloj kaj la lamaoj vidis la ĉinojn veni kaj iri dum la jarcentoj kaj ĝuis bonajn rilatojn kun la generalo Ĉiang Kajŝek kaj lia reakcia povo super Ĉinio kun la Kuomintang. [22] La aprobo de la registaro Kuomintang estis necesa por validigi la elekton de la Dalaj-lamao kaj de la Panĉen-lamao. Kiam la juna Dalaj-lamao estis instalita en Lasao, tio okazis kun armita eskorto de la ĉinaj trupoj kaj ĉina ministro, konforme al la tradicio de pluraj jarcentoj. Kio ĉagrenis la tibetajn nobelojn kaj lamaojn, tio estis la fakto ke tiuj lastaj ĉinoj estis komunistoj. Estis nur demando de tempo, pri tio ili certis, ĝis kiam la komunistoj komencos trudi siajn egalecajn kolektivismajn solvojn.

En 1956-57, tibetaj armitaj bandoj faris embuskon al veturilvicoj de la ĉina Popola Armeo de Liberigo. La ribelo ricevis gravan apogon de la usona Central Intelligence Agency (CIA), kiu entenis militan trejnadon, apogajn tendarojn en Nepalo kaj multajn aerpontojn. [23] Dum tiu tempo, en Usono, la Usona Societo por Libera Azio, fronto de la CIA, energie reklamis por la kaŭzo de la tibeta rezistado kun la pli aĝa frato de la Dalaj-lamao, Thubtan Norbu, kiu ludis aktivan rolon en tiu grupo. La dua pli aĝa frato de la Dalaj-lamao, Gyalo Thondup, starigis inform-operacion kun la CIA en 1951. Li enmetis ĝin poste en unuon de gerilo trejnitan de la SIA kies rekrutoj estis denove paraŝutitaj en Tibeton. [24]

Multaj de la tibetaj taĉmentoj kaj agentoj kiujn la CIA estis demetintaj en la landon estis ĉefoj de nobelaj klanoj aŭ ĉefidoj. Pri naŭdek elcentoj da ili oni neniam plu aŭdis paroli, laŭ raporto de la CIA mem, kio signifas ke ili verŝajne estis kaptitaj aŭ mortigitaj. [25] „Multaj lamaoj kaj nereligiaj membroj de la elito kaj la plej granda parto de la tibeta armeo aliĝis al la ribelo, sed, ĝenerale, la loĝantaro ne faris tion, kio sekvigis ĝian malsukceson” skribas Hugh Deane. [26] En sia libro pri Tibeto, Ginsburg kaj Mathos venas al simila konkludo : „Tiom kiom pruveblas, la plejparto de la popolo de Lasao kaj de la ĉirkaŭa kamparo ne aliĝis al la batalo kontraŭ la ĉinoj, ne ĉe ties komenco nek dum ĝia disvolviĝo.” [27] Fine, la rezistado kolapsis.

La komunistoj eniras

Kiaj ajn estis la malbonaĵoj kaj la novaj subpremoj enkondukitaj de la ĉinoj en Tibeto post 1959, ili forigis la sklavecon kaj la sistemon de servuto de senpaga laboro kaj ĉesigis la vipadojn, la kripligadojn kaj amputadojn kiel punmetodojn por krimoj. Ili forigis la multajn premajn impostojn, komencis projektojn de grandaj laboroj kaj enorme reduktis la senlaborecon kaj almozpetadon. Ili starigis la laikan edukadon, rompante tiel la monopolon de la monaĥa edukado. Ili realigis la distribuadon de kuranta akvo kaj de elektro en Lasao. [28]

Heinrich Harrer (poste montriĝis ke Harrer estis serĝento en la SS de Hitlero) verkis furorlibron en kiu li rakontis siajn spertojn en Tibeto kaj kiu estis montrata en populara holivuda filmo. Li raportas ke la tibetanoj kiuj estis rezistintaj al la ĉinoj „estis ĉefe la nobeloj, la duonnobeloj kaj la lamaoj ; ili estis punitaj per esti devigataj plenumi la plej humilajn taskojn, kiel labori ĉe la ŝoseoj kaj pontoj. Ili estis ankoraŭ pli humiligitaj pro la fakto ke ili devis purigi la urbon antaŭ la alveno de turistoj.” Ili devis ankaŭ loĝi en tendaro antaŭe rezervitaj al almozuloj kaj vaguloj. [29]

En 1961 la ĉinoj eksproprietigis la bienojn tenatajn de la nobeloj kaj lamaoj kaj reorganizis la kamparanojn en centojn da komunumoj. Ili distribuis centmilojn da akreoj al lu-farmistoj kaj al senteraj terkulturistoj. La gregoj apartenintaj al la nobelaro estis donitaj al kolektivoj de malriĉaj ŝafistoj. Plibonigoj estis faritaj en la reproduktado de la brutaro kaj novaj specoj de legomoj kaj novaj stamoj de tritiko kaj hordeo estis enkondukitaj ; kun plibonigoj koncerne akvumadon, ĉio kondukis al kresko de la kampkultura produktaĵo, [laŭ Karan]. [30]

Multaj kamparanoj restis same religiaj kiel antaŭe, donante almozon al la religiuloj. Sed la multaj monaĥoj kiuj estis rekrutitaj perforte en la religiajn ordojn kiam ili estis infanoj, estis nun liberaj rezigni pri sia monaĥa vivo, kion miloj da ili faris, ĉefe la plej junaj. La restanta religiularo vivtenis sin de la modestaj stipendioj disdonataj de la registaro kaj de la kromenspezo gajnata donate servojn de preĝo, de geedziĝoj kaj de funebro. [31]

La Dalaj-lamao kiel ankaŭ lia konsilisto, la plej juna frato, Tendzin Choegyal, asertis ke „pli ol 1,2 milionoj da tibetanoj mortis kiel sekvo de la ĉina okupado.” [32] Sed la oficiala popolnombrado de 1953 - ses jarojn antaŭ la severaj ĉinaj disponoj - registris la kompletan loĝantaron loĝantan en Tibeto kun la nombro de 1.274.000. [33] Aliaj kalkuloj de popolnombrado taksas la etnan tibetan loĝantaron en la lando je proksimume du milionoj. Se la ĉinoj estus mortigintaj 1,2 milionojn da tibetanoj komence de la 1960-aj jaroj, tiam kompletaj urboj kaj gravaj partoj de la kamparo, fakte preskaŭ la tuta Tibeto, estus senpopoligita, transformita al batalkampo prisemita de mortintejoj kaj de amastombejoj, pri kiu ni vidis nenian pruvon. La etaj ĉinaj armitaj fortoj ĉeestaj en Tibeto ne estis sufiĉe grandaj por grupigi, persekuti kaj ekstermi tiom da homoj eĉ se ili estintus dediĉinta sian tutan tempon al tio kaj farante nenion alian.

La ĉinaj publikaj instancoj rekonas „erarojn”, aparte dum la Kulturrevolucio en 1966-76 kiam la religia persekutado atingis altan ondon en Tibeto same kiel en Ĉinio. Post la ribelo fine de la 1950-aj jaroj, miloj da tibetanoj estis malliberigitaj. Dum la Granda Salto Antaŭen, la deviga kolektivigo kaj la kultivado de greno estis trudita al la kamparanoj, kelkfoje kun katastrofa efiko. Fine de la 1970-aj jaroj, Ĉinio komencis malstriktigi la regadon de Tibeto „kaj provis ripari iujn damaĝojn kaŭzitajn dum la du antaŭaj jardekoj.” [34]

En la 1990-aj jaroj, la Han, la plej granda etna grupo kun pli ol 95 elcentoj de la giganta loĝantaro de Ĉinio, komencis almigri en signifa nombro al Tibeto kaj en la okcidentajn provincojn. En la stratoj de Lasao kaj de Ŝigatse la signoj de la han-ĉefeco estas facile videblaj. La ĉinoj gvidas la fabrikojn kaj multajn de la magazenoj kaj de la vendostandoj. Grandaj oficej-konstruaĵoj kaj grandaj komercaj centroj estis konstruitaj per fondusoj kiuj estus pli bone elspezitaj por akvotraktejoj kaj por loĝejoj. La ĉinaj kadroj en Tibeto taksis siajn tibetajn najbarojn postrestintaj kaj pigraj, bezonantaj ekonomian disvolvadon kaj „patriotan edukadon”. Dum la 1990-aj jaroj, dungitoj de la tibeta registaro suspektataj havi simpatiojn kun naciismo estis maldungitaj kaj kampanjoj estis lanĉitaj por senkreditigi la Dalaj-lamaon. Tibetanoj, laŭ iuj fontoj, estis arestitaj, enprizonigitaj kaj submetitaj al trudlaboro ĉar ili faris separatismajn agadojn kaj engaĝiĝis en la politikan „subfosadon”. Iuj el tiuj malliberigitaj personoj estis tenataj en malliberej-reĝimo sen taŭgaj akvo kaj nutraĵo, sen kovriloj, submetitaj al minacoj, batoj kaj aliaj malbonaj traktadoj. [35]

La ĉina regularo de famili-planado permesas limon de tri infanoj por ĉiu tibeta familio. )Dum jaroj, la familioj han estis submetitaj al la limo de la solinfano) Se paro transiras la limon, la kromaj infanoj povas ricevi malpermeson aliri la subvenciatan gardejon, medicinajn servojn, loĝadon kaj edukadon. Tiuj punoj estis malregule aplikataj kaj varias laŭ la distrikto. Cetere, la tibetaj historio, kulturo kaj religio estas neglektataj en la lernejoj. La pedagogia materialo, kvankam tradukita al la tibeta lingvo, koncentriĝas sur la ĉinaj historio kaj kulturo. [36]

Elitoj, elmigrintoj kaj la CIA

Por la lamaoj kaj la riĉaj nobeloj, la komunista interveno estis katastrofo. La plejparto de ili fuĝis eksterlanden, tiel faris la Dalaj-lamao mem, kiu estis helpata en sia fuĝo de la CIA. Iuj malkovris kun hororo ke ili devis labori por vivteni sin. Tamen, dum la 1960-aj jaroj, la ekzil-tibeta komunumo sekrete enpoŝigis 1,7 milionojn da dolaroj jare devenaj de la CIA laŭ dokumentoj publikigitaj de la Ŝtatdepartemento en 1998. Post kiam tiu fakto estis publike konata, la organizaĵo de la Dalaj-lamao mem publikigis deklaron koncedante ke li ricevis milionojn da dolaroj de la CIA dum la 1960-aj jaroj por sendi armitajn taĉmentojn de ekziltibetanoj al Tibeto por subfosi la maŭisman revolucion. La jara enspezo de la Dalaj-lamao donata de la CIA estas 186.000 dolaroj. La barataj sekretaj servoj ankaŭ financis lin kaj aliajn ekziltibetanojn. Li rifuzis diri ĉu li aŭ liaj fratoj laboras por la CIA. La agentejo ankaŭ rezignis pri komentoj. [37]

En 1995, la News & Observer de Raleigh en Nord-Karolino, publikigis kovrilpaĝe koloran foton montrantan la Dalaj-lamaon ricevantan brakumon de la reakcia respublikana senatoro Jesse Helms, sub la titolo „la budhismo fascinas la Heroojn de la religiaj rajtoj”. [38] En aprilo 1999, kun Margareth Thatcher, la papo Johano Paŭlo II kaj George Bush patro, la Dalaj-lamao lanĉis alvokon al la brita registaro por ke li liberigu Aŭguston Pinochet, la iaman faŝistan diktatoron de Ĉilio kaj longdata kliento de la CIA kaj kiu estis arestita dum vizito en Anglio. Li vigle rekomendis ke Pinochet ne estu devigata iri al Hispanio kie li estis postulata de hispana juĝisto por esti venigota antaŭ tribunalon pro krimoj kontraŭ la humaneco.

Nuntempe, ĉefe tra la National Endowment for Democracy (NED) kaj aliaj kanaloj kiuj sonas pli respektindaj ol la CIA, la usona Kongreso daŭre atribuas 2 milionojn da dolaroj jare al la tibetanoj en Barato, plus kelkajn kromajn milionojn por „demokratiaj agadoj” en la ekziltibeta komunumo. La Dalaj-lamao akiras tiel monon de la financisto George Soros kiu gvidas Radio Free Europe/Radio Liberty, la radion kreitan de la CIA, kaj aliajn instituciojn. [39]

La demando de kulturo

Oni diras al ni ke kiam la Dalaj-lamao regis Tibeton, la popolo vivis en kontentiga kaj trankvila simbiozo kun siaj monaĥaj kaj nereligiaj sinjoroj, laŭ socia ordo bazita sur profunde spirita kaj neperforta kulturo inspirita de la humanaj kaj pacaj religiaj instruoj. La tibeta religia kulturo estis la socia ligilo kaj la komfortiga balzamo kiu daŭrigis la riĉecon de la lamaoj kaj la malriĉecon de la kampuloj spirite ligitajn kaj ... por subteni tiujn nove varbitajn budhistojn kiuj konsideras la malnovan Tibeton modelo de kultura pureco, surteran paradizon.

Oni povas memori la idealigitajn bildojn de la feŭdeca Eŭropo prezentitaj de la nuntempaj konservativaj katolikoj kiel G. K. Chesterton kaj Hilaire Belloc. Por ili, la mezepoka kristanaro estis mondo de kontentaj kamparanoj vivantaj en profunda spirita ligo kun sia eklezio, sub la protekto de siaj feŭdaj mastroj. [40] Ree ni estas invititaj akcepti apartan kulturon laŭ ties propraj leĝoj, kio signifas akcepti ĝin tia kia ĝi estas prezentata de ĝia privilegia klaso, de tiuj de la pinto kiu plej profitis ĝin. La bildo de la Ŝangri-La de Tibeto ne havas pli da simileco kun la historia realo ol la idealigita bildo de la mezepoka Eŭropo.

Kiam ĝi estas vidata en sia tuta terura realo, la malnova Tibeto konfirmas ke la kulturo absolute ne estas neŭtrala. La kulturo povas servi kiel kovrilo de pravigo al multege da gravaj maljustaĵoj, kiuj profitigas parton de la loĝantaro de socio kun grava malavantaĝo por aliaj segmentoj de tiu loĝantaro. En la teokrata Tibeto la dominantaj interesoj manipulis la tradician kulturon por solidigi sian riĉecon kaj sian povon. La teokratio asimilis la ribelajn pensadojn kaj agojn al diablaj influoj. Ĝi propagandis la ĝenerala supozon de la supereco de la feŭda mastro kaj de la malsupereco de la kampulo. La riĉulo estis prezentata kiel meritanta sian belan vivon kaj la malriĉulo kiel meritanta sian mizeran ekzistadon, ĉio kodigita en instruoj pri la karma sinsekvo de virtoj kaj malvirtoj devenaj de pasintaj vivoj kaj prezentataj kiel la esprimo de la dia volo.

Povus esti dirita ke ni, civitanoj de la moderna laika mondo, ne povas kompreni la ekvaciojn de feliĉo kaj de doloro, la kontentecon kaj la kutimon kiuj karakterizas sociojn pli tradicie spiritajn. Tio povas esti vera kaj tio povas klarigi kial iuj inter ni idealigas tiajn sociojn. Sed tamen, eltranĉita okulo estas okulo eltranĉita, vipado estas vipado kaj la prema ekspluatado de servutuloj kaj de sklavoj estas ĉiam maljustaĵo de brutala klaso kiaj ajn estas la kulturaj pakaĵoj. Estas diferenco inter spirita ligo kaj homa sklaveco, eĉ se ambaŭ ekzistas unu apud la alia.

Multaj ordinaraj tibetanoj deziras la revenon de la Dalaj-lamao en sian landon, sed ŝajnas ke relative malmultaj deziras revenon al la antaŭa ordo kiun li reprezentas. Historio aperinta en 1999 en la Washington Post notas ke li daŭre estas adorata en Tibeto, sed ...

... malmultaj tibetanoj akceptus revenon de la koruptaj nobelaj klanoj kiuj fuĝis kun li en 1959, kaj tio entenas la plej grandan parton de liaj konsilistoj. Multaj tibetaj farmistoj ekzemple havas nenian intereson recedi la teron kiun ili gajnis dum la agrarreformo kiun Ĉinio trudis al la klanoj. La iamaj sklavoj de Tibeto diras ke ankaŭ ili ne volas ke iliaj iamaj mastroj revenu al la povo.

„Mi jam vivis tian vivon unufoje antaŭe”, diris Wangchuk, 67-jara ekssklavo kiu portis siajn plej bonajn vestaĵojn por sia ĉiujara pilgrimado al Ŝigatse, unu el la plej sanktaj ejoj de la tibeta budhismo. Li diris ke li adoras la Dalaj-lamaon, sed aldonis, „mi ne povas esti libera sub la ĉina komunismo, sed mi estas en pli bonaj kondiĉoj ol kiam mi estis sklavo.” [41]

Kim Lewis kiu studis la kuracmetodojn kun budhisma monaĥo en Berkeley en Kalifornio havis la okazon paroli longan tempon kun pli ol deko da tibetaj virinoj kiuj vivis en la konstruaĵo de la monaĥo. Kiam ŝi demandis kiel ili fartas kun la ideo reveni en sian devenlandon, la sento estis unuanime negativa. Komence, Lewis pensis ke ilia abomeno havas rilaton kun la ĉina okupado, sed ili rapide informis, ke estas tute alie. Ili diris ke ili estis ekstreme dankaj ke „ili ne estis devigataj edziniĝi al 4 aŭ 5 viroj, esti preskaŭ la tutan tempon graveda” aŭ elteni sekse transigeblajn malsanojn ricevitajn de vaga edzo. La plej junaj virinoj „estis ravitaj ricevi edukadon kaj volis havi absolute nenian rilaton havi kun ajna religio, kaj demandas sin kial la usonanoj estas tiom naivaj”. Ili rakontis la historiojn de la malfeliĉoj de sia avino kun la monaĥoj kiuj uzis ilin kiel „edzinoj de saĝo”, dirante al ili „ke ili gajnos enormajn meritojn liverante la « rimedojn de miriĝo » - fine, Budho bezonis esti kun virino por atingi la iluminiĝon”.

La virinoj intervjuitaj de Lewis parolis kun amareco pri la konfiskado de iliaj junaj knaboj fare de la monaĥejoj en Tibeto. Kiam infano kriegis sopire al sia patrino, oni diris al ĝi „Kial vi volas ŝin, ŝi forlasis vin - ŝi estas nur virino”. Inter la aliaj problemoj estis nome „la endemia samseksemeco en la sekto Gelugpa. Ne ĉio estis perfekta en la Ŝangri-la”, diras Lewis. [42]

La monaĥoj kiuj akiris politikan azilon en Kalifornio faris peton por akiri la socian sekurecon. Lewis, mem partizano [de tio] dum ia tempo, helpis ilin por la administraj dokumentoj, Ŝi observas ke ili daŭre ricevas ĉekojn de la socia sekureco kun sumo de 550 ĝis 700 dolaroj monate per Medicare kaj MediCal. Krome, la monaĥoj loĝas sen pagi luprezon en agrablaj ekipitaj apartamentoj. „Ili pagas nenian ŝarĝon, ili havas senpagan aliron al interreto per komputiloj disponigitaj al ili, same kiel fakson, fiksajn kaj porteblajn telefonojn kaj kablo-televidon.” Krome, ili ricevas monatan salajron de sia ordo. Kaj la dharma-centro prenas specialan kolekton de siaj membroj (ĉiuj usonanoj), aparta de siaj membro-devoj. Iuj membroj faras pasie dommastrumajn taskojn por la monaĥoj, nome la aĉetojn ĉe la nutraĵvendejo, purigadon de iliaj apartamentoj kaj iliaj necesejoj. Tiuj samaj sanktuloj „vidas nenian problemon kritiki la obsedon de la usonanoj por materiaj aĵoj”. [43]

Subteni la renverson de la malnova feŭda teokratio fare de Ĉinio ne signifas aplaŭdi ĉion kio konsistigas la ĉinan aŭtoritaton en Tibeto. Tiu punkto estas malofte komprenata de la aliĝintoj al la Ŝangri-La hodiaŭ en la Okcidento.

La malo estas ankaŭ vera. Denunci la ĉinan okupadon ne signifas ke ni devas idealigi la iaman feŭdan reĝimon. Komuna plendo inter la aliĝintoj al budhismo en Okcidento estas ke la religia kulturo en Tibeto estas subfosata de la okupado. Tio ŝajnas vere esti la kazo. Multaj monaĥejoj estas fermitaj kaj la teokratio pasis en la historion. Tio, kion mi pridubas ĉi tie, estas la naturo tiel nomata admirinda kaj esence spirita de tiu kulturo antaŭ la invado. Mallonge, ni povas rekomendi la religian liberecon kaj la sendependecon por Tibeto sen devi akcepti la miton de Perdita Paradizo.

Fine notindas ke la kritiko metita ĉi tie ne estu konsiderata kiel persona atako kontraŭ la Dalaj-lamao. Kiu ajn estas liaj asociiĝoj faritaj kun la CIA kaj certaj reakciuloj, li parolas ofte pri paco, pri amo kaj pri neperforto. Kaj li ne povas esti mem vere mallaŭdata pro la ekscesoj de la iama reĝimo, ĉar li havis nur 15 jarojn kiam li fuĝis ekzilen. En 1994, en intervjuo kun Melvyn Goldstein, li diris private ke li estas ekde sia junaĝo favora al konstruado de lernejoj, „de maŝinoj” kaj de ŝoseoj en sia lando. Li asertas ke li pensas ke la servuto (nepagata trudlaboro de servutulo profite al la sinjoro) kaj iuj impostoj trudataj al la kampuloj estis „ekstreme malbonaj”. Kaj li ne ŝatis la manieron en kiu la homoj estis superŝarĝitaj per malnovaj ŝuldoj kelkfoje transdonitaj de generacio al generacio. [44] Krome, li proponas nuntempe la demokration por Tibeto, karakterizatan per skribita konsitucio, reprezenta asembleo kaj aliaj esence demokratiaj ecoj. [45]

En 1996, la Dalaj-lamao faris komunikaĵon kiu certe havis efikon de ĝeno en la ekzil-komunumo. Li diras parte jenon :

El ĉiuj modernaj ekonomiaj teorioj, la marksisma ekonomia sistemo estas bazita sur moralaj principoj, dum la kapitalismo estas bazita nur sur la gajno kaj rentabilitato. La marksismo estas bazita sur la distribuado de la riĉaĵo sur egala bazo kaj sur la justa uzado de la produktrimedoj. Ĝi estas ankaŭ koncernata de la sorto de la laboristoj - kiuj estas la plimulto - same kiel de la sorto de tiuj inter ili kiuj estas malfavorigataj kaj en la bezono, kaj la marksismo zorgas pri la viktimoj de ekspluatataj malplimultoj. Pri tiuj kialoj, la sistemo interesas min kaj ĝi ŝajnas justa ... Mi konsideras min mem duone marksisma kaj duone budhisma. [46]

Pli freŝdate, en 2001, vizitante Kalifornion, li rimarkigis ke „Tibeto, materie, estas tre, tre postrestinta. Spirite, ĝi estas tute sufiĉe riĉa. Sed la spiriteco ne povas plenigi la stomakojn.” [47] Jen mesaĝo kiu devus esti konsiderata de la bone nutrataj novbudhistoj en la Okcidento kiuj verkas nostalgie pri la malnova Tibeto.

Kion mi provis defii, tio estas la mito de Tibeto, la bildo de la Perdita Paradizo de socia ordo kiu, fakte, estis nenio alia ol postrestinta teokratio de servuto kaj de malriĉeco, kie privilegia malplimulto vivis riĉe kaj potence je la prezo de sango, ŝvito kaj larmoj de la plimulto. Malproksime de la Ŝangri-la.

Notoj :

1. Melvyn C. Goldstein, The Snow Lion and the Dragon : China, Tibet, and the Dalai Lama (Berkeley : University of California Press, 1995), 6-16.

2. Mark Juergensmeyer, Terror in the Mind of God, (Berkeley : University of California Press, 2000), 113.

3. Kyong-Hwa Seok, "Korean Monk Gangs Battle for Temple Turf", San Francisco Examiner, decembro 3, 1998.

4. Dalai Lama citita en Donald Lopez Jr., Prisoners of Shangri-La : Tibetan Buddhism and the West (Ĉikago kaj Londono : Chicago University Press, 1998), 205.

5. Stuart Gelder kaj Roma Gelder, The Timely Rain : Travels in New Tibet (Novjorko : Monthly Review Press, 1964), 119, 123.

6. Pradyumna P. Karan, The Changing Face of Tibet : The Impact of Chinese Communist Ideology on the Landscape (Lexington, Kentucky : University Press of Kentucky, 1976), 64.

7. Gelder kaj Gelder, The Timely Rain, 62 and 174.

8. Skeptike notita de Lopez, Prisoners of Shangri-La, 9.

9. Melvyn Goldstein, William Siebenschuh kaj Tashì-Tsering, The Struggle for Modern Tibet : The Autobiography of Tashì-Tsering (Armonk, N.Y. : M.E. Sharpe, 1997).

10. Gelder kaj Gelder, The Timely Rain, 110.

11. Anna Louise Strong, Tibetan Interviews (Pekino : New World Press, 1929), 15, 19-21, 24.

12. Citita en Strong, Tibetan Interviews, 25.

13. Strong, Tibetan Interviews, 31.

14. Melvyn C. Goldstein, A History of Modern Tibet 1913-1951 (Berkeley : University of California Press, 1989), 5.

15. Gelder kaj Gelder, The Timely Rain, 175-176 ; and Strong, Tibetan Interviews, 25-26.

16. Gelder kaj Gelder, The Timely Rain, 113.

17. A. Tom Grunfeld, The Making of Modern Tibet rev. ed. (Armonk, Novjorko kaj Londono : 1996), 9 kaj 7-33 por ĝenerala diskuto pri la feŭda Tibeto ; vd ankaŭ Felix Greene, A Curtain of Ignorance (Garden City, Novjorko : Doubleday, 1961), 241-249 ; Goldstein, A History of Modern Tibet 1913-1951, 3-5 ; kaj Lopez, Prisoners of Shangri-La, passim.

18. Strong, Tibetan Interviews, 91-92.

19. Strong, Tibetan Interviews, 92-96.

20. Waddell, Landon, kaj O’Connor estas cititaj en Gelder kaj Gelder, The Timely Rain, 123-125.

21. Goldstein, The Snow Lion and the Dragon, 52.

22. Heinrich Harrer, Return to Tibet (Novjorko : Schocken, 1985), 29.

23. Vd Kenneth Conboy kaj James Morrison, The CIA’s Secret War in Tibet (Lawrence, Kansas : University of Kansas Press, 2002) ; kaj William Leary, "Secret Mission to Tibet", Air & Space, decembro 1997/januaro 1998.

24. Pri la ligoj de la CIA kun la Dalaj-lamao kaj ties familio kaj ĉirkaŭaĵo, vd Loren Coleman, Tom Slick and the Search for the Yeti (Londono : Faber and Faber, 1989).

25. Leary, "Secret Mission to Tibet".

26. Hugh Deane, "The Cold War in Tibet", CovertAction Quarterly (vintro 1987).

27. George Ginsburg kaj Michael Mathos, Communist China and Tibet (1964), citita en Deane, "The Cold War in Tibet". Deane notas ke la aŭtoro Bina Roy venas al simila konkludo.

28. Vd Greene, A Curtain of Ignorance, 248 kaj sekvaj ; kaj Grunfeld, The Making of Modern Tibet, verko cit.

29. Harrer, Return to Tibet, 54.

30. Karan, The Changing Face of Tibet, 36-38, 41, 57-58 ; London Times, 4-a de julio 1966.

31. Gelder kaj Gelder, The Timely Rain, 29 kaj 47-48.

32. Tendzin Choegyal, "The Truth about Tibet", Imprimis (publication of Hillsdale College, Michigan), aprilo 1999.

33. Karan, The Changing Face of Tibet, 52-53.

34. Elaine Kurtenbach, Associate Press report, San Francisco Chronicle, 12-a de februaro 1998.

35. Goldstein, The Snow Lion and the Dragon, 47-48.

36. Raporto de la Internacia Komitato de Advokatoj por Tibeto (Report by the International Committee of Lawyers for Tibet), A Generation in Peril (Berkeley, Kalifornio : 2001), passim.

37. International Committee of Lawyers for Tibet, A Generation in Peril, 66-68, 98.

38. Jim Mann, "CIA Gave Aid to Tibetan Exiles in ’60s, Files Show", Los Angeles Times, 15-a de septembro 1998 ; kaj New York Times, 1-a de oktobro, 1998 ; kaj Morrison, The CIA’s Secret War in Tibet.

39. News & Observer, 6-a de septembro 1995, citita en Lopez, Prisoners of Shangri-La, 3.

40. Heather Cottin, "George Soros, Imperial Wizard", CovertAction Quarterly no. 74 (aŭtuno 2002).

41. La du Gelder faras tiun komparon, The Timely Rain, 64.

42. John Pomfret, "Tibet Caught in China’s Web", Washington Post, 23- de julio 1999.

43. Kim Lewis, correspondence to me, 15-a de julio 2004.

44. Kim Lewis, kroma korespondaĵo al mi, 16-a de julio 2004.

45. Goldstein, The Snow Lion and the Dragon, 51.

46. Tendzin Choegyal, "The Truth about Tibet."

47. The Dalai Lama, en : Marianne Dresser (ed.), Beyond Dogma : Dialogues and Discourses (Berkeley, Kalifornio : North Atlantic Books, 1996).

48. Citita en San Francisco Chronicle, 17-a de majo 2001.

Elfrancigis Vilhelmo Lutermano, ĉe Monda Asembleo Socia (MAS)