Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Kelkaj vortoj en Rio de Ĵanejro pri la medio kaj la homa specio
de Amparado CISNERO ROVIRA   Fidel CASTRO RUZ  
30a marto 2008

Analizo kaj averto jam en 1992...

Parolado de la Ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz en Rio-de-Ĵanejro dum la Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Medio kaj Evoluo, la 12-an de Junio 1992.

(Stenografiaj versioj- Ŝtat-Konsilio)

Sinjoro Prezidanto de Brazilo, Fernando Collor de Mello ;

Sinjoro Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, Butros Ghali ;

Ekscelencoj :

Grava biologia specio estas minacata malaperi pro la rapida kaj progresa forigo de ĝiaj naturaj vivkondiĉoj : la homo.

Nun ni ekkonscias pri tiu ĉi problemo, kiam estas preskaŭ malfrue por malebligi ĝin.

Necesas indiki, ke la kapitalismaj socioj respondecas pri tiu ĉi terura detruo de la medio. Ili naskiĝis de la antikvaj koloniaj metropoloj kaj de imperiaj politikoj, kiuj siavice kaŭzis la postrestadon kaj la malriĉecon, kiuj nuntempe malfeliĉigas la plejparton de la homaro. Ili enhavas nur 20 elcentojn de la monda loĝantaro, ili konsumas du trionojn de la metaloj kaj tri kvaronojn de la energio produktata en la mondo. Ili venenigis la marojn kaj la riverojn, ili poluis la aeron, malfortigis kaj truigis la ozontavolon, ili saturis la atmosferon per gasoj, kiuj ŝanĝas la klimatkondiĉojn kun katastrofaj rezultoj, kiujn ni jam eksuferas.

La arbaroj malaperas, la dezertoj grandiĝas, miliardoj da tunoj de fruktodona grundo iras ĉiujare en la maron. Multnombraj specioj estingiĝas. La loĝantara premo kaj la malriĉeco kondukas al malesperaj klopodoj por supervivi eĉ je la malutilo de la naturo. Ne eblas kulpigi la landojn de la Tria Mondo, kolonioj hieraŭ, ekspluataj kaj rabadataj landoj hodiaŭ pro maljusta monda ekonomia ordo.

La solvo ne povas esti malebligi la evoluon al tiuj, kiuj plu bezonas ĝin. La realo estas, ke ĉio, kio kontribuas hodiaŭ al la subevoluo kaj al la malriĉeco signifas evidentan perforton de la ekologio. Dekmiloj da viroj, virinoj kaj infanoj mortas ĉiujare en la Tria Mondo kiel konskvenco de tio, pli ol en ĉiu el la du mondmilitoj. La malegala interŝanĝo, la protektismo kaj la ekstera ŝuldo endanĝerigas la ekologion kaj ebligas la detruon de la medio.

Se oni deziras malebligi la memdetruon de la homaro, necesas pli bone distribui la riĉaĵojn kaj la teknologiojn disponeblajn en la planedo. Malpli da lukso kaj malpli da malŝparego en kelkaj malmultaj landoj por ke estu malpli da malsato en granda parto de la tero. Ĉesigi la enigon en la Trian Mondon de vivmanieroj kaj konsumkutimoj, kiuj ruinigas la medion. Fariĝu pli racia la homa vivo. Aplikiĝu justa internacia ekonomia ordo. Uziĝu la tuta necesa scienco por ke estu senĉesa evoluo sen poluado. Pagiĝu la ekologia ŝuldo kaj ne la ekstera ŝuldo. Malaperu la malsato kaj ne la homo.

Kiam la imagitaj minacoj de la komunismo jam malaperis kaj kiam ne restas pretekstoj por malvarma milito, armadismo kaj milit-elspezoj, kio malebligas dediĉi tuj tiujn rimedojn al subteno de la evoluo de la Tria Mondo kaj al batalo kontraŭ la minaco de ekologia detruo de la planedo ?

Ĉesu la egoismoj, ĉesu la hegemonismoj, ĉesu la nesentemeco, la nerespondeco kaj la trompado. Morgaŭ estos tro malfrue por fari tion, kion ni devis fari jam de longa tempo.

Dankon.

(Aplaŭdado)

Elhispanigis Amparado Cisnero Rovira, Kubo (Monda Asembleo Socia (MAS))