Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj (ĉapitro XI ĝis fino)
de Unuiĝintaj Nacioj / Unuiĝinta Naciaro  
22a marto 2008

La kompleta teksto de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj troviĝas, en Esperanta traduko kaj en formato pdf, jene : http://vlutermano.free.fr/Ĉarto de...

Ĉapitro XI

Deklaro pri la suverenecaj regionoj sen memregado

Artikolo 73

Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj, kiuj havas aŭ transprenas la respondecon pri la administrado de suverenecaj regionoj, kies popoloj ankoraŭ ne atingis la plenan memregadon, agnoskas la principon ke la interesoj de la loĝantoj de tiuj suverenecaj regionoj havas prioritaton ; ili transprenas kiel sanktan komision la devon, en la kadro de la sistemo de monda paco kaj de la internacia sekureco starigita per tiu ĉi ĉarto, antaŭenigi ĝisekstreme la bonfarton de tiuj loĝantoj ; tiucele ili devontigas sin,

a) certigi la politikan, ekonomian, socian kaj edukan progreson, la justan traktadon kaj la protekton de tiuj popoloj kontraŭ misuzoj, kun la necesa respekto de ilia kulturo ;

b) disvolvi la memregadon, sufiĉe konsideri la politikajn strebojn de tiuj popoloj kaj subteni ilin ĉe la progresanta disvolvado de iliaj liberaj politikaj institucioj, kaj tio laŭ la apartaj kondiĉoj de ĉiu suverenecaj regionoj, de ilia loĝantaro kaj de ties respektiva disvolvo-nivelo ;

c) firmigi la mondan pacon kaj la internacian sekurecon ;

ĉ) [en aliaj lingvoj : d] antaŭenigi disponojn por konstruado kaj disvolvado, subteni la esploradon kaj kunlabori kune kun ili kaj laŭokaze kun internaciaj fakorganizoj, por realigi la sociajn, ekonomiajn kaj sciencajn celojn deklaritajn en tiu ĉi artikolo ;

d) [alilingve : e] transdoni al la Ĝenerala Sekretario, konsidere al la limigoj necesaj rilate al sekureco kaj konstitucio, por lia informado regule statistikajn kaj aliajn teĥnikajn informojn pri la ekonomia, socia kaj eduka sistemo en la suverenecaj regionoj ne koncernataj de la ĉapitroj XII kaj XIII, pri kiuj ili estas respondecaj.

Artikolo 74

La membroj de la Unuiĝintaj Nacioj krome interkonsentas en tio, ke la politiko kiun ili faras por la suverencaj regionoj koncernataj de tiu ĉi ĉapitro, devas baziĝi ne malpli sur la ĝenerala principo de bona najbareco en sociaj, ekonomiaj kaj komercaj afero ol tiu politiko, kiun ili faras por sia propra lando ; ĉe tio la interesoj kaj la bonfarto de la cetera mondo estas sufiĉe konsiderendaj.

Ĉapitro XII

La internacia kuratorecosistemo

Artikolo 75

La Unuiĝintaj Nacioj starigas sub sia aŭtoritato internacian sistemon de kuratoreco por la administrado kaj superrigardo de la suverenaj teritorioj, kiuj surbaze de postaj unuopaj interkonsentoj estas aligotaj al tiu ĉi sistemo. Tiuj suverenecaj teritorioj estas en la sekvo nomataj teritorioj sub kuratoreco.

Artikolo 76

En akordo kun la celoj de la Unuiĝintaj Nacioj nomataj en la artikolo 1 de tiu ĉi Ĉarto la kuratorecosistemo servas precipe al jenaj celoj :

a) firmigi la mondpacon kaj la internacian sekurecon ;

b) antaŭenigi la politikan, ekonomian, socian kaj edukan progreson de la loĝantoj de la teritorioj sub kuratoreco tiel ke tio respondas al la apartaj kondiĉoj de ĉiu el tiuj suverenecaj teritorioj kaj de ties loĝantaro kaj al ties libere esprimitaj deziroj kaj kiel projektite en la tiurilataj kuratorecaj interkonsentoj ;

c) stimuli la respekton al la homrajtoj kaj fundamentaj liberecoj por ĉiuj sen distingo de raso, de sekso, de lingvo aŭ de religio kaj fortigi la konscion de reciproka dependeco de la popoloj de la mondo ;

ĉ) [alilingve : d)] certigi la egalecan traktadon de ĉiuj membroj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj de iliaj ŝtatanoj en sociaj, ekonomiaj kaj komercaj aferoj kaj la egalecan traktadon de tiuj ŝtatanoj en la jura administro, tamen sen ĝeni la realigon de la antaŭe nomitaj celoj ; la artikolo 80 restas netuŝita.

Artikolo 77

1. La kuratorecosistemo aplikiĝas al la suverenecaj teritorioj apartenantaj al la sekvaj grupoj, en la mezuro en kiu ili estas surbaze de kuratorecaj interkonsentoj aligitaj al tiu ĉi sistemo :

a) aktuale ekzistantaj mandat-teritorioj ;

b) suverenecaj teritorioj, kiuj sekve al la Dua Mondmilito estas detranĉataj de malamikaj ŝtatoj ;

c) suverenecaj teritorioj, kiuj de la ŝtatoj respondecaj pri ilia administrado estas libervole aligitaj al la sistemo.

2. La determinado, kiuj suverenecaj teritorioj el la nomitaj grupoj estas aligotaj al la kuratorecosistemo kaj kiuj dispozicioj validas por ili, estas rezervita al posta interkonsento.

Artikolo 78

La kuratorecosistemo ne aplikiĝas al suverenecaj teritorioj, kiuj fariĝis membro de la Unuiĝintaj Nacioj ; la rilatoj inter membroj baziĝas sur la respekto de la principo de la suverena egaleco.

Artikolo 79

Por ĉiu suvereneca teritorio aligota al la kuratorecosistemo la kuratorecaj disponoj inkluzive de ĉiuj iliaj ŝanĝoj kaj kompletigoj estas interkonsentotaj de la rekte koncernataj ŝtatoj, al kiuj apartenas ankaŭ, ĉe mandataj teritorioj de membro de la Unuiĝintaj Nacioj, la mandatpotenco, en formo de traktato ; ili bezonas la permeson laŭ la artikoloj 83 kaj 85.

Artikolo 80

(1) En la mezuro en kiu en apartaj, surbaze de la artikoloj 77, 79 kaj 81 faritaj kuratorecaj traktatoj por aligo de la kuratora teritorio en la kuratorecosistemon ne estas disponita io alia kaj en la mezuro en kiu tiaj traktatoj ankoraŭ ne estas faritaj, tiu ĉapitro estas interpretenda ne tiel kvazaŭ ĝi ŝanĝus rekte aŭ nerekte la rajtojn de ŝtatoj aŭ popoloj aŭ validajn internaciajn interkonsentojn, kies subskribintoj estas membroj de la Unuiĝintaj Nacioj.

(2) El alineo 1 dedukteblas pravigo atendigi aŭ prokrasti intertraktadojn pri traktatoj pri la en la artikolo 77 menciita aligo de mandataj teritorioj kaj aliaj suverenecaj teritorioj en la kuratorecosistemon aŭ la subskribon de tiaj traktatoj.

Artikolo 81

Ĉiu kuratoreca traktato entenas disponojn, laŭ kiuj la kuratoreca teritorio estas administrenda, kaj nomas la administrantan suverenon. Tiu, en la sekvo nomata „administra potenco”, povas esti ŝtato aŭ ŝtataro aŭ la Organizo mem.

Artikolo 82

Ĉiu kuratoreca traktato povas nomi unu aŭ plurajn strategiajn zonojn, kiuj ampleksas la tutan kuratorecan teritorion, por kiu validas la traktato, aŭ parton de ĝi ; apartaj traktatoj laŭ artikolo 43 restas netuŝataj.

Artikolo 83

(1) Ĉiujn taskojn de la Unuiĝintaj Nacioj rilate strategiajn zonojn, inkluzive de la permeso de la kuratorecaj traktatoj kaj de iliaj ŝanĝoj kaj aldonoj, prizorgas la Konsilio pri Sekureco.

(2) La ĉefaj celoj nomataj en la artikolo 76 validas ankaŭ por la loĝantaro de ĉiu strategia zono.

(3) Kun konsidero de la kuratorecaj traktatoj la Konsilio pri Sekureco uzas, kun rezervo de la sekurecaj necesoj, la subtenon de la Kuratoreca Konsilio, por plenumi, en la kadro de la kuratorecosistemo, tiuj taskojn de la Unuiĝintaj Nacioj, kiuj koncernas politikajn, ekonomiajn, sociajn kaj edukajn aferojn en la strategiaj zonoj.

Artikolo 84

La administra potenco havas la devon zorgi pri tio ke la kuratoreca teritorio faru sian kontribuaĵon por la konservado de la mondpaco kaj de la internacia sekureco. Tiucele ĝi povas uzi libervolajn militfortojn, facilaĵojn kaj subtenon de la kuratoreca teritorio, por plenumi la devojn, kiuj ĝi transprenis tiurilate antaŭ la Konsilio pri Sekureco, kaj por certigi la lokan defendon kaj la konservadon de juro kaj ordo ene de la kuratoreca teritorio.

Artikolo 85

(1) La taskoj de la Unuiĝintaj Nacioj rilate la kuratorecajn teritoriojn por ĉiuj regionoj ne nomatajn strategiaj, inkluzive de la permeso de la kuratorecaj traktatoj kaj iliaj ŝanĝoj kaj kompletigoj, estas prizorgataj de la Ĝenerala Asembleo.

(2) Ĉe la plenumado de tiuj taskoj la Ĝenerala Asembleo estas subtenata de la Kuratoreca Konsilio kiu agas sub ĝia aŭtoritato.

Ĉapitro XIII

La Kuratoreca Konsilio

Konsisto

Artikolo 86

(1) La Kuratoreca Konsilio konsistas el la sekvaj membroj de la Unuiĝintaj Nacioj :

a) la membroj, kiuj administras kuratorecajn teritoriojn ;

b) la membroj nome listigitajn en la artikolo 23, en la mezuro en kiu ili ne administras kuratorecajn teritoriojn ;

c) tiom da pliaj membroj elektitajn de la Ĝenerala Asembleo por po tri jaroj, kiom necesas por ke la Kuratoreca Konsilio konsistu entute duone el membroj de la Unuiĝintaj Nacioj, kiuj administras kuratorecajn teritoriojn, kaj duone el tiaj kiuj ne administras tiajn.

(2) Ĉiu membro de la Kuratoreca Konsilio nomumas aparte taŭgan personon kiel sian reprezentanton en la Kuratoreca Konsilio.

Taskoj kaj rajtoj

Artikolo 87

La Ĝenerala Asembleo kaj sub ĝia aŭtoritato la Kuratoreca Konsilio povas ĉe plenumado de siaj taskoj

a) kontroli raportojn deponitajn de la administra potenco ;

b) akcepti petojn kaj ekzameni ilin en konsultado kun la administra potenco ;

c) instigi al regulaj vojaĝoj al la kuratorecaj teritorioj, kies dato estas interkonsentota kun la administra potenco ;

ĉ) [alilingve : d)] fari tiujn kaj aliajn disponojn en kongrueco kun la kuratorecaj traktatoj.

Artikolo 88

La Kuratoreca Konsilio ellaboras demandaron pri la politika, ekonomia, socia kaj eduka progreso de la loĝantoj de ĉiu kuratoreca teritorio ; la administra potenco de ĉiu kuratoreca teritorio, por kiu kompetentas la Ĝenerala Asembleo, faras al tiu surbaze de la demandaro ĉiujaran raporton.

Voĉdonado

Artikolo 89

(1) Ĉiu membro de la Kuratoreca Konsilio havas unu voĉon.

(2) Decidoj de la Kuratoreca Konsilio bezonas la plimulto de la ĉeestantaj kaj voĉdonantaj membroj.

Proceduro

Artikolo 90

(1) La Kuratoreca Konsilio donas al si regularon ; en tiu ĝi reguligas ankaŭ la proceduron por la elekto de ĝia prezidanto.

(2) La Kuratoreca Konsilio kunvenas laŭbezone laŭ sia regularo ; en tiu estas reguligenda ankaŭ la kunvokado al kunvenoj laŭ peto de la plimulto de ĝiaj membroj.

Artikolo 91

La Kuratoreca Konsilio uzas laŭokaze la subtenon de la Ekonomia kaj Socia Konsilio kaj de la apartaj organizoj ĉe aferoj, pri kiuj ili kompetentas.

Ĉapitro XIV

La Internacia Kortumo

Artikolo 92

La Internacia Kortumo estas la ĉefa juĝa organo de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi plenumas siajn taskojn laŭ la apudmetita statuto, kiu baziĝas sur la Statuto de la Konstanta Internacia Kortumo kaj estas parto de tiu ĉi Ĉarto.

Artikolo 93

(1) Ĉiuj membroj de la Unuiĝintaj Nacioj estas senpere kontraktantoj de la statuto de la Internacia Kortumo.

(2) Ŝtato, kiu ne estas membro de la Unuiĝintaj Nacioj, povas fariĝi kontraktanto de la statuto de la Internacia Kortumo laŭ kondiĉoj, kiujn fiksas la Ĝenerala Asembleo ĉiufoje laŭ rekomendo de la Konsilio pri Sekureco.

Artikolo 94

(1) Ĉiu membro de la Unuiĝintaj Nacioj devontigas sin obei, ĉe ĉia disputo en kiu ĝi estas partio, la decidon de la Internacia Kortumo.

(2) Se disput-partio ne obeas la devojn el verdikto de la Kortumo, la alia partio povas turni sin al la Konsilio pri Sekureco ; tiu povas, se ĝi konsideras tion necesa, doni rekomendojn aŭ decidi disponojn, por efektivigi la verdikton.

Artikolo 95

Tiu ĉi Ĉarto ne ekskludas, ke membroj de la Unuiĝintaj Nacioj surbaze de ekzistantaj aŭ estontaj traktatoj taskas la solvadon de siaj disputoj al aliaj kortumoj.

Artikolo 96

(1) La Ĝenerala Asembleo aŭ la Konsilio pri Sekureco povas mendi pri ĉia jura afero ekspertizon de la Internacia Kortumo.

(2) Aliaj organoj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj de apartaj organizoj povas kun respektiva rajtigo fare de la Ĝenerala Asembleo ankaŭ mendi ekspertizon de la Kortumo pri juraj demandoj, kiuj stariĝas en sia agadokampo.

Ĉapitro XV

La Konsilio pri Sekureco

Artikolo 97

La Konsilio pri Sekureco konsistas el ĝenerala sekretario kaj la ceteraj dungitaj bezonataj de la organizo. La ĝenerala sekretario estas nomata de la Ĝenerala Asembleo, laŭ rekomendo de la Konsilio pri Sekureco. Li estas la plej alta administra oficisto de la organizo.

Artikolo 98

La ĝenerala sekretario oficas en tiu eco ĉe ĉiuj kunsidoj de la Ĝenerala Asembleo, de la Konsilio pri Sekureco, de la Ekonomia kaj Socia Konsilio kaj de la Kuratoreca Konsilio kaj plenumas ĉiujn ceterajn taskojn pri kiuj taskigas lin tiuj organoj. Li raportas al la Ĝenerala Asembleo ĉiujare pri la agado de la Organizo.

Artikolo 99

La Ĝenerala Sekretario povas atentigi la Sekureco-Konsilio pri ĉia afero, kiu laŭ lia konsidero povas endanĝerigi la konservadon de la mondpaco kaj de la internacia sekureco.

Artikolo 100

(1) La Ĝenerala Sekretario kaj la ceteraj oficistoj ne rajtas, ĉe la plenumado de siaj devoj, peti nek akcepti instrukciojn de registaro aŭ de aŭtoritato ekster la Organizo. Ili devas rezigni ĉian agon kiu povus kompromiti ilian funkcion kiel internaciaj oficistoj respondecaj nur al la Organizo.

(2) Ĉiu membro de la Unuiĝintaj Nacioj devontigas sin respekti la ekskluzive internacian karakteron de la respondeco de la Ĝenerala Sekretario kaj de la ceteraj oficistoj kaj ne provi influi ilin ĉe la plenumado de siaj taskoj.

Artikolo 101

(1) La oficistoj estas nomumataj de la Ĝenerala Sekretario kongrue kun reguloj kiujn dekretas la Ĝenerala Asembleo.

(2) Al la Ekonomia kaj Socia Konsilio, al la Kuratoreca Konsilio kaj laŭnecese al aliaj organoj de la Unuiĝintaj Nacioj estas donataj taŭgaj konstantaj oficistoj. Ili apartenas al la Sekretariejo.

(3) Ĉe dungo de la oficistoj kaj la regulado de ilia ofica rilato estas decida la vidpunkto ke necesas certigi plej altan gradon da laborkapablo, de faka taŭgeco kaj de honesteco. La cirkonstanco, ke gravas fari la elekton de la oficistoj sur laŭeble larĝa geografia bazo, estas dece konsiderenda.

Ĉapitro XVI

Diversaĵoj

Artikolo 102

Se la devoj de membroj de la Unuiĝintaj Nacioj el tiu ĉi Ĉarto kaj iliaj devoj el aliaj internaciaj interkonsentoj kontraŭdiras, antaŭrangas la devoj el tiu ĉi Ĉarto.

Artikolo 103

La Organizo ĝuas en la suvereneca teritorio de ĉiu membro la jurajn kapablon kaj rajton necesajn por la plenumado de ĝiaj taskoj kaj por la realigo de ĝiaj celoj.

Artikolo 105

(1) La Organizo ĝuas en la suvereneca teritorio de ĉiu membro la prerogativojn kaj imunecojn necesajn por la realigo de ĝiaj celoj.

(2) La reprezentantoj de la membroj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj oficistoj de la Organizo ĝuas ankaŭ la prerogativojn kaj imunecojn kiuj ili bezonas por povi plenumi siajn taskojn lige kun la Organizo en tuta sendependeco.

(3) La Ĝenerala Asembleo povas doni rekomendojn por detale reguligi la aplikadon de la alineoj 1 kaj 2, aŭ ĝi povas proponi al la membroj de la Unuiĝintaj Nacioj interkonsenton por tiu celo.

Ĉapitro XVII

Transiraj disponoj koncerne la sekurecon

Artikolo 106

Ĝis kiam la ekvalido de apartaj interkonsentoj de la speco indikitaj en la artikolo 43 kapabligas la Sekurec-Konsilion laŭ ties konsidero komenci la plenumadon de la respondecoj atribuitaj al ĝi en artikolo 42, la partioj de la deklaro de la kvar potencoj kaj Francio subskribitan la 30-an de oktobro 1943 en Moskvo konsultas sin reciproke laŭ alineo 5 de tiu deklaro kaj laŭokaze aliajn membrojn de la Unuiĝintaj Nacioj, por komune fari ĉiujn eble necesajn disponojn por konservi la mondpacon kaj la internacian sekurecon en la nomo de la Organizo.

Artikolo 107

Disponoj, kiujn la por tio respondecaj registaroj faras aŭ permesas kiel sekvon de la Dua Mondmilito koncerne iun ŝtaton kiu dum tiu milito estis malamiko de la ŝtato subskribinta de tiu ĉi Ĉarto, estas per tiu ĉi Ĉarto nek eksvalidigitaj nek malpermesitaj.

Ĉapitro XVIII

Ŝanĝoj

Artikolo 108

Ŝanĝoj de tiu ĉi Ĉarto ekvalidas por ĉiuj membroj de la Unuiĝintaj Nacioj, kiam ili estas akceptitaj per dutriona plimulto de la membroj de la Ĝenerala Asembleo kaj ratifitaj de du trionoj de la membroj de la Unuiĝintaj Nacioj inkluzive de ĉiuj konstantaj membroj de la Sekurec-Konsilio laŭ la konstitucia juro.

Artikolo 109

(1) Por revizii tiun ĉi Ĉarton povas kunveni Ĝenerala Konferenco de la membroj de la Unuiĝintaj Nacioj ; dato kaj loko estas fiksotaj per decido de dutriona plimulto de la membroj de la Ĝenerala Asembleo kaj per decido de naŭ ajnaj membroj de la Sekurec-Konsilio. Ĉiu membro de la Unuiĝintaj Nacioj havas ĉe la Konferenco unu voĉon.

(2) Ĉia ŝanĝo de tiu ĉi Ĉarto, kiu estas rekomendita de la Konferenco per dutriona plimulto, ekvalidas, kiam ĝi estas ratifita de du trionoj de la membroj de la Unuiĝintaj Nacioj inkluzive de ĉiuj konstantaj membroj de la Sekureco-Konsilio laŭ la konstitucia juro.

(3) Se tia Konferenco ne kunvenis antaŭ la deka jarkunveno de la Ĝenerala Asembleo post ekvalido de tiu ĉi Ĉarto, la propono kunvoki tian Konferencon estas metota sur la tagordon de tiu jarkunveno ; la Konferenco okazas, se tio estas decidita per decido de la plimulto de la membroj de la Ĝenerala Asembleo kaj per decido de sep ajnaj membroj de la Sekurec-Konsilio.

Ĉapitro XIX

Ratifo kaj subskribo

Artikolo 110

(1) Tiu ĉi Ĉarto bezonas la ratifon de la subskribintaj ŝtatoj laŭ ties konstitucia juro.

(2) La ratifo-dokumentoj estas deponataj ĉe la registaro de Usono ; tiu sciigas ĉiun deponon al ĉiuj subskribintaj ŝtatoj kaj al la Ĝenerala Sekretario de la Organzo, ekde kiam li estas nomumita.

(3) Tiu ĉi Ĉarto ekvalidas, ekde kiam la Respubliko Ĉinio, Francio, Sovetunio, Britio kaj Usono kaj la plimulto de la aliaj subskribintaj ŝtatoj estas deponintaj la ratifajn dokumentojn. La registaro de Usono faros tiam protokolon pri la deponado de la ratifaj dokumentoj, de kiu ĝi transdonas kopiojn al ĉiuj subskribintaj ŝtatoj.

(4) La subskribintaj ŝtatoj de tiu ĉi Ĉarto, kiuj ratifos ĝin post ĝia ekvalido, fariĝas en la tago de la depono de sia ratifo-dokumento originaj membroj de la Unuiĝintaj Nacioj.

Artikolo 111

Tiu ĉi Ĉarto, kies ĉina, franca, rusa, angla kaj hispana versio estas same deviga, estas deponota en la arĥivo de la registaro de Usono. Tiu transdonas dece legitimitajn kopiojn al la registaroj de la ceteraj subskribintaj ŝtatoj.

TION DOKUMENTANTE la reprezentantoj de la registaroj de la Unuiĝintaj Nacioj subskribis tiu ĉi Ĉarton.

OKAZINTA en la urbo San-Francisko la 26-an de junio 1945.

Esperantigita de Vilhelmo Lutermano (Monda Asembleo Socia (MAS)) laŭ la franca versio (ĉapitro I ĝis X) kaj laŭ la germana versio (ĉapitroj XI ĝis fino)