Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La Ĉarto de la Tero
21a marto 2008

Antaŭparto

NI TROVIĜAS en decida momento de la historio de la Tero, la momento en kiu la homaro devas decidi pri sia estonteco. En mondo pli kaj pli interdependa kaj rompiĝema, la estonteco estas samtempe zorgiga kaj promesplena. Por evolui ni devas rekoni ke meze de granda diverseco de kulturoj kaj de vivoformoj ni estas sola homaro kaj sola komunumo sur Tero kundividante komunan destinon. Ni devas unuigi niajn klopodojn por naski daŭrivan mondan socion, bazitan sur la respekto de la naturo, de la unuversalaj rajtoj de la homa estulo, de la ekonomia justeco kaj de pac-kulturo. Tiucele gravas ke ni, la Popoloj de la Tero, deklaru al ni reciproke nian respondecon pri la komunumo de la vivo kaj pri la estontaj generacioj.

La Tero, nia hejmo

La homaro estas parto de vasta evoluanta universo. La Tero, nia hejmo, estas mem viva kaj gastigas unikan komunumon de vivuloj. La fortoj de la naturo faras el la ekzistado altpostulan kaj malcertan aventuron, sed la Tero liveris la esencajn kondiĉojn por la evoluado de la vivo. La resaniĝo-kapablo de la viv-komunumo kaj la bonfarto de la homaro dependas de la konservado de sana biosfero kiu entenas ĉiujn ekologiajn sistemojn - riĉan varion de plantoj kaj animaloj, la fekundecon de la tero, la purecon de la aero kaj de la akvo. La medio de nia planedo, inkluzive de ĝiaj limigitaj naturriĉaĵoj, estas zorgo komuna al ĉiuj popoloj de la tero. La protekto de la vivkapablo, de la diverseco kaj de la beleco de la Tero estas sankta respondeco.

La tutgloba situacio

La manieroj de produktado kaj de konsumado, kiuj aktuale superregas, kaŭzas konsiderindajn damaĝojn al la medio, la elĉerpiĝon de la resursoj kaj la amasan malaperon de multaj specioj. La lokaj komunumoj malfortiĝis. La profitoj de la disvolvado ne estas kundividataj juste kaj la diferenco inter riĉuloj kaj malriĉuloj estas pli kaj pli granda. La maljusteco, la malriĉeco, la nescio kaj la perfortaj konfliktoj ĝeneraliĝas kaj kaŭzas grandajn suferojn. Senprecedenca kresko de la loĝantaro superŝarĝis la ekologiajn kaj sociajn sistemojn. La fundamentoj de la planeda sekureco estas minacataj. Tiuj tendencoj estas danĝeraj - sed eviteblaj.

La defioj de la estonto

Estas nia tasko elekti : ĉu formi planedskalan partnerecon por zorgi pri la Tero kaj pri niaj proksimuloj aŭ partopreni en nia propra detruado kaj en tiu de la diverseco de la vivo. Fundamentaj ŝanĝoj en niaj valoroj, niaj institucioj kaj nia vivmaniero estas nepraj. Ni devas rekoni ke, se la bazaj bezonoj estas kontentigitaj, la evoluo de la homaro ne estas demando de havi pli, sed pli ĝuste de esti pli. Ni posedas la sufiĉajn konojn kaj teĥnologion por kontentigi la bezonojn de ĉiuj kaj por redukti la reefikojn sur la medio. La apero de monda civila socio donas okazon konstrui demokratian kaj homecan mondon. Niaj mediaj, ekonomiaj, politikaj, sociaj kaj spiritaj problemoj estas dense ligitaj, kaj kune ni povas trovi integrajn solvojn.

La universala respondeco

Por realigi tiujn aspirojn, ni devas elekti integri en nian vivon la principon de universala respondeco, per kiu ni identigas nin same kun la komunumo de la Tero kiel kun niaj lokaj komunumoj. Ni estas samtempe civitanoj de diversaj nacioj kaj de unu sola mondo, kie la lokaj kaj la mondaj demandoj interdependas. Ni dividas ĉiuj la respondecon garantii la nunan kaj estontan bonfarton de la granda homa familio kaj de ĉiuj aliaj vivoformoj. La spirito de solidareco kaj de fraterneco pri ĉiaj vivoformoj estas fortigata de la respekto al la mistero de la kreado, de la rekono de la donaco de la vivo kaj de la humileco antaŭ la loko kiun ni okupas kiel homaj estuloj en la universo.

NI REKONAS la urĝan neceson de komuna kompreno de la fundamentaj valoroj kiu donos la bazon por la etikaj principoj por la aperanta monda komunumo. Sekve, en spirito de solidareco, ni asertas la sekvajn interdependajn principojn, kiuj celas daŭrivan vivmanieron kiel universalan normon kaj laŭ kiuj estos gvidataj kaj taksataj la kondutoj de la personoj, de la organizaĵoj, de la komercaj entreprenoj, de la registaroj kaj de la transnaciaj institucioj.

I. RESPEKTO KAJ PROTEKTO DE LA VIV-KOMUNUMO

1. Respekti la Teron kaj ĉian formon de vivo.

a. Rekoni la ligon de interdependeco inter ĉiuj vivuloj kaj la valoron de ĉia vivoformo, kia ajn estas ĝia utilo por la homa estulo.

b. Rekoni la dignon propran al ĉiu persono kaj la intelektan, artan, etikan kaj spiritan kapablon de ĉiu homa estulo.

2. Zorgi pri la viv-komunumo kun kompreno, kompato kaj amo.

a. Akcepti ke la rajto posedi, direkti kaj utiligi la naturresursojn implicas la devon malebligi mediajn damaĝojn kaj protekti la rajtojn de la homa estulo.

b. Aserti ke la kresko de libereco, de kono kaj de potenco implicas la respondecon antaŭenigi la komunan havaĵon.

3. Konstrui demokratiajn, justajn, partoprenigajn, daŭrivajn kaj pacajn sociojn.

a. Certiĝi ke la komunumoj, ĉiunivelaj, garantiu la homrajtojn kaj la fundamentajn liberecojn kaj donu al ĉiu la eblecon plene disvolvi siajn kapablojn.

b. Antaŭenigi la socian kaj ekonomian justecon, donante al ĉiu la rimedojn certigi sian vivtenon samtempe sekure, utile kaj ekologie daŭrive.

4. Konservi la riĉaĵon kaj belecon de la Tero por la nunaj kaj estontaj generacioj.

a. Rekoni ke la agolibereco de ĉiu generacio estas determinata de la bezonoj de la estontaj generacioj.

b. Transdoni al la estontaj generacioj la valorojn, tradiciojn kaj instituciojn kiuj subtenas la longdaŭran prosperon de la homaj kaj ekologiaj komunumoj de la Tero.

Por realigi tiujn kvar ĝeneralajn engaĝiĝojn necesas adopti jenajn principojn :

II. EKOLOGIA INTEGRECO

5. Protekti kaj restarigi la integrecon de la ekologiaj sistemoj de la Tero, aparte la biologian diversecon kaj la naturajn procezojn kiuj certigas la daŭrigon de la vivo.

a. Adopti, ĉiunivele, planadon kaj reguladon pri la daŭriva disvolvado kiuj integru al ĉiu disvolvo-projekto la konservadon kaj restarigon de la medio.

b. Krei kaj konservi vivkapablajn naturajn kaj biologiajn rezervejojn, kiuj inkludu sovaĝajn teritoriojn kaj marajn zonojn, por protekti la sistemon de protektado de la vivo sur la Tero, konservi la biodiversecon kaj nian naturan heredaĵon.

c. Subteni la regeneradon de la malaperantaj specioj kaj ekologiaj sistemoj.

ĉ. [alilingve : d.] Redukti kaj elimini la organismojn genetike modifitajn aŭ eksogenajn malutilajn al la indiĝenaj specioj kaj al la medio, kaj malebligi la enkondukon de tiuj malutilaj organismoj.

d. [alilingve : e.] Mastrumi la uzadon de la renovigeblaj resursoj kiel akvo, tero, arbaraj produktoj kaj mara vivo utiligante farmanierojn kiuj respektas la regenerado-ciklojn kaj kiuj protektas la sanon de la ekologiaj sistemoj.

e. [alilingve : f.] Mastrumi la eltiradon kaj la uzadon de la nerenovigeblaj resursoj kiel mineraloj kaj fosiliaj brulaĵoj utiligante farmanierojn kiuj minimumigas la elĉerpiĝon kaj kiuj ne kaŭzas gravajn damaĝojn al la medio.

6. Malebligi ĉian damaĝon kaŭzitan al la medio kiel plej bona metodo konservi ĝin kaj apliki la principon de antaŭmalhelpo tie kie la konoj estas nesufiĉaj.

a. Fari disponojn por eviti ĉian gravan aŭ neinversigeblan damaĝon al la medio, eĉ se la sciencaj informoj estas nekompletaj aŭ ne konkludigaj.

b. Portigi la kostojn de la pruvo al tiuj kiuj asertas ke proponita agado ne kaŭzos signifajn damaĝojn, kaj devigi la respondecan partion preni sur sin komplete la damaĝojn kaŭzitajn al la medio.

c. Certiĝi ke la decidiĝo konsideru la kumulajn, longtempajn, malrektajn, internaciajn kaj mondajn sekvojn de la homaj agadoj.

ĉ. [alilingve : d.] Malebligi la poluadon de ĉiu elemento de la medio kaj ne permesi ajnan akumuladon de radioaktivaj kaj venenaj substancoj, nek de ĉiaj aliaj malutilaj substancoj.

d. [alilingve : e.] Eviti la armeajn agadojn kiuj malutilas al la medio.

7. Adopti manierojn de produktado, de konsumado kaj de reproduktado kiuj konservas la regenerajn kapablojn de la Tero, la homrajtojn kaj la komunan bonfarton.

a. Redukti, reutiligi kaj recikligi uzitajn materialojn en la produkto- kaj konsum-sistemoj kaj certiĝi ke la restantaj rubaĵoj estu asimileblaj de la ekologiaj sistemoj.

b. Agi modere kaj efike uzante la energifontojn kaj uzi pli kaj pli renovigeblajn energifontojn kiel sun- kaj vent-energion.

c. Subteni la disvolvadon, adoptadon kaj justan transdonon de teĥnologioj sen danĝero por la medio.

ĉ. [alilingve : d.] Integri la mediajn kaj sociajn kostojn en la vendoprezon de la havaĵoj kaj servoj kaj doni al la konsumentoj la eblecon identigi la produktojn kiuj respondas al la plej altaj sociaj kaj mediaj normoj.

d. [alilingve : e.] Certigi la universalan aliron al la san-prizorgoj kiuj favorigas sanan kaj respondecan reproduktadon.

e. [alilingve : f.] Adopti vivmanierojn kiuj emfazas la vivkvaliton kaj la materian moderecon en mondo de limigitaj resursoj.

8. Progresigi la esploradon de la daŭriva ekologio kaj subteni la liberan interŝanĝon kaj larĝan aplikadon de la akiritaj konoj.

a. Subteni la internacian sciencan kaj teĥnikan kunlaboradon pri la daŭriva disvolvado, aparte atentante la bezonojn de la evolulandoj.

b. Rekoni kaj konservi la tradiciajn konojn kaj la saĝon de ĉiuj kulturoj, se ili kontribuas al la protektado de la medio kaj al la bonfarto de la homa estulo.

c. Certiĝi ke ĉia informo de vivnepra graveco por la homa sano kaj la protekto de la medio, inkluzive de genetika informo, estu alirebla por la publiko.

III. SOCIA KAJ EKONOMIA JUSTECO

9. Elradikigi la malriĉecon kiel etika, socia kaj media nepraĵo.

a. Garantii la aliron al trinkakvo, al pura aero, al proviziĝo je nutraĵo, al nepoluitaj teroj, al ŝirmejo kaj al higienaj sanitaraj instalaĵoj atribuante la necesajn naciajn kaj internaciajn resursojn.

b. Permesi al ĉiu persono aliri al edukado kaj al la necesaj resursoj por certigi daŭrivan vivmanieron kaj doni socian asekuron kaj disponojn de protekto al ĉiu persono kiu ne povas plenumi siajn proprajn bezonojn.

c. Rekoni la neatentatojn, protekti la plej malfortajn, helpi tiujn kiuj suferas kaj doni al ili la eblecon disvolvi siajn kapablojn kaj lukti por atingi siajn aspirojn.

10. Certiĝi ke la ekonomiaj aktivecoj kaj institucioj ĉiunivele favorigu la homan disvolviĝon juste kaj daŭrive.

a. Subteni la justan disdividon de la riĉaĵoj interne de ĉiu lando kaj inter la landoj.

b. Plibonigi la intelektajn, financajn, teĥnikajn kaj sociajn resursojn de la evolulandoj kaj forigi de ili ilian gravan internacian ŝuldon.

c. Certiĝi ke ĉiuj industrioj favorigu la daŭrivan uzadon de la resursoj, la protekton de la medio kaj la progresemajn labornormojn.

ĉ. [alilingve : d.] Postuli ke la multnaciaj entreprenoj kaj la internaciaj financ-institucioj montru travideblon en la publika intereso kaj respondecigi ilin pri la sekvoj de iliaj agadoj.

11. Certigi la rajtegalecon de la seksoj kaj la justecon inter ili kiel antaŭkondiĉon al daŭriba disvolvado kaj certigi la universalan aliron al la edukado, al la sanprizorgoj kaj al la ekonomiaj eblecoj.

a. Garantii la homajn rajtojn de la virinoj kaj de la knabinoj kaj ĉesigi ĉian perforton kontraŭ ili.

b. Subteni la aktivan partoprenon de la virinoj en la diversaj aspektoj de la ekonomia, politika, civila, socia kaj kultura vivo kiel egalaj kaj plenrajtaj, decidaj, gvidaj kaj profitantaj partneroj.

c. Fortigi la familian ĉelon kaj certigi al ĉiu ties membroj la sekurecon, amon kaj taŭgajn prizorgojn.

12. Defendi la rajton de ĉiuj homaj estuloj, sen distingo, je natura kaj socia medio favoriganta la homan dignon, la korpan sanon kaj la spiritan bonfarton, aparte atentante la rajtojn de la indiĝenaj popoloj kaj de la malplimultoj.

a. Elimini ĉian diskriminacion, nome la diskriminacion surbaze de raso, koloro, sekso, seksa orientiĝo, religio, lingvo kaj la naciaj, etnaj aŭ sociaj devenoj.

b. Certigi la rajton de la indiĝenaj popoloj je ilia spiriteco, iliaj konoj, iliaj teroj kaj iliaj resursoj, same kiel je iliaj propraj tradiciaj kaj daŭrivaj ekzistad-rimedoj.

c. Honori kaj subteni la junulojn de niaj komunumoj permesante al ili plenumi sian esencan rolon por la kreado de daŭrivaj socioj.

ĉ. [alilingve : d.] Protekti kaj restarigi la lokojn gravegajn el kultura kaj spirita vidpunkto.

IV. NEPERFORTA DEMOKRATIO KAJ PACO

13. Fortigi la demokratiajn instituciojn ĉiunivele kaj subteni regmanieron kiu obeas la principojn de travideblo kaj juĝeblo, kaj la partoprenon de ĉiuj en la decidiĝo, kaj la aliron al la juĝsistemo.

a. Certigi al ĉiu persono la rajton ricevi klarajn kaj ĝisdatajn informojn pri la mediaj demandoj kaj pri ĉiuj planoj kaj agadoj de disvolvado kiuj interesas lin aŭ kiuj povas tuŝi lin.

b. Subteni la lokan, regionan kaj mondan civilan socion kaj antaŭenigi realan partoprenon de ĉiuj personoj kaj organizaĵoj interesataj en la decidado.

c. Protekti la rajton je libereco de opinio, de esprimo, de paca kunveno, de asociiĝo kaj de alipensado.

ĉ. [alilingve : d.] Starigi efektivan kaj efikan aliron al administraj kaj sendependaj juraj proceduroj, kiuj inkludas la kompensadojn kaj riparojn de damaĝoj faritaj al la medio kaj de minacoj al tiaj damaĝoj.

d. [alilingve : e.] Elimini la korupton de ĉiuj publikaj kaj privataj institucioj.

e. [alilingve : f.] Fortigi la lokajn komunumojn donante al ili la necesajn rimedojn por konservi ilian medion, kaj konfidi la mediajn respondecojn al tiuj registaraj niveloj kiuj plej taŭgas por plenumi ilin efike.

14. Integri en la sistemon de edukado kaj de plua klerigado la konojn, valorojn kaj kompetentojn necesajn por daŭriva vivmaniero.

a. Certigi al ĉiuj, aparte al la infanoj kaj junuloj, la aliron al edukado donante al ili la rimedojn aktive kontribui al la daŭriva disvolvado.

b. Favorigi la kontribuadon de la artoj, prihomaj sciencoj kaj sciencoj, al la edukado pri daŭrigebla disvolvado.

c. Fortigi la rolon de la grandaj komunikiloj en la interesigo pri la ekologiaj kaj sociaj demandoj.

ĉ. [alilingve : d.] Rekoni la gravecon de la morala kaj spirita edukado por daŭriva ekzistado.

15. Trakti ĉiujn vivulojn kun respekto kaj konsidero.

a. Malebligi la kruelecon kontraŭ dom- kaj bredo-bestoj kaj mildigi iliajn suferojn.

b. Protekti la sovaĝajn bestojn kontraŭ teĥnikoj de ĉaso, de kaptado kaj de fiŝkapto kiuj kaŭzas ekstremajn, longajn aŭ senutilajn suferojn.

c. Eviti aŭ elimini laŭeble la kaptadon aŭ detruadon de ne celataj specioj.

16. Disvolvi kulturon de toleremo, de neperforto kaj de paco.

a. Stimuli kaj subteni la reciprokajn kompreniĝon, solidarecon kaj kunlaboradon inter ĉiuj popoloj kaj ĉiuj landoj kaj interne de ĉiu lando.

b. Starigi kompletajn strategiojn por antaŭmalhelpi perfortajn konfliktojn kaj uzi metodojn de konflikt-solvado bazitajn sur la kunlaborado por trakti kaj solvi mediajn konfliktojn kaj ĉian alian malkonsenton.

c. Senarmeigi la sistemojn de nacia sekureco, konduki ilin al neprovoka defenda pozicio kaj alidirekti la armeajn resursojn al pacaj projektoj, nome al la ekologia riparado.

ĉ. [alilingve : d.] Elimini la atomajn, biologiajn kaj venenajn armilojn kaj ĉiajn aliajn amasdetruajn armilojn.

d. [alilingve : e.] Certiĝi ke la eksteratmosfera orbita spaco estu uzata kun la respekto al paco kaj al mediprotektado.

e. [alilingve : f.] Rekoni ke la paco estas la ento kreita surbaze de ekvilibraj rilatoj kun si mem, kun la aliaj, kun aliaj kulturoj kaj aliaj vivoformoj, kun la Tero kaj la tuta universo de kiu ni estas parto.

LA VOJO AL ESTONTECO

Kiel neniam antaŭe en la historio, nia komuna destino instigas nin serĉi novan komencon. Tia renovigo estas la promeso de la principoj de la Ĉarto de la Tero. La plenumado de tiu promeso baziĝas sur nia engaĝiĝo adopti kaj stimuli la valorojn kaj celojn de la Ĉarto.

Tiu engaĝiĝo postulas ŝanĝon en niaj koroj kaj en niaj spiritoj. Ĝi postulas ankaŭ novan senton de monda interdependeco kaj de universala respondeco. Ni devas disvolvi kaj ekpraktiki imageme la percepton de daŭriva vivmaniero sur loka, nacia, regiona kaj internacia niveloj. Nia kultura diverseco estas valora heredaĵo kaj la diversaj komunumoj trovos sian propran manieron realigi tiun percepton. Ni devas profundigi kaj larĝigi la mondan dialogon surbaze de la Ĉarto de la Tero, ĉar ni devas multon lerni de la komuna kaj konstanta serĉado de vero kaj saĝo.

En la vivo ekzistas ofte tensioj inter la plej gravaj valoroj. Tio povas konduki al malfacilaj elektoj. Tamen ni devas trovi manierojn harmoniigi la diversecon kun la unueco, la uzadon de la libereco kun la komuna havaĵo, la mallongtempajn celojn kun la longtempaj celoj. Ĉiu homo, familio, organizaĵo kaj komunumo havas unuarangan rolon. La artoj, sciencoj, religioj, instru-establoj, komunikiloj, la afera mondo, la neregistaraj kaj registaraj organizoj estas alvokitaj montri krean iniciatemon. La partnereco inter la registaro, la civila socio kaj la entreprenoj estas esenca por bona regmaniero.

Por konstrui daŭrivan universlan komunumon, la nacioj de la mondo devas novigi sian engaĝiĝon antaŭ la Unuiĝintaj Nacioj, honori siajn devojn kadre de siaj ekzistantaj internaciaj traktatoj kaj subteni la aplikadon de la principoj de la Ĉarto de la Tero pere de instrumento kun leĝa forto internaciskale pri la demandoj de medio kaj disvolvado.

Ni faru tiel ke nia epoko pasu al la historio kiel la vekiĝo de nova formo de omaĝo al la vivo, la firma decidiĝo atingi la daŭrivon, la akcelon de la batalo por justo kaj paco kaj la feliĉan celebradon de la vivo.

Iniciato de la Ĉarto de la Tero

Internacia sekretariejo

Poŝtkesto 319-6100, San-Joseo, Kostariko

Telefono : + 506 205 1600

Fakso : + 506 249 3500

Retpoŝto : info@earthcharter.org

Retpaĝo : www.chartedelaterre.org (en la franca)

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano (Monda Asembleo Socia (MAS))