Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Spekulado kaj krizoj : jam sufiĉas !
de Frédéric LORDON  
20a marto 2008

Alvoko al ekonomikistoj de ĉiuj landoj aliĝi al tiu peticio.

La malreguligita financo detruas la sociojn. Silente, ĉiutage, kiam la akciistoj premas la entreprenojn, do la salajrulojn, por eltiri pli da profito, en la Nordo kiel en la Sudo. Sensacie kaj tondre en la akraj krizoj en kiuj brutale riveliĝas la nekredebla eksceso de la spekula avido kaj ĝia rebato sur la aktiveco kaj la dungo. Senlaboreco, malcerteco, kresko de la malegalecoj : la salajruloj kaj la plej malriĉaj homoj pagas la kostojn ĉu de la spekulado ĉu de la sekvoj de la bankroto kiu sekvas ĝin.

De antaŭ du jardekoj, la evoluo de la monda financo estas nur longa sekvo de krizoj : 1987, borsa bankroto ; 1990, nemoveblaĵ-krizo en Usono, Eŭropo kaj Japanio ; 1994, usona bankroto de obligacioj ; 1997 kaj 1998, internacia financ-krizo ; 2000-2002, interret-bankroto ; 2007-2008 fine, nemoveblaĵo-krizo kaj eble tutmonda financo-krizo.

Kial tia ripetiĝo ? Ĉar ĉiuj malhelpoj al la kapital-cirkulado kaj al la financa „ ennovigo ” estas forigitaj. La centraj bankoj siavice, kiuj lasis pufiĝi la vezikon, ne havas alian elekton ol urĝe helpi la bankojn kaj spekulad-fondusojn kiuj bezonas disponeblan monon.

Ni ne atendos la venontan krizon senfare kaj ne eltenos pli longe la eksterordinarajn malegalecojn kiujn la merkat-financo prosperigas. Ĉar la malstabileco estas esence propra al la financa malregulado, kiel la ridindaj alvokoj al „ travideblo ” kaj „ moraliĝo ” povus tie ŝanĝi ion ajn - kaj malhelpi ke la samaj kaŭzoj, denove, produktu la samajn efikojn ? Ĉesigi tion postulas interveni en la koron de la „ ludo ”, do radikale transformi ties strukturojn. Nu, sine de la Eŭropa Unio, ĉia transformado stumblas sur la nekredebla protekto kiun la traktatoj kredis utile doni al la financ-kapitalo.

Pro tio ni, eŭropaj civitanoj, postulas la nuligon de la artikolo 56 de la Traktato de Lisbono, kiu, malpermesante ĉian restrikton al ĝiaj moviĝoj, donas al la financ-kapitalo la kondiĉojn por ĝia detrua povo super la socio. Kaj ni postulas ankaŭ ke estu restriktota la „ libereco de establiĝo ” (art. 48), kiu lasas oportune al la kapitalo la eblecon iri tien kie la kondiĉoj estas por ĝi plej favoraj, kaj ebligus ĉi tie al la financaj institucioj trovi azilon en la City de Londono aŭ aliloke.

Se per „ libereco ” oni devas kompreni tiun de la dominantaj potencoj, hodiaŭ enkorpigitaj de la financo, subigi la reston de la socio, ni diru tuj ke ni ne volas ĝin. Ni preferas tiun de la popoloj vivi ekster la servuteco de la financa rentabilitato.

Frédéric LORDON.

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano (Monda Asembleo Socia (MAS))