Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Tago de la Virino en Hiroŝimo
de Taeko OSIOKA  
16a marto 2008

Mesaĝo de s-ino OSIOKA Taeko, Hiroŝimo

[...],

Mi raportas pri nia Virina Tago kaj sendas fotojn.

Fotoj * :

3120 Prepar-komitataninoj antaŭ la ekspozicio

3199 S-ino Nobumasa salutas al 500 ĉeestantoj

3218 Prezentado de Okinava danco

En Hiroŝimo la 8an de Marto okazis kunveno de la Internacia Virina Tago de UN ĉe Suda Kultura Halo kun 500 partoprenantoj, kaj ĉiuj ricevis broŝuron de viaj mesaĝoj.

Krome, de la 2a ĝis la 9a de Marto, ĉe la Urba Virina Eduka Centro, okazis ekspozicio de la mesaĝoj, kaj 200 vizitantoj legis interese ĝin, sume 157 mesaĝojn el 50 landoj :

[[el Azio (17) :

Barato 2, Ĉinio 3, Irano 1, Israelo 3, Kazaĥio 1, Koreio 2, Nepalo 2, Pakistano 1, Uzbekio 2,

el Oceanio (6) :

Aŭstralio 5, Novzelando 1,

el Nordameriko (9) :

Kanado 3, Usono 6,

el Sudameriko (7) :

Argentino 2, Brazilo 2, Kostariko 1, Kubo 2,

el Afriko (10) :

Benino 2, Ganao 1, Kongo 1, Komoro-insuloj 1, Madagaskaro 1, Niĝerio 1, Senegalio 1, Sudafriko 1, Togolando 1,

el Eŭropo (108) :

Albanio 2, Belgio 5, Britio 1, Bulgario 3, Ĉeĥio 4, Danio 3, Finnlando 3, Francio 33, Germanio 4, Hispanio 3, Islando 3, Italio 9, Hungario 5, Kroatio 1, Luksemburgio 1, Malto 1, Nederlando 4, Norvegio 2, Pollando 5, Rusio 4, Serbio 5, Svedio 3, Svislando 3, Ukrainio 1.

Danke al vi karaj, mi plu luktas, luktos pli pasie por morgaŭa pli bona mondo.

OSIOKA Taeko.

* Rimarko HM : Interesatoj pri fotoj por aperigo de artikoloj bv turni sin rekte al osioka @ mail.goo.ne.jp

Mesaĝo dissendita de la rivevinto, Henriko Masson