Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Dosiero de la Kvinopo
de Jean-Guy ALLARD  
14a marto 2008

Pli ol iam ajn, justa proceso en Miamo ne eblas

La demonstradoj de malamikeco kontraŭ Kubo kaj la dominado de Miamo fare de la terorista mafio atingis novajn rekordojn dum la lastaj monatoj, dum pasis jam pli ol sep jaroj post la decido de tri juĝistoj de la Apelacia Kortumo de Atlanto, kiuj revokis, ĝuste pro tiu kialo, la kondamnojn de la kvin kubaj antiteroristoj false akuzitaj je spionado.

La manifestacioj en plena strato de teroristaj grupoj favore al la internacia deliktulo Luis Posada Carriles, la agresoj kontraŭ personoj kiuj denuncas tiun murdiston, la kompliceco de la FBI kaj de la loka polico (inspirita de la CIA) kun konataj teroristaj elementoj kaj ĝis fanatikaj intervenoj de batististaj kongresanoj, ilustras la atingitan skandalan teror-etoson

Ekde kiam, la 22-an de junio 2006, la teroristo José Antonio Llama, eksdirektoro de la Kuba-Usona Nacia Fondaĵo (KUNF) malkaŝis al la Miami Herald, kiel li pagis 1,4 milionojn da dolaroj por aĉeti, interalie, telegvidatajn aviadilojn por bombi grandajn homkoncentriĝojn en Kubo, la konfiguraĵo de la nuna meĥanismo de dominado de Miamo fariĝas ĉiam pli evidenta.

La FBI de la speciala agento Jonathan Salomon ne juĝis necese aresti Llama aŭ prienketi la aferon kiu implikas plurajn aliajn mafiajn ĉefojn, kaj li eĉ ne provis savi sian bildon fronte al la skandala situacio kreita de la reveno al Miamo de la internacia teroristo Luis Posada Carriles.

Meze de januaro 2007, tiu sama Santiago Alvarez, kiu kun Osvaldo Mitat sidis en prizono sekve al kondamno pro posedo de vera armil-arsenalo, sukcesis intertrakti kun la publika ministrejo pri redukto de la verdikto, paradokse, donante al la FBI kroman ŝarĝon de mitraletoj kaj de eksplodaĵoj. Li poste denove intertraktis pri sia sorto, akompanate de siaj komplicoj, lige kun la malhelpo-akuzoj kontraŭ li pri la reveno de Posada.

Vendredon la 19-an de januaro Miguel Saavedra, la ĉefo de Vigila Mambisa, grupo de deliktuloj kiuj dediĉas sin al timigoj laŭ mendo de la Cuban Liberty Council, gvidis manifestacion apoge al Posada, en parko de la Calle Ocho. Oni vidis tie plurajn teroristojn bone konatajn de la FBI kiel Rodolfo-n Frometa, la ĉefo de la Taĉmentoj F-4, kaj Orlando-n Bosch, kiu kun Posada kaj Frank Castro fondis la CORU, kuba-usonan konspiraĵon, la plej detruan de la lastaj 50 jaroj.

Meze de la manifestacio, Saavedra korpe atakis aktivulon de la Bolivara Junularo, Michael Martínez, kiu pace protestis kun tri amikoj portante ŝildon kun la slogano : „Malliberejon por la teroristoj”. La loka polico, penetrita de la mafio, ne provis la plej etan intervenon. Orientata de la CIA (la usona agento Philip Agee konfirmis tion en sia lasta interveno antaŭ sia forpaso), la FBI daŭre montris la saman sintenon kiun li havis detruante la dosieron de Posada en aŭgusto 2003.

La farso de la PACER

La farso farata de la juraj proceduroj kontraŭ Posada de la prokuroroj supozataj kontraŭteroristaj de la oficejo de la Sekretario pri la Juĝsistemo Alberto Gonzales, speciale senditaj de Vaŝingtono al El Paso, atingis sian pinton la 4-an de aprilo 2007, kiam la sistemo de elektronika komunikado de la kortumo (PACER) anoncis decidon de la juĝistino Kathlee Cardone kiu rifuzis la kondiĉan liberigon de Posada.

Sekvatage, en Miamo, la mafia advokato Arturo Hernández deklaris al la Miami Herald esti ricevinta telefon-alvokon de la asistantino de la juĝistino Cardone dirantan ke la informo de la PACER estas neĝusta. Mallonge poste, Cardone faris kontraŭan verdikton, kiu donis la liberecon sub kaŭcio al la teroristo.

La kohereco, ŝajne ĥaosa, de la departemento pri juĝado de la teksasano Alberto Gonzales, de la departemento pri sekureco de Michael Chertoff, kun siaj migrad-servoj en la manoj de la kuban-usonano Emilio González, kaj de la antikubanaj elementoj de la ŝtatdepartemento kaj de la Blanka Domo, sukcese premis por meti la ekskomisaron Basilio de la venezuela sekreta polico - Posada Carriles - sur la straton.

Straton de Miamo terorigatan de la amikoj kaj komplicoj de la teroristo.

Anoncante ke Posada revenis al Miamo, „ fontoj de la oficejo de unu el la advokatoj kiuj reprezentas lin ” sciigis al EFE ke li „ vivas en sekura loko ”. La teroristo bezonis kaŝejon adaptitan al liaj prerogativoj kaj al la perspektivoj kiujn koncedis al li la Blanka Domo.

La Nuevo Herald, oficiala gazeto de la mafia povo, tiam anoncis formale ke la antikastristo Luis Posada Carriles „ restos en Miamo malproksime de la publika vivo kaj ne faros deklarojn al la komunikiloj ĝis kiam lia leĝa situacio en Usono estos komplete klarigita. ”.

Ruiniga bilanco

Monatojn poste eblas fari ruinigan bilancon de la agadoj de Posada, kiu montras la manipulad-potencon de la mafianaro en Miamo viktimo de ĝiaj batistaj metodoj.

La strategia retiriĝo de la murdisto, promulgita de la Herald, estis de mallonga daŭro.

Li rapide komencis serion da publikaj aperoj zorge elektitaj de liaj protektantoj, sub la preteksto prezenti la „ pentraĵojn ” de la fakulo pri eksplodaĵoj, por reenkonduki Posada-n en Miamo en la sama maniero kiun oni uzis antaŭ jaroj kun lia malnova komplico Orlando Bosch.

La eksa CIA-agento, postulata de Venezuelo pro terorismo, savita de la jursistemo de Bush, partoprenas en kunvenoj de Alpha 66, flanke de Pedro Remon, membro de Omega 7, kun kiu li estis kondamnita en Panamo, kaj Reinol Rodriguez, eksĉefo de la CORU de Portoriko, murdinto de Carlos Muñiz Varela.

Tiu agado de la terorista grupo en restoracio de la urbeto Westchester, sud-okcidente de Miamo estas fakte tiom tolerata ke oni venigas du raportistojn de la revuo Salon kiu rakontas kion ili vidis en la eldono de januaro.

En decembro oni atingas novan pinton : precize 24 horojn post kiam la esploristo Peter Kornbluh, de la Arĥivoj pri Nacia Sekureco, signis lin kiel „ unu el la plej mult-aga faranto de politika perforto de la lastatempa historio ” antaŭ subkomitato de la Kongreso, la miama distrikto Hialeah inaŭguris ekspozicion de la „ verkoj ” de Posada en la Walker Community Center, de la 29th Street.

Se li bezonis konfirmon ke li ĝuas la plej totalan imunecon en Miamo, Posada havis ĝin. Kaj la ekzilkuba mafio demonstris denove ke nenio oponas ĝian povon.

Antaŭ kelkaj tagoj, la manifestacio kiu kunigis plurdekojn da maljunaj obstinuloj malkaŝe kunvokitaj de Alpha 66, kun la kompliceco de la komunikiloj, por alfronti la manifestaciantinojn de Codepink, denove sigelis tiun pruvon.

Verdikto kiu rekonas ĉion

La 9-an de aŭgusto 2005, la juĝistoj Birch, Kravitch kaj Oakes de la Apelacia Kortumo de Atlanto, taskitaj pri la dosiero de la Kuba Kvinopo malliberigita sub falsaj akuzoj pri spionado, decidis revoki iliajn kondamnojn kaj ordoni novan proceson.

En sia verdikto, la Kortumo (kies decido estis poste forigita de la plenkunsido de la tribunalo) rekonis tiam la rajton de la akuzitoj esti juĝataj senpartie en etoso ne malamika, tiel kiel postulas la konstitucio de Usono.

Du jarojn kaj duono post tiu decido bonege argumentita de longspertaj juĝistoj, la faktoj montras ĝis kia grado senpartia proceso estas, pli ol iam ajn, malebla en Miamo por ĉiu homo kiu agas por defendi Kubon.

Jean-Guy ALLARD.

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano (Monda Asembleo Socia (MAS))