Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La OFAC fermas 80 retejojn de eŭropa vojaĝagentejo
de Jean-Guy ALLARD  
12a marto 2008

Steve Marshall, brito loĝanta en Hispanio, faris la krimon vendi vojaĝojn al Kubo uzante domajnnomojn registritajn ĉe usona firmao, informas la New York Times.

La registaro de Usono ordonis al usona informadika firmao kiu komercas per la uzado de retaj domajnnomoj, fermi kontraŭleĝe, senaverte, proksimume 80 retejojn kiuj apartenas al brita vojaĝagentejo, ĉar tiu vendas, interalie, vojaĝojn al Kubo.

La informo aperis en la taggazeto The New York Times en artikolo publikigita la 4-an de marto, kiu montras kiel la Oficejo pri Kontrolado de la Eksterlandaj Aktivaĵoj (OFAC) de la usona Departemento [ministrejo] pri Trezoro [financoj] devigis la usonan firmaon „eNom” fermi ĉiujn interret-paĝojn de la anglo Steve Marshall.

Marshall loĝas en Hispanio kaj vendas vojaĝojn al pluraj landoj, inkluzive de Kubo, al klientoj ekskluzive eŭropaj. Liaj retejoj, en la angla, franca, itala kaj hispana, ekzistas ekde 1998. Pluraj de ili, kiel www.cuba-hemingway.com, www.cuba-havanacity.com, www.ciaocuba.com kaj www.bonjourcuba.com, prezentas diversajn aspektojn de la kuba kulturo al eventualaj vojaĝontoj. La aferisto havas neniajn rilatojn kun Usono, krom eble la naivecon konfidi al usona firmao gastigi liajn retpaĝojn.

„Iun tagon ni alvenas al la laboro, nenia rezervado estis registrita”, rakontis Marshall al la New York Times. „Tiam ni pensis ke temas pri teĥnika problemo”.

La realo estis tute alia : la retejoj de la angla komercisto estis enskribitaj en la nigran liston de la OFAC, la komerca sekreta polico de la usona registaro kontraŭ Kubo.

Marshall rakontas ke la firmao eNom sciigis al li la novaĵon kiam li komunikis kun iliaj oficejoj de Bellevue, ŝtato de Vaŝingtono. Tiu kompanio tiam rifuzis al li, kun aroganteco, liveri al la vojaĝagentejo la nomojn kiujn li ĉiam uzis.

Marshall do estis devigita krei novan serion da identecoj por savi siajn operaciojn.

Interveno totale kontraŭleĝa

La vojaĝkomercisto diris al la New York Times ke li ne komprenas kiel eblas ke retpaĝoj kiuj estas proprietoj de brita civitano pere de hispana agentejo estas tiamaniere konfiskataj surbaze de usonaj leĝoj.

Charles S. Sims, advokato konsultita de la novjorka gazeto, komentis : „Usono povas, tio certas, krimigi la pagon de mono al Kubo, sed ĝi ne havas ĝuste jurisdikcion pri la retpaĝoj kiuj ne estas destinitaj al Usono kaj kiuj estas laŭleĝaj kaŭze de eksterlandaj leĝoj”.

Por Susan Crawford, profesorino ĉe la universitato Yale kaj konsiderata aŭtoritato pri Interreto, la interveno de la OFAC estas skandala. „La maniero en kiu ni komunikas hodiaŭ estas pere de domajnnomoj, kaj la Departemento pri Trezoro devus ne interveni en la domajnnomojn kiel ĝi ne intervenas en la telekomunikadaj lineoj”.

La plej ĵusa misuzo de longa serio

La interveno de la OFAC kontraŭ la komerco de Steve Marshall estas nur la lasta el longa serio da similaj agoj flanke de la usona federacia organismo kiu dediĉas la plej multajn de siaj dungitoj al atakoj kontraŭ Kubo.

La usona registara agentejo, oficiale taskita „bloki la financajn fontojn de teroristoj” havas nur kvar plentempajn dungitojn kiuj enketas pri la mono de suspektataj teroristoj, dum 24 ĝiaj oficistoj dediĉas sin persekuti la civitanojn, kiuj kuraĝas vojaĝi al Kubo, kaj detekti supozatajn rompojn de la blokado kontraŭ la Insulo.

Lastan jaron, la OFAC devigis la aŭstran bankon BAWAG, akiritan de la usona konsorcio Cerberus, fermi la kontojn de centoj siaj klientoj naskitaj en la karibia Insulo.

Kelkajn monatojn antaŭe, la kanada banko Scotia, inspirite de la OFAC, anoncis, pere de sia filio en Jamajko, ke ĝi ne faros plu siajn servojn de mon-transkontigoj en dolaroj de Usono al Kubo.

La hotelo Scandic Edderkoppen de Oslo, en Norvegio, akirita en 2006 de la usona ĉeno Hilton Hotels Corp., rifuzis la gastigadon al membroj de delegacio de 14 kubanoj venintaj por partopreni en turisma foiro.

La 3-an de februaro samjara, la kuba delegacio kiu partoprenis en la pintkunveno pri energio Kubo-Usono, okazanta en Meksikio, estis elpelita el la hotelo Sheraton, proprieto de la usona firmao Starwood Hotels and Resorts Wordwide, laŭ ordono de la OFAC.

La rekorda misuzo de la OFAC kontraŭ firmaoj kiuj NE estas usonaj okazis en majo 2004 kontraŭ la Unio de la Svisaj Bankoj kiu ricevis punon de 100 milionoj da dolaroj ĉar ĝi permesis al Kubo kaj al aliaj landoj substitui, kun ĝia perado, biletojn de dolaroj en malbona stato.

La lasta timigaĵo de la kontraŭkuba polico de Bush okazis antaŭ kelkaj tagoj, kiam la Atlantic Bank de Miamo ricevis punon pro permesi bankan transkontigon supoze ligitan kun Kubo.

Jean-Guy ALLARD.

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano ĉe Monda Asembleo Socia (MAS)