Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
KomACE 31
de Afrika Centro Esperantista  
12a marto 2008

KomACE 31 09/03/2008

KOMUNIKOJ DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA KomACE

Redaktas : Cophie PARPHES

Adreso de la redakcio : afrikacentro@hotmail.com

La informojn en KomACE ĉiuj rajtas ĉiel ajn uzi nur kun indiko de la fonto

ENHAVO

- OKA DE MARTO 2008 EN ESPERANTUJO

- AfrES

- TR’AFRIK’

  ”Ne, tion mi tute ne akceptas. Vi neniam plu dormu en tiu ĉi domo. Iru for ! Jes, tre for ! Kial tiu konduto al mi ? Ĉiam filinon, ĉiam filinon, kaj jam kvin kaj nun la sesan ! Ĉu vi ne povas naski almenaŭ unu filon ? Ĝis nun ĉio estas kvazaŭ mi havus neniun infanon. Mi jam multfoje avertas vin, ke mi ne plu volas filinon. Vi estas tiom malrespekta al mi, ke vi faris kion vi volis, kaj jen vi naskis plian filinon. Kaj vi kaj viaj filinoj estu for ! Mi trovu alian virinon kiu donos al mi filon. Iru for”. Jen Gakoto ne povis toleri sian edzinon Klobesi en sia hejmo, kaj ŝi nun loĝas kun siaj gepatroj. Certe, legantoj povos tuj demandi, ĉu Gakoto estas freneza aŭ ĉu ne ekzistas juĝistoj en la lando de Gakoto, ke la afero estu traktita.

Gakoto kaj Klobesi vivas en vilaĝo, kie eĉ ne estas lernejo. Kiam ies filino devas edziniĝi, la gepatroj, kaj precipe la patro ricevas monon, kaj tuj la filino forlasas la domon de la gepatroj por resti kun la edzo. Se oni havas nur filinojn, unu post la alia ili forlasas la domon pro edziniĝo, kaj la gepatroj fariĝas kvazaŭ seninfanaj. La pluvivo de la familio dependas de la filoj, ĉar ili pluestas en la domo kun siaj edzinoj kaj gefiloj. Tial ĉi en tiu vilaĝo filoj estas preferataj al filinoj. Kiu ne havas filon, tiun la aliaj tiajn havantaj insultas : "jen sentaŭgulo, kiu mem detruas sian domon. La praŭloj neniam tion pardonos al li. Anstataŭ havi edzinon kapablan naski ankaŭ filon, li trovis virinon kies ventro havas nur filinojn. Fu !". Se venus plia demando, tio estus, ĉu plu okazas tiel nun, aŭ ĉu estas alie en aliaj vilaĝoj ?

"Virinoj estas fosto de aliulaj muroj. Tial, elspezi monon, ke ŝi vizitu lernejon, estas malŝpare", rakontis viro en vilaĝo, kie nun estas lernejo. Feliĉe en tiu ĉi vilaĝo la vidpunktoj estas malsamaj, ĉar viroj povis viziti aliajn lokojn kaj vidis kiun gravan rolon havas virinoj en la ŝtataj instancoj. Eĉ en la medio de Gakoto, oni simple ignoras la rolon de la virinoj, ĉar, eĉ kiam ili estas en la domoj de aliaj kiel edzinoj, ili regule vizitas la gepatrojn por helpi, kaj eĉ okaze de malsaniĝo de patr(in)o la filinoj multe pli ol la filoj prizorgas lin/ŝin. Kaj ĉe la morto de la patr(in)o, tiam estas tute alia afero, ĉar la patro kun multe da filinoj estas tre honorata de la bofiloj. Nur post la ceremonio funebra la domo fariĝas malplena, ĉar la filinoj reiros al siaj respektivaj edzoj. Kiu heredos la aferojn de la patro ? Jen alia demando, kaj ĝuste tio estas tre grava por la patroj.

En la vilaĝo de Gakoto kiel ankaŭ multaj aliaj, eĉ nun, la filinoj neniel rajtas heredi ion de la patro. Nur la filoj rajtas tion havi. Tial patroj ĉiam volas havi filojn kiuj anstataŭu ilin post ties morto. Tio estas neskribita leĝo, kiun nun iom post iom anstataŭas la skribita, kiun la koloniistoj portis al Afriko. Tamen la problemo ne estas jam solvita. Antaŭ kelkaj tagoj viro diris : "Mi havu trian infanon, kaj ĉifoje filon. Tio estas tre grava por mi. Kion fari ? Mi tre cerbumas pri tio, ĉar mia patro estas tre maljuna, kaj li mortos baldaŭ, mi havos parton de liaj terenoj. Se mi ne havas filon, post mia morto la terenon ricevos la filoj de miaj fratoj. Vere tio ege ĝenas min". Kvankam oni provis ĉion klarigi al li, ke nun estas tute alia sistemo, ke liaj filinoj heredos liajn aferojn, li tute ne kontentas kaj ĉiam plendas. Tiaj ideoj kirliĝas en multaj kapoj, ke oftas la demando : "ĉu filon aŭ filinon vi volas havi iam ?"

Ĉiu siamaniere respondu la demandon. Sed kion oni sciu, tio estas, ke la loko de la virino en la socio de Gakoto estas tre grava. Ŝi faras ĉion : naski infanojn ĉiujare, pretigi manĝon, lavi la vestaĵojn, iri al la bazaro por vendi la produktojn kampajn aŭ fiŝadajn de la edzo, dommastrumi ktp, dum la edzo en la domo faras preskaŭ nenion. Tio jam eniras la knabeton, kiu hejme preskaŭ nenion scias fari kiel domlaborojn. La naturo mem bone dividas la aferojn, kaj se oni bone observas ĝin, oni trovos laborojn, kiuj estas nur viraj, kaj aliajn nur virinaj kaj ceterajn de ambaŭ. Kie estas nur viroj aŭ nur virinoj tiuj laboroj tamen plenumiĝas, ĉar ankaŭ la leĝo pri adaptiĝo estas natura. Iri kontraŭ la leĝon naturan naskas problemojn, kaj ĝuste tial deziri havi nur filojn aŭ nur filinojn estas nedece. La naturo ĉiam gvidas, ĝuste tial Afrika Centro Esperantisto tute ne plendas, ke preskaŭ ne estas afrikaninoj-esperantistoj. Ĝi tute trankvile iras sian vojon, kun la espero, ke la naturo solvos ĉion.

Afrika Centro Esperantista disponigas E-kursojn, invitante ĉiujn, virojn kaj virinojn. Estas kampanjo ne nur por viroj aŭ virinoj, sed kampanjo por homoj. Tiel, kiujn kaptis la viruso de Esperanto, tiujn ACE instruis pri Esperanto, kaj ŝajnas, ke io komencetas apereti. Ĉu kulpigi esperantistinon, kiu ŝatus kampanji, ke pli da virinoj venu al Esperanto ? "Vortojn ni ŝparu, agojn ni faru", diris Zamenhof. Jen Esperantistino, komencanto jam pli ol du jarojn, taskas al si venigi virinojn al Esperanto. Ŝi elpensas devizon : "Ne nur VORTE sed precipe FARE". Tiel nomiĝas la grupo, kiun ŝi ŝatus funkcianta, ke ne nur viroj kun kelkaj virinoj ĉiam aperu en la E-medio afrika, sed ĉiam multaj viroj kun multaj virinoj. La esprimo "Feminismo en Afrika Reto Esperantista (FARE)" naskiĝis la 8-an de marto 2008, tago de la virinoj tra la tuta mondo. Nun necesas, ke tiu ĉi esprimo fariĝu agado en Afriko, kaj tial la elpensinto bezonas la helpon de ĉiuj, precipe viroj-esperantistoj, kiuj nun multas en Afriko kaj kiuj devas helpi, ke pli da virinoj venu al la movado. Afrika Centro Esperantista tute ne povas ne respondi favore la alvokon kaj tial ĉi estas je ĉies dispono por la progresigo de Esperanto en Afriko kun la aktiva partopreno de virinoj.

OKA DE MARTO 2008 EN ESPERANTUJO

  La oka de marto 2008 estas la tago de la virino. Ĝi ne estas prisilentata en Esperantujo. Togolanda Esperantistino, kvankam plurjara komencantino, pensis, ke sine de Afrika Reto Esperantista (ARE) estu movoj de feminisma tendenco. Tial ĉi ŝi tiam elpensis la esprimon FARE (Feminismo en Afrika Reto Esperantista). Tiucelan artikolon ŝi diskonigis, kaj la redakcio de KomACE sube aperigis ĝin. Tuj sekvis mesaĝo de FEM (Feminisma Esperanta Movado).

1- LA AFRIKA VIRINO KAJ ESPERANTO EN LA TAGO DE LA VIRINO

La Afrika virino, la nigra virino havas multe da kvalito kaj valoro. En la socio de Afriko, la virino estas tre utila kaj la pivoto. Sen la okuloj la homo ne povas vidi. Estas la rolo kian la virino okupas en la nigra socio. La Virino ludas multe da roloj sur socia, ekonomia kaj politika kampoj. Mi lernis Esperanton antaŭ tri jaroj kaj estas komencantino. Mi ne konas aliajn afrikaninojn Esperantistinojn. Mi pensas, ke afrikaj virinoj devas lerni Esperanton, kaj sur la Esperanta kampo havu la samajn rolojn, kiujn ili havas sur la aliaj kampoj.

La 8-a de marto 2008 estas la tago de la virinoj. Mi pensas, ke afrikaj virinoj, kiuj lernas Esperanton ne devas forgesi la tagon. Ili jam havas multajn rolojn en la socio. Ili devas tion montri al la aliaj virinoj de la mondo nun. Mi pensas, ke afrikaj virinoj, kiuj lernas Esperanton devas inviti la aliajn. ARE (Afrika Reto Esperantista) ne devas forgesi la virinojn afrikajn. Mi proponas, ke la afrikaj virinoj, kiuj jam lernas Esperanton, helpu la aliajn. Ĉiuj afrikaj virinoj devas multe labori. Por nia laboro mi proponas la frazon : »ne nur VORTE sed precipe FARE ». Ni, la afrikaj virinoj devas labori por la FEMINISMO en Afrika Reto Esperantista (FARE). De hodiaŭ ni devas scii kion fari por havi multajn virinojn esperantistinojn en Afriko. Ni devas pensi pri tio en la tago de virino en 2008.

La celo de FARE estas nur fari, ke ankaŭ afrikaj virinoj estu Esperantistinoj multaj kiel la afrikaj viroj. Ni, afrikaj virinoj, devas labori kune por havi aliajn virinojn afrikajn Esperantistinojn. Mi bezonas adresojn de afrikaj virinoj esperantistinoj kaj ankaŭ de aliaj Esperantistinoj de la tuta mondo, kiuj ne estas afrikaninoj. Sukcesu la Feminismo en la Afrika Reto Esperantista.

KOSSIVI Affi Djatougbé Blandine

retadreso : blandinekossivi@yahoo.fr

2- Mesaĝo de FEM okaze de la oka de marto

Feminismo situas ene de la progresema ideologio, same kiel la lukto kontraŭ rasismo, kontraŭ ksenofobio kaj kontraŭ homofobio, nome la ideologio laŭ kiu ĉiuj homaj estuloj estas egalrajtaj, sen distingo pri sekso, etno, religio aŭ kredo.

Esti feministino ne signifas malami la virojn. Tio eĉ ne kuntrenas la devigon rezigni pri mamzono, lipruĝo, pintaj kalkanumoj kaj orelringoj. La kerno de la afero estas postuli la povon por la virinoj, kaj ilian rajton plenumi tiun povon aŭtonome.

Absurda estas la arkaika koncepto kiu identigas la feminismajn idealojn per la plej radikala taĉmento de la historia feminismo, same kiel absurda estas la koincidigo de naciismo kaj terorismo, ĉar oni konfuzas la parton kun la tuto.

En nia socio, tra la amaskomunikiloj ­- estrataj plejofte de viroj ­- ni heredis bildon pri feminismo kiel subprema ideologio, laŭ kiu feministino estas, esence, malfacila virino. Regas unukolora kaj unudimensia koncepto pri feminismo, kiu identiĝas kun la separa feminismo, la plej radikala skolo de la feminisma movado de la jaroj 1970-aj. Ĉi tiu radikala skolo asertis ke, ĉar la viro estas rekta ekspluatanto de la virino, ŝi devus distanciĝi de la viro, “sen ajna pakto kun la malamiko".

En la popola imago, feministino estas virino kiu volas esti pli forta ol la viroj, aŭ kiu volas vivi sen viroj, aŭ kiu volas esti viro.

Tamen feministino neniel difinas sin funkcie al siaj rilatoj kun la viroj, sed funkcie al la rilatoj kun si mem kaj kun la aliaj. Feministino estas la virino kiu volas esti konsiderata kaj traktata kiel homa estulo, kaj tial pretendas sociajn rimedojn kiuj garantiu la koncernajn rajtojn : je la kontrolo pri sia korpo, inkluzive la rajton je konscia patriniĝo, je la fino de socia kaj salajra diskriminacioj, je la postakuŝa libertempo, je la subvenciataj infanĝardenoj...

Feministino estas la virino kiu strebas al la rajto ĝui sian bonstaton kaj deziras esti juĝata kiel individuo, antaŭ ol membro de grupo kun unusola personeco, unusola socia funkcio kaj unusola alirvojo por feliĉo.

Feministino estas la virino kiu kredas valori per si mem, ne kiel perilo por la realigo de alies celoj : tiuj de siaj infanoj, de siaj ĉefoj, aŭ de siaj partneroj.

Feminismo ne celas deklari la interseksan militon, sed malfermi rediskuton pri kelkaj arkaikaj roloj, ekde tio kion nia socio konsideras vira kaj virina. Ne rezultante el natura tendenco, tiuj roloj estas sociaj konstruoj por fortigi la artefaritan disigon inter viroj kaj virinoj, por profundigi distancon kreitan por konservi malekvilibran kaj maljustan povostrukturon, kiu verdire punas ambaŭ seksojn. Dum la lasta jarcento, tiaj konstruoj, kiuj daŭris jarmilojn, frakasiĝis. La virinoj, en sia strebo redifini sin, devigis la viron fari same.

Feminisma Esperanta Movado aliĝas al la supraj konceptoj, inspiritaj de gravaj aktivulinoj kiel Lucía Etxebarría, kaj proponas ilin kiel diskutbazon kaj ideologian platformon.

Konsekvence FEM :

- dekomence akceptas la kunlaboron de viroj ;

- taksas prioritataj la subtenon al la esperantlingvaj senedzaj patrinoj, la lukton kontraŭ generacia diskriminacio inter virinoj, la apogon al neperfortaj vivostiloj ;

- akceptas kiel parton de tiuj prioritatoj la konscion ke responsema regado de la naturmedio ne eblas sen spaco por demokratio, kaj demokratio ne eblas sen plena partopreno de virinoj ;

- denuncis kaj denuncas la diskriminacion kontraŭ virinoj, rimarkeblan en la misproporcia reprezento de virinoj en la gvidaj organoj de Esperantio, kun pozitiva escepto en la Esperanta Civito ;

- konsideras la batalon kontraŭ gramatika genrismo aŭ la "ri"-manion kiel fenomenojn marĝenajn kaj marĝenigajn, kiuj certagrade malhelpas la atenton pri la realaj problemoj de la virina kondiĉo en Esperantio ;

- emfazas la bezonon engaĝi sin favore al la agnosko pri milito kiel socia krimo, same kiel okazis pri sklaveco, por ke ĉiuj virinoj donu al pacifismo la klaran signifon de totala militrifuzo.

Vivu la Oka de Marto !

Feminisma Esperanta Movado

A fr ES

La Esperanta Civito jam pli ol du jarojn agadas en Afriko. Ĝia "ĉevaleto" estas la organizado de Esperantologia Seminario. La unua okazis en Lomeo (Togolando) fine de 2005. La dua ĵus okazis en Buĵumburo (Burundio) fine de 2007. Sube aperas vortoj pri la seminaro de Burundio.

1- Raporto de Birindwa Muŝosi

De la 3a ĝis la 7a de januaro 2008 okazis en Buĵumburo, la ĉefurbo de Burundio, la dua afrika esperantologia semajno (Afres 2). Ĝin gvidis la docento Giorgio Silfer el Svislando. La katolika gastejo de la kongregacio Schonstatt gastigis nin, kie loĝis eksterlandanoj, t.e. la instruisto civitano Giorgio, Pastro kaj sacerdoto Gaspard Ntakarutimana el la paroĥo de Kamembe el Ruando, sinjoro Civitano Namutema Wabasobe el Uvira en Kongolando kaj sinjoro Jean Malanda el Kinŝaso en Kongolando. En la sama loko povis manĝi ĉiuj partoprenantoj, precize dek sep personoj. Inter ili dek kvin faris la preparan kurson dum multaj monatoj, eĉ ĉirkaŭ unu jaro.

La kurso okazis de la 8a horo ĝis 12h 45 minutoj, kaj de la 14a horo ĝis 17a horo, entute 7 horojn en ĉiu tago. Dum kvin tagoj partoprenantoj multe kaj riĉe lernis esperantologion kiu konsistis el la historio de esperanto-lingvo, literaturo, interlingvistiko, sociologio, ktp. Ne nur pri lingvo ni studis sed ankaŭ pri esperanto-movado kaj ĝia koncepto.

Ĉiuj partoprenantoj havis preskaŭ bonan studnivelon kaj do eltenis la kurson. Krom kurso, okazis aliaj aferoj, nome la oficiala malfermo de afrika Esperanto-instituto (la 8an de januaro), iniciatite de SIPU, al kiu docento kaj civitano Silfer donacis librojn, sonbendojn, kvankam modestajn tamen tre riĉajn kaj buntajn. Per tiu donaco naskiĝis la biblioteko en la instituto. La instituto staras en la alo de nacia oficejo pri telekomunikado kie niaj esperantaĵoj estas ĉiutage ekspoziciataj. Venis ankaŭ ĵurnalistoj por filmi la malferman ceremonion kaj vespere oni povis spekti tion televide. La 9an de januaro, la civitano kaj konsulo Giorgio kun kelkaj membroj de SIPU renkontis la ŝtatestron en la provinco de Ngozi kie tiu lasta feriis. Ankaŭ oni povis spekti tion televide.

Ni esperas ke de tiu renkontiĝo okazos bonaj fruktoj por la disvastigo de Esperanto en nia lando.

Unu tagon antaŭ la fino de la kurso ĉiuj partoprenantoj dankis al civitano kaj instruisto Giorgio pro lia kurso kaj precipe pro lia talento kaj metodologio instrui. Tre sperta esperantiano. La partoprenantoj dankis ankaŭ ĉiujn kiuj iel kontribuis por la okazigo de la kurso, nome civitano Koffi Gbeglo kiu kuplis nin al civitano Giorgio Silfer, Esperanto-Civito kaj TIETo. La partoprenantoj petis instruiston Giorgio primemori ilin, ĉar infanojn ĉiam prizorgas patrino por ke ili bone kresku. Ĉiuj partoprenantoj dezirus partopreni alian kurson gvidatan de tiel talenta esperantisto.

Ni ankaŭ dankis KCE kaj Esperanto-civiton kiuj disponigis ĉion necesan por la sukceso de la aranĝo.

Bone finiĝis tio, kio bone komenciĝis

Partopreninto kaj raportanto

Civitano Birindwa Muŝosi

2- Vortoj de Hans BAKKER kun respondo de Giorgio SILFER

Korajn gratulojn al Birindwa Muŝosi kaj Giorgio Silfer pro la sukceso de tiu ĉi seminario.

Ne nur la seminario, sed precipe la tuta eduka preparado estas grava.

Ĉu ACE prizorgas la diskonigadon de la informo ?

Hans Bakker

Dankon pro la gratulo. Mi plene konsentas kun Hans pri la oportuno ke ACE disvastigu informojn pri AfrES2.

Estas grave substreki ke AfrES rezultas el partnerecoj kadre de la Pakto por la Esperanta Civito : KCE kaj TIETo por AfrES1, KCE kaj SIPU por AfrES2.

Amike kaj civitane,

Giorgio Silfer

3- Vortoj de Libere MUDENDE

Mi partoprenis en la Dua Afrika Esperantologia Seminario. La instruado estis tre utila kaj tre necesa, ĉar ĝi malfermis okulojn de ĉiu partoprenanto. Ni, la partoprenintoj, devas ofte renkontiĝi por ĝisdatigi niajn konojn.

Certe la gvidantoj de SIPU nun klopodas por ion tian organizi baldaŭ. Mi scias, ke ACE kunorganizis la seminarion de Togolando kaj tial havas spertojn pri la afero. Mi petas de ACE, ke ĝi helpu nin en nia agado.

Mudende Libere

TRAFRIK

Dum ARE (Afrika Reto Esperantista) iras sian vojon por plibonigi la E-agadon ĝenerale en Afriko, en unuopaj landoj ne mankas movoj. Organizado de trejnkurso por E-instruistoj kaj regiona Kongreso en Afriko precipas en la agado de ARE kun ties aloj KIEA (Konsilantaro por la Instruado de Esperanto en Afriko) kaj ARUE (Afrika Reto por la Utiligado de Esperanto). Certe la movoj en la unuopaj landoj kontribuos al la sukceso de la du internaciaj aranĝoj, kiujn ARE planas en la jaroj 2008-09.

1- Benino

Radio de la Mondcivitanoj en Benino

Kun plezuro mi informas vin, ke la alta aŭtoritato de de aŭdvidiloj kaj amaskomunikiloj (HAAC) en Benino ĵus atribuis frekvencon al nia projekto RCM-MISSITE (Radio de la Mondcivitanoj)-Ekstaru. N-ro de frekvenco estas 92.6. Post la atribuo de tiu frekvenco trimonata tempo estas donita por la konstruado de la elsendejo, por la instalado de la materialoj kaj por la komenco de la elsendoj konforme al la plano de la programoj. Tial mi petas vin rekontakti la amikojn por la necesaj subtenoj por ke RCM-MISSITE fariĝu realeco. Tiu radio-bieno estos ankaŭ klerigejo de la Mondcivitanoj

(CF-CM-Benino)

El komunikoj de Henri Masson

2- Ĉado

La 1-an de marto 2008 aperis jena informo pri la movado en Ĉado :

Bonan tagon !

Vi maltrankviliĝis pro nia situacio. Tial vi sendis al ni multe da mesaĝoj. Dankegon ! Post tiu terura evento, kiu skuis penege nian landon la kvieto revenis. Ĉiuj la geanoj, iliaj familioj transvivas kaj Ĉada E-Asocio rekomencis siajn agadojn normale.

Association Espéranto-Tchad/ Ĉada Esperanto-Asocio

Poŝtadreso : Bp.4573 TD-N’djaména / Rép. du Tchad

Retadreso : esperanto_tchad@yahoo.fr

Telefonoj : 00235 624 7889 / 00235 980 0511

3- DRKongolando

GOMA

Du aranĝoj okazis en Goma E-klubo. Temas pri la kunsido ĝenerala de IKUE-grupo de Goma, kaj Esperanto-seminario.

La 6an kaj 7an de januaro okazis la ĝenerala asembleo de la IKUE-grupo en Goma. Okazis bilanco pri la agado en 2007, kaj ankaŭ planado de la laboroj de 2008. Ĝenerale la grupo bone funkcias kun aliĝo de novaj membroj. Okazis disdivido de la laboroj en grupo. Tiel s-ro Ethiene Katchelewa prizorgas financan gvidadon dum s-ro Augustin Kakozwa zorgas pri la instruado.

S-ro Alphonse Waseka estas la Ĝenerala Sekretario de la grupo.

Kiel kutime, la IKUE-anoj decidas ĉiam renkontiĝi ĉiudimanĉe post la meso por priparoli la Spiritan evoluon de la grupo. Ili diskutos ankaŭ pri la rolo de membroj en la areno de IKUE. La grupanoj dankas la membrojn de CER-ES pro la donaco de la eleganta domo de Alexis kaj ankaŭ de la minibuso sendita de fidelularo de RIMINI. La IKUE-grupo de Goma rilatas ankaŭ kun Jean Bosco Malanda, kiu devis gvidi E-seminarion en Goma.

De la 8-a ĝis la 13a de januaro 2008 okazis Esperanto-Seminario en Goma. Tiu seminario devus okazi jam en 2005, sed pro diversaj problemoj ( malsekureco, malsaniĝo), ĝi prokrastiĝis ĝis januaro 2008, kiam ĝi fariĝis realaĵo.

La seminarion gvidis s-ro J.B. Malanda, IKUE-ano kaj prezidanto de KUKE, sekcio de IKUE en DRKongolando.

La seminario estas financita de Fondaĵo Hans kun la precipa celo altigi la lingvonivelon de la membroj de Goma E-klubo. Entute dudek du personoj partoprenis la seminarion, kiu ĉefe temis pri : Vivo de Zamenhof, Graveco de Esperanto-Lingvo, Historio de la lingvo en Afriko, Gramatiko.

Ĉio komenciĝis per la malferma vorto fare de Hubert Ntawu esperantlingva dum Alphonse Waseka tradukis ĝin franclingve por la komencantoj. Poste la progresintoj estos ekinstruitaj de nia kara Malanda J.B

Alexis Asumani B

RUTSHURU DISTRIKTO

De la 12a ĝis la 15-a de decembro 2007 okazis seminario en Rutŝuru Distrikto. ESM (Esperanto-Samideanoj por Mutualismo) ĝin organizis. Dum kvar tagoj dudek gesamideanaj Esperantistoj el ESM, VEK (Virunga Esperanto Klubo), Beni, Ugando, Ruando kaj el Butembo estis estis kune en GREFAMU Hotelo por la lernado.

La seminario estis organizita de :

- s-ro Emmanuel MUCHUTU Rafiki, kunordiganto de E.S.M

- s-ro Honoré SEBUHORO Shumba, Prezidanto de E.S.M.

- s-no Justine TUMAINI, kasistino de E.S.M

La temoj pritraktitaj estas :

- forĵeti hakilon de la milito.

- kiel instrui Esperanton en nia provinco

- disvastigi Esperanton en la regiono

- festado de Zamenhof tago

La seminario malfermeĝis per la legado de la mesaĝo de Renato CORSETTI. Sekvis poste la diskuto pri la temo ĝis la lasta tago, kiam okazis la Zamenhoffesto. La renkontiĝon financis la partoprenantoj mem per siaj kotizoj.

PASTRO DUILIO en KINŜASO

La 7-an de marto 2008 alvenis en Kinŝaso (DRKOngolando) Pastro Duilio kaj D-ro Renato Berti.

Pastro Duilio celebros por la unua fojo en DRkongolando "meson en Esperanto". Tiu meso okazos ĉe "Centre Lasalien Kitambo", malantaŭ "Station Elf Macampagne".Tuj post la meso okazos la tagmanĝo kun ĉiuj partoprenantoj kun niaj italaj vizitantoj.

Bonvolu sciigi vian partoprenon ĉe 0810295081 aŭ jbmalandal@yahoo.fr

Tiu kiu volas babili private kun niaj vizitantoj ankaŭ sciigu tion al la supre menciitaj adresoj.

Bonvenon !

NTOTO ZOLA

  3-MALAGASIO

Tie ĉi notindas tri agadoj

CIE (Centro Internacia de Esperanto)

Ĝin gvidas s-ro Desire Rabevazaha, kiu ĉiujare klopodas ion fari por la malagasa E-movado. En la pasinta jaro okazis :

- instruo de Esperanto en universitato kaj gimnazioj ;

- vizito al publika liceestro kun kurso en klasoj (Unua, dua kaj tria)

- intervjuo ĉe nacia radiostacio pri kursoj de Esperanto,

- organizado de perkoresponda kurso (l-a grado),

- publikigo de artikolo pri Esperanto en ĉiutaga ĵurnalo en franca lingvo (Midi Madagascar) dum 19-a de oktobro 2007,

- organizado de konversacia rondo por progresantoj.

Plie, menciindas la funkciado de junulara grupo kun la nomo Junulara Esperantista Organizo de Madagaskaro (JEOM-LS 1988). Ĝia estraro konsistas el :
- prezidanto : Rajaonarison Lova Hasina

- vicprezidanto :Ravalimahery Rijanantenaina

- sekretariino : Raozivelo Faratiana

- kasistino:Razafindrakoto Fenomanana

La loko de la sidejo estas Lot II J 10 Ivandry,MG-101 Antananarivo

Plie, CIE funkciigis E-Klubon nomatan " PROGRESO", kiu sidas ĉe la sekretario : Lot IVJ 225 D Antanjombe-Nord, Ambohimanarina, MG-101 Antananarivo.

CIE kaj ĝiaj kunlaborantoj deklaras agadi konforme al la planoj de ARE, kaj petas helpon de ACE ankaŭ por la jaro 2008.

Esperanto en kvar preĝejoj

La edzino de Rasolofo Roger estas elektita paroĥestro de 4 preĝejoj kaj Roger mem ricevis permeson instrui Esperanton en tiu medio.

Kristanaj esperantistoj sciu pri tiu ĉi sukceso por helpi lin daŭrigi la laboron. Li do bezonas ankaŭ lernilojn kaj petas mem specimenon de lernolibro Cours rationnel d’esperanto, faldfoliojn, broŝurojn, rezolucion de Unesko.

Lia adreso estas :

Rasolofo Roger

B.P.168

619 Morondava

Madagaskaro

UME en 2007

La prezidanto de UME raportis detale pri la agado de la landa asocio en 2007.

Sube aperas nur resumo.

ESPERANTA ETOSO EN MALAGASIO :

UME restas malferma al ĉiuj sed ĝi ne trovis favoran kaj bonvoleman eĥon flanke de kelkaj e-istoj. La ĉefa kialo kuŝas en tio, ke ne al ĉiuj plaĉas la klopodo far UME por harmoniigi kaj modernigi la lokan movadon. La sama situacio okazas ankaŭ eksterEsperantie, se ni konsideras la tumultan rilaton inter la oficialaj sportofederacioj kaj iliaj sekcioj ĉi tie.

PERSPEKTIVOJ POR 2008 :

Jam menciita en la dummandata programo (vd dosiero pri kandidatiĝo de UME kiel LA) estas la farendaĵoj sed necesas mencii la jenajn punktojn :

- Okazigo de la Nacia Kongreso (NK) en Vatomandry kun 70 partoprenantoj

- Pliigo de la nombro de Eo-instruistoj

- Malfermo de novaj lingvokursoj en aliaj lokoj

- Plibonigo de la instruilaro per uzado de fotokopioj, printaĵoj kaj lumdiskoj

- Aperigo de gvidlibreto pri Eo en la malagasa. La eldonkoston ĉe loka presejo prizorgos Pastro Magnani. Lala Justine kaj Henriel estas prizorgantaj la verkadon.

- Starigado de la sekcio de KELI kaj tiu de IKUE

- Kontakto kaj kunlaboro kun e-istoj el Komora Insularo, kiuj studas en Antananarivo kaj vastigo de la kunlaborado al samideanoj en Maŭricio.

- Renovigado far UME kaj MEJA de la agonianta FIESTAMA, sekcio de TEJO en Malagasio

KONKLUDO

UME klopodas harmoniigi sian laboron, difinante dummandatan programon, kiu responsas al difinitaj celoj. Bedaŭrinde, mankas al ni la laborforto, sed ni provas plenumi la taskon laŭ nia ebleco. Kelkajn rimarkojn ni ŝatus fari, unue, pri la laboro farita de UEA en Afriko. Tro vasta estas tiu kontinento kaj ege diversas la situacioj en ĉiu lando, do estas iom naive pensi ke la Afrika Oficejo en Benino povas solvi tiajn kompleksajn problemojn. Laŭ nia opinio, necesas imiti la labormanieron de aliaj organismoj kiel Internacia Komitato Olimpia, kiu disdividas la kontinenton en plurajn areojn.

Plie, laŭ la libro Afero de Espero de Heidi Goes, Eo eniris Malagasion jam en 1901. De tiam ĝis nun, la nacia asocio senĉese « almozpetas » ie kaj tie lernoĉambron por instrui. Se ni tiel daŭrigas nian stilon agadi, la bildo de Eo certe suferos kaj Eo - la lingvo, la gelernantoj kaj la gvidantoj - mistrafos sian mision pro tiu « perdo de prestiĝo ». Ĉu ne estas tempo ke UEA serioze pripensu helpi nin konstrui etan Eo-domon en Antananarivo ? aŭdinte ke la Eo-kursoj okazas en Manjakaray aŭ en Ambohidrapeto, la pertelefonaj reagintoj al niaj anoncoj tuj rezignis ĉar tiuj lokoj malfacile alireblas.

Ni jam havas la volon, la strukturon, la lernomaterialon kaj kelkajn homojn, helpu nin starigi ankaŭ la minimuman infrastrukturon por havigi al Malagasio pli firman, pli prestiĝan kaj pli longedaŭran Eo-movadon.

4-RUANDO

Karegaj samideanoj,

Korajn salutojn ! Kiel vi fartas ? Miaj novaĵoj ne estas bonaj. Kiel vi certe aŭdis, dimanĉon la 3-an de februaro, estis tertremo dum la dimanĉa diservo en mia Paroĥo de NKANKA. La preĝejo estas detruita kaj 13 kristanoj estas mortintaj, 50 estas vunditaj kaj multaj junuloj havas ankoraŭ traŭmaton.

Multe da domoj de niaj kristanoj estas detruitaj.

Nun ni celebras la meson ekstere kaj petas helpon. Preĝu por ni.

Kore via, Pastro Gaspardo NTAKIRUTIMANA el NKANKA, RUANDO

5- TANZANIO

La landa asocio en Tanzanio silentas jam multajn jarojn, kvankam E-agado ne mankas en la lando. S-ro Mramba Simba taskas al si veki la landan asocion, kaj tial mesaĝis al samideanoj :

Kara Charles kaj Renato.

Mi same kiel vi nun opinias ke ni povus ekkomenci la fortan kontakton inter ni Esperantistoj de Tanzanio por ĉi tiu jaro 2008. La celo estu nur restarigi la movadon en nia lando kiu dum la pasintaj jaroj ne estis bona. Mi pretas surpreni la taskon kontakti la Tanzanajn Esperantistojn por ke poste ni reformu la novan Tanzanian Esperanto-Asocion.

En mia vilaĝaro mi jam starigis la Esperanto-instruadon en Lernejo Salama Mezgrada Lernejo en kiu ni instruas pli ol cent studentojn, kaj ni jam komencis konstrui la lernejon kie gestudentoj lernos per Esperanto. La konstruata lernejo estas Esperanto secondary Sĉool kiu troviĝas en Marambeka vilaĝo en Bunda. La ĉefa celo estas havigi pli ol 200 novajn Esperantistojn ekde la venonta jaro.

Nun okazas speciala Esperanto-kurso en Salama Mezgrada lernejo kiun gvidas S-ro Snorre Benun el Norvegio. Li instruas pli ol cent studentojn kaj tio daŭris ĝis la fino de Februaro 2008 kiam S-ro Benun reiris al Norvegio. Ni jam renkontis malfacilaĵojn pri svahila materialo. Pri tio S-ro Benun devis fari 100 fotokopiojn de la lernolibro Jifunze Luĝa ya Kiesperanto kaj 400 pliajn kopiojn de diversaj lecionoj anglaj-esperanto.

Eble per tiu ĉi mesaĝo mi povas peti pliajn materialojn kiuj temas pri vortaretoj Kaj ankaŭ korespondado kun gestudentoj en Salama.

Mramba

6- TOGOLANDO

Dum la nacia kongreso en decembro 2007 estas ĝisdatigita la komitato de la landa asocio UTE. Ĝi kunvenos fine de marto 2008. Jam en januaro 2008 kunvenis la gvidantaro de la komitato kaj la estraroj de UTE kaj JOTE por prepari la komitatkunsidon. Tiam paroliĝis ankaŭ pri la organizado de IJK en Togolando, por kiu estas taskitaj UTE-anoj por pretigi la grundon.

La laborgrupo jam kunvenis plurfoje. La programo kaj buĝeto de la kongreso estas starigitaj, kaj baldaŭ la dosieroj de la kandidatiĝo iros al la estraro de TEJO.

Dum pluiras la laboroj de Instituto Zamenhof : instruado de Esperanto al la lernejanoj, funkciado de Afrika Centro Esperantista, kiu rolas kiel sidejo de ARE, KIEA, ARUE, kaj eble ankaŭ de FARE.

La 29-an de marto 2008 okazos la plena komitatkunsido de UTE, kaj tiam estos decidoj diversaj, kaj ankaŭ pri la 16-a TEK.

7- UGANDO

Ugandano partoprenis la seminarion de ESM en DRKongolando. Li raportis.

Mi nomiĝas MAKASI ATAFAZALI Florent en Respubliko Ugando. Antaŭ tri monatoj mi ricevis mesaĝon de s-ro Emmanuel MUCHUTI R. pri lia seminario "paca karavano" en DRKongolando. Li invitis ĉiujn kiuj sentis sin disponeblaj partopreni ĝin el diversaj lokoj kaj landoj. Mi vojaĝis tien sed kiam mi alvenis al landlimo de Kongolando, la konganaj oficistoj tre timis min.

Kiam ili diris, ke mia pasporto estas malĝusta dokumento, okazis longa diskutado kaj fine ili rabis de mi la monon 2.080.000 ŝ /UG, ĉirkaŭ 130$. Post duona horo mi vidis du homojn eliri el veturilo : la unua kiu kondukis veturilon, tenis glasojn kaj ambaŭ surhavis sur siaj ĉemizoj insignojn de verdstelanoj. Mi rapide salutis ilin en E-o. Afable ili respondis al mi. Mi prezentis min al ili. Ili ĝojis pri mi kiel ilia frato .

Surprize, la homo kiu tenis la glasojn, estis s-ro Emmanuel, la kunordiganto de la projekto de ESM. La dua, s-ro Honoré SEBUHORO, estas administra konsilanto de ESM .

La 12-an de decembro 2007, je la oka horo ni komencis nian seminarion. Tuj, kion markis mi, tio estis la aranĝo de la seminario t.e. la propra valoro de la seminario, la bona okazo paroli pri nia propra kutimo kaj kulturo inter ni, prezenti ludojn, tradiciajn dancojn, muzikojn ...

Vere, mi estis feliĉa. Matene post la seminario kaj etoso de la festtago de Zamenhof kiam mi preparis min foriri hejmen, la prezidanto kaj kasistino de ESM vokis min en la oficejon de la prezidanto kaj donis al mi vojaĝmonon. Per ilia veturilo la prezidanto kaj la kasistino akompanis min ĝis la landlimo de DRkongolando kaj Ugando por ke mi ne povu ankoraŭ esti arestita de la samaj oficistoj de tiu oficejo DGM enmigra servo kaj rabi de mi mian monbileton. Pro tio mi tuj komencis varbi aliajn esp-istojn de nia lando por ke ni aliĝu al tiu mutualismo kaj havi ESM en nia lando Ugando.

Kore via MAKASI ATAFAZALI F.