Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
LA AFRIKA VIRINO KAJ ESPERANTO EN LA TAGO DE LA VIRINO
de Djatougbé Blandine KOSSIVI AFFI  
8a marto 2008

La Afrikana virino, la nigra virino havas multe da kvalito kaj valoro.

En la socio de Afriko, la virino estas tre utila kaj la pivoto. Sen la okuloj la homo ne povas vidi. Estas la rolo kian la virino okupas en la nigra socio. La Virino ludas multe da roloj sur socia, ekonomia kaj politika kampoj. Mi lernis Esperanton antau tri jaroj kaj estas komencantino. Mi ne konas aliajn afrikaninojn Esperantistinojn. Mi pensas, ke afrikaj virinoj devas lerni Esperanton, kaj sur la Esperanta kampo havu la samajn rolojn, kiujn ili havas sur la aliaj kampoj.

La 8-a de marto 2008 estas la tago de la virinoj. Mi pensas, ke afrikaj virinoj, kiuj lernas Esperanton ne devas forgesi la tagon. Ili jam havas multajn rolojn en la socio. Ili devas tion montri al la aliaj virinoj de la mondo nun. Mi pensas, ke afrikaj virinoj, kiuj lernas Esperanton devas inviti la aliajn. ARE (Afrika Reto Esperantista) ne devas forgesi la virinojn afrikajn. Mi proponas, ke la afrikaj virinoj, kiuj jam lernas Esperanton, helpu la aliajn. Ĉiuj afrikaj virinoj devas multe labori. Por nia laboro mi proponas la frazon : « ne nur VORTE sed precipe FARE ». Ni, la afrikaj virinoj devas labori por la FEMINISMO en Afrika Reto Esperantista (FARE). De hodiau ni devas scii kion fari por havi multajn virinojn esperantistinojn en Afriko. Ni devas pensi pri tio en la tago de virino en 2008.

La celo de FARE estas nur fari, ke ankau afrikaj virinoj estu Esperantistinoj multaj kiel la afrikaj viroj. Ni, afrikaj virinoj, devas labori kune por havi aliajn virinojn afrikajn Esperantistinojn. Mi bezonas adresojn de afrikaj virinoj esperantistinoj kaj ankau de aliaj Esperantistinoj de la tuta mondo, kiuj ne estas afrikaninoj.

Sukcesu la Feminismo en la Afrika Reto Esperantista. 

KOSSIVI Affi Djatougbé Blandine.