Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Semajna resumo No. 5
de Frei BETTO   Idania TRUJILLO (Caminas)  
2a marto 2008

Fukujamo ne pravas ; Frej Betto jes.

Idania Trujillo / Caminos

Frej Betto kuniĝas kun laborgrupo de la Centro Memora D-ro. Martin Luther King filo, kunordigantoj de grupoj pri formado de popola edukado je distanco, kiun nia centro organizas kaj kun aliaj kunlaborantoj, kiel parto de impona agendo, kiu ankaŭ kondukis lin renkontiĝi kun junaj kaj studentaj gvidantoj kaj instruistoj. Frej Betto estas denove en Kubo. Kaj li estas, ankaŭ por bonĉanco kaj gajeco de la kubaj popolaj geinstruistoj en la Centro Memora Martin Luther King, situanta ĉe la laborista kvartalo Pogolotti el la ĉefurba municipo Marianao.

Per sia persona akcento, li afable salutas la grupon da popolaj instruistoj, kiuj kuniĝis tie por aŭskulti lin kaj por poste konversacii, kiel gis koncernas al fidela lernanto de Paŭlo Freire, labrazila majstro, kiu daŭre plantas semojn pri humaneco en diversaj lokoj de tiu ĉi insula geografio.

Betto venis partopreni kiel invitito la eventon “Universitato 2008” kiu kunigas en Havano instruistojn de diversaj kontinentoj. Kaj krome li kunvenis dum aliaj momentoj de tiu ĉi marto kun kubaj universitataj junuloj kaj kun geinstruistoj de meza edukado. Inter la diversaj temoj, kiuj agrabligis la konversacion de la 12-an de Februraro, Betto lasis al ni tiujn ĉi pripensojn, kiujn ni malongigmaniere nun partoprenigas niajn amikajn legantojn de Kubo kaj de Latinameriko.

“Kelkaj homoj rigardas la Revolucion kvazaŭ festo de la pasinteco, kiun oni devas celebri ; kaj aliaj ĝin rigardas kvazaŭ io, kion oni faras, kvazaŭ proceso apartenanta al estontonteco, pri kiu oni devas priatenti ĝiajn erarojn, ĝiajn maltrafojn ; proceso kiu entenas kontraŭdirojn, difektojn. Multaj homoj demandas al mi kial mi restas ene de la eklezio, se la ĝi havas tiom da kontraŭdiroj, pekoj, rilatoj kun la imperiismo. Tiam, mi respondas : mi estas ene de la eklezio ĉar mi kredas, ke eblas konstrui novan modelon de eklezio, ĉar ankaŭ mi kredas, ke neniu institucio, kaj speciale revolucio, estas definitiva fakto, io, kion oni jam ne kapablas ŝangi. La idealo estus, ke ĉiu kuba civitano povus senti sin kiel parto de proceso, kiun oni konstruas. Ne ekzistas ia homa faraĵo, kiu estas definitiva kaj senmova en la historio. Nun, ekzemple, oni eblas legi per interreto la dialogon de Alarcón kun unu el la junaj lernantoj de la Universitato pri Informadikaj Sciencoj (UCI) sub tiu ĉi titolo “Kuba junulo diskutas kun membro de la Politika Konsilio”. Alarcón estas mondkonata homo.

“Eksterlande oni faras tre interesajn kaj diversajn interpretadojn pri nia realeco kaj estas interese analizi du sintenojn : unu, la Revolucio intencos trovi rimedojn por deteni la lavangon de kritikoj. Se tia estas la sinteno de la Revolucio, la imperiismo estos ŝatata. Nu, estas la alia sinteno : kiel sumi al la proceso ĉiujn tiujn kritikojn, plendojn, demandojn, dubojn, por plibonigi kaj perfektigi la revolucian proceson.

Mi pensas, ke tiu estas la plej granda defio, kiun Kubo nuntempe spitas, kaj rilate al ĝi mi parolos ci tie dum tiuj ĉi tagoj”. Unu el la gravaj eraroj de la Orienteŭropa socialismo el -kiun mi bone konas ĉar mi vizitis ilin multfoje-, estis establi kion mi nomas la monarĥian socialismon, kiu startis de la konvinko, ke la respondeculoj de la partio ĉiam sciis, kion estis pli bone por la popolo kaj ili neniam aŭskultis la homojn.

Io, kiun mi esprimis antaŭ kelkaj tagoj en la konferenco “Marti kaj la Defioj de la XX-a Jarcento” kiam mi analizis la kauzojn de la falo de la soveta bloko, estas, ke la kapitalismo havas la sagacecon privatigi la materiajn posedaĵojn kaj socialigi la simbolajn posedaĵojn. Ni rigardu ĝin tiel : Mi povas vivi en ĉirkaŭurbo el Riode ĵanejro, sed mi rigardas per la televido la programojn kaj mi revas pri la maniero atingi, kion mi vidas en la ekrano de la televidilo, tio estas, tio, kiun Chomsky nomas “fabrikita konsento”, tiamaniere, ke la homoj intencas atingi tiun revon, esperante miraklojn, sekvante la Eklezio de la Prospero., aŭ pere de krimo, de drogvendado, ne gravas kiel, sed mi devas atingi realigi tiun revon. Finfine, iamaniere mi alvenos ĉar, krome, tiu mondo restas proksime, sub la ĉirkaŭurbo ekzistas domo de riĉuloj kun naĝejo kaj tutaj la konfortecoj. El tiu konsistas la sagaceco de la kapitalismo. Sed la socialismo faris la eraron inverse : kiam ĝi socialigis la materiajn posedaĵojn, ĝi privatigis la simbolajn posedaĵojn.

Tiam, eta grupo havas la rajton revi pri la estonteco. Mi jam diris ĝin : La Kuba Revolucio ne rajtas malsukcesi, kaj ni ne povas akcepti, ke tio okazus en tiu ĉi lando, ĉar se tio okazas, estus la fino de projekto pri humanigo, kiu estas la socialismo. Ne traktiĝas nur pri la privilegio, ke Kubo konstruos socialiman societon, la afero estas multe pli profunda. Kubo estas nuntempe la simbolo de la ebleco, ke la homaro trovos alternativan vojon ekster la socialismo. Kaj se la Kuba Revolucio faliĝas, tiam ni devos diri, ke Profesoro Fukujamo pravis : la historio finiĝis. La fendo, la fenestro de eblecoj, kiuj malfermiĝas al alia estonta mondo estas en la Kuba Revolucio, pro tio estas grave, ke la loĝantaro kaj la junuloj el Kubo havus konscion pri tio. La socialismo signifas proceson pri humanigo, kun ĉiuj la malfacilaĵoj, sukcesoj kaj eraroj -kiuj ne estas malmultaj- Vivi en kolektiva komunuma projekto estas multe pli malfacile ol vivi en individuisma projekto. Aŭ per aliaj vortoj : vivi en monaĥejo, kiel mi vivas, estas pli malfacila ol vivi sola en apartamento en Sao Paŭlo kaj ne havi la devon doni ian ŝaton al la kolektivo. Tiu ne estas la sekvonta vojo por la homaro. Tiam ni revenas al la temo pri senco : La motiviĝo naskiĝas se oni trovas la sencon malgraŭ ke aliaj ne komprenas kial mi elektis tian tipon de vivo.

Kiam mi priparolas tiujn temojn, mi ĉiam pensas pri du personoj, kiujn mi multe komparas, kiuj ankaŭ elektis tian vivon : Francisco de Asis kaj Che Guevara. Mi ĉiam diras, ke Francisco de Asis estis ene de la religio tio, kion Che Guevara estis ene de la politiko. Aŭ Che estis la Francisaco de Asis ene de la politiko. Che Guevara alvenis en la povon, li estis en paco kun la historio, li estis farinta revolucion, li povis esti nun ĉi tie, trankvile, li akiris ĉiujn meritojn ; tamen, same kiel Francisco de Asis -kiu apartenis al riĉa familio- forlasis ĉion ĉar li volis iri pli radikale en la konstruon de humana proceso. Kaj ne estis la malriĉuloj de Asis aŭ la malfacilaĵoj de la gerilo en Bolivio kiuj forprenis la projekton pri feliĉeco kaj pri memestimo por kiuj ambaŭ oferis iliajn vivojn. Tiu estas por mi la granda defio : kiel alveni en tion ?"

Betto aŭskultis, kion diversaj el la partoprenantoj volis diri al li kaj li ne respondis al ili per prefabrikita parolado, male, per argumentoj kaj sentoj, kiuj penetras profunde, ĉar ili estas veraj, ĉar ili respektas aliajn kaj akceptas la valoron de tiu, kiun ili pensas kaj diras.

Sinceraj, kiel kutime estas la rondetoj kun Frato Betto, plenaj je humoro kaj intelekta kuriozaĵo ni ekprenis niajn manojn -kiel simbolo de frateco kaj kompromiso- la grupo de geinstruistoj, kiuj tiu ĉi mateno ĝuis, en la Centro Memora Martin Luther King, ne nur la plaĉon aŭskulti kaj dialogi kun la brazila domimika monaĥo, kiu kredas “je la Dio, kiu faras sakramenton en ĉiu, kiun li alproksimigas, altiras, kunligas kaj kunigas : la amon ; je la Dio, kiu fariĝas ŝanĝiĝo en la homa historio kaj reakiras ĉiujn viktimojn de ĉiu povo, kiu estas kapabla suferigi la lian, en daŭraj montriĝoj de eterneco kaj en la espegulo de la animo, kiu vidigas al mi Alian, kiu ne estas mi ; je la Dio, kiun same kiel la varmo de la suno, mi sentas sur la haŭto, tamen sen atingi rigardadi aŭ preni la astron, kiu varmigas min”, sed ankaŭ kun verkisto, kiu havas publikigitajn kvin dek tri librojn pri diversaj literaturaj ĝenroj- romana, esea, polica, memuara, infanaj, junulaj kaj pri religia temo- ; sed se tio, kio li estis ne sufiĉus, li estis ankaŭ konsilanto pri sociaj movadoj, Bazaj Ekleziaj komunumoj kaj la Movado pri Kamparaj Laboristoj sen Grundo, aktiva partoprenanto en la politika vivo de Brazil dum la lastaj 40 jarojn ; kaj, inter 2003 kaj 2004, li estis speciala konsilanto de Prezidanto Luiz Inacio Lula da Silva kaj kunordiganto de Socia Movilizacio de la Nulo Malsato Programo.

Idania TRUJILLO.

Elhispanigo de Amparado Cisnero Rovira, Ciego de Avila, Kubo