Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La CIA daŭre regas la teroristajn grupojn de Miamo
de Jean-Guy ALLARD  
26a februaro 2008

La eksa agento Philip Agee asertis tion en sia lasta parolado

La CIA ne ĉesis regi la kuba-usonajn teroristajn grupojn kaj, en la sudo de Florido, havas la kapablon trudi sian volon en tiu sektoro, al la FBI kiel al la polico de Miamo.

Tiun kategorian aserton faris la eksa CIA-agento Philip Agee, la 20-an de novembro 2007, en parolado kiu fariĝis lia lasta. Agee devis fari tiun paroladon antaŭ grupo en la Liberty Hall de Dublino, en Irlando, sed lia kriza sanstato ne ebligis tion. Estis la ira komedianto Donal O’Kelly kiu legis anstataŭ li tiun tekston (www.freethefive.org) kiu konsistigas veran testamenton de tiu kiu laboris dum 12 jaroj en la vicoj de la Centra Inform-Agentejo.

„La teroristaj organizoj de Miamo intensigis siajn operaciojn kontraŭ Kubo en la 1990-aj jaroj kun atakoj el la maro kaj kun eksplod-atencoj en hoteloj, de kiuj unu mortigis italan turiston en 1997. Tiuj teroristaj agadoj konsistigis rompon de la usonaj leĝoj, sed la usonaj juraj aŭtoritatoj, inkluzive de la FBI, ne haltigis ilin”, komentis Agee. „Kial ?” demandis li, por poste klarigi : „Laŭ mia opinio, ĉar la CIA neniam ĉesigis sian implikiĝon kun tiuj teroristaj grupoj”.

„En Miamo, la agentejo havas densajn ligojn kun la FBI kaj la loka polico, kaj ili bezonis nur peti ke oni ne tuŝu tiujn organizojn, kaj jen kio fariĝis”.

„Laŭ mi, ne estas alia klarigo por la senpuneco kun kiu tiuj teroristoj rompis la usonan leĝon dum tiom da jaroj kaj daŭre faras tion”, diris Agee citante la kazon de Orlando Bosch kaj Luis Posada Carriles.

Posada „tutsimple scias tro”

En la kazo de Posada, libera en Miamo, kvankam Venezuelo postulas, surbaze de duflanka traktato, lian ekstradicion pro detruo dum flugo de kuba aviadilo, Agee asertas sian konvinkon ke la internacia teroristo estas intence protektata, ĉar li estas eksagento de la CIA.

„La Bush-registaro rifuzas respondi al la postulo de ekstradicio, rompante la validan traktaton kun Venezuelo, pro la evidenta kialo ke, pro sia longa historio kun la CIA, li simple scias tro”.

Agee, kiu gvidis dum pluraj jaroj la kontraŭkubajn operaciojn en Ekvadoro kaj Urugvajo elde la usona ambasadejo de Kito, konfirmas kiel la registaro de Usono, je la plej alta nivelo, analizis la eblecon korpe elimini la gvidanton Fidel Castro eĉ kiam li batalis kontraŭ la diktatoreco de Fulgencio Batista en la Sierra Maestra.

Li memorigis ke en 1959, post kiam la revolucio atingis la potencon, la CIA formis „malgrandan armeon ekipitan de ŝipoj kaj aviadiloj kiuj atakis Kubon dum jaroj”.

Richard Helms, tiam direktoro de la CIA, konfirmis laŭvorte dum apero ĉe la Senato, en 1975, ke tiu proprasence terorisma agado estis „politiko de la registaro de Usono”, substrekis Agee kaj memorigis la eksplodigon de la franca ŝipo La Coubre, en marto 1960, en la haveno de Havano, kiu kaŭzis 75 mortintojn kaj centojn da vunditoj.

„La CIA starigis samtempe kontraŭrevoluciajn retojn en la Insulo kaj enŝovis skipojn de teroristoj kaj de sabotistoj”.

Preskaŭ ĉiuj dungosoldatoj de Playa Giron estis elektitaj en la kuba komunumo de Florido ligita kun la diktatoreco de Batista, precizigis li.

La CIA neniam ĉesigis siajn ligojn kun tiuj uloj”

„Ili estis trejnitaj de la CIA pri uzado de eksplodaĵoj kaj de sabotado. Kaj neniam estis indiko ke la CIA ĉesigis siajn ligojn kun tiuj uloj”, indikis li.

„Pluraj organizoj instalitaj en Miamo aperis dum la jaroj kun nomoj kiel Brigade 2506, Alpha 66, Omega-7, CORU, Commandos L, Hermanos al Rescate kaj Commandos F-4, por nomi nur kelkajn”.

Kelkaj de ili malaperis kaj aliaj aperis, „sed la precipaj organizoj daŭre funkcias hodiaŭ, planas kaj provokas agojn kontraŭ Kubo”.

La CIA trudis al la juĝistino la kondamnon de la kvinopo”

Pri la afero de la kvin kubaj antiteroristoj enprizonigitaj de baldaŭ dek jaroj en Usono sub preteksto de spionado, Agee liveris ankaŭ interpreton kiu ne lasas dubon.

Agee memorigis ke la sola intenco de la kvinopo en Miamo estis defendi Kubon kontraŭ la teroristaj agresoj. Kaj kiel ili estis poste arestitaj kaj enprizonigitaj en aparte malhomaj konciĉoj, inkluzive de 17 monatoj da izola pun-ĉelo, sen aliro al siaj familioj.

„La punkto kiun mi volas demonstri estas kial la Blanka Domo, kaj Bush aparte, decidis trudi tiom akran prizon-traktadon kiu daŭras nun, kaj pasigi la instrukcion al la juĝistino Lenard (juĝisto pri la dosiero) ke necesas la plej longaj kondamnoj al malliberejo”. „Ne kredu eĉ unu solan momenton ke ŝi agis sendepende kondamnante la kvinopon. Ŝi sciis perfekte bone kion volas la Blanka Domo”.

Philop B. Agee, la CIA-agento kiu havis la kuraĝon forlasi la Kompanion, naŭzite de la malmoraleco de ĝiaj agadoj kaj kiu sciis senmaskigi ĝin en siaj libroj, mortis en Havano en la aĝo de 72 jaroj, la 7-an de decembro 2007.

Li laboris por la informservoj de Usono dum 12 jaroj, ĝis kiam li rompis kun ili dum la Vjetnami-milito.

En 1975 li publikigis la libroj Taglibro de sekreta agento [1] en kiu li malkaŝis ne nur la operaciojn de la CIA en Latinameriko, sed ankaŭ klarigis ĝiajn metodojn de enŝoviĝo kaj de spionado.

Post sia morto, Agee estis laŭdata de la progresemaj sektoroj en Usono kaj de la tuta mondo, kiel aŭtenta usona patrioto kiu sciis defendi la plej aŭtentajn valorojn de sia popolo fronte al la konspiroj de la plej koruptaj rondoj de la potenco.

Jean-Guy ALLARD.

Elfrancigita de Monda Asembleo Socia (MAS)-vl