Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Mensogo post mensogo
de Jean-Guy ALLARD  
22a februaro 2008

EN LA PLEJ lasta ĉapitro de la senfina romano de la migrad-afero de Luis Posada Carriles, la mafiaj advokatoj de la teroristo invokas, en dokumento direktita al la Apelacia Kortumo de Nov-Orleano, ke ilia kliento estis viktimo de „minacoj” flanke de la oficistoj de la Justic-ministrejo.

Laŭ la gazetaro de Miamo, dense ligita kun la teroristaj rondoj, la advokatoj de Posada asertas nun ke la rifuzo de la migrad-akuzoj fare de tribunalo de la distrikto de Teksaso apogis sin sur tiel nomataj „evidentaj eraroj” faritaj en tiu dosiero.

La defendo asertas ke dum la interparolado pri ŝtatanigo, Posada estis viktimo de „fraŭdo, kaptiloj, trompaĵoj kaj minacoj”.

Ili nomas „tre saĝa” la decidon faritan de la federacia juĝistino Kathleen Cardone, kiu, la 8-an de majo 2007, rifuzis la sep akuzojn pro falsa atesto kaj migrad-fraŭdo kontraŭ Posada, sub la preteksto de eraroj faritaj de la buŝtradukisto.

Lastan novembron la ĵurnalistino Ann Louise Bardach, aŭtoro de la intervjuo de la teroristo publikigita de The New York Times en 1998, malkaŝis kiel Posada Carriles neniam vere bezonis buŝtradukiston por komuniki en la angla, memorigante ke la preteksto de malbona buŝtradukado pravigis lian liberigon. Bardach esprimis sin antaŭ la Subkomitato pri internaciaj organismoj, homrajtoj kaj superrigardo de la usona Kongreso, dum aŭdienco kunvokita de la kongresano William Delahunt pri la afero Posada.

En sia aŭskultado pri civitaneco, okazinta en aprilo 2006, Posada asertis sub ĵuro ke li eniris Usonon danke al ’coyote’ tra la meksikia landlimo. Tamen pruviĝis ke li vojaĝis al Miamo, fine de marto 2005, venante de la Isla Mujeres, en Meksikio, sur la salikoko-kapto-ŝipo Santrina, kun komplicoj, el kiuj pluraj estas konataj pri lia kunlaborado kun la CIA.

Ĉiuj ĉi krimuloj poste akuzitaj deklaris sin kulpaj pro malhelpo al la juĝosistemo en rilato kun tiu afero.

Arturo Hernandez, precipa defend-advokato, specialisto pri „trukitaj” aferoj kontraŭ konataj teroristoj, ne ĉesis mensogi pri la jura historio de sia kliento.

Ekde kiam la maljuna murdisto eniris Usonon, la Bush-registaro, rompante la internaciajn interkonsentojn kaj siajn proprajn leĝojn, sisteme rifuzis deklari lin teroristo, kio ebligintus lian senfinan enprizonigon. La nuna Blank-Domulo preferis doni kovron al tiu CIA-agento kiu faris sian plej detruan teroristan agadon, kiam George Bush patro estis ĉefo de la agentejo, kaj kiu reprenis sian laboron de agento en Ilopango dum la sama persono estis vicprezidanto de Usono.

Jean-Guy ALLARD.

Elfrancigita de Monda Asembleo Socia (MAS) -vl