Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La revuo "Salon" konfirmas ke Posada daŭrigas sian terorisman agadon
de Jean-Guy ALLARD  
22a februaro 2008

La krimulo, liberigita de la juĝsistemo de Bush, partoprenas en kunvenoj de Alpha 66, kun Pedro Remón, konata teroristo de Omega 7 kun kiu li estis kondamnita en Panamo, kaj Reinol Rodríguez, eksĉefo de la CORU de Portoriko, murdisto de Carlos Muñiz Varela

PAR JEAN-GUY ALLARD de Granma international

LUIS POSADA Carriles, la internacia teroristo liberigita de la juĝsistemo de Bush, partoprenas en la publikaj agadoj de Alpha 66 kie oni lanĉas alvokojn al uzo de teroro kontraŭ Kubo, malkaŝas la usona revuo Salon en sia lasta eldono, priskribante kunvenon de la grupo en restoracio de la loko Westchester, sudokcidente de Miamo.

La granda raportaĵo, bone dokumentita, subskribita de la enket-ĵurnalistoj Tristram Korten kaj Kirk Nielsen, priskribas kiel la teroristo, murdisto kaj torturisto, kies partopreno en konspiroj kontraŭ Kubo kaj Venezuelo estis dum pluraj okazoj denuncita de la aŭtoritatoj de la du landoj, estis ĉefa invitito de ĵus okazinta bankedo de Alpha 66 en la restoracio Miami Havana de tiu vilaĝo.

Atende de decido de la Apelacia Kortumo de Nov-Orleano pri lia migrad-dosiero, Posada Carriles, kies ekstradicio estas postulata de Venezuelo lige kun lia respondeco pri la detruo de kuba aviadilo en 1976, aperas tie kun Pedro Remón, la konata teroristo de Omega 7 kun kiu li estis kondamnita en Panamo, kaj Reinol Rodríguez, eksĉefo de la CORU de Portoriko kaj murdinto de la juna kuba aktivulo instalita en tiu insulo, Carlos Muñiz Varela.

La raportaĵo de Korten kaj Nielsen priskribas kiel en tiu kunveno, en kiu partoprenis la teroristoj de Alpha 66, Posada estis akceptita kun entuziasmo de la ĉeestantaj personoj, de kiuj pluraj estis sur slipoj de la FBI. Lia ĉeesto estis anoncita kiel „ honoro ” de Remon. Tiu aŭtomobil-vendisto de Nov-Ĵersio, konvertita en dungo-murdisto, estas la murdinto, rekonita de la FBI, de la aktivulo Eulalio José Negrín, mortigita sub la okuloj de sia filo en sia loĝejo de Nov-Ĵersio, la 25-an de novembro 1979 kaj de la kuba diplomato Félix García Rodríguez, farita en Novjorko, sur plena strato, la 11-an de septembro 1980.

Jena fakto ilustras bone tiun kunvenon de gangsteroj kun novfaŝismaj ecoj : pistolo Beretta 9 mm estis lotumita. „ Juna patrino ” gajnis ĝin.

En intervjuo kun Salon, Remón bedaŭras la foreston ĉe la evento de Santiago Alvarez, la armil-provizisto de tiu trupo, enprizonigita pro kontraŭleĝa posedo de arsenalo. Alvarez gvidas kun Nelly Rojas la grupon kiu protektas Pasada.

Reinol Rodriguez prezentas sin kiel la armea ĉefo de la grupo. Tute kiel Al Bacallo, priskribita kiel unu el la diligentaj vizitantoj de la trejnadejo de Alpha 66, nomata Rumbo Sur, kiun la raportaĵo priskribas helpe de abunda fotomaterialo.

La trejnadejo estas mastrumata de Osiel González Rodríguez, formita de la CIA en Fort Benning, kie li lernis la sabotad-teĥnikojn kun Posada, Félix Rodríguez Mendigutía, Jorge Más Canosa kaj aliaj personoj kiuj konsistigas la teroristan mafion de Miamo.

Kontaktita de la revuo, la federacia prokuroro R. Alexander Acosta rifuzis paroli, dum la loka proparolantino Judy Orihuela asertis sen rido ke oni persekutas la respondeculojn de ĉia formo de terorismo. Orihuela estas tiu sama proparolantino de la federacia polico kiu deklaris, antaŭ kelkaj jaroj, ke la kuba-usona terorismo „ ne estas priotitato por la FBI ”.

Krom substreki, kiel Alpha 66 rompas la naciajn leĝojn kaj la internaciajn interkonsentojn, la raportaĵo de Salon, unu el la plej kompletaj portretoj iam ajn publikigitaj en Usono pri la terorismaro de Miami, referencas la kvin antiteroristajn kubanojn malliberigitajn dum ili enŝoviĝis en aliaj krimaj grupoj.

La Kvinopo estas daŭre tenataj en prizono, pli ol naŭ jarojn post sia aresto, fare de la juĝsistemo de Bush.

Jean-Guy ALLARD.

Elfrancigis Monda Asembleo Socia (MAS) -vl