Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj (VI-X)
de Unuiĝintaj Nacioj / Unuiĝinta Naciaro  
21a februaro 2008

Ĉapitro VI

Paca regulado de disputoj

Artikolo 33

1. La partioj de ĉia disputo, kies daŭrigo povas minaci la konservadon de la internaciaj paco kaj sekureco, klopodas unue por atingi solvon per intertraktado, esplorado, perado, kompromiso, arbitraciado, tribunala decido, uzado de regionaj institucioj aŭ interkonsentoj aŭ per aliaj pacaj rimedoj de propra elekto.

2. La Konsilio pri Sekureco instigas la partiojn, se ĝi opinias tion necesa, solvi siajn disputojn per tiaj rimedoj.

Artikolo 34

La Konsilio pri Sekureco povas esplori ĉian disputon kaj ĉian situacion, kiu povus konduki al internaciaj frotiĝoj aŭ kaŭzi disputon, por konstati ĉu la daŭro de la disputo aŭ de la situacio povas endanĝerigi la konservadon de la internaciaj paco kaj sekureco.

Artikolo 35

1. Ĉiu Membro de la Unuiĝintaj Nacioj povas atentigi la Konsilion pri Sekureco aŭ la Ĝeneralan Asembleon pri ĉia disputo kaj pri ĉia situacio de la speco karakterizita en Artikolo 34.

2. Ŝtato ne Membro de la Unuiĝintaj Nacioj povas atentigi la Konsilion pri Sekureco aŭ la Ĝeneralan Asembleon pri ĉia disputo en kiu ĝi estas partio, se ĝi anticipe koncerne tiun disputon adoptas la devojn je paca solvo fiksitaj en tiu ĉi ĉarto.

3. La proceduro de la Ĝenerala Asembleo en aferoj pri kiuj ĝi estas atentigita laŭ tiu ĉi artikolo, okazas laŭ la artikoloj 11 kaj 12.

Artikolo 36

1. La Konsilio pri Sekureco povas en ĉiu stadio de disputo laŭ la senco de la Artikolo 33 aŭ en samspeca situacio rekomendi taŭgajn procedurojn aŭ metodojn por ĝia solvo.

2. La Konsilio pri Sekureco devas konsideri ĉiujn procedurojn, kiujn la partioj jam akceptis por solvi la disputon.

3. Ĉe siaj rekomendoj kaŭze de tiu ĉi artikolo la Konsilio pri Sekureco devas krome konsideri, ke juraj disputoj estas ĝenerale submetotaj de la partioj al la Internacia Kortumo laŭ ties statuto.

Artikolo 37

1. Se la partioj de disputo de la speco nomita en la artikolo 33 ne sukcesas solvi ĝin per la tie indikitaj rimedoj, ili submetas tiun disputon al la Konsilio pri Sekureco.

2. Se laŭ konsidero de la Konsilio pri Sekureco la pludaŭro de la disputo povas fakte endanĝerigi la konservadon de la monda paco aŭ de la internacia sekureco, ĝi decidas, ĉu ĝi ekagu laŭ artikolo 36 aŭ doni la rekomendojn laŭ ĝia pritakso taŭgajn por solvi la disputon.

Artikolo 38

Sendepende de la Artikoloj 33 ĝis 37 la Konsilio pri Sekureco povas, se ĉiuj partioj de disputo petas tion, direkti al la paratioj de disputo rekomendojn por ties paca solvo.

Ĉapitro VII

Disponoj ĉe minaco al la paco aŭ ties rompo kaj ĉe agresaj agoj

Artikolo 39

La Konsilio pri Sekureco konstatas, ĉu temas pri minaco aŭ rompo de la paco aŭ pri agresa ago ; ĝi donas rekomendojn aŭ decidas, kiaj disponoj laŭ la artikoloj 41 kaj 42 estas farendaj por konservi aŭ restarigi la mondan pacon kaj la internacian sekurecon.

Artikolo 40

Por antaŭmalhelpi pliakriĝon de la situacio, la Konsilio pri Sekureco povas, antaŭ ol doni rekomendon laŭ artikolo 39 aŭ decidi disponojn, postuli de la koncernaj partioj sekvi la provizorajn disponojn kiujn ĝi opinias necesaj aŭ dezirindaj. Tiuj provizoraj disponoj ne tuŝas la rajtojn, pretendojn kaj la pozicion de la koncernataj partioj. Se la provizoraj disponoj ne estas obeataj, la Konsilio pri Sekureco taŭge konsideras tiun neplenumon.

Artikolo 41

La Konsilio pri Sekureco povas decidi, kiuj disponoj - kun la escepto de armita forto - estas farendaj por doni efektivecon al ĝiaj decidoj ; ĝi povas postuli de la Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj plenumi tiujn disponojn. Tiuj povas inkludi la kompletan aŭ partan interrompon de la ekonomiaj rilatoj, de la fervojaj, maraj, aeraj, poŝtaj, telegrafiaj kaj radiaj komunikoj kaj de ceteraj trafikeblecoj kaj la ĉesigon de la diplomatiaj rilatoj.

Artikolo 42

Se la Konilio pri Sekureco opinias, ke la disponoj laŭ la artikolo 41 estus nesufiĉaj aŭ montriĝus nesufiĉaj, ĝi povas per aeraj, maraj aŭ teraj militfortoj realigi la disponojn necesajn por konservado aŭ restarigo de la monda paco kaj de la internacia sekureco. Tiuj disponoj povas inkludi demonstradojn, blokadojn kaj ceterajn operaciojn de la aeraj, maraj aŭ teraj militfortoj de Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj.

Artikolo 43

1. Ĉiuj Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj devontigas sin kontribui al la konservado de la mondpaco kaj de la internacia sekureco per tio ke ili, laŭ unu aŭ pluraj specialaj interkonsentoj, disponigas al la Konsilio pri Sekureco laŭ ties peto militfortojn, donas helpon kaj facilaĵojn inkluzive de la rajto je tramarŝado, en la mezuro en kiu tio necesas por konservado de la monda paco kaj de la internacia sekureco.

2. Tiuj interkonsentoj devas enteni la nombron kaj specon de la militfortoj, ilian preteco-gradon, ilian ĝeneralan lokiĝon kaj la specon de la facilaĵoj kaj de la helpo.

3. La interkonsentoj estas ellaborotaj laŭ instigo de la Sekurec-Konsilio kiom eble plej baldaŭ per intertraktado. Ili estas farotaj inter la Sekurec-Konsilio unuflanke kaj la unuopaj Membroj aŭ Membrogrupoj aliflanke kaj ratifotaj de la subskribintaj ŝtatoj laŭ ties konstitucia juro.

Artikolo 44

Se la Konsilio pri Sekureco decidis la uzon de la forto, ĝi invitas Membron ne reprezentatan en ĝi, antaŭ ol postuli de ĝi la liveradon de militfortoj laŭ la transprenitaj devontigoj laŭ la artikolo 43, laŭ ties peto, partopreni en ĝiaj decidoj pri la uzo de kontingentoj de la militfortoj de tiu Membro.

Artikolo 45

Por kapabligi la Unuiĝintajn Naciojn plenumi urĝajn militajn disponojn, la Membroj de la Organizo tenas kontingentojn de siaj aerarmeo pretaj por tuja uzo ĉe komunaj internaciaj truddisponoj. Amplekson kaj batalpretecon de tiuj kontingentoj kaj la planoj por la komunaj disponoj estas decidataj de la Sekurec-Konsilio kun subteno de la Ĉefstab-Komisiono en la kadro de la specialaj interkonsentoj menciataj en la artikolo 43.

Artikolo 46

La planoj por uzo de armita forto estas starigataj de la Sekurec-Konsilio kun subteno de la ĉefstab-komisiono.

Artikolo 47

1. Estas starigata Komisiono de la Ĉefstabo por konsili kaj subteni la Sekurec-Konsilion en ĉiuj demandoj kiuj koncernas ties militajn bezonojn por konservado de la mondpaco kaj de la internacia sekureco, la uzon kaj gvidadon de la militfortoj disponigataj al la Sekurec-Konsilio, la reguladon pri armado kaj eventualan malarmadon.

2. La Ĉefstab-Komisiono konsistas el la ĉefstab-estroj de la konstantaj membroj de la Sekurec-Konsilio aŭ de ties reprezentantoj. Membro de la Unuiĝintaj Nacioj ne konstante reprezentata en la Komisiono estas invitata de la Komisiono asociiĝi al ĝi, se la kunlaborado de tiu Membro necesas por efika realigo de la taskoj de la Komisiono.

3. La Ĉefstab-Komisiono respondecas, sub la aŭtoritato de la Sekurec-Konsilio, pri la strategia gvidado de ĉiuj militfortoj disponigitaj al la Sekurec-Konsilio. La demandoj koncerne la gvidadon de tiuj militfortoj estas reguligotaj pli poste.

4. La Ĉefstab-Komisiono povas, kun permeso de la Sekurec-Konsilio post konsultado, starigi per taŭgaj regionaj institucioj regionajn subkomisionojn.

Artikolo 48

1. La disponoj, necesaj por la plenumado de la decidoj de la Sekurec-Konsilio por konservado de la mondpaco kaj de la internacia sekureco, estas farataj laŭ la opinio de la Sekurec-Konsilio de ĉiuj aŭ de kelkaj Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj.

2. Tiuj decidoj estas rekte plenumataj de la Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj per disponoj en la konvenaj internaciaj institucioj, en kiuj ili membras.

Artikolo 49

Ĉe la plenumado de la disponoj deciditaj de la Konsilio pri Sekureco la Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj donas al si reciproke helpon.

Artikolo 50

Se la Sekurec-Konsilio faras antaŭmalhelpajn aŭ trudajn disponojn kontraŭ ŝtato, ĉiu alia ŝtato, ĉu Membro de la Unuiĝintaj Nacioj aŭ ne, al kiu la plenumado de tiuj disponoj kaŭzas apartajn ekonomiajn problemojn, povas konsulti la Sekurec-Konsilion por solvi tiujn problemojn.

Artikolo 51

Tiu ĉi ĉarto neniel malpliigas la naturdonitan rajton je individua aŭ kolektiva memdefendo en kazo de armita atako kontraŭ Membro de la Unuiĝintaj Nacioj, ĝis kiam la Sekurec-Konsilio faris la necesajn disponojn por konservado de la mondpaco kaj de la internacia sekureco. Disponoj kiun faras Membro en praktikado de tiu memdefendo-rajto, estas tuj indikendaj al la Sekurec-Konsilio ; ili neniel tuŝas ties rajton kaj devon laŭ tiu ĉi ĉarto, ĉiamomente fari la disponojn kiujn ĝi konsideras necesaj por konservado aŭ restarigo de la mondpaco kaj de la internacia sekrueco.

Ĉapitro VIII

Regionaj interkonsentoj

Artikolo 52

1. Tiu ĉi ĉarto ne ekskludas la ekziston de regionaj interkonsentoj aŭ institucioj por pritraktado de aferoj koncernantaj la konservadon de la mondpaco kaj de la internacia sekureco, ĉe kiuj disponoj de regiona speco estas konsilindaj ; kondiĉo por tio estas, ke tiuj interkonsentoj aŭ institucioj kaj ilia agado estas kongruaj kun la celoj kaj principoj de la Unuiĝintaj Nacioj.

2. Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj, kiuj faras tiajn interkonsentojn aŭ starigas tiajn instituciojn, per ĉiaj fortoj klopodos, per uzado de tiuj interkonsentoj aŭ institucioj, por pace solvi loke limigitajn disputojn, antaŭ ol taski la Sekurec-Konsilion pri tio.

3. La Sekurec-Konsilio subtenos la disvolvadon de la proceduro pace solvi loke limigitajn disputojn per uzado de tiuj regionaj interkonsentoj aŭ institucioj, ĉu laŭ instigo de la konfliktpartiaj ŝtatoj aŭ kaŭze de transigoj fare de ĝi mem.

4. La aplikado de la artikoloj 34 kaj 35 ne estas tuŝataj de tiu ĉi artikolo.

Artikolo 53

1. La Konsilio pri Sekureco laŭokaze uzas sub sia aŭtoritato tiujn regionajn interkonsentojn aŭ instituciojn por realigo de trud-disponoj. Sen permeso de la Sekurec-Konsilio trud-disponoj kaŭze de regionaj interkonsentoj aŭ flanke de regionaj institucioj ne rajtas esti realigataj ; esceptataj estas disponoj kontraŭ malamika ŝtato en la senco de la alineo 2, se ili estas menciitaj en la artikolo 107 aŭ en regionaj interkonsentoj direktitaj kontraŭ la reaktivigo de la agrespolitiko de tia ŝtato ; la escepto validas ĝis kiam, laŭ peto de la koncernataj registaroj, la Organizo estas taskita malhelpi novajn agresojn de tia ŝtato.

2. La esprimo „malamika ŝtato” en la alineo 1 signifas ĉiun ŝtaton kiu dum la Dua Mondmilito estis malamiko de subskribinto de tiu ĉi ĉarto.

Artikolo 54

La Sekurec-Konsilio estas ĉiumomente komplete ĝisdate informenda pri la disponoj farataj aŭ planataj por konservado de la mondpaco kaj de la internacia sekureco surbaze de regionaj interkonsentoj aŭ flanke de regionaj institucioj.

Ĉapitro IX

Internacia kunlaborado en ekonomia kaj socia kampo

Artikolo 55

Por alkonduki tian staton de stabileco kaj de prospero, kiu estas necesa por ke inter la nacioj regu pacaj kaj amikecaj rilatoj sur la bazo de respekto al la principo de la rajtegaleco kaj memdispono de la popoloj, la Unuiĝintaj Nacioj subtenas

a) la plibonigon de la vivnivelo, la plendungecon kaj la kondiĉojn por ekonomia kaj socia progreso kaj supreniro ;

b) la solvon de internaciaj problemoj de ekonomia, socia, sana kaj simila speco kaj la internacian kunlaboradon sur la kampoj de kulturo kaj edukado ;

c) la ĝeneralan respekton kaj realigon de la homrajtoj kaj fundamentaj liberecoj por ĉiuj sen distingo de raso, sekso, lingvo aŭ religio.

Artikolo 56

Ĉiuj Membroŝtatoj devontigas sin kunlabori kune kaj ĉiu unuope kun la Organizo, por atingi la celojn difinitajn en la artikolo 55.

Artikolo 57

1. La diversaj specialaj organizoj starigitaj per interŝtataj interkonsentoj, kiuj devas plenumi, sur la kampoj de ekonomio, socia subteno, kulturo, edukado, sano kaj similaj kampoj ampleksajn internaciajn taskojn preskribitajn en iliaj respektivaj statutoj, estas laŭ la artikolo 63 rilatigotaj kun la Unuiĝintaj Nacioj.

2. Tiuj organizoj rilatigitaj kun la Unuiĝintaj Nacioj estas en la sekvo nomataj „specialaj organizoj”.

Artikolo 58

La Organizo donas rekomendojn por kunordigi la klopodojn kaj agadojn de tiuj specialaj organizoj.

Artikolo 59

La Organizo instigas laŭokaze inter la koncernaj ŝtatoj intertraktadojn por starigo de novaj specialaj organizoj, en la mezuro en kiuj ili estas necesaj por la atingo de la celoj nomataj en la artikolo 55.

Artikolo 60

Por la plenumado de la taskoj de la Organizo nomataj en tiu ĉi ĉapitro respondecas la Ĝenerala Asembleo kaj sub ties aŭtoritato la Konsilio pri Ekonomio kaj Socio ; tiu posedas tiucele la rajtojn atribuitajn al ĝi en la ĉapitro X.

Ĉapitro X

La Konsilio pri Ekonomio kaj Socio

Konsisto

Artikolo 61

1. La Konsilio pri Ekonomio kaj Socio konsistas el kvindek-kvar Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj elektitaj de la Ĝenerala Asembleo.

2. Kun rezervo de la alineo 3, ĉiujare dek-ok membroj de la Konsilio pri Ekonomio kaj Socio estas elektataj por tri jaroj. Eliranta membro tuj reelekteblas.

3. Ĉe la unua elekto, kiu okazas post altigo de la nombro da konsilianoj de dudek-sep al kvindek-kvar, estas aldone al tiuj membroj, kiuj estas elektataj anstataŭ la naŭ membroj kies oficoperiodo finiĝas kun la koncerna jaro, elektataj dudek-sep kromaj membroj de la Konsilio pri Ekonomio kaj Socio. La oficoperiodo de naŭ el tiuj dudek-sep kromaj membroj finiĝas post unu jaro, tiu de naŭ kromaj membroj post du jaroj ; la ceteron reguligas la Ĝenerala Asembleo.

4. Ĉiu membro de la Konsilio pri Ekonomio kaj Socio havas en tiu unu reprezentanton.

Taskoj kaj rajtoj

Artikolo 62

1. La Konsilio pri Ekonomio kaj Socio povas, pri internaciaj aferoj surkampe de ekonomio, socio, kulturo, edukado, sano kaj similaj kampoj realigi aŭ iniciati studaĵojn kaj fari aŭ iniciati raportojn ; ĝi povas pri ĉiu tia afero fari rekomendojn al la Ĝenerala Asembleo, la Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj al la koncernataj specialaj organizoj.

2. Ĝi povas fari rekomendojn por antaŭenigi la respekton kaj realigon de la homrajtoj kaj fundamentaj liberecoj por ĉiuj.

3. Ĝi povas, pri aferoj pri kiu ĝi kompetentas, ellabori interkonsentojn kaj prezenti ilin al la Ĝenerala Asembleo.

4. Ĝi povas, laŭ la reguloj fiksitaj de la Unuiĝintaj Nacioj, kunvoki internaciajn konferencojn pri aferoj pri kiuj ĝi kompetentas.

Artikolo 63

1. La Konsilio pri Ekonomio kaj Socio povas, kun ĉiu el la organizoj nomataj en la artikolo 57, fari interkonsentojn, en kiuj reguliĝas la rilatoj de la koncernaj organizoj kun la Unuiĝintaj Nacioj. Tiuj interkonsentoj bezonas la konsenton de la Ĝenerala Asembleo.

2. Ĝi povas kunordigi la agadon de la specialaj organizoj, per konsultadoj kun ili kaj per rekomendoj al ili, al la Ĝenerala Asembleo kaj al la Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj.

Artikolo 64

1. La Konsilio pri Ekonomio kaj Socio povas fari taŭgajn paŝojn por ricevi regule raportojn de la specialaj organizoj. Ĝi povas interkonsenti kun la Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj kun la specialaj organizoj por ricevi raportojn pri la disponoj, kiuj estas farataj por plenumi ĝiajn rekomendojn kaj la rekomendojn de la Ĝenerala Asembleo pri aferoj de ĝia kompetento.

2. Ĝi povas sciigi al la Ĝenerala Asembleo rimarkojn pri tiuj raportoj.

Artikolo 65

La Konsilio pri Ekonomio kaj Socio povas doni informojn al la Sekurec-Konsilio kaj subteni ĝin laŭ ties peto.

Artikolo 66

1. La Konsilio pri Ekonomio kaj Socio plenumas ĉiujn taskojn por kiuj ĝi kompetentas en kunteksto kun la plenumado de rekomendoj de la Ĝenerala Asembleo.

2. Ĝi povas, kun permeso de la Ĝenrala Asembleo, liveri ĉiujn servojn pri kiuj ĝi estas petata de la Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj aŭ de specialaj organizoj.

3. Ĝi plenumas ĉiujn ceterajn taskojn, pri kiuj ĝi estas taskitaj en tiu ĉi ĉarto aŭ de la Ĝenerala Asembleo.

Voĉdonado

Artikolo 67

1. Ĉiu membro de la Konsilio pri Ekonomio kaj Socio havas unu voĉon.

2. Decidoj de la Konsilio pri Ekonomio kaj Socio bezonas la plimulton de la ĉeestantaj kaj voĉdonantaj membroj.

Proceduro

Artikolo 68

La Konsilio pri Ekonomio kaj Socio starigas komisionojn pri ekonomiaj kaj sociaj demandoj kaj por la antaŭenigo de la homrajtoj kaj por ĉiuj aliaj bezonoj por plenumi siajn taskojn.

Artikolo 69

Se la Konsilio pri Ekonomio kaj Socio pritraktas aferon kiu havas apartan gravecon por iu Membro de la Unuiĝintaj Nacioj, ĝi invitas tiun partopreni sen voĉdonrajto en ĝiaj diskutoj.

Artikolo 70

La Konsilio pri Ekonomio kaj Socio povas fari interkonsentojn por ke reprezentantoj de la specialaj organizoj partoprenu sen voĉdonrajto en ĝiaj diskutoj kaj en la diskutoj de la komisionoj starigitaj de ĝi kaj ke ĝiaj propraj reprezentantoj partoprenu en la diskutoj de tiuj specialaj organizoj.

Artikolo 71

La Konsilio pri Ekonomio kaj Socio povas fari interkonsentojn pri konsultado kun neŝtataj organizoj, kiuj okupiĝas pri aferoj de ĝia kompetento. Tiaj interkonsentoj fareblas kun internaciaj organizoj kaj, se oportune, post konsultado de la koncerna Membro de la Unuiĝintaj Nacioj ankaŭ kun naciaj organizo.

Artikolo 72

1. La Konsilio pri Ekonomio kaj Socio donas al si regularon ; en tiu ĝi reguligas ankaŭ la proceduron de elektado de sia prezidanto.

2. La Konsilio pri Ekonomio kaj Socio kunsidas laŭbezone laŭ sia regularo ; en tiu estas ankaŭ regulenda la kunvokado de sesioj laŭ peto de la plimulto de ĝiaj membroj.

La fino sekvos iom poste